"FM Pipausxi" (#1) 2001/04/08 - 1


日本の先住民族アイヌである萱野茂さん達が、2001年4月8日にミニFM局「FMピパウシ」の放送を開始しました。放送のいくつかはアイヌ語です。

下の文章は、萱野志朗さんが書いたアイヌタイムズ第18号のアイヌ語記事「FMピパウシ」のエスペラント訳です。私、横山裕之、が星田淳さんと協力して作りました。

次のところで、下の文章に対する萱野茂さんのアイヌ語と日本語の話 (RealAudio) を聞けます。
http://fruit.fnd.muroran-it.ac.jp/zip-100/serverhome/matuna/fmpipa/fm0408-02.rm

日本語でホームページを見ることができるならば、次のページの下の日本語のところをクリックしてください。するとまた、萱野茂さんの話を聞くことができます。
http://www.aa.alpha-net.ne.jp/skayano/menu.html

そのページの他のリストをクリックすれば、他のアイヌ語と日本語の話を聞くことができます。(RealAudio)


Ni fondis Radiostacieton "FM Pipausxi". Dum la 11a~12a horo de la 8a de aprilo 2001, gxi disauxdigis en Nibutani per la lingvoj japana kaj aina. Tio estas la unua radiostacio uzanta ankaux la ainan lingvon.

Unue mi, KAJANO Sxiroo(KAYANO Siroo), cxefkompilanto kaj anoncisto de la stacio, parolis jene:
"Bonan tagon. Ni komencis disauxdigi per FM-Radio Nibutani, karesnome 'FM Pipausxi', ekde la 11a horo de la 8a de aprilo,2001. Gxi estas fondita laux la ideo de S-ro KAJANO Sxigeru(KAYANO Sigeru), por ke ni amgentanoj en la vilagxeto Nibutani povu auxskulti ainlingvan paroladon."
La reprezentanto de FM Pipausxi, S-ro KAJANO Sxigeru, parolis aine:
"Saluton al cxiuj miaj karaj samgentanoj en la vilagxeto Nibutani, injoroj kaj sinjorinoj, junuloj kaj junulinoj! Mi, KAJANO Sxigeru, naskigxis en cxi tiu vilagxo Pipausxi, kiel filo de la patro Arek'ajnu(Arek'aynu) kaj la patrino Hatume. La patrino de la patro estis nomata Tekatte. Felicxe sxi tute ne povis paroli la japanan, tial mi kreskis kun aina interparolado kun sxi. Post la morto de la avino mi pensis, ke la aina utilas por nenio, kaj forjxetis gxin cxirkaux ok jarojn. Tamen fare de japanoj forprenitaj estis nia lando kaj cxiutagaj necesaxjoj(#2), finfine la aina lingvo alaperontis kiel nebulo aux cxielarko. Tiam mi vekigxis kvazaux liberigite de obseda kateno. Preterpasis kaj forpasis cxirkaux 50 jaroj dum mi kolektis cxetante kaj faris ainajn popolartajxojn. Nun cxe ni staras du domegoj, t.e. la Muzeo (#3) kaj la Muzeeto. (#4) Mi havas felicxon paroli en la aina lingvo farita de dio. Tiu lingvo estis preskaux malaperonta de la vido. Tial mi petis niajn gemaljunulojn doni la esencajn florojn de la
lingvajxoj por mia registrado, kaj nun cxe mi restas kvazaux iliaj testamentoj tiel multaj rakontoj, ke mi kredas, ke mi ne rajtas lasi ilin vane dormi cxe mi. Por via auxskulto nun mia parolo ainlingva flugas en la aero. Mi elkore deziras, ke tiun lingvon auxskultu ne homoj sole, sed auxskultu vi kune kun dioj cxirkaux vi(#5), kaj ke la aina lingvo iel revivigxu kiel vivanta lingvo. Jen estas mia simpla saluto. Dankon pro via auxskulto."

(Rimarko)
(#1) "Pipausxi" estas eksa nomo origine aina por parto de nuna vilagxeto Nibutani en la urbeto Biratori.
Pipa-us-i estas aina vorto signifanta la lokon, kie multe trovigxas marcxaj konkuloj.
(#2) La Muzeo estas "Biratori-cxoritu Nibutani Hakubutukan" en la vilagxeto Nibutani.
(#3) Tio signifas, ke la studantoj pri aina kulturo preskaux senpage forportis cxion kiel la pregxiloj
uzita kiam Aino pregxis, popolaj necesajxoj kaj diversaj iloj.
(#4) La Muzeeto estas "KAJANO Sxigeru Nibutani Siryookan" en la vilagxeto Nibutani.
(#5) Vi devas rimarki spiritan ideon de aino, ke la lingvon ne nur homoj, sed ankaux la dioj de ili kune.


リストへ