3. Manifesto de Prago de la movado por la internacia lingvo Esperanto

Al japanlingva pagxo

Ni publikigis "Manifesto-n de Prago" de la movado por la internacia lingvo Esperanto en la 81-a UK, Prago, 20-27 julio 1996.
Tio montras principon kaj celon de la movado por la internacia lingvo bonvenige en 21-a jarcento. Kaj tio faras esp-ista pozicion klara en nuntempo.



La Manifesto estas jena.

1 Demokratio
Ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je cxiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

2 Transnacia edukado
Ni asertas ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado por transnacia edukado.

3 Pedagogia efikeco
Ni asertas ke la malfacileco de la etnaj lingvoj cxiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvoinstruado.

4 Plurlingveco
Ni asertas ke la anoj de cxiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala sxanco por alproprigi duan lingvon gxis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu sxanco.

5 Lingvaj rajtoj
Ni asertas ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

6 Lingva diverseco
Ni asertas ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se gxi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de cxiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

7 Homa emancipigxo
Ni asertas ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociigxo. Ni estas movado por la homa emancipigxo.



Al enhavo