Laŭ vidpunkto de nia gento "Utari"(*1)

Batchlor Yaeko

Mi lasu flanken la malnovan rakonton, ke nia gento loĝis en la regionoj Kioto, Osaka kaj Kjuŝu, kaj parolu pri nia gento "Utari"(*1) en Hokkajdo.

Iam "Utari"(*1) en Hokkajdo loĝis ĉie en ĉefaj lokoj de la insulo. Tiam abundis naturaj riĉfontoj en la maro kaj montaro. Oni konstruis domon en densa praarbaro, kie oni povis akiri brullignon iom ajn libere apud domo, se nur oni etendis brakon, eĉ en malvarma tago kun neĝado.

En arbaro birdoj kaj bestoj svarmis amase, kaj en rivero fiŝoj vivis plenplene. Ni manĝis ilin ĉiujn libere sen speciala peno. Dum lavado de kuirpoto en rivero, du-tri grandaj salmoj eniris en ĝin. Tio ne estis afero de fora pratempo.

La prapatroj de nia gento, vivintaj en tia kvieta lando, portis vestojn broditajn gracie, hejtis ĉambron per abunda brulligno kaj forgesis malvarmon. Ili plene ĝuis manĝi freŝan fiŝon kaj viandon, vivis libere kaj senĝene.

Ni danke vivis en tia difavoro, laboris por dioj kaj familioj preĝante por eterna paco.

Ĝuste antaŭ kvincent jaroj oni rompis la pacon. Tiam la daimio TAKEDA Nobuhiro venis de la japana ĉeflando(Honŝuo) kaj komencis regi tiam nomatan Insulon Ezo, nunan Hokkajdon.

Ĝenuloj, ne bonvenigataj en Honŝuo, venis Insulon Ezo iom post iom. Ili antaŭvidis, ke Ezo estas lando, kie troviĝas nur ursoj kaj cervoj. Sed ili trovis, ke ĝi estas ekstersupoze bona lando kun multaj trezoroj, kaj kreskis ambicio en ilia koro.

Tuj post la alveno, ili havis neniun por ricevi helpon. Tial ili fervore flatis niajn gentanojn, kiujn nomante aŭ "tribestro" aŭ "ottena"(respektata sinjoro) kaj fariĝis aŭ ijorungur(hejma helpanto) aŭ ussiw(servisto) kaj tiel fiksis sian bazon por kapti eventualan ŝancon.

Kredante, ke japanoj (ŝamo, el aina vorto sisam:=najbaro) estas bonkoraj, naivaj ainoj donis al ili loĝejon, interŝanĝis necesaĵojn kaj vivis kune amike. Tamen baldaŭ ŝamoj (japanoj) lerte perfidis la bonvolon de niaj gentanoj, defraŭdis ilin unue pri aĵoj kaj fine nerimarkite prifriponis eĉ familian trezoron kaj propraĵon.

Kiam ainoj rimarkis tion, iliaj domoj kaj posedaĵoj estis jam posedaĵoj de ŝamoj. Tial ainoj koleris forte kaj ofte batalis kontraŭ ŝamoj por gardi la genton kaj la hejmlandon.

KOŜAMAIN, la prapatro de nia gento, konkeris 12 el 14 kastelojn en la regiono HINOKIJAMAGOTO (la suda patro de Hokkajdo). NOBUHIRO, la praparto de la daimia familio de MACUMAE, tre fortimiĝis kaj intencis, ke li provizore forkuru al CUGARU(la norda parto de HONŜUO, la suda bordo de la markolo CUGARU).

S-ro NOBUHIKO juĝis, ke li ne povos venki KOŜAMAIN-on kaj proponis paciĝon. Kaj "Por gratuli repaciĝon" li invitis KOŜAMAIN-on kun liajn subulojn al bankedo kun sakeo(la japana rizvino).

Post tio multfoje okazis bataloj. Krom malgrandaj bataloj, bone konataj estis KANBUN-No-Eki(Batalo en la erao KANBUN) kaj KUNAŜIRI Soodoo
(Ribelo en la insulo KUNAŜIRI).

Sed ĉiam la plej malĝojinda estis ruzeco kaj malnobleco de ŝamoj. Ili ĉiam devigis ainojn preni sakeon "por repaciĝa festeno" kaj ebriigis ainojn ĝis senkonsciiĝo por ekstermi ilin.

Mi aŭdis, ke japanaj samurujoj havas Buŝido'n (Samurajismon), sed por nia gento ili tute ne montris tian ismon, sed agis pli malnoble kaj kruele ol ŝtelistoj aŭ rabistoj.

Ĉu vi diras, ke ni ne volonte akceptas nian malvenkon? Certe tiam nia gento estis riĉa kaj forta.

La daimio de MACUMAE konstruis sian kastelon en FUKUJAMA, la okcidenta rando de Insulo Ezo(Ezogaŝima), ĉar, okaze de urĝaj aferoj, ĝi estis taŭga loko por fu^gi al la alia borda areo CUGARU, kaj por peti helpon de la daimio de CUGARU per signalfajro ĉe la Kapo KAMURO de FUKUJAMA.

Kaj Sinjoro JOŜIHIRO, la 4-a(*2) estro de MACUMAE, komisiis la administradon de fiŝado en okcidenta marbordo al la tribestro de SETANAI. Iam li eĉ agnoskis aŭtonomian sistemon de nia gento.

Sed nia gento ne povis rivali kontraŭ ŝamoj, pli kaj pli envenantaj en Insulon Ezo(nuna Hokkajdo) kaj baldaŭ plimultiĝintaj. La ŝoguna registaro TOKUGAŬA, forta subtenanto de la Daimio de MACUMAE, ĉiam mobilizis soldatojn el daimioj en la nordorienta Honŝuo, okaze de milito, por konkeri nian genton.

Post malvenkoj, eĉ post venkoj pro trompa atako, fortuloj kaj eminentuloj el UTARI(nia gento) pereis iom post iom.

Ju pli perdis forton nia gento, des pli malkaŝe kaj senindulge nin ekspluatis Daimio de MACUMAE, liaj vasaloj kaj ruzaj ŝamoj administrantaj fiŝejojn de la feŭdo.

Trakto pri ainaj laboristoj estis la plej severa en fiŝkaptejo. Tiuj laboris senripoze de mateno ĝis nokto. Kaj medikamento ne nur estis donita eĉ ĉe malsano, sed ankaŭ tiuj estis batita kiel hundo per vipo el nematura bambuo.

Oni tute ne donu eĉ unutagan ripozon eĉ se pluvas aŭ se blovas. En la tiama tempo niaj gentoj alportis cervan kolon, kiam oni elvokis tiujn al fiŝkaptejo.

Troviĝis la legendo, ke okazis pluvo kaj blovo, se oni preĝas al cerva kolo. La kompatindaj ainoj preĝis en senespero por tio, ke tiuj povas ripozi pro tia superstiĉo, per tiu oni ne povas elhaveniĝi en la pluvo kaj la blovo.

Aldone al tia kruelaĵo, plie la feŭdo MACUMAE persekutis kruele ainojn sur jena sistemo. Oni klare distingis japanan landon de aina lando, kaj japanaj virinoj neniam transiru norde de la kabo Kamui, la duoninsulo Ŝakotan de la lando Ŝiribeŝi nun.

Estas tradiciita la rakonto mizere kiel harhirtiga supoze, ke ainaj junaj virinoj multe estis ofendita de fraŭlaj japanoj venantaj en ties vilaĝon.

Ruzaj kaj lertaj japanoj malpermesis instrui japanan lingvon kaj imiti japanan veston por facile trompi ainojn laŭeble. Tiuj ne povis lerni literon, malpermesis eĉ surmeti tabiojn kaj japanajn pajlajn ĉapelojn.

Pro tio rilata al japanoj, nun la plejmulto de ainoj estas traktita kiel malsaĝulo kaj suferas je tuberkulozo, trakomo kaj seksmalsano.

Oni malrespekas nin, ainajn gentojn dirante, ke aino estas kaj pereanta gento kaj venkita gento. Ni estas specialaj protektatoj, sed almenaŭ ni estas fiera pri tio, ke ankoraŭ nun neniuj almozuloj troviĝas el ni.

Lastatempe pli kaj pli ni fariĝas japaneska kun miksgeedziĝo kaj plialtigo de vivnivelo. Tial nature malnovaj stilaj ainoj malmultiĝas. Pro tio ainoj estas traktita kiel kuriozuloj, kaj ĉiujare somere gastoj el Naiĉi(*3) venas. Kaj ofte iuj el tiuj kondutas kiel vizito al zoologia ĝardeno enmetante kolon en dome tra fenestro kaj rigardante tien.

Tio estas tro ofendaĵo por ni. Sen sinlaŭdo troviĝas iuj el ni, kiuj edukiĝis en universitato kaj knabina mezlernejo. Kaj mi neniom pensas, ke eĉ iuj el ni, kiuj edukiĝis nur en ordinara lernejo, estas pli malbona ol japanoj pri serioza kaj honesta.

Mi plej bedaŭras, ke gastoj el Naiĉi(*3) prefere faras fotojn de maljunuloj en plej malbonaj aspektoj, kaj prezentas tiujn dirante "Tio estas ainoj en Hokkajdo".

Neniuj gentoj povas eviti homrubon. Kompreneble kelkaj el ni estas senmoralaj. Tiuj vidigas sian kuriozan dancon por gastoj el Naiĉi(*3). Kaj tiuj iras al Naiĉi(*3) por vidigi sin. Tamen tio tute hontigas min.

Kaj tiu danco tute ne estas vera aina danco. La orgina danco estis la plej grava kaj sankta por preĝi al ainaj diaĵoj.

Eĉ tia respektinda religia ceremonio nun malmorale estas deformita kiel ordinara spektaklo.

Nun jam en ĉiuj ainaj vilaĝoj tribestroj havas neniun honestan laboron. El tiuj ĉiutage malfacilaj vivtenuloj estas multaj, kiuj dependas de malmultaj almozoj de gastoj el Naiĉi(*3).

Ĝeneralaj ainoj okupiĝas pri ĉiu laboro: agrikulturo, fiŝado kaj aliaj. Tiuj laboras brave kaj honeste same kiel japanoj kun ŝvitoj de mateno ĝis vespero.

Tial tiuj tribestroj, la spektaklo de la gasto, neniom havas la rilaton pri regado kiel iam kun tiuj ĝeneralaj ainoj. Ĉiu estas tute malsama ekzistado ol aliaj, kaj vivas klare aparte.

Nun kiam ĉiuj cirkonstancoj fariĝis japaneska, estas mizere, ke oni ankoraŭ elmontras neŝanĝitajn loĝejojn kaj vestojn, mokajn devenojn kaj trezorojn. Sed estas malbeninde netolereble, ke dekkvin mil ainaj gentoj estas juĝita nur laŭ tiaj kelkaj aspektoj.

Mi tre arogas esprimi mian opinion, sed komprenu tion kiel historia fakto kun grandanimo. Kaj mi ĝojus, se vi komprenus nin, ainojn eĉ iom.

(La japana revuo por virino "Huĵin-Kooron", n-ro aŭgusto 1931")

(Rimarko)
(*1): "Utari" estas aina vorto signifanta samfamilianon, parencon kaj samgentanon. La origina nomo de la gento estas "Ajnu"(esperante Aino), sed ĝin en ĉi tiu artikolo la verkistino(poetino) uzis malofte nur en specialaj okazoj.
(*2): Sinjoro JOŜIHIRO: la unua daimio de la feuxdo MACUMAE, la 4-a estro de la familio KAKIZAKI
(*3): la japana metropolo