6. Raporto de Tomakomaja Esp.-Societo

Al japanlingva pagxo


(1998/Jan. ~1998/Dec.)

–Regula Kunsido g^is la lasta au~gusto:4-foje monate, lunde vespere, en la Civitana Domo. Ni interparolis, legis artikolojn de MONATO, inter-retaj informoj kaj "Gerda malaperis!", legis kaj skribis leterojn.
–La 17an de januaro ni havis Novjaran Kunsidon(bankedeton) kun kvin partoprenantoj c^e HOS^IDA.
–Du membroj partoprenis en la Maja Kunlog^ado de HEL. S-ro KABAJAMA sukcesis en la 3a-grada ekzameno de JEI.
–Ni planis okazigi elementan kurson ekde la 15a de julio. Artikoloj pri tio aperis sur J^urnaloj Hokkajdo, Asahi, Tomakomai-Minpoo kaj Urba Informilo, sed ni fiaskis kun nula rezulto. Ni bezonas trovi tau~gan manieron.
–En la 83a UK(1`8/au~gusto, Montpeliero) partoprenis S-ro KABAJAMA.
–Festivalo de la Civitana Domo:20~23/au~g.
Ni ekspoziciis pri: La 83-a Universala Kongreso, Letero el Kapinga Ntumba en Zambia rifug^ejo, k.a. Tio estis la lasta evento en malkonstruota Civitana Domo. Vizitis c^.1200.
–Okazis granda s^ang^o pri nia kunsidejo. Nia g^isnuna kunsidejo, la Civitana domo,jam maljuna kun la ag^o de 45 jaroj, finis sian historion en la lasta au~gusto. En septembro g^i estas malkonstruita. Dum septembro`oktobro ni koncentris la forton por Hokkajda Kongreso.
Ekde novembro ni komencis kunsidi en nova "Domego de Kultura Interfluo" (alinome:Aibii Puraza).
–Zamenhofa Festo:6 membroj kunvenis en la kunsidejo vespere de la 16a de decembro. Unue G^enerala kunsido de TES decidis altigon de societa kotizo de mil al dumil enoj/jare, pro la altigo de c^ambrokotizo de la kunsidejo.
De la 20a horo ni s^ang^is lokon al restoracio "Cugaruja-Robata" por trinki, mang^i kaj babili gaje. Ni disig^is je c^. 22a horo.
mSur j^urnalismo k.a.]
–En la 26a de septembro la J^urnalo Hokkajdo informis pri nuna nia kongreso kaj nia afero en la artikolo kun titolo "Tergloba Lingvo".


Al enhavo