1. Kio estas Esperanto ?

Al japanlingva pagxo

Esperanto estas internacia lingvo neuxtrala, kiun oni uzas egale kaj libere en la mondo.
La angla, rusa, franca kaj aliaj gravaj(potencaj) lingvoj plenumas la rolon de internacia help-lingvo gxis ia grado. Tamen, maljuste kaj malegale estas postuli, ke cxiu lernu kaj uzu iun potencan lingvon por internacia komunikado, cxar la lingvo estas esence etna lingvo.
Esperanto estas komuna lingvo de tuta homaro, apartenas al neniu nacio, neniu etnio kaj neniu organizo.

Esperanto estas uzata pli ol cent jaroj, la lingvo estas kreita de D-ro L. L. Zamenhof, varsovia okulisto, en 1887. Nuntempe oni diras, ke cxirkaux miliono da homoj uzas Esperanton en centkelkdek landoj en la mondo.

UEA(Universala Esperanto-Asocio, kies Centra Oficejo estas en Nederlando), SAT(Sennacieca Asocio Tutmonda, kies Centra oficejo estas en Francujo) kaj aliaj havas cxiu dekmilojn da membroj en dekoj da landoj, eldonas monatajn organojn, laboras aktive por internacia interfluo kaj solidareco kun internacia organizo kiel Unesko(Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuigxintaj Nacioj).

Internacia organizo de esperantistoj trovigxas en cxiu scienco aux okupo (kiel sciencisto, literaturisto, medicinisto (kuracisto), juristo, gazetisto kaj aliaj). Kaj la esperanta organizo trovigxas en cxiu religio (kiel katoliko, protestanto, budaisto kaj aliaj) kaj en cxiu porpaca aux junulara movado, plue en cxiu gusto (kiel radioamatoro, filatelisto, go-isto kaj aliaj). Sed nenombreblaj estas tiuj esp-istoj, kiuj ne apartenas al tiaj organizoj.

Ekzistas sistemo nomata "pasporta servo (internacia reto de senpagaj gastejoj por esperantistoj)". Se vi parolas Esperanton kaj acxetis la liston de gastigantoj, vi povas logxi senpage aux per malmulta kosto cxie tra la mondo (cxircaux 900 lokoj en 68 landoj).
Lastatempe, esperantistoj prospere reciprokas e-leterojn per interreto tra la reta novajx-grupo "soc.culture.esperanto" kaj aliaj.

Al enhavo