ID
Tamtamo No. 18

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.18

ISSN-1409-4576    2003年1月発行

Ses-semajna informilo de Indigxenaj Dialogoj



TAMTAMO JARO 4, No. 18
Januaro, 2003

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio cxe: www.idnetwork.nl/tamtamo

Limdato por kunlaborajxoj por TAMTAMO No19: la 28-an de februaro

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 4年度、第18号
2003年1月

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

タムタモ第19号の原稿の提出期限日:
2003年2月28日

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al gxia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Euxropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Euxropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. El la Redaktoro

2. Indigxenaj Dialogoj prezentita en UNESKO
Atilio ORELLANA ROJAS (Argentino/Nederlando)

3. Kecxua reto
Fondo de kecxua organizo
E-CHASKI

4. Vizito al Tanzanio
Elise'e BY'ELONGO (Sudafriko)

5. Pri instruado de majaaj lingvoj en Gvatemalo
Prezento de reprezentanto de la Ministerio pri Edukado de Gvatemalo, dum kolokvo okazinta en Kosta-Riko

6. Rekono por regiona hejmpagxo de Indigxenaj Dialogoj
Antonio LEONI (Kosta-Riko)

7. Konkludoj de la Euxropa Konsilio pri Indigxenaj Popoloj (doc 13466/02)

8. Bolivio: nomumita indigxena embasadoro

目次


1. 編集局から

2. ユネスコで紹介された「先住民族の対話」
アティリオ・オレラナ・ロハス
(アルゼンチン/オランダ在中)

3. ケチュア・ネット
ケチュア組織の設立
E-CHASKI

4. タンザニアへの訪問
Elise'e BY'ELONGO (南アフリカ)

5. グアテマラでのマヤ語の教育について
コスタリカで開催された対談で、グアテマラの教育省の代表者の紹介

6. 「先住民族の対話」の地方ホームページに対する紹介
アントニオ レオニ (コスタリカ)

7. 先住民族に関する欧州会議の決議 (文書 13466/02)

8. ボリビア: 任命された先住民大使

ENHAVO


1. El la Redakcio

Karaj TAMTAM-anoj,

Nova jaro, nova etapo por TAMTAMO. Ekde tiu cxi numero, TAMTAMO estos publikigita cxiun duan monaton. Ni esperas ke la sxangxo donos pli da sxancoj por la pritraktado de publikigajxoj kaj la prizorgado de diversaj aspektoj de la agado de Indigxenaj Dialogoj.

Ni rememorigas vin ke ni dauxre distribuas la libron Mia Vojo, trilingva kolorigebla libro, kiu celas konsciigi infanojn pri la urgxeco protekti akvon por la bonfarto kaj ekzistado de la homaro. Informoj havebla cxe Snjejxana CXIMICX ( snjezana.cimic@idnetwork.nl ).

Belan kaj fruktodonan 2003 !

ID-ane,

Antonio LEONI
Redaktoro
TAMTAMO

本文


1. 編集局から

愛読者の皆様へ

新年にタムタモ誌も新時代に入りました。今号から本誌は隔月刊になります。これにより「先住民族の対話」の活動のさまざまな局面に対処し、また報道する機会が増えることを期待しております。

なお、「わたしの旅(Mia vojo)」と題した3言語対訳(エスペラント、英語、スペイン語)の塗り絵絵本は引き続き販売しております。この本は、子供たちに水資源を保護することが、人が生きていく、さらに心地よく暮らしていくのに切実な課題であることに気づいてもらうための本です。この本についてはスネジェジャナ・チミッチさん (メールアドレス: snjezana.cimic@idnetwork.nl )が担当しています。

では2003年が実り多い年でありますように!

ID(先住民族の対話)の一員として、
アントニオ・レオニ (タムタモ編集者)
 

2. Indigxenaj Dialogoj prezentita en UNESKO
Kadre de la Kolokvo Kultura Heredajxo: vektoro de paco kaj dawra evoluigo Indigxenaj Dialogoj (ID) estis prezentita en la sidejo de UNESKO (Parizo) la 29-an de decembro 2002.

La Kolokvo estis organizita de la Ligkomitato de Ne Registaraj Organizoj kaj en gxi prelegis,ekzemple, S-ro Mounir BOUCHENAKI (UNESKO-vicdirektoro pri Kulturo), Prof Iba NDIAYE (Universitato Cheik Anta Diop el Dakaro, Senegalio). ID estis reprezentata de Atilio ORELLANA ROJAS, kiu povis tiam informi la publikon pri la celoj de la organizo, gxiaj gxisnunaj atingoj kaj planoj por la estonteco.

Informis: Atilio ORELLANA ROJAS (Argentino/Nederlando)

2. ユネスコで紹介された「先住民族の対話」
文化的遺産: 平和と持続的発展のベクトルという討論会にて、先住民族の対話 (ID) が、2002年12月29日にユネスコ本部(パリ)で紹介されました。

その対談は、非政府組織の委員会連合の主催で実施され、講演はユネスコ文化担当事務局長補ムニール・ブシェナキ氏、セネガル国ダカールの Cheik Anta Diop 大学の Iba NDIAYE 教授などが行いました。 ID は、アティリオ オレラナ ロハスを代表としました、 彼は、その時に、その組織の目的、その現在までの達成度、将来の計画について、聴衆に知らせることができました。

情報源: アティリオ・レラナ・ロハス
(アルゼンチン/オランダ在中)

3. Kecxua reto

En la sxtato Virginio (Usono) estis oficiale registrita la organizo Advokatoj por la Andoj (Education Advocates for the Andes - EAA -). La kecxua reto estas projekto de EAA, kies celo estas atingi pli bonan estontecon por la indigxenaj fratoj de la Andoj, por kio estas planataj edukaj projektoj (fondo de bibliotekoj, kreado de radiaj kaj televidaj programoj) por malaltigi la anafabetecon kaj diskonigi la kulturajn valorojn de la anda regiono. Pliaj informoj cxe http://www.quechuanetwork.org/.

Informis: E-CHASKI, dusemajna bulteno pri kecxua kulturo.

3. ケチュア・ネット

アメリカのバージニア州に「アンデス教育擁護の会」(EAA)という組織が正式に登録されました。ケチュア・ネットは、 EAAのプロジェクトです、 その目的は、アンデスの先住民の仲間のため、計画されている教育プロジェクト(図書館の設立、ラジオ、テレビの番組の創設)のため、文盲率を低くし、アンデス地方の文化的価値を知らせるために、よりよい未来を達成することです。詳しい情報は
http://www.quechuanetwork.org/
をご覧ください。

情報源: E-CHASKI, ケチュア文化についての隔週の会報

4. Vizito al Tanzanio

Zanzibaro estas insulo en Hindia Oceano. Gxi estis regita de britoj de 1890 gxis 1863 kiam gxi akiris sian sendependecon. Zanzibaro unuigis sin kun Tanganjikio en 1964 por farigxi Tanzanio. Tanzanio, lando aligxinta al Commonwealth, havas 939 702 km2; gxi havas multajn ebenajxojn kaj kelkajn vulkanojn (kiel Kilimangxaro). Por disvolvigxi, Tanzanio ekspluatas siajn naturajn rimedojn i.a. oron, agrikulturon, kafon, kotonon kaj sisalon, de kiu gxi estas la unua produktanto en la mondo; ne forgesebla estas la Tanzanito, multekosta sxtono nur trovebla en Tanzanio, sed transformata en Sudafriko. En Zanzibaro, la cxefa ekonomia rimedo estas la terkultivado de kariofiloj en la provinco de Pemba.

Tanganjikio kiel Zanzibaro estis okupita de multaj gentgrupoj. Inter tiuj logxantoj ni citu: Wagoma, Waha, Wamaniema, Wasukuma, Wanyamwezi, Wazaramu, Wa Masai, Wanyakyusa, Wa Pemba, Wabembe, ktp. cxiu tribo parolas sian indigxenan lingvon kvankam ili cxiuj komunikigxas uzante la svahilan, afrika lingvo, fakta internacia lingvo, parolata en Tanzanio, Kenjo, Demokratia Kongo, Burundio, kelkaj provincoj de Ugando, de Mozambiko norde, cxe la landlimo de Malavio, kaj cxe la landlimo inter Zambio kaj Tanzanio. Mallonge, la svahila estas la Afrika lingvo plej parolata de multaj triboj el diversaj landoj. Iuj ecx opinias, ke gxi estu iam la oficiala lingvo de Afrika unuigho.

Informis: Elise':e BY'ELONGO (Sudafriko)

4. タンザニアへの訪問

ザンジバルは、 インド洋の島です。 そこは、イギリスに、1890年から、独立を獲得した1963年まで、支配されていました。 ザンジバルは、 1964年に、タンガニーカと統合し、タンザニアになりました。 イギリス連邦に加盟している国であるタンザニアは、 939 702 km2 です; たくさんの平野と(キリマンジャロのような)いくつかの火山があります。 発展のために、タンザニアは、自然の資源を開発してます; とりわけ、 世界の中では、金、農業、コーヒー、綿、サイザルの世界一の生産者です; タンザナイト(宝石の一種)を忘れることができません。タンザナイトはタンザニアでしか採掘されない宝石ですが、南アフリカで(切断、研磨)加工されます。ザンジバルの主な経済基盤は、ペムバ州のちょうじ(香料)農業です。

ザンジバルのようにタンガニーカは、たくさんの民族グループで占めていました。 その住民の名前をあげましょう: Wagoma, Waha, Wamaniema, Wasukuma, Wanyamwezi, Wazaramu, Wa Masai, Wanyakyusa, Wa Pemba, Wabembe, 等。 各民族は、自分の民族のことばを話しますが、彼ら全体では、スワヒリ語を使って コミュニケーションをとります、それはアフリカのことばで、実質的に国際語で、タンザニア、ケニア、 民主コンゴ、ブルンジ、ウガンダのいくつかの州、モザンビーク北部、マラウイの国境、そして、ザンビアとタンザニアの間の国境。 スワヒリ語は、色々な国の多くの民族でもっともよく話されている簡単なアフリカのことばです。 スワヒリ語は、いつか、アフリカ連合の公用語となるという意見の人もいます。

情報源: Elise':e BY'ELONGO (南アフリカ)

5. Pri instruado de majaaj lingvoj en Gvatemalo

De la 2-a gxis la 5-a de decembro, en la Universitato de Kosta-Riko okazis kolokvo pri "Didaktiko de la Lingvoj kaj Edukaj Teknologioj", samtempe ankaux estis kursoj, prelegoj kaj forumoj. La cxefa invitito estis Prof. Christien PUREN de la Universitato Jean Monnet-St. Etienne (Francio).

La arangxon partoprenis s-ro Antonio LEONI, kiu havis la okazon cxeesti interesan prelegon de s-ino Marleny Son CONAY, de la MInisterio pri Edukado de Gvatemalo, kiu partoprenis forumon pri "Aktuala situacio de la instruado pri lingvoj kaj la novaj teknologioj en la mezamerika regiono". La hispanlingva resumo en formato Power Point estas havebla en la TTT-ejo de Indigxenaj Dialogoj (ID): www.idnetwork.nl/docs/ppt/ens_lenguas_mayas.ppt

Informis: Antonio LEONI (Kosta-Riko)

5. グアテマラでのマヤ語の教育について

12月2日から5日まで、 コスタリカ大学で、「言語と教育のテクノロジーの教授法」についての対談がありました、同時に、講習会、講演、フォーラムもありました。 主賓は、Jean Monnet-St. Etienne 大学 (フランス) の Christien PUREN 教授です。

アントニオ・レオニさんは、その準備に参加しました、 アントニオさんは、グアテマラ教育省の Marleny Son CONAY さんの興味深い講演に出席し、「中米地域の言語と新しいテクノロジーについての教授法の現状」に関するフォーラムに参加しました。 パワー・ポイント形式のスペイン語の摘要が、先住民族の対話 (ID) のWebページで入手できます: www.idnetwork.nl/docs/ppt/ens_lenguas_mayas.ppt

情報源: アントニオ・レオニ (コスタリカ)

6. Rekono por regiona hejmpagxo de Indigxenaj Dialogoj

Indigxenaj Dialogoj (ID) havas, krom siaj oficialaj hejmpagxoj (www.idnetwork.nl kaj www.idnetwork.nl/central/esp), regionajn hejmpagxojn. Unu el ili estas prizorgata de s-ro Gilbert GONZA'LEZ MAROTO, kiu aktualigas gxin per diversaj informoj pri brunkoj kaj la lukto kontraux la konstruado de barajxo en la brunka regiono. Ni glate ricevis sciigos ke tiu hejmpagxo ricevis la rekonon esti inkludita inter la plej interesaj hejmpagxoj de Kosta-Riko de tiu cxi jaro, pro kio gxi estis inkludita en la libro "Kosta-Riko en interreto" de la eldonejo OX (http://www.editorialox.com/).

Ni rekomendas al vi viziti la brunkan ID-hejmpagxon. gxi estas dulingva, hispana-Esperanto, ne cxiuj dokumentoj estas tradukitaj, sed la cxefaj ja estas legeblaj en Esperanto. La adreso estas www.idnetwork.nl/Brunka/esp .

Informis: Antonio LEONI (Kosta-Riko)

6. 「先住民族の対話」の地方ホームページに対する紹介

「先住民族の対話 (ID) 」は、自分の正式なホームページ (www.idnetwork.nl kaj www.idnetwork.nl/central/esp) 以外に地方のホームページを持っています。その一つに、ヒルベルト・ゴンサレス・マロトさんが管理しているものがあります、 彼は、ブルンカの地域での、ブルンカに関するたくさんの情報やダム建設反対闘争によって、ホームページを作ってます。 そのホームページは、今年のコスタリカの最もおもしろいホームページの紹介をしているというお知らせを簡単にしました、それで、編集局OXの「インターネット上のコスタリカ」という本を含んでいます。 (http://www.editorialox.com/).

ブルンカのID-ホームページを訪問することをお勧めします。これは、スペイン語-エスペラントの2言語で、すべての文書が翻訳されていないが、主なものはエスペラントで読めます www.idnetwork.nl/Brunka/esp

情報源: アントニオ・レオニ (コスタリカ)

7. Konkludoj de la Euxropa Konsilio pri Indigxenaj Popoloj (doc 13466/02)

De la grupo "Kunlaborado al la disvolvigxo" al la Konsilio. Originala lingvo: hispana. Dato de diskutado en la Konsilio: 19-a de novembro 2002.

Indigxenaj Popoloj - Konkludoj de la Konsilio

"La Konsilio

1. Rememorigas sian firman kompromison kun la Rezolucio de la 30-a de novembro 1998 pri la indigxenaj popoloj kadre de la kunlaborado por la disvoligxo de la Komunumo kaj la sxtatoj membroj.

2. Ripetas siajn konkludojn de la 25-a de junio 2001 pri la homaj rajtoj kaj la demokratiigo en aliaj landoj kaj notas la Komunikon de la Komisiono al la Konsilio kaj al la Euxropa Parlamento, de la 8-a de majo 2001, pri la rolo de la Euxropa Unuigxo en la antauxenigo de la homaj rajtoj kaj la demokratiigado de aliaj landoj, en kiu oni asertas ke la Komisiono devas konsideri la apogon al la mehxanismoj de Unuigxintaj Nacioj kaj doni prioritaton al gxia laboro kun la indigxenaj popoloj.

3. gxojas pro la iniciato de la Komisiono pri partopreno en la organizado de la Konferenco Speaking Out: Indigenous Vieuws of Development and the Implementation of the EU policy on Indigenous People, okazinta de la 18-a gxis la 20-a de junio 2002, kaj instigas la Komisionon prisekvi gxin.

4. gxojas pro la informo de la Komisiono, de la 11-a de junio 2002, pri la Progreso de la laboro kun la indigxenaj popoloj.

5. Rekonas ke oni avancis iom en la plibonigado de la efiko kaj de la rendimento de la laboro de la Euxropa Komunumo kun la indigxenaj popoloj. Konkrete, oni avancis en la integrado de la zorgo pri indigxenaj popoloj en la politikoj, programoj kaj projektoj; en la konsultado al la indigxenaj popoloj pri la politikoj kaj arangxoj, kiuj afektas ilin, kaj en la disponigo de apogo al la indigxenaj popoloj en esencaj temoj.

6. Notas la temojn, kiujn reliefigas la informo de la Komisiono, kie oni postulas ke oni dauxre agu, kaj rekonas ke tiu agado devas esti konsiderita kiel parto de longa kaj dauxra procezo.

7. Instigas la Komisionon kaj la sxtatojn membrojn al dauxra apliko de la Rezolucio de la Konsilio de 1998, kiu estas supre citita, kaj al:
* garantiado ke estas farataj klopodoj por faciligi la difinon de centraj punktoj pri la aferoj de la indigxenaj popoloj en cxiuj servoj de la Komisiono, kies programoj afektas rekte aux nerekte la indigxenajn popolojn, same kiel en la naciaj administracioj de la sxtatoj membroj. Ene de la ebloj, oni devus plifortigi longan kaj rektan dialogon inter la Euxropa Komunumo, la indigxenaj popoloj kaj la internaciaj organizoj, kiuj laboras kun ili.
* garantiado de la kunordigado kaj kohero laux la Direktivoj por fortigi la funkciantan kunordigadon inter la Komununmo, reprezentita de la Komisiono, kaj la sxtatoj membroj en la spaco de la ekstera helpo. Tiu kohero kaj tiu kunordigado devus esti garantiitaj ankaux en la multflankaj forumoj. La kreado de reto de intersxangxo de la koncerna informado inter la malsamaj centraj punktoj de la Komsiono kaj de la specialigxintaj unuoj, kiuj okupigxas pri tiuj aferoj en la sxtatoj membroj, same kiel la intersxangxo de informado inter la reprezentantoj de la indigxenaj popoloj, povus kontribui pozitive al tiuj cxi celoj.

8.Instigas la Komisionon al dauxra aplikado de la politiko de la Euxropa Komunumo pri la indigxenaj popoloj kaj al:
* garantiado de la formado de gxia stabo pri la aferoj rilataj al la homaj rajtoj kaj, gxenerale, al la demokratiigo, kaj, speciale, al la indigxenaj popoloj, same kiel pri la manieroj atingi procezojn pli partoprenigaj. Tiu cxi estas aparte grava por la stabo de la delegacioj, cele discentrigon.
* garantiado de la plena rekono de tiuj aspektoj de la ebloj kaj limoj de la vivo de la indigxenaj popoloj, kiuj rilatas al sekso kaj al agxo. La interesoj de la infanoj bezonas apartan atenton.
* inkluado en la dokumentoj de strategio por landoj (DSL) de analizoj pri la politika, socia, ekonomia kaj kultura situacio de la indigxenaj popoloj en la aligxintaj landoj, analizo, kiu devos esti bazita sur la atento donita al la indigxenaj popoloj en la naciaj strategioj kaj planoj de disvolvigxo kaj reduktado de la malricxeco. Tiuj cxi analizoj devos inkludi ankaux evaluadon de la influo de la politikoj, programoj kaj projektoj de kunlaborado por la disvolvigxo de la Euxropa Komunumo por la indigxenaj popoloj.
* integrado de la interesoj de la indigxenaj popoloj en la politika dialogo kun la alligxintaj landoj, kiel integra parto de la klauxzoj pri homaj rajtoj en la diversaj interkonsentoj pri kunlaborado kaj aligxo kaj koncernaj regularoj, konsiderante ke al la diversaj lokaj situacioj, korespondas malsamaj vizioj. Inter aliaj aferoj, oni povus kuragxigi la aligxintajn landojn favori la interkulturajn dialogon kaj kunlaboron.
* integrado de aferoj rilataj al la indigxenaj popoloj en la politikoj, praktikoj kaj metodoj de laboro de la Euxropa Unuigxo. Kiam korespondos, la indigxenaj popoloj devos povi partopreni plene kaj efike en cxiuj etapoj de la ciklo de projekto (programado, difino, planado, aplikado kaj evaluado).
* elektado de pluraj provaj landoj kun programoj de disvolvigxo financataj de la Euxropa Komunumo por disvolvigi pli konkretajn manierojn inkludi la indigxenajn popolojn kiel parton de civila societo en cxiuj etapoj de la ciklo de projektoj pere de la asociado, la kunlaborado kaj la konsultado. Kelkaj specifaj proceduroj devus faciligi la aplikadon de la programoj kune kun la indigxenaj popoloj. Devus esti faritaj klopodoj por kuragxigi la disvolvigxon de la kapablo de la reprezentivaj organizoj de la indigxenaj popoloj.
* zorgado por ke la informoj pri la progreso rilata al la aplikado de la politikoj de la Euxropa Komunumo pri la indigxenaj popoloj estu inkludita en la Jara Raporto pri la plenumo de la ekstera helpo de la Komunumo kaj en la Jara Raporto pri la Euxropa Unuigxo pri homaj rajtoj."

La teksto originala estas havebla cxe: http://register.consilium.eu.int/pdf/es/02/st13/13466es2.pdf

7. 先住民族に関する欧州連合理事会の決議 (文書 13466/02)

「発展への協力」というグループから、理事会へ。 元の言語:スペイン語。 会議の討論の日付:2002年11月19日

先住民族 - 理事会の決議

「この理事会では、

1. 共同体と加盟国の発展のための協力の枠内での先住民族に関する1998年11月30日の決議とともに安定した和解を思い起こします。

2. 他の国における人権と民主化に関する2001年6月25日の結論を繰り返します、そして、人権と民主化の推進化におけるヨーロッパ統合の役割について、2001年5月8日からの委員会から、理事会への、そして、ヨーロッパの国会へのコミュニケーションに注目します、その中では、委員会が国際連合の機構への根拠を考慮しなければならないということと、先住民族との活動を優先するということが主張されます。

3. 2002年6月18日から20日まで開催された「スピーキング・アウト(率直に話す):先住民族の発展の展望と先住民族に関するEUの方針の履行」という協議会の組織化の参加に関する委員会の創設を享受し、 委員会がそれに従うことを勧告します。

4. 2002年6月11日からの「先住民族との活動の発展」に関する委員会の情報を享受します。

5. 先住民族との欧州共同体の活動の効果と効率の改善が幾分上昇したことを認知します。具体的には、政治、計画、プロジェクトにおける先住民族への配慮の状態が次の段階になりました; 政治や秩序についての先住民族への協議の状態や重要なチームの中の先住民族への自由に支持する状態も次の段階になりました

6. 委員会の情報をうきぼりにするテーマに注目します、委員会では、継続して活動するように要求され、その活動が長く継続的なプロセスの一部と考えられるようにすべきということを認知します。

7. 委員会と加盟国へ、上記に引用され、また以下の 1998年からの会議の決議の継続的な適用を勧告します:

* 努力することが、委員会のすべてのサービスの中で先住民族の諸問題にかぎとなる点の定義を容易にするためであるということを保証します、その計画は、加盟国の当局の中でと同様に、直接的、間接的に、先住民族に影響を与えます。その可能性の中で、欧州委員会、先住民族、そして、彼らと活動する国際機関の間で、長く直接的な対話を強化されるかもしれません。
* 委員会に代表される、共同体の間の機能の調整を強化するために、その指針にしたがった調整と干渉を保証します、この干渉と援助は、多局面の討論の前に保証されねばならないかもしれません。委員会や専門部門の異なる論点にある関連する情報の変化のネットの創設は、先住民族の代表の間での情報の交換と同様に、加盟国でもこの問題に専念しますが、この目的に積極的に貢献することができるかもしれません。

8. 先住民族に関する欧州委員会の政策から継続的な適用を委員会に勧告します、そして、次の事項も勧告します:

* 人権に関連する事項に関するスタッフの構成を保障すること、そして、全体的には民主化に関する事項、そして、特に、さらに協力するプロセスを達成するというやり方と同様に、先住民族に関連する事項関するスタッフの構成を保障すること。これは、集中することを目指しながら、代表委員会のスタッフにとって、とりわけ重要です。
* 性や年齢に関連した先住民族の生活の可能性と限界の局面の完全な認識を保障すること。子供に対する関心には、別の留意が必要です。
* 加盟国の中の先住民族の政治的、社会的、経済的、文化的状況に関する分析している国家戦略文書 (DSL) の中に含めること、国家戦略、発展計画、貧困の縮小の中で先住民族に払われる注意に基礎がおかれるであろうという分析にも含めること。 この分析は、先住民族に対する欧州委員会の発展のための協力をもととした政策、プログラム、プロジェクトの影響の評価も含むようになるでしょう。
* 様々な地方の立場が相反するビジョンに対応するということを考慮しながら、協力、加盟、該当する規定書に関する様々な協定の中の人権の条項の統合部分のように、加盟国との政治的対話の中で先住民族の関心を統合すること。 諸問題の中で、加盟国が文化間の対話と協力に好意的になるということは人々に勇気を与えます。
* 欧州連合の活動の政策、実践、方法における先住民族に関する諸問題を統合すること。 該当するとき、先住民族は、プロジェクト (プログラム、定義、計画、適用、発展) のサイクルのすべての段階で十分に効果的に参加することができるようになるでしょう。
* 協同、協力、相談によるプロジェクトのサイクルのすべての段階で、市民社会の役割としての先住民族を含むというより具体的な方法を発展させるために欧州共同体からの財政的発展の計画に加えいくつかの試験的な土地を選択すること。 いくつかの特別な訴訟手続は、先住民族との計画の適用を容易にします。 先住民族の代表組織の能力の発展を勇気づけるために努力がなされるかもしれない。
* 先住民族に関する欧州共同体の政策の適用に関連した進行の情報が、欧州共同体の外的援助の執行に関する年報の中と、人権に関する欧州連合の年報の中に含まれているかもしれません。」

原文は、以下のところで入手できます: http://register.consilium.eu.int/pdf/es/02/st13/13466es2.pdf

8. Bolivio: nomumita indigxena embasadoro

La prezidento de Bolivio, s-ro Gonzalo SA'NCHEZ DE LOZADA [gonzalo 'sancxes de losada], akceptis sendi al Paragvajo la indigxenan gvidanton, s-ro NicolC!s MONTERO [nikol'as montero] kiel diplomatan reprezentanton de Bolivio.

S-ro MONTERO estis la gvidanto de la Asembleo de la Gvarania Popolo (APG) kaj de la Konferenco de la Indigxenaj Popoloj de Bolivio (Cidob). gxis la nomumo li estis anstatauxanta parlamentano de la prezidanto de la cxambro de Deputitoj, s-ro Guido AN~EZ [gido anjes].

Informis: Gilbert GONZA'LEZ MAROTO (Kosta-Riko)

8. ボリビア: 任命された先住民大使

ボリビアの大統領であるゴンザロ・サンチェス・デ・ロサダ氏が、 ボリビアの外交の代表として、先住民族の指導者であるニコラス・モンテロ氏をパラグアイへ派遣することを承認しました。

モンテロさんは、グバラニア人の大使 (APG) の指導者で、ボリビアの先住民族の会議の大使 (Cidob) の指導者です。その指名まで、彼は、下院議長であるギド・アニェス氏の代理の国会議員でした。

情報源: ヒルベルト・ゴンサレス・マロト (コスタリカ)

TAMTAMO JARO 4, No. 18
www.idnetwork.nl/tamtamo Januaro, 2003
タムタモ 4年度、第18号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2003年1月

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaux la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie cxi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Cxef-Redaktoro de TAMTAMO

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長

Sendu viajn novajxojn, ecx en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre sxatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indigxenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-posxto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-posxto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO JARO 4, No. 18
www.idnetwork.nl/tamtamo Januaro, 2003
タムタモ 4年度、第18号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2003年1月