2. Regula kunsido de Esperanto

Al japanlingva pagxo

Internacia lingvo - Esperanto kun simpla gramatiko el ordigitaj elementoj komunaj al euxropaj lingvoj, elmontras sian valoron en la 21-a jarcento. Nun oni prospere uzas Esperanton ne nur per elsendo aux eldono sed ankaux per retposxta komunikado aux interreto, kiu ligas la mondon. Kiel jene ni havas la regulan kunsidon de Esperanto cxiusemajne. Bonvolu partopreni en la kunsido senceremonie! Ni bonvenigas vian partoprenon dumvoje. Kaj ni dauxrigas kurson de esp-a ABC ekde majo aux junio dum cxirkaux duonjaro en cxiu jaro. Ankaux tiam ni atendas senpacience vian alvenon!

LA DATO KAJ HORO: mardo en la mezo kaj la fino de monato (18:00-21:00)
LA LOKO: La domo de s-ro HOSXIDA kaj la 2a Studc^ambro de Bunka Ko^ryu^ Senta^ (Centro de Kultura Interfluo)
LA PAGO: Senpago (Se vi aligxas al Tomakomai-Esperanto-Societo, vi bezonas pagi 4,000 en-ojn por jara kotizo)
INFORMOJN CXE: Reprezentanto de Tomakomai-Esperanto-Societo, HOSXIDA Acusxi (Telefona numero: +81-144-74-2539; E-posxto: )

Al enhavo