4. Prezento de TOMAKOMAI (en Japanio)

Al japanlingva pagxo


Skize pri TOMAKOMAI


Logxantoj: 170,000 (en 1997)
Areo : 561.9km2

Centra stacio: Tomakomai(Muroran Linio)

Industria urbo Tomakomai trovigxas kelkajn minutojn auxte de la flughaveno Novo-Cxitose, kiun atingi bezonas cxirkau unu horon da flugo de Tokio.

Tomakomai situas cxe la suda bordo de Isxikari Malalta Ebeno.Tie, cxe la marbordo de Pacifiko, sin vicas dunoj levigxantaj apud vasta Kampo Juufucu alta je du-tri metrojn. En la fono estas Lago Sxikocu kaj Monto Tarumae, unu centro de la Sxikocu-Tooja Nacia Parko. La urbo administrado kovras areon saman al la urba parto(Ku-oj) de Tokio.

En la feuxda epoko tie trovigxis fisxkaptejo de klano Macumae. En 1893 oni metis tie filion de Kolonia Komisiito, kaj en 1910 Tomakomai startis la vojon al industria urbo, kiam Ojxi Paperkompanio konstruis fabrikon tie.



Turismo cxirkau Tomakomai

Tomakomai, kun fervojoj kaj sxoseoj krucigxintaj tie, estas bazo trafika en centrahokkajda turisma zono kun Nacia Parko Sxikocu-Tooja, Vicnacia Parko Montaro Hidaka - Erimo, Vicnacia Parko Niseko-Sxakotan kaj urbo Sapporo.Precipe al Lago Sxikocu kuras sxoseo No.276 el Tomakomai, kiu do, same al Cxitose, estas unu pordo al la lago.

La lagon cxirkauxas kelkaj vulkanoj, el kiuj Monto Tarumae pro sia unika formo, estas sxatata de la urbanoj kiel hejma monto.

Sudoriente de la monto etendigxas vasta Kampo Juufucu, reprezentanta grandan naturon de Hokkajdo, kiu tiras atenton de junaj vojagantoj. Apud la sxoseo 36-a, kuranta en la kampo trovigxas Lago Utonai internacie grava kiel ripoza loko de migrantaj birdoj.

La auxtosxipo veturas inter Tomakomai kaj Tokio k.a. Tiel Tomakomai estas jam grava pordo de turismo en Hokkajdo.



Lago Sxikocu



Lago Sxikocu estas, same al Tooja, kaldera lago kaj unu centro de la Sikocu-Tooja Nacia Parko. Akva nivelo 248m, profunda je 363m, vice al Lego Tazauxa, meza profundeco 266m, la unua en Japanujo, areo 7618 ha, travidebleco 24m. En Japanujo gxi estas la plej norda lago, kiu ne glaciigxas vintre.

Gxi prezentas sovagxan naturon kun montoj Eniuxa(1320m)norde, Tarumae (1024m)kaj Fuppusxi(1103m)sude. Sur gxia bordotrovigxas kampadejoj Morappu kaj Poropinaj, varmfontoj Itoo, Marukoma kaj Lago Okotampe, kiujn ligas sipaj linioj sur la lago. La centro de la sxipaj linioj estas Kohan.



Monto Tarumae



Monto Tarumae estas tipa vulkano kun lafa turo sur la supro de 1024m. Trovigxas pli ol dudek erupcioj en la kroniko.

Ronda monteto sur la supro de Tarumae
(Oni nomas gxin "Domo".)
Tiu monteto, formita post la erupcio en 1909, havas diametron de 450m kaj estas cent metrojn alta. Gxi estas grava objekto en scienca vidpunkto same al la vulkano en Insulo Martinique sur okcidenta atlantiko. Oni povas atingi en 40 minutojn de la kabano gxis la supro.



Urbo de glaciglitado



Tomakomai estas konata kiel urbo de glaciglitado, kiu naskis multajn glitantojn por kurado kaj hokeo, kaj al enlandaj macxoj kaj kunvenoj, kaj al internaciaj aux olimpiadoj. En la urbo trovigxas multaj glitejoj en lernejoj k.a.

Al enhavo