Al junularo de nia gento "Utari"(*1)

Batchlor Yaeko

trad. HOŜIDA Acuŝi kaj aliaj


1
Ho, adorata / estu imperiestro / de Japanio/
prosperu majesteco / lia, longe, potence! /

*アイヌ語の発音をそのままカナで表現して短歌にしたもの。
この中の カムイ=神 を「天皇陛下」とする金田一京助の
註と全訳がついている。その訳文は:
大八州(おほやしま)国知ろしめす神のみことのたふとしや、
神のみいづのいや高にさかえますべし
Ho, adorata / estu imperiestro / de Japanio/
prosperu majesteco / lia, longe, potence! /

*これに対してアイヌ語本来の意味通りに理解すればどうか、を示す
別の訳文が 補注(111頁)に出ている。
大地の神、尊い神に われら尊ぶ 人々の長よ 善良でありましょうよ!
Sinjoro Moŝto / landhava, estimata / de ni, popolo, /
ni estu reciproke / bonvenaj kaj afablaj! /

2
Ni samgentanoj, kvankam restas ne multaj, vivu en ordo,
amike en harmoni' feliĉo kaj konkordo!

注:ウタシパノ=相互に。 モヨ=鮮少、稀。 ヤッカ=なれど。
ネイタパクノ=どこまでも。 アウタリ=わが同族、同胞。
オピッタ=皆々。
「今は残り少なになりはしたけど、相互に仲よく暮らしていこうでは
ないか、我が同胞の皆々」

3
Ĉu bonanimaj / homoj pereos el sur / la landa tero, /
pro interbatalantoj, / malbonuloj ĉirkaŭaj? /

* Utao en la aina lingvo esprimita per japanaj kana-literoj.
Tradukite en la japana:
互に爭ふ人達の為に、善良なる人々が国土の上に跡を絶つか!

4
Ho, ne malpacu/kiel hundoj, bonvole./
Estu amikoj, /reciproke inter si/firmigante la ligon.

セタコラチ(犬のごとく) イテキウコイキ(争ふなかれ)
イコレヤン(下さい、争はないでください)
ピリカ(善良)ウカツオマレ(互いに親しみて、愛睦び合ひて)
ウエニシテヤン(互いに堅固におなりなさい)

5
Ho, ne forgesu / bonan moron estimi / nin reciproke./
Memoru, niaj fratoj, /memoru por eterne!/

ウタシパノ ウコヤイカタヌ ピリカプリ
相互に  互いに尊敬しあう よい風習(醇風美俗)
忘るなウタリ とこしへまでも
Nin reciproke
estimi, estis nia
bona tradici'.
Ne forgesu, ho fratoj,
Tenu en kor' eterne!

6
Junuloj karaj, laboru diligente helpante franjon,
sekvante vian paĉjon, sekvante vian panjon.

(アイヌ語註)サポ=姉、ミチ=父、ハポ=母、オカケタ=跡に(後に)

7
Domon de patro / heredu kaj transdonu / al viaj nepoj, /
pranepoj, kaj tiel montru / nepereecon nian! /

8
En kies mano nun estas nia lando pereigita
de internaj kvereloj pro malam' kaj ĵaluzo?

9
Kiel utilas / la internaj kvereloj / de nia gento? /
Ni povas nun nur plori / pro la lando perdita! /

2行目
「今はむなしく 人の手に泣く」
は 何を表現しているのか?

*この歌については 以前「問題点」として出しましたが ほかの意見が
でないので 私の理解で 訳しました。
この歌は この前にある次の歌
8 お互いに 憎みそねみて 滅ぼせし ウタリの国土(モシリ) 誰が手にある
と対応している。つまり 8 の「誰が手にある」への答え の感じ。
ウタリ(アイヌ)は統一国家を作ったことはなく、結局明治維新=「北海道」
設置(日本領土に編入)によって 「ウタリの国土(モシリ)」 は滅ぼされた。
それまでも和人(幕府、松前藩、商人など)の圧迫に対して何度か反乱も
起こしたが 和人側は アイヌ内部の対立(お互いの にくみそねみ)を
うまく利用して鎮圧してきた。
8 の歌はそれを表現している。「誰が手に」の答えは
9 の「人の手に」 つまり「他人の手」(=和人の国家;日本国)と感じられ、
「人の手に」わたってしまった ウタリの国土(モシリ)を悲しむ気持ちが
感じられます。

10
En la ĉielo forĝas homon laŭdire. Do rehardu nin,
frataron en sufero, malsano kaj mizero!

(注)カントオッタ=天上に・神の国に。 アイヌカラカンチ=人間を作る鍛冶神。
ウタリ=同族・同胞・人々。

11
Neniam trinku, fratoj,/neniam drinku, fratoj!/

原文では「国を亡す」と なっていますが 実は国土(自然環境)ではなく
同族としての人間のまとまりが酒で壊されることが問題でした。

12
Kiu sukcesos rehonori la genton ainan nian,
distretatan en koton, prematan sub ofendo?

13
Ve forpelitaj / estas cervoj surkampaj, / viraj kaj inaj, /
kaj eĉ idaj el la kampo, / la ludej' siatempa! /

14
Mi bredos cervojn / gepatrajn kun la idajn / en palisaro /
ruĝe pentrita, se mi / havos kampon, eĉ etan. /

15
De kamp' al kampo cervoj are sin paŝtis, promenis tie.
Tamen ve, nun nenie estas ili antaŭ ni.

16
Eĉ se ni perdu / nian landon kaj nomon, / domon kaj teron, /
ne perdu nian koron / transdonitan, prapatran! /

17
Al junaj fratoj estu eĉ unu brako de l' kuraĝuloj
el niaj tradicioj, trans la generacioj

(注)ラメトク=勇者、アイヌの謡ひ物の中に出て来るやうな勇者の意。

18
Kvankam somere /malvarmas mia koro / en tremegado, /
kiam mi zorgas "Fratojn", /
samgentanojn ainajn. /

19
Ni esperegas,/revenu franjo Sapo,/
vi la heroon/jukarkamuj pratempe/
vartis ---do nun, nin savu!/

20
Pli bone kreskas infano malamata ol infan' amata.
Kial ne bone kreskas idoj el nia gento?

21
Mi hontas montri / min, mizeran post ploro / tra tuta nokto /
pro malfeliĉo de la / samgentanoj, ainoj. /

22
Ĉu agonii
kaj perei, estos la
voj' por ainoj?
Ĉu mankas vojo ĝusta
por vivi, revekiĝi?

23
El la okuloj / rigardantaj la grizan / ĉielon fikse /
senĉese fluas larmoj, / nehaltigeblaj, ho, ve! /

24
Kie estas la insulo nin loĝigi?
Ni ja similas al boatoj drivantaj
sur vasta mar-ondaro.

25
Insuloj svarmas, / sed ili apartenas / al aliuloj./
Al malriĉaj ainoj / mankas rajto aliri. /

26
Ni laboregu en amata vilaĝo,
helpe al pactro, helpante la patrinon, helpante al la frato.

27
Kvankam malriĉaj/ni riĉigu la koron./Restu ĉi tie/
sur la ter' heredita/de la karaj gepatroj./

28
Se ni, gentanoj estus multaj sufiĉe kiel sableroj,
ni ne lasus transiri ondojn sur monteton nian!

最後の部分、字余り(8音)になりました。見直す余地は?

29
Sablo puŝata / de ondoj venadantaj / formis marborde /
dunon sufiĉe altan / kontraŭ ondoj de l' maro. /

30
Se mi amikas / al aliuloj, kiu / malamikemas /
kontraŭ mi? Eĉ feroca / besto ne atakas min. /

31
Tenu la koron/fiere, tiam foros/nuboj ĉirkaŭaj,/
klariĝos nia vido,/heliĝos nia koro./

32
Ne timu ondojn ĉar ili ŝajnas grandaj,
tenu la koron ainan, samgentanoj, vasta kiel ocean'!

33
Ne timu ondojn alvenantajnal bordo, en homa mondo
muĝas ondoj pli grandaj pli teruraj ĉirkaŭ ni!

34
Remu ĝis bordo/kontraŭ sovaĝaj ondoj./Remu senhalte,/
la brakoj de l'gentanoj/neniam perdu forton./

35
Jen niaj fratoj, jam la bordo proksimas. Al dio preĝu,
plenforte remu fratoj, tutforton al remiloj!

36
Eĉ arbetaĉo / flosanta, puriĝas pro / suna radio /
kaj fariĝas utila / por ni, homaj bezonoj. /

37
Tenu konduton kaj koron niajn puraj kiel prapatroj
por ke ni vivu sanaj, por ke ni vivu longe.

38
Laŭ via eblo / postlasu vian nomon, / ankaŭ riĉaĵon, /
por viaj idoj, nepoj, / pranepoj, posteuloj. /

39
Ni nun cerbumu kaj refoje cerbumu
por nia gento, por nia estonteco, nia feliĉa vivo!

40
Ne nur scienco/ donas scion vivadi,/ akiru sur si/
bonajn spertojn, teknikojn,/ por travadi la mondon.

41
Unue ĉesu/drinki sakeon -- kiom/da ter' perdiĝis/
pro trompo en drinkado,/al malsaĝul' ebria./

42
Cesigu farojn / konscienc-riproĉatajn / kaj mensogadojn, /
por ne difekti forton / nian, sed fortigi nin! /

43
Ĉu ni nur ploru/kiam oni mokas nin?/Nun ni pripensu/
Kion ni devas fari,/por bono de la gento!/

44
Ne nur malĝoju / sed komencu labori / laŭ via ide', /
vi povas fari ĉion / per via tuta forto. /

45
Eĉ ĉe princino amata de ĉirkaŭaj ĉiuj de l' mondo
estas ŝia ĉagreno kaŝita en la koro.

46
En matenlumo / laboras kamparanoj / plugilon mane, /
montrante estontecon / ilian, esperplenan! /

47
Panjo deziras/ĉiam en sia koro/por vi, gefiloj,/
ke vi estu farantoj,/sed ne fanfaronantoj./

48
Kontraŭ mokaĉoj/ ne koleru, amikoj!/ Ili transdonas /
instruojn de l' naturo / por introspekti vin mem. /

49
Ja malaminda / kaj bedaŭrinda estas / tia ulaĉo, /
kiu aŭdas ve, ĉion / sen atento, animo. /

50
Nu, diligente / klopodu por la plano / laŭ plaĉo via /
rekte, kaj sen flankiĝo / ĝis vi povos plenumi.

51
Ĉion ajn faru / per via tuta forto, / via pasio /
eĉ por afero eta, / ŝajne ne serioza. /

52
Fratoj samgentaj ambiciu iome. Ĉar oni prenos
vin por stultuloj, se vi aspektas malavaraj.

53
Ve, malpeniĝis / monujo de ainoj / dum arogado /
al si fanfaeoni, / fieri en drinkado. /

54
Vidu la hundon / vivantan sur terplanko / kun simpla manĝo, /
ĝi gardas sian mastron /fidele kaj serveme. /

55
Kion vi vidas, junaj niagentanoj, kial ne vin mem?
Malfermu la okulojn de l' kor' por vidi vin mem!

56
Forigu de ni / mankon de laboremo, / disciplineco, /
kaj plu, diligenteco. / De nun tuj, ni ekagu! /

57
Gardu la korpon / vian pli ol nuntempe / por sana vivo, /
gardu ankaŭ honoron / vian por la konfido. /

58
Eĉ ĉe mortinto estas nomo vivanta. Kiu donas, ve,
nomon al nia gento "indiĝeno al pere' " !

(Rim.)vivanta = daŭre restanta en la memoro de la homoj (PIV)

59
Ne estu tiel / senzorgema kiel nun, / lernu ni de nun /
vivantajn kaj praktikajn / temojn en nia vivo. /

60
Se estas meĉo brulas certe la fajro.
Donu la lumon idoj de ni utari(*), al nia estonteco!

*:utari =ウタリ=同族(アイヌ語)
*utari = frato, aina samgentano (aina lingvo)

61
Se vi koleras / kontraŭ alies mokoj, / korektu vin mem. /
Vi nun tute similas / al birdotimigilo. /

*"birdotimigilo" が笑われる対象になる、と理解されるか?

62
Dia donaco / estas via animo, / komprenu bone! /
Venu veran komprenon / frue dum la mateno. /

63
Rigardu herbojn prematajn de piedoj de multaj homoj.
Ridas ili per floroj, ĉiam spite perforton!

64
Ne malestimu korvojn, ĉar ili nigras.
Ili flugas jen, al la ĉielo alten,
libere kaj ĉirkaŭen!

65
Estu mi knabin'
de tagiĝo de l' gento por doni lumon
al nia gento ain',
eterne en estonto

66
Komprenu, ke la / reala mondo estas / maten' aina. /
Samgentanoj, lavu nin, / estu preta streĉ-zone! /

67
Amis, admoiris / la sunon ni ainoj / en tradicio. /
Kun ĝojo ni ricevu / ĝian lumon de amo! /

68
Ve, malaminda / estas la nubo, kiu / kaŝas la sunon! /
Forigu ĝin Diino / Vento, mi petas kore! /

69
Ricevu lumon de la suno en koron de ĉiu el vi.
Forpeliĝos mallumo el via koro, fratoj!

70
Diino Suno / hele brilas ĉiele / blanke vestite. /
Ŝi brilas tie hele, / super ni, samgentanoj! /

*太陽神チュプカムイは天の最高神の おとむすめ ?

71
Ĉu ne poetoj
is ainoj pratempaj?
Estimindulon
ili laŭdis simile
la sunon en ĉielo.

72
Bonvolu savi / nin blindajn kaj senvojajn /
kaj gvidi nin al vojo / ĝusta, al paradizo. /

73
Ni kredu dion, / ĉesigu trompi homojn, / faru sincere /
ĉion ajn, tiam venos / nepre favoro dia. /

74
Nur tiu, kiu malĝojon vere spertis, elkore ploris,
povas vere kompreni, kion faris Jesuo.

以前出した(原歌74)は、はじめの部分を現代文(口語)的に理解したもので
間違っていました。短歌は文語文です。上のように訂正してます。

75
La homaj koroj / nevideblaj okule / ariĝas, tie /
ĉeestas ankaŭ Dio, / ĉeestas ankaŭ Kristo. /

76
Kiu estas la
homo, kiu rakontas
kernon, medolon
de la evangelio
de Jesuo, ho, kiu?

77
Penetras al ni / en la koron la amo / de Kristo kara, /
kiu verŝis la sangon / ruĝan por nia bono. /

78
Ne nur ĉiele ekzistas belaj steloj.
Ni trovu stelojn kaj nombru el geknaboj de la homa socio.

79
Fermu okulojn / kaj vidu per okuloj / de via koro, /
kiel pura la forto / dela suno montriĝas! /

80
Herboj kaj arboj vivas ja en ventego.
Kial ni timu ventegon de la mondo,
de la homa socio!

81
Sinceraj vortoj / eĥas en mia koro / forte, profunde. /
Tio emocias min / ĝis plorado kun larmoj. /

82
Krio korŝira / de la eta kukolo / penetras mian /
tutan korpon, ja kvazaŭ / venas mesaĝo de ĝi. /

83
Oni komprenas / eta kukolo krias / korsangan plendon. /
Ho, dezirus mi aŭdi / vian ridon matene. /

84
Malpli mi scias / ol aferojn sensciajn, / tamen mi sciu /
eĉ unu novan por nun /ion bonegan por ni! /

85
Mi donu kukon / varman al la korvido / ĉiumatene /
nin vizitanta, serĉu / do ion taŭgan por ĝi! /

86
Kun vesperiĝo / mallumas mia koro / kiel ĉielo, /
sed heliĝas mia kor' / pro espero por maten'. /

87
Krias laŭte por voki tagiĝon koko.
Nu, kriu fratoj de nia gent' aina
por veki la mondon.

最後の行、字足らずです。(眠っている世の人を)覚まそう、の意味に解釈してあります。
por venki apation. とすれば字数(母音=音節数)は7になり解決しますが、意味は「(世の)無関心、冷淡さに 打ち勝つために」になります。

88
Sovaĝansero pratempa, spiritoza, pri voj' irenda
sciigis knabheroon en rakonto prapatra.

(註)ヌプル=尊き、霊ある。クイトプ=雁。
ポイヤウンペ=詞曲(ユーカラ)のなかの少年英雄の名、
ユーカラカムイのこと。

89 
Volus mi aŭdi / kiel mi povos vivi /longe, eterne, /
de la dia bird', sovaĝ- /ansero de jukaro. /

*ヌプルクイトプ:尊き(霊ある)雁
*カムイチカッポ:神鳥

90
Ja dezirinda / estas personecaro / alta, simile /
kiel kriptomerio, / sed ruzulo --- malalta. /

91
Ni havu forton / en silento kiel ŝton' / kaj donu brilon /
des pli fortan eksteren, / ju pli piedpremate! /

92
Fendante ŝtonon eĉ arbo kreskas monden.
Gentidoj marŝu fendante la latenon
de la mondo, antaŭen!

93
Kiom da fojoj / mi intencis tuj morti / kaponfrakase /
ĉe muro, pro sufero / dolora kaj obstina. /

94
Ĉio enmonda / iras vojon laŭ sorto, / ja ŝajnas al mi. /
Sed mi suferas tion, / ne povante obei. /

95
Ĉar al mi mankas / edukiteco, hontas / mi prezenti min /
antaŭ aliaj homoj, / sed evitemas ilin. /

*サポ、姉 とは若き人に対して 著者自身。

96
Fratinoj, lernu / plejeble kaj tutforte / por la estonto /
de via vivo. De nun/ gvidos vin la scio! /

トレシ:妹、女性への呼びかけ

97
Refoje kaj re / senutilan cerbumon / ankoraŭfoje /
ripetas mi sencele / en malorda pensado. /

98
Por mizeruloj faligitaj ĝis fundon de l' homa mondo
estu ŝtupar' per kiu ili povu sin savi!

なにか 芥川龍之介の「蜘蛛の糸」を連想しますね。

99
Dolorajn tagojn havis mi, sed esperas venu min io,
kio donos lumon al mi, esperon de la vivo!

100
Nur nia koro havas forton repreni la honoron de l'
nia gento aina, ĝisfunde distretitan

101
Mi miras, kia / hazardo min kondukis / ne al frenezo, /
miras mi ankoraŭ nun, / kian sorton mi havis? /

102
Ĉu ne troviĝas / taŭga irejo por ni, / fratoj ainaj, /
krom morti post suferoj / multaj, longaj, doloraj? /

103
Perdiĝis ido / de nia gent' aina / kiam ekkreskas /
aveno sur la kampo / en la verdiĝa tempo. /

104
Restu eterne mia animo tie,
eĉ se la korpo pereos, malaperos ĝis la lasta ereto.

105
Maltrankviligas / min malriĉaj ainoj / en domo, kie /
malvarme blovas vento / tra fendo de la domo. /

106
Ĉu tio estas / ŝoĵio de la domo? / Jes, nur per nomo -- /
sed tute detruite, / mankas lok' por papero! /

107
Estis serene, pace en tottomosir pasintajn tagojn.
Nun premas nin timzorgo, sufero kaj doloro!

註(アイヌ語):トット=母、モシリ=国。
トットモシリ は母の国、即ち 郷国。

108
Retrospektante / mian koron sangantan / nur plori povas /
mi en la fundo de la /koro, jes, nur ploradi! /

109
Ruĝajn foliojn pelis aŭtuna vento.
En frida sento antaŭvidas printempon revenontan, mi ĉiam.

110
Ho ve, dolore! / Mian bruston doloran / forpiku de mi /
vi, kompatema birdo, / kvietigu min tiel. /

111
Ve, malĝojinde! / Al mi ŝajnas, ke koro / mia, sinkanta /
suben kaj suben, iras / al infero, finfine! /

112
En noktomezo / profundiĝanta, nur mi / sola, ploradis /
pro malfeliĉo de la /fratoj, la samgentanoj. /

113
Se permesitas, mi volas ja konfesi mian doloron
kvazaŭ krias kukolo laŭte en la arbaro.

114
Ve, ĉagrenas min / artikolo gazeta / pri ni, ainoj./
Mia koro doloras, / ploras, ĝemas, kaj sangas! /

115
Eĉ se la vortoj / de tuta mondo estas / tute mensogaj /
la viaj estu veraj, / kiujn mi povas kredi. /

116
Kial mi sentas tian solecon, ho ve,
kvankam mi vivas inter homoj de l' mondo tiom multaj, diversaj?

117
Eĉ se vi restos sola, kaj vin minacos pereo ĵusa,
batalu utari-oj*, kun kuraĝo por vivi!

Rim: *utari:frato, aina samgentano

118
Malluma nokto / portas al mi solkanton / klaran de birdo. /
Ĉu ĝi -- eta kukolo, / ŝatata en utaoj? /

Rimarko: Eta kukolo(Cuculus poliocephalus:ホトトギス) ne vizitas
Hokkajdon. Eble tiu birdo estas "jeza lokustelo"
(Locustella fasciolata:エゾセンニュウ).

119
Forbruligu eĉ feron per ardo nia.
Se ne, neniam okazos rehonori
nomon de nia gento.

120
Klare brilantajn
kvazaŭ steloj okulojn
havis ainoj(utaroj).
Sed kial lastatempe
nebuliĝas l'okuloj?

121
Kiel ajn aĉan/mizeron ni enfalus,/neniam perdu/
la bonan koron nian/denaske hereditan./

122
Mi deziras, ke / ne ĝenu min surmare / vento kaj ondoj, /
do mi akiru forton / remi kontraŭ la ondoj. /

123
Remu, ho remu kvankam l'ondoj de l' mondo minacegas vin.
Per la brakoj senlace, niaj knaboj, jen remu!

124
Novjare semu semojn en koro mia, semojn donontajn
bonajn fruktojn estonte, helan esperon al ni! --- (Novjare de 1930)

125
Iru la vojon / taske donitan al mi / vipante min mem, /
kiu mallaboremas / por la plenumendaĵoj. /

126
Viajn okulojn / ne turnu, mia ĉeval'. / Antaŭ vespero /
kuratingu paŝanton / sur montopinto, nepre! /

127
Ho, mi sopiras / la vilaĝon malmulte / loĝatan, kie /
mi loĝadis 3 jarojn / aŭdante marondegojn. /

128
Ve, vi forpasis, kiu digne parlis kun forto al mi.
Nun sen vi vane restas la forno de la domo.

--memore al bedaŭrata S-ro NAKAZATO Tokutaro^--

129
Kion parolu / mi al kara amiko / antaŭ la tombo. /
Ve, vortoj al mi mankas / vespere en aŭtuno, /

(por forpasinta Iboŝi-Hokuto, aina poeto)

130
Mortis ankaŭ vi, / la sola heredanto / de via patro /
en tia juna aĝo! / Mi povas nur lamenti. /

131
Ho, por ainoj / sin ĝenas patro mia / ĉiam en solo! /
Mia koro doloras / pro lia sindonemo. /

132
Pro troa amo por nia gent' aina ho, patro mia,
neglektas la malvirton ĝian, ve, kordolore!

訳者注:「父」は八重子の養父ジョン・バチェラー(1854~1944 )、英国人牧師、アイヌに対する布教、保護活動に尽力した。

133
Bonvolu ami / nin tiel, kiel skoldi / nin pro malvirto, /
patro de ni, ainoj, / de samgentanoj, fratoj. /

134
Ne nur ainojn, / sed ankaŭ ne-ainajn /japanojn multajn /
savis la patro kune / pro la bon' de homaro. /

135
Eĉ maljuniĝon
forgesinte vi penas
por la misio.
Bopatro mia,
vi montras, ke mi estas
ja sentaŭga helpi vin!

136
Disciplineman /patrinon mi imitas, / sed ne sukcesas, /
malĝoje mi klopodas, / min vipante sekvi ŝin. /

137
Forte min pelas / rimorso pro mia kor' / febla principe, /
kiam patrino legas / biblion en tagiĝo. /

138
Pri sia morto
ne ĝenis sin la patro,
tamen ĝenis lin
sorto de l' familio
post la morto de li mem.

139
Post la morto de / mia patro, potencaj / estis fiuloj, /
sekve perdiĝis multaj / ĉevaloj kaj riĉaĵoj. /

140
Mi serĉis patron tra mia tuta domo, sen scio, ke li
mortis, do ne revenos ---, en la infana tago.

141
Okulojn plene
mi malfermis por vidi
patron mortintan:
Venu en ĉi mallumo,
eĉ en form' de spirito.

142
Mi vidis patron revenintan en sonĝo.
"Ĝoje mi vokis "Paĉjo!", sed vane, ĉio
estis for kun vekiĝo.

143
Dum mi diris, ke / vi ne revenu hejmen, / paĉjo, ĉi-foje, /
vekiĝis mi el sonĝo, / el dolorplena dormo. /

*父(向井富蔵)と娘(八重子)の間に何があったか、これだけではわからない。8歳の時 親の許可なく洗礼を受けたときの思い出(父に隠していた)との推定もあるが、「父は反対しなかった」とも言われている。

144
La postlasitan / domon de forpasinta / patro, ni amis /
kiel la patron karan / kaj loĝis tie pace..... /

145
Kiel ni amis kaj sopiris la domon de nia patro,
postlasitan por memor' de ni ĉiuj la fratar'.

146
Iam fiuloj / rompis domon lasitan / de nia patro, /
diris, ke ni foriru /senprokraste de tie. /

147
Ve, trista tago, kiam devis forlasi ni, karan teron
amatan de ni tiom kare kaj familie!

148
Mi rememoras, / ke al mi estis patro, / ja fierinda, /
kiam mi vidas patron / de miaj geamikoj. /

149
En mia koro / ploris mi ne trovite / de aliuloj, /
vidante la frateton / memormankan pri l' patro. /

150
Dio! Bonvole / donu al mi kapablon / redoni vivon /
al forpasinta patro, / tiel preĝis la ido. /

151
Kia ĝojego de la tago, kiam mi aŭdis instruon
de Kristo, ke eternan vivon donas li al ni.

(参照)SANKTA MATEO 10
27 Miaj ŝafoj au^skultas mian voĉon ---
28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos. ---

152
Ho Dio, Dio! / Bonvolu gardi patron / mian kaj doni /
eternan vivon al li, / mi petas al vi, Dio! /

153
Mi preĝis al di' / por bonfarto de l' patro / de la famili'. /
Estis mia l' unua / preĝo en mia vivo. /

154
Ofte aperas / al mi la bona sceno / en la imago, /
kie iras la patro / kun la frato sur vojo. /

155
Ho, kiel multas rememoroj de l'patro.
Ja multaj bonaj, kiujn kalkuli, por mi estas tute neeble!

156
Ho patro, patro! / Ĝoju en paradizo / ĉiela de di', /
ĝuu eternan vivon / kaj beatecon tie! /

157
訳1:Sovaĝanseroj, / niaj maloftaj gastoj, / kial foriĝas /
vi, sen tuŝo al akvo / mara de Usu-golfo. /
訳2:Ve, mi bedaŭras, / ke vi, sovaĝanseroj, / maloftaj gastoj, /
foriĝas tuj sen tuŝi / marakvon Usu-golfan. /

158
En infaneco / mi timis Monton Usu, / la vulkanegon, /
sed nun ĝi estas kara / kaj amika, mi sentas! /

159
Ĉiuprintempe nian vilaĝon venis gajaj kukuoj,
prezentis sian kanton monte apud mia hejm'.

160
Kiam infano,/la plej bona amiko/estis vi, kara!/
Nun mi sopiras kore/vin, la fonton hejmlokan./

161
Fontis bruete / akvo frida somere, / tepida vintre. /
Tiel ni sentis, nia / kara font', rivereto. /

162
Ĉu mia kara / fonteto bruetanta / vivas ankoraŭ? /
Kredeble jes, ĝi fontas / kvankam subterigate! /

163
Nun mi rigardas / vilaĝon Usu, kie / loĝas la dioj, /
pasintece kaj nune, / estontece, eterne. /

164
Sur Monto Usu / mi rigardas la Golfon / Vulkanan sub mi. /
Marborde pinte staras / Monto Komagadake. /

165
Kiel bona, mar'! Kiel bela 'stas montar'! Bona loĝantar'!
Certe feliĉan vivon alportas Vulkan' Usu.

(注)有珠コタン:有珠村、現在の伊達市有珠。コタンは村、集落(アイヌ語)

166
Demandemas mi abelojn sur la kampo, "Kiel favoras
vin la floroj sennombraj florantaj sur la kampo?"

167
Ho, ĉarma knabin' de nia gento ain',
al ruĝa rozo sur sabla bordo mara,
ja similas vi, kara!

168
Ĉu vi kukuas / por retrovi perditan / vian amikon? /
Ho kukol' kompatinda, / senhejma kaj soleca! /

169
Ion malĝojan / ĉu vi havas, kukolo? / Tiel aŭdiĝas /
via voĉo kukua / vespere en pluvado. /

170
Volus mi esti migrbirdo en somero kiu kantadus
tutan tagon arbare gaje en foliaro.

171
Roke sidante mi en kotano Usu rigardas fiŝojn
amindajn, petolantajn, ĉirkaŭ miaj piedoj.

172
Aŭdas mi sonon de spirado de rokoj,
sur kiuj sidas mi en viva naturo de la vilaĝo Usu.

(註)コタンはアイヌ語で「部落、集落、村」、vilaĝo と しました。
前回 171 ではアイヌ語のまま kotano と書いてしまったが説明が必要でした。

173
Aminda estas / korvido vizitanta / ĉiumatene /
min el monto eble por / diri "bonan matenon!" /

174
Sur Usu-golfo / remas knabinoj ĝoje / boatojn kune, /
kvazaŭ palac' spegula, / libera mar' por ili! /

175
Ruinaj domoj / jen tie kaj ĉi tie / estas en Usu.
Ili rakontas praan / historion ainan. /

*por aina vorto チャシ(ĉaŝ):Ruina domo de iama potenca familio.

176
Jen granda kabo, / longa kabo, insulo / en fora maro, /
ili montras ĝardenon / de dio al mi, certe! /

*ポロノット:大岬、タンネシレト:長崎、レプンモシリ:沖の島
アイヌ語をそのまま詠み込んだもの

177
Ho skarlate, ja mia koro heliĝas en rigardo al
aŭtuna foliaro jen ruĝega en klaro.

178
Granda difaro! Ornamas vi l' aŭtunon tiel belege
per ruĝa foliaro baldaŭ malaperonta.

179
Falas folioj klare ruĝaj unu post alia, ho, min
larmigas la pejzaĝo: adiaŭ, post adiaŭ!

180
Ruĝaj folioj freŝe klaraj hieraŭ jam paliĝis nun,
ho, foriĝas pro vento, larmigante min, solan.

181
Ho, kompatinde, / paseroj ĉe setari' / malsekflugilaj, /
devas elteni fridon / dum ĉi noktoj aŭtunaj. /

182
Tia domaĉo sen eĉ antaŭtegmento ne donas al vi
loĝejon, paseridoj ---, kie vi povos dormi?

183
Eĉ apudmonta / dometaĉo mizera / taŭgas sufiĉe /
kiel varma loĝejo, / varma dom' por paseroj. /

184
Neĝo degelas. Tie kaj ĉi tie jen sur la montetoj
aperas flavaj floroj brave en fruprintempo.

184
En fru-printempo / spite kontraŭ malvarmo / brave foras jen /
flavaj floroj kelkloke / sur montet' neĝ-degela. /

185
Nenie restis / ŝia ĉarma rideto / aminda ĉiam, /
restis nur agonia / mieno en vizaĝo. /

186
Ho ve, dolore! / Kiu komprenas tiun / malĝojon mian? /
Mi estas onklino de / amegita Sumiko. /

187
Dio ĉiela! Prenu mian nevinon Sumikon, karan.
Apud viaj genuoj protektu ŝin feliĉa!

(註)作者が可愛がっていた姪のスミ子、3歳で病死。

188
Kara Sumiko! Ve, adiaŭ eterne!
Estu vi bona kaj feliĉa en ĝarden' de Dia Regno, kara!

註:可愛がっていた姪スミ子、3歳で病死。

189
Kial do oni / lasis tiel amatan / Sumikon karan /
forpasi en la aĝo / trijara, kompatinde! /

190
Larmis mi pro vi, / pro rememoro via, / karulineto, /
ne povante forgesi / vian ridon amindan. /

191
Ha, mi sonĝis vin, kiu ja rektanime min sopiris kaj
sekvis, plendploris al mi. Ja, naiva vi estis!

192
Ja mi deziras, ke vi estu feliĉa apud la dio,
kun viaj ĉiam puraj rideto kaj okuloj.

193
Vesperĉiele sonorilsono eĥas,
Aŭdiĝas bela kantvoĉo de geknaboj el preĝeja kunveno.

194
Min larmigas, ho / kantoj de la geknaboj / laŭdi Jesuon /
en antaŭa vespero /de nasktago de Kristo. /

195
Solecas preĝej' / malnova jam, sen pastro, / staras jen - ho ve! /
Ĉu Jesuo vidas ĝin, / kun larmoj sur la vangoj? /

196
Ve, malgaje mi rememoras geknabojn ĝojintajn kun mi,
aŭdante sonoradon de la preĝeja turo.

197
Nun al ni mankas / la predikanto de la / doktrino nia, /
la sola, savonta nin, / samgentanojn ainojn! /

198
Petante sendi / iun ajn kiel pastron / al mi, elkore /
pro maltrankvilo fluas /larmoj sur miaj vangoj. /

*これで「平取にてのクリスマス」の6句は終わる。以前の試訳に合わせて
「子等」、「をしへ子」は geknaboj とした。

199
La historion de praaj apostoloj transdonas al ni
la granda katedralo digne staranta tie.

200
La historion / sanktan kaj fierindan / transdonas homoj /
en urbo Kanterberi' / eterne kun honoro. /

*カンタベリィ(Canterbury)は発音で表現した

201
Mi nun rigardas / grandan urbon antaŭ mi / ho, prosperantan. /
Jen staras Sankta Paŭlo / surpinte de kirkego. /

202
Ronde plenigi/la halon per tutmondaj/homoj(,) ĉi tie/
ja vastegas interno/ de la granda kapelo/

203
Mi povis esti / en kulto okazinta / en la preĝejo, /
kiun eĉ rigardeti / estus granda honoro! /

204
Invitite al/ la tekunveno de ĉi/ tiu ĝardeno,/
mi sentas min feliĉa/ profunde el la koro.

205
Multaj beluloj kunvenas kiel floroj en la florĝarden',
iras kaj revenas jen, ridetante inter si.

註:この部分(199 ~223 )は英国旅行中のもの。

206
Laŭ dolĉa tono de muziko paŝadas piedirantoj
preter si reciproke kvazaŭ dance, elegante.

註 英国旅行中の歌(パーティー?)

206
Laŭ melodio / de tre ĉarma muziko / iras paŝantoj /
kvazaŭ dancante ĉiuj / preterpasante je si. /

207
Por mia ĝojo / la ĉefepiskopo mem / klarigis al mi /
pri la pentraĵoj ĉe la / bankedo episkopa. /

208
Premante miajn / ambaŭ manojn, benis min /cefepiskopo /
estimata, glorplena, / favordona, bonfara! /

209
Oni favoris / min multe kaj profunde, / do mi memoru /
tion en la animon / eterne trans vivfino, /

210
Ho kia ĝojo!/rigardi kiel vigle,/videble ĝoje,/
pepas aro pasera/en vasta parko "Hyde Park".

211
Reale mi nun eniras London-turon,
eksan kastelon de la tempo malnova, kun longa historio.

212
Oni supozas, / ke tio estus bildo / de pentra majstro, /
turo-ponto sin fernas / kaj malfermas pro ŝipo. /

213
Staras majeste gardo-soldatoj ĉie
por gardi la kastelon malnovan, historian.

214
Ho, senkonscie / oni rigardas turon / altan, de Nelson, /
starantan en nebulo, /montrantan sin ja brava. /

215
En la ludejo / ĉio estis farita / el vitro brila, /
vere belega estis / la Kristala Palaco! /

216
Tremas la koro pro la troa progreso
de materia moderna civilizo en ĉi tiu urbego!

註:1909年英国旅行のロンドンにて

217
Ja karmemoras / la universitata / dom' de Kembriĝo /
staranta en ĝardeno /profundverda, kvieta. /

218
"Jen, tio dolĉas!" Doktoro donis al mi grandajn morusojn
el arboj en ĝardeno de l' universitato.

註 英国旅行中ケンブリッヂのマカリスタ博士に案内された折の思いで。

219
Grandan feliĉon / mi havis ĉe la hejmo / de la doktoro, /
ĝoja estis la vivo / semajna, en Kembriĝo! /

220
L' univeritat', / Doktoro McAlister / kaj morusfrukto, /
donis karajn memorojn / eterne memorindajn. /

221
Biblioteko/de Universitato/Oxford ja havas/
Ĉiujn librojn de l' mondo/-- aŭdis mi, ja kun miro!

221
Oni diras, ke / la bibliotek' de la / Universitat' /
Oksforda havas tuton / de la libroj el la mond' /

222
Kiel ŝatinde / estas la sceno, kie / lernas studentoj /
viraj, virinaj kune / silente, diligente. /

223
La domegoj de / la universitato / estas malnovaj /
kaj glaciaj same al / urboj en prarakontoj. /

224
Mi sopiras vin, kiu gvidis ainojn en vesto attus,
ĉe kies basko flamo leviĝis montri vojon.

註:アイヌの祖神アイヌラックルは、顔の真っ赤な人で、その着る厚司
(オヒョウニレの樹皮で織った着物)は、裾に火が燃えていたと伝えられる
(これはシャーマンの象徴)。

244 のはじめの 「神住まふ」 の「神」はアイヌ神話に出る神々(複数)か?
そのあとの「君すましめよ」 の「君」はユーカラカムイ(単数)のように見えるが?

225
Ni rememoras / franjon Tres, la edzinon / de Dio Ojna. /
Ŝi ne aŭdacis vidi / Lian vizaĝon brilan. /

*トレスは Tres とした。

226
Kiel impona / estis via edzino, / kiam ŝi servis /
vin raporti aferojn / ja modeste apud vi. /

#君:オイナカムイ、アイヌラックル
#トレス:上記の 若い妻

227   
Vi ja konkeris / ĉiujn landojn surterajn, / ĉiujn subterajn, /
trakurante la vastan / mondon ĝis la ekstremoj! /

(ウセモシリ:ただの国、この地上の国)
(ポクナモシリ:地底の国、冥府)
(君:人間の租神オイナカムイ、別名アイヌラックルをさす)

228
Kvankam ne vidas / vin Dio Anroruna, / li povas aŭdi /
vian nur voĉon / sanktan kaj respektindan. /

「君の声のみ 尊(たふと)くきこゆ」 は
アンロルン カムイ(ローマ字綴りは?) に聞こえるのか、
一般のアイヌが 聞いているのか?
anrorun kamuy


229
Oni ne povis trovi vian figuron. Sed onidire
via brilo blindega ŝajnis digna tranube.

230
Kiel belege / li dancis prikantante / siajn batalojn /
spertitajn de si brave / por konkeri demonojn! /

*li(原文:吾が)は アイヌラックル、235も同じ。

231
Dancis la nuboj, viaj ĉiel-subuloj, laŭ via danco
akompane al kanto kaj danco, ritme, takte.

Rim.: La dancanto(vi) estas "ajnurakkur", alinomo de "Ojnakamuj",
malsupreniĝinto el la ĉielo kaj prapatro de la homo(ajnu), laŭ la tradicio.

232
Laŭonidire leviĝis ĝis ĉielo kantvoĉo via
kaj resonis ĝi vasten, al la ĉiuj anguloj.

註 人間の祖神オイナカムイを讃える歌

233
Ja, vi unue / taksis indecon de la / homa ekzisto. /
Ni, homoj ne forgesu / vin dum la homa mondo. /

*アイヌラックルは・・・・(原書説明、省略)

234
Laŭ onidiro dio, samtempe homo vi estis tiam.
Vere, certe vi estis tiel ja respektata.

235
Oni transdiris, / ke li aspektis brila / kaj ja bravega /
en vesto attus ruĝa, / ĉe kies basko flamis. /

236
Ainoj diras
tra la generacioj
"Ne estas dio
pli supera ol 'Oina'"
al idoj de la gento.

* オイナ神=オイナカムイ=アイヌラックル:Oina.
homo-similulo, do ainoj komprenas tiun duone-dio, duone homo.
* ウタリ=samgentano: 「アイヌ」と したことも多い。

237
Dio Oina, kio vi estas por ni gento aina?
Ni kredas, ke vi estas savanto por ainoj.

(註)オイナ神:オイナカムイ、人間の祖神

238
Lo, Dio Ojna, / Ajnurakkur, bonvole / aŭskultu bone, /
malmultiĝis ainoj, / ve, karaj samgentanoj. /

239
Ho, Ojnakamuj, vi as savanto nia.
Do bonvolu nin, genton ainan savi per la mirinda forto.

240
Ankoraŭ nun vi / havas misteran forton / sufiĉe multe, /
kvnkam homoj ne povas /vidi vin per okuloj. /

241
Ho, la mirinda / kapablo via! Kvazaŭ / sidante sola /
vi kuracis filinon / de Dio Anroruna. /

242
Oni rakontas ĉe l' river' Tomisanpet
estis vilaĝo Ŝinutapka.--- Nun kie
as la kastelo sankta?

註 アイヌ詞曲の英雄ユーカラカムイの郷土、トミサンペチはその地の川の名、
シヌタプカはその川の岸にあったといはれる郷名。
カムイ=神、ここでは美称。イワキヒ=その住所
尊い城趾は今何処ぞ の意。

243
Ĉielskrapanta / estis en Ŝinutapka / ĉe la rivero /
Tomisanpet, la kastel' / de l' hero' Jukarkamuj. /

244
En Ŝinutapka / ĉe l' river' Tomisanpet / loĝadas dioj /
laŭ legendo ―― jen, tie / loĝadu vi eterne! /

はじめの 「神住まふ」 の「神」は
アイヌ神話に出る神々(複数)か?
そのあとの「君すましめよ」 の「君」は
ユーカラカムイ(単数)のように見えるが?

245
Ho, super nuboj alte staras kastelo de Ŝinutapka,
en la ĉirkaŭbarilo konstruita el oro.

246
Oni diras, ke / la trezoroj de dio / brilis mirinde /
interne de l' kastelo / de l' hero' Jukarkamuj. /

247
Ĉu la estroj tra / generacioj vidis / la batalojn sur /
observoturo pina / farita bele, pompe. /

248
Oni rakontas /tra la generacioj / al ni. ainoj, /
ke fiuloj celis vin, / tiam infanan, murdi. /

249
Viaepoke / daŭris ĉiam milito, / aŭdas mi tiel, /
klakas ostoj de l' fratoj, / ŝiras al ni la korojn! /

250
Kvankam vi estis tre juna, oni diras ----,
Brave batalis, venkis kaj pereigis multajn malamikojn vi.

註:アイヌ詞曲の英雄ユーカラカムイをたたえる歌。

251
La kuraĝo de / janunkur, ĉi-landano / vere imponis /
friponojn alilandajn / malamik-invadantojn. /

*この歌の下にある註によると ヤウングル について
> 「本島人」なる「ポイヤウンベ」の義
とあり 歌の中の「ポンヤウンベ」と違っているが 同じものとみなす。
*この歌のもとになっている英雄詩曲(ユーカラ)は(北海道)本島人と
海の向こうから来るレプンクル(沖の人:外来異民族)との戦いを
描いたもの、アイヌから見れば異民族は侵入者だから invadantoj とした。
この異民族は7~12世紀の間北海道日本海岸、オホーツク海岸のあちこちに
遺跡を残したオホーツク文化人か、との説がある。

252
Kvazaŭ insektar',
kvazaŭ arbar' amase
nin invadantajn
malamikojn forvenkis
nia hero' vi sola.

253
Trenante vian / intestaron, kuraĝe / jen vi invadis /
landon de malamiko, / kiun vi pereigis! /
*Rimarko:El rakonto el jukaro

254
Vi estis vera / kuraĝulo, ni laŭdu / vin ja eterne, /
laŭdegu vin kaj kantu, / prikantu vin kaj laŭdu! /

255
Vivas la sango fluinta en batalo via intensa,
en la korpoj gentanaj, nigrabirdojn ne timu!

(註)クンネチカッポ=黒鳥、多数群がりて肉を食むといふ妖鳥。

256
Kie estas vi, / estinta ja bravega / en la rakonto? /
Ĉe kiu ekstremo de / la mondo, troviĝas vi? /

(「君」は 英雄詞曲の英雄 ユーカラカムイ)

257
Certe vivas vi, dio-homo, kredas mi, certe, apud ni,
kun via nobla koro kaj profunda prudento.

註 これもユーカラカムイを讃える歌

258
Ĝis la ekstremo / ni serĉu vin profunden / eĉ en la teron. /
Fosu ĝis ni trovos vin, / nian karan Sinjoron. /

259
Vian edzinon / kuraĝe batalintan / helpante al vi, /
konduku hejmen montri / al Sapo, vartistino. /

260
I-resu-sapo, / la vartintino via, / gardas kastelon /
vian, atendante vin, / vian revenon fruan. /

261
Mi volus havi Franjon Sapo similan al tiu, kiu
vartis "jukarkamuj"-on en nia tradicio.

註:少年英雄を育てた養育上の姉(イレスサポ)のこと

262
Ni volus havi / la forton ŝamanisman / de vi, fratino! /
Ĝin havu havu nun, fratinoj / de niaj samgentanoj! /

(サポ:姉、詞曲では少年英雄を育てたイレスサポ(養育上の姉)を指す)

263
Franjo ŝamana / Sapo vartinta, sciis / ĉion enmondan, /
transdoni la informojn / al la frato vartita. /

*義姉は いみじき巫女にて……
*イレスサポについての注釈
* Franjo Sapo estis mirinda s^amanino, .....

264
Iresusapo / kaŝis sian kapablon / mirinde altan /
en sia modesteco / kaj nobla humileco. /

265
Antaŭ vi, "sapo",
ŝamanin', kun transmonda
kapablo granda,
kliniĝas mia kapo
per si mem, pro estimo!

(Rimarko)
(*1): "Utari" estas aina vorto signifanta samfamilianon, parenconkaj samgentanon. La origina nomo de la gento estas "Ajnu"(esperanteAino), sed ĝin en ĉi tiu artikolo la verkistino(poetino) uzis malofte nuren specialaj okazoj.