ID
Tamtamo No. 5

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.5

ISSN-1409-4576      

Ses-semajna informilo de Indigxenaj Dialogoj



TAMTAMO No. 5

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio cxe: www.idnetwork.nl/tamtamo

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 第5号

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al gxia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Euxropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Euxropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. Enkonduko

2. Mesagxo de Bessie Schadee, Direktorino de Indigxenaj Dialogoj (ID)

3. Mesagxo de Jose Carlos Morales pri la Konferenco de la Jarmilo, Prezidanto de ID

4. Kerntagoj

5. Gravaj informoj pri la teamo de ID

6. Agendo gxis la fino de la jaro 2001

目次


1.

2. 先住民族の対話 (ID)の理事であるベシー・シェディーのメッセージ

3. ミレニアム(千年紀)会議について、ID議長、ホセ・カルロス・モラレスから のメッセージ

4. 中心的な作業日程(総会)

5. IDチームについての重要な情報

6. 2001年終わりまでの日程

ENHAVO


1. Enkonduko

Jam pasis pluraj monatoj de post la apero de Tamtamo No 4; diversaj sxangxoj kaj reordigoj en ID prokrastigis gxian aperon. Ni pardonpetas pro la manko de pluaj informoj en la lastaj monatoj. Kiel vi baldaux rimarkos, Tamtamo jam reprenis sian regulan aperoritmon!

Same kiel antauxaj numeroj, la jena estas ankaux havebla en la ID-TTTejo, pere de la adresoj:

Interretadresoj de Tamtamo:
a. www.idnetwork.nl/central/esp, en la hejmpagxo, supre, cxe Novajxoj; kaj
b. www.idnetwork.nl/tamtamo

Ni invitas vin iom promeni en nia pagxaro. Tie vi trovos Agendon (kun cxiuj arangxoj en kiuj ID partoprenis, partoprenas kaj partoprenos!), ankaux estas la jam aperintaj numeroj de Tamtamo, diversaj utilaj informoj pri ID. Ne forgesu ke ID estas plurlingva organizajxo, do, pluraj el niaj dokumentoj estas haveblaj angle, hispane kaj france! Ni ankaux disvolvigas reton de regionaj hejmpagxoj.

Inter la diversaj temoj, kiujn ni havas por vi estas gxenerala informo pri la Kerntagoj, okazintaj en januaro kaj ankaux raporto de Jos・Carlos Morales pri la Konferenco de la Jarmilo de la Indigxenaj Popoloj, okazinta maje en Panamurbo. Ni esperas ke tiu cxi numero placxos al vi! Gxis baldaux!

ID-ane,
Antonio Leoni
TTTejestro

本文


1. 序

タムタモ第4号の発行から、すでに数カ月経ちました;様々な変化やIDの整理で発行が延びました。
ここ数カ月の情報が抜けていてすいません。タムタモが、定期発行のリズムを既に取り戻していることにまもなく気づくことでしょう!

以前の号と同様に、次のアドレスにより、ID-ウェブページの中で入手することができます:

タムタモのインターネットアドレス:
a. www.idnetwork.nl/central/esp、ニュースのところの上のホームページの中にあります;それと、
b. www.idnetwork.nl/tamtamo

我々のページで少し散歩することをお勧めします。そこに、(IDが参加済み、参加中、参加予定の各々の順序のついた)日程表があります。また、既に発行されたタムタモの号があります。IDに関する様々な情報があります。IDは、複数言語を使う組織であることを忘れないでください。我々の文書のいくつかは、英語やスペイン語やフランス語で入手することができます!我々は各地域のホームページのネットも広げます。

我々があなたのために持っている様々なテーマの中に混じって1月にあった中核日に関する事務連絡があります。そして、パナマ市で5月に開催された先住民族のミレニアム(千年紀)会議についてのホセ・カルロス・モラレスの報告もあります。この号をあなたが気に入ることを願っています!それでは!

IDの仲間としてあいさつします、
アントニオ・レオニ
ウェブページ責任者

2. Mesagxo de Bessie Schadee, Direktorino de ID

Karaj Tamtamanoj,

Post iomete longa pauxzo kaj post multaj sxangxoj en mia persona kaj profesia situacio, mi estas ege felicxa cxar mi povas rekontakti vin. Mi denove plene aktivas en la disvolvigo de la ID-ideo, kaj la rezulto de tio estas ankaux tiu cxi Tamtamo No 5.

Gxis nun klare montrigxis ke la ideo de ID estas bona kaj efika. La celo estas uzi ID kiel ilon por plifortigi la kontaktojn ene de la indigxena mondo kaj inter indigxenoj kaj neindigxenoj same. Konkretaj pasxoj en tiu direkto estas la projektoj nun planataj, kiel ekzemple la subteno de malgrandaj projektoj de indigxenaj infanoj. En la venonta Tamtamo (kiu baldaux sekvos) vi povos legi pli pri tio.

Samtempe ni komencas krei la komunik-eblecon por la ID-anoj en la privata parto de la TTT-ejo. Tiamaniere ankaux la interna komunikado plifortigxos.

Cxi jare en la Gxeneva kunveno de UNO koncerne la homajn rajtojn de indigxenoj ni ne aperos kun la teamo kaj komputilreto, sed ni jes havos tie reprezentantojn, membrojn de ID, kiuj partoprenis niajn du unuajn kursojn.

Mi ege felicxas cxar ni planas organizi fine de auxgusto la regionan kurson en Komilando. Estonte ni ankaux planas dauxrigi similajn kursojn.

Fine mi volas esprimi mian koran dankon al cxiuj kiuj subtenis min vorte, bondezire kaj pregxe dum mia malsanigxo kaj operacio. Tio signifis multe por mi.

Kore salutas vin,
Bessie Schadee,
Direktorino ID

2. IDの理事、ベシー・シェディーのメッセージ

親愛なるタムタモのメンバーへ

ちょっと長い休みの間に、個人的にも仕事の上でも色々と変わったことがありましたが、また皆さんい連絡できるようになってとても幸せです。私は、再び、IDの考えの普及のために十分に活動し、そしてその結果が、このタムタモ第5号でもあります。

現在まで、はっきりとIDの考えがよいもので効率のあるものであることが証明されました。その目的は、先住民族の世界の中でのつながりの強化及び同様に先住民族と非先住民族の間のつながりの強化のための道具としてIDを使うということです。その方向での具体的な歩みとしては、例えば、先住民族の子供の小さな計画の支援などが現在計画されています。次号のタムタモでは(まもなく続くであろう)それについてさらに読むことができることでしょう。

同時に、我々は、ウェブページの非公開の部分にIDメンバーのために連絡可能なものを作ろうと思います。こうして内部の連絡も強化されるでしょう。

今年の先住民族の人権に関する国連のジュネーブ会議には、私たちは、チームとしてコンピュータネットで参加はしません。しかし、我々の最初の2回の講習会に参加したIDメンバー(複数)が代表者として出席します。

私は、我々がコミ共和国の地方講習会を8月の終わりに設立する計画なので、とてもうれしく思ってます。将来、我々は似た講習会を続けることを計画してます。

最後に、私の病気と手術の間に、おことばをいただいたり、あいさつをいただいたり、お祈りをいただいたりして、私を支えてくれた皆さんに心からのお礼を述べたいと思います。それは私にとって非常に意義深いものでした。

敬具
ベシー・シェディー
ID理事

3. Mesagxo de Jose Carlos Morales, Prezidanto de ID, pri la Konferenco de la Jarmilo de la Indigxenaj Popoloj

La Konferenco de la Jarmilo de la Indigxenaj Popoloj estis organizita de NAPGUANA (indigxena kunaa organizajxo) kaj de la ne-registara organizajxo NCIV (Nederlanda Centro por Indigxenaj Popoloj, Nederlando). Gxi okazis en Panamurbo inter la 7a kaj la 11a de majo 2001 kaj gxin partoprenis proksimume cent da indigxenaj delegitoj el diversaj mondregionoj (la kategorioj sube menciitaj fontas el la oficiala divido de la mondaj indigxenaj teritorioj):

i. Antarkto/Euxropo
ii. Azio
iii. Centra/Suda Ameriko kaj Karaibo
iv. eks-Sovetio/Orienta Euxropo
v. Nordameriko
vi. Pacifiko

La fundamenta celo de la Konferenco de la Jarmilo de la Indigxenaj Popoloj estis: la analizo de la gxenerala panoramo de la internacia disvolvigxo de la indigxenaj popoloj en la kunteksto de la Internacia Jardeko de la Indigxenaj Logxantaroj de la Mondo, proklamita de la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj por la jaroj inter 1994 kaj 2004. Inter aliaj, oni pritraktis la jenajn temojn:

・ Projekto de Universala Deklaracio pri la Rajtoj de la Indigxenaj Popoloj (diskutata nuntempe en la Komisiono de Homaj Rajtoj),
・ Konstanta Forumo por Indigxenaj Aferoj (jam kreita ene de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuigxintaj Nacioj -ECOSOC-),
・ Studoj fare de Unuigxintaj Nacioj pri indigxenaj popoloj kiel: Traktatoj, Tero kaj Kultura Posedajxo, Agendo 21 kaj Tutmondigo, la procezo de la Projekto de Deklaracio de la Indigxenaj Rajtoj en la Amerikoj (cxe la Amerika Sxtat-Organizajxo -OEA-),
・ Rasismo kaj la indigxenaj popoloj (cele al la Monda Konferenco pri Rasismo, kiu okazos en Durban, Sudafriko, septembro 2001)
・ Ekonomia Koloniigo kaj la Indigxenaj Popoloj, temo en kiu estis inkluditaj diskutoj pri la Internacia Komerc-Organizajxo (WTO / OMC), Monda Banko, Internacia Mon-Fonduso (FMI), Monda Organizo pri Intelekta Proprajxo (WIPO), TRIPS, Internacia Oficejo pri Laboro (OIT/BIT).

Estis prezentadoj pri la situacio de indigxenaj popoloj en landoj kiel Panamo, Kolombio, Meksiko, Bharato kaj aliaj.

Reprezentante ID-on partoprenis Maria Mangte el Bharato kaj mi, Jos・Carlos Morales, el Kostariko. En la Seminario pri la Jardeko okazis la prezentado pri ID, gxin spektis membroj de pluraj sektoroj kiel:

・ Sxtatoj
・ Privataj organizajxoj; kaj, speciale,
・ Indigxenaj popoloj kaj iliaj organizajxoj

Ekestis intereso pri ID flanke de la delegitoj, speciale pro gxiaj filozofio kaj celoj. La plurlingvaj brosxuroj pri ID estis disdonitaj inter la cxeestantoj. La partopreno de ID en tiaspecaj arangxoj estis konsiderita kiel grava de la cxeestantoj.

La Konferenco havis cxefe informdonan karakteron por la partoprenantoj sen multe da sperto pri tiuj temoj, kaj ankaux ebligis al la spertaj reprezentantoj refresxigon pri konceptoj kaj politikoj. Rezultoj estis:

・ Serio de dokumentoj kun rekomendoj, speciale celantaj plenumon en la Konferenco pri Rasismo
・ Apogo al proceso de diskutado pri la konsisto de la indigxenaj reprezentantoj en la Konstanta Forumo
・ Proponoj de la indigxenaj partoprenantoj por la Monda Konferenco pri Daurema Disvolvigo 2002 (Rio + 10); kaj
・ Konkludoj kaj Rekomendoj, kiuj respeguligxos en la Deklaracio de la Konferenco de la Jarmilo de la Indigxenaj Popoloj, dokumento baldaux publikigota.

Frate,
Jose' Carlos Morales
Prezidanto de ID

3. 先住民族のミレニアム(千年紀)会議についてのID議長であるホセ・カルロス・モラレスさんのメッセージ

先住民族のミレニアム会議は、ナプダアナ(先住民族クアナの組織)と非政府組織NCIV(オランダにある先住民族のためのオランダの機関)によって開催されました。それは、2001年5月7日から11日の間にパナマ市で開催され、世界各地(下に記述しているカテゴリーは世界の先住民族の領域の公的な区分をもとにしています)から、約100人の先住民族代表が参加しました。

i. 南極/ヨーロッパ
ii. アジア
iii. 中央/南アメリカとカリブ
iv. 元ソビエト/東ヨーロッパ
v. 北アメリカ
vi. 太平洋

先住民族のミレニアム会議の基本的な目的は以下のとおりでした:国連総会で宣言された、1994年と2004年にわたる世界先住民族国際十カ年の意義を踏まえた、先住民族の国際的な前進の全体的な展望の分析。他には、次のテーマが議論されました:

・(人権委員会で現在議論されている)先住民族の権利に関する世界宣言の計画
・(国連経済社会理事会-ECOSOC-内で既に創られた)先住民族のことに関する常置フォーラム
・ 次のような先住民族に関する国際連合の研究:条約、地球と文化遺産、アジェンダ21とグローバル化、(米州機構 -OAS-において)米州の先住民族の権利宣言 の計画の過程、
・(2001年9月に南アフリカのダーバンで開催される人種差別に関する世界会議をめざして)人種差別と先住民族
・世界貿易機関(WTO / OMC)、世界銀行、国際通貨基金(FMI)、世界知的所有権機構(WIPO)、TRIPS(知的所有権の貿易関連側面)、労働に関する国際事務所(OIT/BIT)に関する討議されたテーマ、経済的植民地化と先住民族。

パナマ、コロンビア、メキシコ、インドなどのような国の中の先住民族の立場についての紹介がありました。

IDを代表して、インドからマリア・マグデが、コスタリカから、私、サン・カルロス・モラレスが参加しました。国際十カ年に関するゼミナールの中でIDについての紹介があり、次のようないくつかの分科会のメンバーが見に来ました:

・ 国家
・ 非公式的組織;そして、特に、
・ 先住民族とその組織

代表達は、IDについて、特にその哲学と目的に、興味を持ちました。IDに関する数カ国語の冊子が出席者に配られました。このような催しへのIDの参加は、大きな意義があるものと、出席者に理解されました。

その会議は、それらのテーマについてあまり経験がない参加者にとっては主として情報提供という性格のものですが、経験のある代表にとっても考え方ややり方を見直す機会になりました。結果は、以下のとおりです:

・ 勧告を含む一連の文書、特に人種差別に関する会議で実現をめざしているもの。
・ 恒久的フォーラムでの先住民族の代表の構成についての討論からの訴えへの支持
・ 継続的発展2002(リオ+10)に関する世界会議に対する先住民族の参加者の提案;そして
・ まもなく公表される先住民族のミレニアム会議の宣言に反映される結果と勧告

同志として(あいさつします)

ホセ・カルロス・モラレス
ID議長

4. Kerntagoj

Kiel anoncite en nia Agendo kaj en antauxaj numeroj de Tamtamo, en januaro okazis la t.n. Kerntagoj, en kiu sep aktivaj membroj de ID kreis la Indigxenan Estraron, restrukturis la tiaman projekton (transirante la etapon de projekto al organizajxo) kaj signalis la pluan evoluon de Indigxenaj Dialogoj. Inter la rezultoj estas klara divido de la taskoj de la gvidaj kaj administraj strukturoj, novaj formoj por la fluo de la komunikado kaj la manifestigxo de ID kiel vera indigxena organizajxo. S-ino Bessie Schadee, kiu estis je la origino de la ideo pri ID kaj kiu planis kaj estris la prov-periodon de la projekto, plenumita de la teamo, estis nomumita Direktorino de la organizajxo Indigxenaj Dialogoj.

La Kerntagoj sekvis la jenajn etapojn:

A. Alproprigxo de la projekto far' de la indigxenaj ID-anoj mem:

ID kreigxis kiel indigxena projekto. La decidpovo kaj la gvidado de ID estas nun en manoj de la indigxenoj

B. Repensado pri la projekto:

La celoj, la filozofio kaj la vizio de la projekto estis pritraktataj kaj revortumitaj de la indigxenaj reprezentantoj, en konceptaro pli harmonia kun la indigxena mondo.

C. Diskutado pri la ecoj kaj atingoj de ID

Granda parto de la sesioj de la Kerntagoj estis dedicxita al la cxefaj karakterizoj de ID, al gxiaj atingoj, kaj al gxiaj ebloj; tiel ke oni konsideris la plej adekvatan formon por la plua agado de la projekto. Resume: ID ne plu estas vidata kiel projekto, sed kiel organizajxo. Pri la jura strukturo oni baldaux decidos.

D. Kreado de Indigxena Estraro:

Organizajxo bezonas strukturon kiu garantias ke oni decidu kaj plenumigu la decidojn. Cxar ID estas indigxena organizajxo, estis kreita Indigxena Estraro, supera organo de ID al kiu rilatas la administracio (reprezentata de la teamo). La membroj de la Estraro estas:

Jose Carlos Morales
Prezidanto
Jose' Carlos Morales, brunko el Kostariko

VicPrezidanto
Clotilde Musabeyezu, batvao el Ruando

Vasilij Kisilev
Sekretario
Vasilij Kisilev , komi el Rusio

Ruben Ortiz
Financa respondeculo
Rube'n Ortiz, majao el Gvatemalo

Jebra Ram Muchahary
Membro
Jebra Muchahary, bodo el Bharato

Maria Mangte
Membro
Maria Mangte kom el Bharato

Gilbert Gonzalez Maroto
Membro
Gilbert Maroto, brunko el Kostariko

Prezentoj de cxies estraranoj estos baldaux haveblaj cxe www.idnetwork.nl/central/esp

E. Nomumo de Gxenerala Direktoro kaj divido de respondecoj inter la Estraro kaj la Administracio:

La organizaj taskoj de ID estas plenumataj de s-ino Bessie Schadee, Gxenerala Direktorino de ID.

Du oficejoj de ID dauxre funkcias: unu en Wassenaar, Nederlando, kie oni faras la gxeneralajn taskojn; la alia en San Jose', Kostariko, kie oni administras la TTTejon kaj oni realigas ankaux diversinformajn laborojn.

Pliaj detaloj pri la rezultoj de la Kerntagoj aperos en nia TTTejo: www.idnetwork.nl/central/esp.
Antonio Leoni
TTTejestro de ID

4. 中心的な作業日程(総会)

私たちの日程表やタムタモの前号で予告された、いわゆる総会が催された1月に開かれ、IDの7人の活動的メンバーが先住民族の指導部を創り、その時の計画を(計画から組織の段階に前進して)再構築し、先住民族の対話のさらなる発展を見せました。その決定の中には、指導と管理の役割の明確な分担があります。また通信の流れのための新しい形や真の先住民族の組織としてのIDの宣言もあります。IDについての考え方をもず提起し、この計画の試験期間を計画し、統率したベシ・スハデさんは、組織「先住民族の対話」の理事長に指名されました。

総会は、次の段階になりました。

A. 先住民族のIDメンバー自身によって計画を独自のものとしたこと:

IDは、先住民族の計画として創られました。IDの決定権と指導権は、現在、先住民族の手の中にあります。

B. 計画についての再考:

計画の目的、哲学や展望が先住民族の代表によって議論され、先住民族の世界により調和する考え方に従って書き直されました。

C. IDの性質と到達についての討論:

総会の会期の大部分は、IDの主要な性格の規定、その達成した成果や可能性についての議論に費やされ、計画の今後の活動形態がもっとも適当なものになるように考慮されました。つまり:IDは、もはや計画ではなく、組織として捉えられています。法人については、まもなく決定されることでしょう。

D. 先住民族の理事会の創設:

組織は、決定しそれを実行させることを保証する体制が必要です。IDは先住民族の組織ですから、(チームよって代表される)事務局に関連した人に対して先住民族の理事会が創られたからです。理事会のメンバーは以下のとおりです:

Jose Carlos Morales
議長:
ホセ・カルロス・モラレス、コスタリカからのブルンカ人

副議長:
クロティルド・アサベイェス、インドからのバタヴァオ人

Vasilij Kisilev
書記:
ヴァシリー・キシレフ、ロシアからコミ人

Ruben Ortiz
会計:
ルベン・オルティス、グアテマラからのマヤ人

Jebra Ram Muchahary
メンバー
イェブラ・ムツァハリ、インドからボド人

Maria Mangte
メンバー
マリア・マングテ、インドからのコム人

Gilbert Gonzalez Maroto
メンバー
ヒルベルト・マロト、コスタリカからのブルンカ人

役員各人の紹介は、次のところでまもなく入手できるでしょうwww.idnetwork.nl/central/esp

E. 理事長の指名と理事会と事務局の間の責任の分担:

IIDの組織の仕事は、IDの理事長であるベシ・スハデさんによって行われます。

IDの二つの事務所が継続して機能しています:一つは、オランダのヴァセナーにあり、事務的な仕事をしています;もう一つは、コスタリカのサンホセに
あり、ウェブページを管理し、様々な広報の仕事も行っています。

総会の結果の、ここにはない詳細については、私たちのウェブページにアップされます。 www.idnetwork.nl/central/esp
アントニオ・レオニ
IDウェブ管理人

5. Gravaj informoj pri la teamo de ID

La teamo ne plu havas la saman konsiston. ne plu apartenas al la teamo Sylvain Lelarge kaj Katalin Smideliusz. La taskoj, kiujn ili plenumis, estas dividitaj inter la membroj de la aktuala teamo. Tamen baldaux du aliaj sinprezentos al la ID-teamo. Ni anoncos ilin per Tamtamo! La nunaj personoj de la teamo estas (kelkaj ligoj direktos vin cxu al sinprezentoj de la homoj, cxu al e-adreso por sendi retmesagxon al ili):



Konstanta teamo (plen- aux part- tempaj oficistoj):

Nederlando:
Bessie Schadee
Bessie Schadee, Gxenerala Direktoro. Nederlandanino, naskigxis en Brazilo. Estas la kapo de la teamo, kiu origine lancxis la ideon pri ID.
Snjejxana Cimic
Snjejxana Cimic, Kunlaboranto. Kroatino, logxanta en Nederlando, prizorgas diversajn administrajn kaj kunordigajn aspektojn de ID.

Kostariko:
Antonio Leoni
Antonio Leoni, instruisto pri interreto kaj diversaj formoj de telekomunikado, ankaux estas la TTTejestro de ID.

Kunlabora teamo:

Nederlando:
Atilio Orellana Rojas
Atilio Orellana, argentinano, logxanta en Nederlando, sperta instruisto pri Cseh-metodo kaj kunlaboranto de Internacia Esperanto Instituto. En la projekto li respondecas pri kurs-partoprenantoj el hispanlingvaj regionoj.

Britio:
Ana Montesinos
Ana Montesinos, hispana E-instruistino, logxanta en Britio. En la projekto sxi prizorgas la grupojn de indigxenoj el anglalingvaj regionoj.

Rusio:
Aleksandro Melnikov
Aleksandro Melnikov , ruso logxanta en Ruslando kaj nun preparanta pludoktorigan tezon pri la eblecoj esprimi alinacian kaj produkti propran kulturon en Esperanto. En la projekto li respondecas pri la ruslingvaj indigxenoj.

Indigxenaj Dialogoj havas du oficialajn ret-adresojn:

・ Por gxeneralaj demandoj, kunlabor, koncerne la projekton : bessie.schadee@usa.net
・ Por demandoj rilate la TTT-ejon : idreto@racsa.co.cr

5. IDチームについての重要な情報

チームは、もはや同じ構成ではありません。シルヴァイン・レラージさんとキャタリン・シュミディウスは、もうチームに所属していません。彼らが果たした仕事は、現在のチームのメンバーに分担されています。しかし、まもなく、他に二人がIDチームに自己紹介することでしょう。我々は、タムタモによって彼らのことをお知らせします!チームの現在の人たちは以下の通りです(いくつかの連盟が、誰かの自己紹介へとか、彼らに電子メッセージを送るために電子アドレスへとかにあなたを導いてくれることでしょう。):

専従チーム(フルタイムあるいはパートタイムの事務員)

オランダ:
Bessie Schadee
ベシ・スハデ、理事長。オランダ人、ブラジル生まれ。チーム長でIDの考えを始めた人です。
Snjejxana Cimic
スニェジャナ・チミチ、協力者。オランダに住んでいるクロアチア人で、様々な事務とIDの局面の調整をしています。

コスタリカ:
Antonio Leoni
アントニオ・レオニ、インターネットと遠隔コミュニケーションの様々な形式についての教師でIDのウェブ管理人でもあります。

協力チーム:

オランダ:
Atilio Orellana Rojas
アティリョ・オレジャナ、アルゼンチン人でオランダに住んでいます。チェ教育法のベテラン教師で、国際エスペラント学会(IEI) の協力者。計画の中で彼は、スペイン語圏からの講習会参加者についての責任を持っています。

イギリス:
Ana Montesinos
アナ・モンテスィノス、スペイン人のエスペランチストでイギリスに住んでいます。計画の中で、彼女は、英語圏からの先住民族のグループの面倒をみます。

ロシア:
Aleksandro Melnikov
アレクサンドロ・メルニコフ、ロシアに住んでいるロシア人で、他民族の 固有の文化を表現しエスペラントの固有の文化を作りあげる可能性について博士論文を現在準備中です。ID計画の中で彼はロシア語圏からの先住民族に責任を持っています。

先住民族の対話は、二つの公式のネットアドレスを持っています。

・ 一般的な質問、協力者、プロジェクトに関することと対して: bessie.schadee@usa.net
・ ウェブページに関する質問に対して: idreto@racsa.co.cr

6. Agendo por la dua parto de la jaro 2001:

La cxefaj eventoj de ID por la dua semestro de la jaro estas sekvaj:

・ 19a Kunveno de Labor-grupo pri Indigxenaj Popoloj : Palaco de la Nacioj, sidejo de Unuigxintaj Nacioj en Gxenevo. Gxin partoprenos kvar ID-anoj: Sarah Sepoe el Papuo Nov-Gineo, Ruben Ortiz el Gvatemalo, Jebra Muchahary el Barato kaj Clotilde Musabeyesu el Ruando.
・ ID prezentos sin dum la Monda Festivalo de la Junularo, 21an kaj 22an de julio en Panamurbo. La evento estas organizata de la panama Ministerio pri Junularo, Virinoj, Infanoj kaj Familio. La prezentadon prizorgos Antonio Leoni kunlabore kun reprezentantoj de TEJO
・ ID prezentos sin ankaux en Universala Kongreso de Esperanto de la 21a gxis la 28a de julio en Zagrebo, Kroatio. Organizas: Atilio Orellana Rojas.
・ Esperanto-kurso en novembro en Bharato, gvidota de Atilio Orellana Rojas. Gxi okazos en St. John's Mission, lernejo gvidata de s-ro Jebra Muchahary estro de la lernejo. Tie jam okazis simila kurso en 2000
・ Regiona E-kurso de la 10a gxis la 20a de auxgusto en Komilando, Rusio. Estos indigxenaj partoprenantoj el diversaj regionoj de Rusio kaj aliaj landoj.

Se vi havas demandojn pri tiuj eventoj, pretas kunlabori aux havas proponojn aux informojn pri aliaj aktivecoj en kiuj ID nepre devus partopreni, ne hezitu kontakti nin! En venontaj numeroj de Tamtamo ni donos pli da informoj pri tiuj cxi kaj aliaj arangxoj.

6. 2001年終わりまでの日程

この年の第2半期に対するIDの主要行事:

・ 先住民族に関する作業グループの第19回会議:ジュネーブの国際連合の本拠である国民会館、それに、4人のIDメンバーが参加するでしょう:パプア・ニューギニアから、サラー・セポエ、グアテマラからルベン・オルティス、インドからイェブラ・モツァハリ、そして、ルワンダから、クロティルデ・モサベイェス。

・ IDは、パナマ市で行われる7月21日〜22日の世界青年祭で自己紹介します。担当はアントニオです。この行事はパナマ政府の青年婦人児童家族省の主催です。 TEJO(世界青年エスペラント会)の代表と協力して、アントニオ・レオニが紹介します。

・ IDは、クロアチアのザグレブで7月21日から28日の世界エスペラント大会でも自己紹介します。担当はアティリョ・オレジャナ・ロハスです。

・ インドで11月にエスペラント講座。アティリョ・オレジャナ・ロハスさんが、イェブラ・ムツァハリさんが校長である聖ジョーンズミッションスクールで教えます。そこでは2000年にも同様な講座が開かれました。

・ ロシアのコミ共和国で、8月10日から20日まで地域のエスペラント講座。ロシア各地や外国からも、先住民族の参加者があるでしょう。

もし、これらのイベントについて質問があったり、協力する用意があったり、IDの参加が当然望ましいような他の活動についての提案や情報をお持ちなら、 遠慮せず我々に連絡して下さい! タムタモの今後の号では、既報未報の行事についてさらに情報を提供します。

TAMTAMO No. 5
www.idnetwork.nl/tamtamo
タムタモ 第5号
www.idnetwork.nl/tamtamo  

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaux la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie cxi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Cxef-Redaktoro de TAMTAMO

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長

Sendu viajn novajxojn, ecx en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre sxatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indigxenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-posxto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-posxto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO No. 5
www.idnetwork.nl/tamtamo
タムタモ 第5号
www.idnetwork.nl/tamtamo