[ ホームページへ戻る ] [ 字上符文字のあるID日本語訳のページへ(ユニコード - utf-8) ]
 [ IDの説明のページへ ] 


La Projekto "Indigxenaj Dialogoj" 
 プロジェクト「先住民族の対話

Indigxenaj Popoloj estas la kuratoroj de netrotakseblaj naturaj kaj kulturaj valoroj. Ili estas ankaux la portantoj de esencaj sagxo kaj scio. Kaj tamen tre malmultaj registaroj konsideras ilin egalrangaj partneroj, aux ecx nur respektas iliajn elektojn aux apogas iliajn aspirojn. La dauxranta ruinigo de iliaj vivmedioj, iliaj lingvoj kaj iliaj mondoj, damagxas al ni cxiuj. La Jardeko por la Indigxenaj Popoloj, proklamita de UN (1995-2004) sxajnas ne bremsi tiun negativan evoluon.
先住民族は、評価できないほど貴重な自然と文化の遺産の保護者です。彼らはまた本質的な知恵と知識を身につけている人たちでもあります。しかし、かれらを同等のパートナーと考えたり、少しでも彼らの選択を尊重し、その願いを聞いてくれるような政府はほとんどありません。彼らの生活環境、言語と彼らの世界をずっと破壊し続けていることは、我々すべてにとっても損失なのです。国際連合によって宣言された先住民族のための十年(1995-2004) によっても、このマイナスの進行をくい止められないようです。

Malgraux tio, la Organizoj de Indigxenaj Popoloj atingis rimarkindajn rezultojn dum la pasintaj jaroj ! Indigxenaj Popolaj devis cxiam batali por siaj rajtoj. CXie en la mondo, ili staras antaux similaj viv-minacaj defioj. Multaj Organizoj de Indigxenaj Popoloj nun kunlaboras por teksi tutmondan reton, por inversigi la tajdon de detruo. Ili konscias, ke pli intensa intersxangxo de informoj, scioj kaj spertoj grave akcelus la divastigon de kreemaj kaj efikaj alternativoj kaj tiel grave utilus al ili cxiuj. Tamen, libera komunikado inter Indigxenaj Popoloj estas ankoraux limigita.
それにもかかわらず、先住民族の組織は近年、著しい成果をあげました。先住民族は自分の権利を守るためにいつも戦わなければなりませんでした。世界のどこでも同様に、彼らは生活を脅かされています。先住民族の多くの組織は今、全世界的ネットワークを築き上げ、破壊の流れを逆流させようと、協力しています。彼らは、より高度な情報、知識、経験の交換が、創造的で効果的な対策の普及を大いに促進することになり、みんなのためになることに気がつきました。しかし先住民族間の自由なコミュニケーションは、まだ限られたものです。

Komunikado 通信

La manko de unu komuna lingvo kaj limigita aliro al moderna komunikado ludas decidan rolon en tio. La indigxenaj popoloj dependas, por siaj interkulturaj kontaktoj, grandparte je tradukistoj kaj interpretistoj, kio kauxzas konsiderindan perdon de tempo, mono kaj nuancoj. La uzo de ponto-lingvoj (ekzemple la Angla, Hispana, Franca, aux Rusa...) ne prezentas kontentigan alternativon je monda nivelo. Kiel la aferoj statas nun, reprezentantoj de Indigxenaj Popoloj ofte komunikigxas nur kun tiuj kiuj kapablas paroli la saman pontolingvon. Do, kiel sxangxi tion?
一つの共通語がなく、現代的なコミュニケーションへのアクセスが制限されていることは、決定的な影響があります。先住民族は、相互の文化交流のために、時間、お金、ニュアンスを失うことの多い、翻訳者や通訳に大部分依存しています。橋渡し言語(たとえば、英語、スペイン語、フランス語、ロシア語、、、)の使用は、世界のどこをみても満足な結果になっていません。先住民族の代表者が同じ橋渡し言語で話せるときだけ、話が通ずるのが普通、というのが現状です。では、どうしたらいいでしょうか?

La projekto I.D. プロジェクト I.D「先住民族の対話」

Indigxenaj Dialogoj celas fortigi la Organizojn de Indigxenaj Popoloj, disponigante al ili la rimedojn por plena kaj rekta komunikado inter ili. La kombino de Esperanto kaj modernaj komunikadaj sistemoj malfermos vojon por optimuma uzo kaj solida vastigo de internaciaj indigxenaj retoj. Por atingi altkvalitan komunikadon je malaltaj kostoj, la kontaktpersonoj de Organizoj de Indigxenaj Popoloj devus lerni:
このプロジェクトは、先住民族の間で、直接かつ完全なコミュニケーションができるようにして、先住民族の組織を強化するのを目指しています。エスペラントと現代的なコミュニケーション・システムの組み合わせは、持続的な先住民族の国際ネットワークの確実な広がりへの道を開くでしょう。安価で高品質のコミュニケーションを得るためには、先住民族組織の渉外担当者に以下のことを提案しています。

paroli kaj skribi Esperanton flue
uzi fakson kaj retposxton efike
enkonduki la uzon de tiuj kapabloj interne de siaj Organizoj.
Por ebligi tion, la projekto ID ofertas tri-semajnajn kursojn kun utiligo de la plej bonaj instrumetodoj. ID esperas trejni 250 delegitojn antaux la jaro 2005. La unua kurso por 20 partoprenantoj okazis en Nederlando de la 29a de auxgusto gxis la 19a de septembro 1999.
・流暢にエスペラントを話したり、書いたりすること。
・ファックスと電子メールを効果的に使うこと。
・自分の組織の内部でその能力を活用すること。
それを可能にするため、プロジェクト ID は、最も良い教授方法を活用した3週間の講義を提供しています。IDは、2005年までに250人の代表を養成するつもりです。20人の参加者に対する最初の講座は、1999年8月29日から9月19日まで、オランダで開かれました。

Por pli da informoj rilate tiun gravan projekton, vizitu la retsituon:
この重要なプロジェクトのさらに詳しい情報は、次の場所にあります。
http://www.idnetwork.nl/

Bessie SCHADEE


[ IDの説明のページへ ]
[ 字上符文字のあるID日本語訳のページへ ] [ ホームページへ戻る ]