Al japan-lingva pagxo

Konservu ainajn loknomojn !

Subskribo por montri loknomojn ainajn kaj japanajn kune

Celo

LA LEGXO PRI DISVOLVO DE AINA KULTURO KAJ PRI DISVASTIGO KAJ KLERIGADO DE SCIOJ DE AINA TRADICIO K.A. (Mallonge: La legxo pri Disvolvo de Aina Kulturo) efektivigxis ekde la 1-a de julio 1997. Cxar la kulturo de indigxenoj estis ne suficxe estimata gxis nun, estas ja gxojinde ke la aina kulturo estos vaste konata ekde tio.
Ni ne forgesu, ke la loknomojn en Hokkajdo donis aina gento laux sia naturrigardo en sia lingvo. Ili heredigxis trans generacioj kaj farigxis nunaj loknomoj en Hokkajdo.
Ainoj bone komprenis la naturon, medion kaj historion de Hokkajdo en sia vivo. Tial ainaj loknomoj donas precizajn informojn pri tio. Konservi kaj heredi ilin trans generacioj estas ja grave por estimi ainan kulturon.
Estas diversaj opinioj kiel esprimi ainajn vortojn, kaj pri cxiu aina loknomo. Oni bezonas diskuti pri tio en komisiono el bone informitaj ainoj kaj studentoj por lauxeble praktiki kunmetan montradon de loknomoj aina kaj japana. Oni donu helpon pozitive por eduki studantojn por sistemeca studado pri ainaj lokonomoj, kaj por konstrui ilian datumbazon.
Ni petas la instancojn de Kultura Buroo, Hokkajdo, Buroo por Ekspluato de Hokkajdo, JR(Japana Relvojo)-Hokkajdo kaj Mapfara Buroo,
laux la celoj de la Legxo pri Disvolvo de Aina Kulturo,
ke vi komencu senprokrastan arangxon por kunmeti ainajn loknomojn kune kun la japanaj,
sur montrotabuloj por riveroj, vojoj, sur mapoj kaj nomtabuloj de fervojaj stacioj de JR-Hokkajdo.

Organizo Civitana Reto "Konservu Ainajn Loknomojn !"
Reprezentanto: ONO Juugo (Prof. de Tergloba Ekologio
en Hokkajda Universitato;Reprez. de Societo
paroli pri arbaro kaj riveroj en Hokkajdo)
Prizorgantoj: FUJXIMURA Hisakazu (Prof. de Univ. Hokkaj Gakuen)
HORI Jxun'icxi (Honora Prof. de Hokkajda universitato)
OGAUXA Rjuukicxi (Asocio de Utari en Hokkajdo;
Societo heredi Ainan Kulturon)

@Mi volas subteni la aserton kaj subskibi.

@Ekzemple, sub aux apud akutuala montrilo, bonvolu aldoni ainan loknomon kaj tian signifon.


(akutuala montrilo) (japan-lingvo;hiragana) (japan-lingvo;hiragana) (japan-lingvo;hiragana)
(japan-lingvo;kanji) (japan-lingvo;kanji) (japan-lingvo;kanji)
Poroshiri-dake Yamuwakka Bisei-gawa
(Aldonita) (ain-lingvo;katakana) (ain-lingvo;katakana) (ain-lingvo;katakana)
Poro-sir Yam-wakka Pipa-or-o-pet

(tia signifo japan-lingve)

granda-monto

(tia signifo japan-lingve)

malvarma-akvo

(tia signifo japan-lingve)

rivermitulo-kie-multe ekzistas-rivero


Peranto por Esperanta versio de la subskribo
volontuloj de Hokkajda Esperanto-Ligo

RONDETAGXO, Asabu 1-3-13-3F, Kitaku, Sapporo, JP 001-0045

Tele/Faks: +81-11-717-4189

Al la pagxo pri signaturo por subteno de la aserton


Al hejm-pagxo