Cititaj TTT-ejoj de Ajnu-Muzeo en la urbeto Ŝiraoi de Hokkajdo
Trad. Esperante fare de la ano JOKOJAMA de la Hokkajda Esperanto-Ligo 
 JAPANAANGLAĈINATAJVANAKOREASUPRO de ESPERANTA

15 Ajnu-Muzeo

  Esperanto > Ajnua Historio kaj Kulturo> Ajnu-Muzeo

アイヌの歴史と文化Ajnua Historio kaj Kulturo [japana/angla]
(vendita de Ajnu-Muzeo)


1●Ajnua etno
2●Kutimo de manĝo
3●Sovaĝa legomo
4●Fiŝado
5●Ĉasado
6●Agrikulturo
7●Vestoj
8●Ornamanĵo
9●Loĝado
10●Religio/ Resendi spiritojn
11●Vivo de Ajnuo
12●Sanktaj dancoj
13●Buŝa literaturo
14●Ajnua lingvo
15●Ajnu-Muzeo

Ajnu-Muzeo

Ajnu-Muzeo, populare konita kiel "Porotokotan" estis establita en 1796 kiel la Ŝiraoi Fondaĵo por la Konservo de Ajnua Kulturo. Ĉi tiu kultura instalaĵo celas efektivigi ĝenerale projekton pri iniciato de instruado, kiel transigo, konservo, esploro kaj studado de ajnua kulturo. En 1984, al la Ajnu-Etna Muzeo estis aldonita ĉi tiu instalaĵo por elmontri palpeble kaj nepalpeble havaĵon de ajnua kulturo kaj plenumi akademia esploro kaj studado. En 1990, la instalaĵo estis remalfermita sub la aŭspicioj de la Fondo Ajnu-Muzeo.

La desegnaĵo de la muzeo, karakterizita kiel subĉiela muzeo, estas dividita en moderna kaj antikva "kotan" zonoj. En la duaj zonoj kompleta reproduktado de "kotan" (vilaĝo) estas araĝita, enhavante plurajn "ĉise"-ojn (domojn), "pu"-ojn (provizejojn por nutraĵo), "heper set"-ojn (kaĝojn por ursido) kaj "ĉip"-ojn (padelkanatojn). En "ĉise", klarigo laŭ ajnua historio kaj kulturo estas donita, kaj tradicia danco estas ludita ĉiam por la vizitantoj.

La muzeo elmontras ĉirkaŭ 5000 materialojn pri ajnua etno. Kaj ĝi elmontras ĉirkaŭ 250 materialojn pri nordaj etnaj minoritatoj, kiel Nivko, Uiltao, Samio kaj Inuito, kies 800 aĵoj troviĝas en konstanta elmontrada ejo. La koncernaj materialoj de la muzeo enhavas ĉiukaŭ 150 pentraĵoj kaj dokumentoj pri ajnuo, kaj ĉirkaŭ 7500 libroj kaj aliaj literaturoj.

Por antaŭenigi transigo kaj konservo de ajnua kulturo, tradiciaj ceremonioj efektiviĝas, enhavante "ijomante" (resendi la spiriton de ursoj), "iŭakte" (resendi la spiriton de aĵoj), "ĉipsanke" (ceremonio por lanĉado de boato) kaj "ŝinnurappa" (ceremonio de preĝo por prapatro). Tradiciaj ajnuaj dancoj, kiu estas transigita kaj konservita de ĉi tiu muzea personaro, estis planita kiel grava kultura heredaĵo de nacia registaro en 1984. Deksesaj tradiciaj etnaj dancoj nun estas trasigita kaj konservita, tri el la dancoj estas ludita por la vizitantoj.

Etnaj artoj, enhavante tekso, fari pajlerojn matojn, fari etnajn vestojn kaj brodaĵojn, estas ĉiam demonstrita laŭ la cero, informi ĝeneralan publikon pri ajnua kulturo kaj popularigi tion.

Plie por tio, ke oni ne nur vidas ajnuan kulturon, sed ankaŭ palpeble efektive spertas ĝin, oni ekkonas ĝin per spertoj, fari la buŝan muzikan instrumenton "mukkuri", fari brodaĵon laŭ ajnua desegnaĵo, skulptaĵon, manĝi prove tradiciajn kuiraĵojn kaj aliaj.

Ajnu-Muzeo

 

Ajnu-Muzeo

 

ijomante

 

Adreso de Ajnu-Muzeo: 3-4, Ŭakakusa-ĉo 2-ĉome, Ŝiraoi-gun, Hokkajdo, JAPANIO 059-0902

Kopirajto (C) Ajnu-Muzeo. Ĉiuj Rajtoj Rezervitaj.
Trad. Esperante fare de la ano JOKOJAMA de la Hokkajda Esperanto-Ligo ricevita la permoso pri traduko