[Al japana-lingva pagxo]
[Al menuo por pagxoj de s-ro Jokoyama]


Pri la pinta konferenco por indigxenaj popoloj en Ajnumosir (Hokkajdo) 2008
YOKOYAMA Hiroyuki (Prononcu: JOKOJAMA Hirojuki)

Antaux G8 pinta konferenco, ekde la 1-a de julio 2008 gxis la 4-a, en Ajnumosir (Hokkajdo) kiu estas lando de la indigxena popolo ajnuo ekde malnova tempo, la indigxenaj popoloj el Japanio kaj aliaj landoj kunvenis, kaj okazis la pinta konferenco por indigxenaj popoloj en Ajnumosir (Hokkajdo) 2008.
Post la lekcio en la Konferenco okazinta en la urbo Sapporo (Satporo ajnue) en la 4-a de julio oni disdonis kopiojn de proponaj paperoj al G8. Mi klarigas gxin.

La indigxenaj popoloj partopreninta en la konferenco estas 22 gentoj de 12 landoj (sxtatoj) el la regionoj Ajnumosir (Hokkajdo), Ucxina (Okinavo), Japanio, Usono, Kanado, Havajo, Guamo, Auxstralio, Bangladesxo, Filipinoj, Norvegio, Meksiko, Aotearoao (Nov-Zelando) kaj aliaj. La partoprenantoj en la urbeto Biratori, la vilagxo Nibutani kaj la urbo Sapporo farigxis totale cxirkaux 1500.
Indigxenaj popoloj havas komune radikalan valoron kaj opinion pri rilato inter naturo kaj homo. Do tio kunligas ilin.
La konferenco estis okazigita de ajnua popolo. Kaj indigxenaj popoloj konvenis kun la tempo de G8-Konferenco, intersxagxis opiniojn pri la temoj de G8-Konferenco kaj resumis la aferojn, kiel gxi rilatas al ili. Tia konferenco estis la unuafoja.
En la konferenco ili gratulis la adopton de ' Deklaracio de Unuigxintaj Nacioj (UNoj) pri la Rajto de Indigxenaj Popoloj' en la 13-a de septembro 2007 kaj admiris kun ajnua popolo la adopton de 'Rezolucio por agnoski la indigxenecon de ajnua popolo' fare de la Cxambroj de Deputitoj kaj Senatanoj kaj konsentita de japana kabineto.
Ili opinias, ke erara estas ekonomia kreska normo kaj modernigo laux la penso, ke homaro povas regi naturon. Laux ilia opinio, tio estas la kauxzo de la media sxangxigxo, la monda mangxaja krizo kaj la plialtigo de petrola kosto, kaj pliigas malricxecon kaj la diferencon inter ricxuloj kaj malricxuloj, kaj kovras la vojon al paco.

Trovigxas diversaj problemoj en la proponaj paperoj al G8, sed cxi-foje mi klarigas la aferon pri lingvo.
Ili opinias, ke oni malnoble atencadas la civilan, politikan, ekonomian, kulturan kaj socian rajton de indigxenaj popoloj, kaj diskriminaciadas la popolojn, la uzon de ilia propra lingvo kaj ilian kulturan agadon, kaj ne agnoskas kolektivan identecon de indigxenaj popoloj.
Laux ilia vidpunkto pliigxas malapero de indigxenaj lingvoj kaj kulturoj, kaj tio pliigas kulturan kaj lingvan diversecon en la mondo.
En la propono al G8 ili skribas, ke ilia valortaksado estas bazita sur respekto al aliaj, patrineca terglobo kaj tuta vivajxo.
Ili pensas, ke la plej efika vojo al dauxrigebla mondo estas ilia koncepto de la universo, filozofio, tradicia vivo, dauxrigebla konsumada rimedo kaj vivmaniero.
Kaj en la mondo komsuma kaj individua ekstreme komercigita kaj apartigita, kvamkam ilia valortaksado povus farigxi la gvidilo ne nur por ili sed por la tuta homaro kiel alternativo, sed gxi estas ignorata de la mondo.
Trovigxas la propono de 21 agadoj al G8. La 15-a agado estas prilingva jene.
Al ilia komunumo oni donu plie kulturajn centrojn, subtenojn pri fondo de muzeo, uzadojn de multkultura kaj multlingva edukado, lernadojn kaj edukadajn manierojn inkluzive ilian longatempan tradician gvidmanieron, subtenojn por fondo de programo kaj edukejo akcelanta la lingvan programon, gvidi ilian lingvon.
La 21-a agado estas prijapana jene.
La japana registaro adoptu la Deklaracion de UNoj kiel la nacia legxo kunlaborante kun ajnua popolo, apliku tion kaj faru la konkretan agadon kaj amendon de politiko, por disvastigi kaj klarigi la rezolucion por agnoski indigxeneco de ajnua popolo.
Kaj ili protestas kontraux, ke nur unu ajnuan inkluzivas 8 komitatanoj de klerula interparola kunsido establita por plie konsideri la rezolucion. Kaj ili proponas, ke la registaro faru, ke almenaux duono de komitatanoj de la kunsido estu ajnuaj.

Ili konfirmis agi laux la Deklaracio de UNoj kiel indigxenaj popoloj kaj fortigi solidarecon inter ili kaj aliaj subtenaj grupoj kaj Ne-Registaraj Organizoj.
La 6-a konfirmo estas prilingva jene.
Ili celas disvastigon de ejoj kiel 'birdnesta lernejo por lingvo', en kiu indigxenaj popoloj estas gvidata por, ke ili facile parolu sian lingvon laux sperto de maoriaj kaj aliaj popoloj, por cxesigi malaperon de iliaj lingvoj en la mondo.

Trovigxas jenaj vortoj kiel konkludo.
Plenumo de la Deklaracio de UNoj estas tre bona por ne nur indigxenaj popoloj sed ankaux aliaj popoloj kaj la terglobo.
Se indigxenaj popoloj povas kontinuigi la manieron, zorgi pri dauxrigebleco por la terglobo kaj plantoj animaloj kaj aliaj tutaj vivajxoj, ne nur homoj, tio estas favoro al tuto.
Se ili povas paroli sian lingvon kaj kontinuigi havi diversajn kulturojn, la kulturaj heredajxo en la mondo farigxos pli ricxaj.
Se iliaj diversaj ekonomiaj, kulturaj, spiritaj, sociaj, politikaj sistemoj povos kunesti kun supera potenco, ili povas restigi pli diversajn esperigajn futurojn al siaj infanoj kaj nepoj.


[ Al pagxo de "Ricevitaj artikoloj" ]
[ Al hejmpagxo ]