ID
Tamtamo No. 1

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.1

ISSN-1409-4576      

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO No. 1

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 第1号

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

Laŭ la deziro de ID-anoj, ekde nun aperos pli-malpli ĉiumonate Tamtamo, nia revuo, por informi vin pri la disvolviĝo de la ID-projekto.


Novaĵoj en simpla Esperanto por ID-anoj kaj ID-subtenantoj.

Jen la programo de ID por la jaro 2000:


ENHAVTABELO

Jam okazis:

Ankoraŭ okazos:

Aliaj novaĵoj:

ID会員の希望にしたがって、ID計画推進に関する情報を提供するため、これからだいたい毎月私たちの雑誌「タムタモ(太鼓)」が発行される予定です。


ID会員とID支持者たちのために易しいエスペラントで書かれたニュースです。

ここに2000年度ID計画を載せました。


目次

計画はすでに始まっています

今後の計画

その他のニュース

ENHAVO


Jam okazis:
・ en marto regiona ID-kurso en Assamo (Barato), en la lernejo de Jebra (ID2). La kurso, gvidata de Atilio, kunigis Maria, Tingoi, Meitei, Di kaj Bigendra (Nepalo) kun Jebra kaj la tuta instruist-aro de lia lernejo. Estis multe da entuziasmo kaj lern-emo. Ni povas antaŭvidi ke, en Assamo kaj ĝenerale en Barato, ID havas jam solidajn radikojn. Problemo estas la malfacila komunikado kun Tingoj kaj Meitei pro la politika situacio en Manipuro. Jebra far-ig-is belegajn ID-flagojn kiuj baldaŭ estos en Kosta-Riko, en Komi-lando (Rusio) kaj en Burkina Faso. Atilio faris kontakton kun loka esperanto-instruisto Razen, kiu pretas subteni la nepalajn kaj baratajn ID-anoj. Maria ankaŭ vizitis kun Di Siddharaj, en la okcidenta parto de Barato. Estas longa raporto de Jebra (partoj de ĝi estos en la TTT-ejo.
・ ankaŭ en marto regiona ID-kurso en Kosta Riko (Mezameriko), en la sidejo de ARADIKES, la organizaĵo de inter aliaj la Brunka popolo (tiu de Jose Carlos). Gvidis la kurso denove Atilio kaj ankaŭ Antonio (por la komputila parto). Partoprenis Ruben, Andrea, Loida - el Gvatemalo - kaj Gilbert, Maria-Olga kaj Jose Carlos el Kosta Riko . Estis vizitoj al indiĝenaj komunumoj, kiuj tre bone reagis al la vizio de ID. Ĉiuj partoprenantoj progresis multe. Du gravaj projektoj de ili estas la interkontinenta ekoturisma projekto (kontaktu Ruben) kaj la lukto kontraŭ la Boruca-baraĵo en Brunkio (kontaktu Gilbert). La partoprenintoj faris gravan liston da konsiloj por la plibonigado de la projekto.
・ samtempe estis 5-taga kurso de Esperanto en Narwal, gvidata de Sylvain. Lernis sufiĉe bone la lingvon Bessie, Christophe, Simone, Gerrit-Jan (la dun-avo), Margreet (de ISIS) kaj Judith (la prononc-instruistino). Nun funkcias la ID-oficejo parte en Esperanto kaj ankaŭ ili progresas.
・ Katalin pasint-semajne prezentis la projekton en Tromsoe (Norvegio) al granda scienca kongreso pri indiĝenaj lingvoj kaj edukado por paco.

本文


計画はすでに始まっています

・ 3月からアッサム地方(インド)のID講習会がジェブラ(ID2)さんの学校ではじまりました。アティリョさん指導の講習会は、マリア、チンゴイ、メイテイ、ディ、ビゲンドラさん(ネパール)達をジェブラさんと彼の学校の全講師集団にまとめました。
興奮と学習意欲がとてもありました。アッサム地方、インド中にIDはすでにしっかりした根をもっていることが、予想できます。問題はマニプール州の政治的状況のためチンゴイ、メイテイさんたちとの通信が難しいことです。ジェブラさんはとても美しいID旗をつくりました。それらはコスタリカ、コミ共和国(ロシア)、ブルキナ・ファソ(アフリカ)でやがて目にするでしょう。アティリョさんはネパールとインドのID会員らの支援を準備しているエスペラント講師ラゼンさんとのコンタクトをしました。マリアさんもインド西部のディ・シッダーラさんを訪問しました。ジェブラさんの長文の報告があります。(その一部がホームページに出ます。)
・ 3月にも地方ID講習会がコスタリカ(中米)、アラディケスさんの本拠地で,他の先住民がまじって(ホセ・カルロスさんの)ブルンカ人組織で行われました。講習会は再びアティリョさんそしてアントニオさん(コンピュータ部担当)も指導しました。
グアテマラからルーベン、アンドレア、ロイダさんらが、コスタリカからヒルベルト、マリア・オルガ、ホセ・カルロスさんらが参加しました。IDのビジョンにとても反応がよかった先住民共同体への訪問をしました。全参加者たちはとても進歩しました。二つの重要な計画は大陸間エコ観光計画(問い合わせはルーベンさんに)とブルンキオでのボルツァ・ダムに対する闘争(問い合わせはヒルベルトさんに)です。参加者は計画改善のための助言の重要リストをつくりました。
・ 同時にナーワルでエスペラント5日間講習会が行われ、シルバインさんが指導しました。ベシ、クリストフ、シモーヌ、ゲリ・ジャン、マルグリート(ISIS)、ジュディス(発音講師)さんらが十分よく学びました。今ID事務所は部分的にエスペラント語で動いており、彼らも進歩しています。
・ カタリンさんは先週トロムセ(ノルウェー)で先住民言語と平和教育についての大きな科学大会に対して計画を提案しました。

Ankoraŭ okazos:
・ de la 22-a ĝis la 28-a de majo en Nederlando: transkultura kurso por la ID-instruistoj. La celo estas (helpe de ISIS, transkultura nederlanda konsil-entrepreno) plie lerni komuniki inter malsimilaj kulturoj. Tiu aspekto gravas kaj ni deziras plie uzi la multkulturan riĉecon dum la ID-kursoj. Post la kurso restos Antonio dum tri semajnoj en Nederlando por prilabori la publikan parton de la TTT-ejo. La instruistoj pli kaj pli ofte vizitos (okaze de kursoj) la regionojn de la ID-anoj por pli bone kompreni la viv-situaciojn.
・ de la 20-a de junio ĝis la 1-a de julio en Burkina Faso (Afriko): regiona ID-kurso. Kunorganizas Fati kaj Halimatou (Tin Hinan en Burkina Faso) kaj Habaye (Tidawt en Maŭritanio). Partoprenos (krom tiu triopo): Zeinabou, El Hadji kaj pli malpli 12 novaj interesuloj el diversaj popoloj. La situacio en Afriko estas ne komparebla kun tiuj de la aliaj kontinentoj, ĉar la plej multaj popoloj ne vidas sin kiel indiĝenaj popoloj. La celoj de la kurso estas plilarĝigi la bazon de la projekto en tiu regiono de Afriko. Ankaŭ Raoul, esperantisto el Togolando, kungvidos (kune kun Syvain kaj Katalin) la kurson, kaj subtenos la okcident-afrikan reton poste.
・ de la 25-a de junio ĝis la 5-a de julio en Komilando (Rusio): regiona ID(filtro-)kurso organizata de Vassilij (Komilando) kaj Aleksandro kun la apogo de Sylvain (kiu fine de la kurso vizitos Komilandon). La celoj estas elekti la rusparolantajn partoprenontojn por ID3, prepari ilin al ID3 (ja oni en Rusio ne uzas la latinan alfabeton kaj la Esperantaj vortoj estas malpli facile lern-eblaj por rusparolantoj) kaj plifortigi la projekton en Komilando mem (Vasilij lanxcis Esperanto-klubon).
・ fine de julio en Tel-Avivo (Israelo) prezentos Atilio la projekton dum la Universala Kongreso de Esperanto.
・ ankaŭ fine de julio en Ĝenevo (Svislando) ĉe la UN-ejo, prezentos Sylvain, Katalin, Antonio kaj Jose Carlos dum la semajno de la UN-Laborgrupo por la Indiĝenaj Popoloj. Tiu evento gravas ĉar ĝi pruvos ke ID ne estas plu ideo sed fakto! Jebra, Clotilde, Vasilij kaj Loida reprezentos la ID-anojn uzantajn la kvar pontolingvojn, kaj ĉiutage diskutos kaj kontaktos la aliajn ID-anojn. Do ĉiu ID-ano havos sian 'ambasadoron', kiu daŭre per-komputile estos en kontakto kun la aliaj ID-sam-lingvanoj, kaj raportos al ili!! Sylvain kaj Jose Carlos kontaktos novajn interes-ulojn. Katalin gvidos kurson de Esperanto por subteni la ID-anojn kaj interesi la nov-ulojn. Ankaŭ diversaj aliaj ID-anoj ĉe-estos: Hafsa, Ruben, kaj espereble Maria... Sci-igu al ni se vi iros...
・ de la 6-a ĝis la 27-a de aŭgusto okazos ID-3 en Narwal en Nederlando, por espereble 20 novaj ID-anoj (inter aliaj el Barato, Burkina Faso, Butano, Gvatemalo, Maroko, Maŭritanio, Meksiko, Nepalo, Niĝero, Nikaragvo, Ruando kaj diversaj partoj el Rusio).
・ verŝajne en novembro: kunlaborada programo de NCIV kaj ID ('Tam-tam on Cyberspace')por subteni indiĝenajn ĵurnalistojn en iliaj kontaktoj kun la okcidenta gazetaro. Ni esploros kiel uzi Interreton pli efike. Promesplena programo estas ĝi, sed verŝajne en la angla. Se vi estas interesata, bonvolu kontakti Sylvain.
・ en decembro en Panamo (organizata de NCIV kaj de organizaĵo de la Kunaa popolo) granda sendependa indiĝena konferenco (Konferenco de la Jar-milo) por taksi la rezultojn de la unua duono de la UN-jardeko por la indiĝenaj popoloj. ID estos invitata kiel grava projekto kaj ni povos prezenti kaj uzi ĝin simile kiel en Ĝenevo.
・ en januaro 2001 (ĉu en Nederlando, ĉu en Svislando?): ID4?
・ .............?

今後の計画


・ オランダで5月22日から28日までID講師向け異文化講習会が行われます。目的は(オランダの異文化交流コンサルタントISISの助けをかりて)異文化間のコミュニケイションをもっと学ぶことです。その面は重要であり、我々はID講習会の間さらに多文化的豊かさを用いたい。講習会の後アントニオさんはホームページの公開部分を仕上げるため3週間オランダに残るつもりです。(講習会の際)講師は生活状況をよく理解するためますます頻繁にID会員の地域を訪れるようになるでしょう。

・ 6月20日から7月1日までブルキナ・ファソ(アフリカ)で地域ID講習会。ファティさんとハリマトウさん(ブルキナ・ファソのティン・ヒナン)そしてハバイェさん(モーリタニアのティド-ト)が協力して開きます。(その3人組の他に)参加予定は、ゼイナボウさんエル・ハジさんとさまざまな民族の12名前後の興味を持った人たち。大部分の諸民族は自分たちを先住民族と見なしていないため、アフリカの状況は他大陸とは比較できません。講習会の目的はアフリカ地域における計画の基礎をより広げることです。トーゴランドのエスペランチストであるラオウルさんも(シルバインさんとカタリンさんといっしょに)講習会を共同指導し西アフリカ・ネットを後で支えるでしょう。

・ コミ共和国(ロシア)、6月25日から7月5日までシルバインさん(講習会が終わったらコミ共和国訪問予定)に支えられてワシリさん(コミ共和国)とアレクサンドロさんが組織した地域ID(フィルター)講習会。目的はロシア語を話すID3参加予定者の選出、ID3に対しての準備(だいたいロシアではラテン文字は使わないんだから、エスペラント単語はロシア語話者にとってより難しい)、コミ共和国当地で計画を(ワシリさんはエスペラント・クラブを立ち上げた)強化することです。

・ テル・アビブ(イスラエル)、7月下旬アティリョさんはエスペラント世界大会でID計画を紹介する予定です。

・ ジュネーブ(スイス)、7月下旬にも国連施設でシルバインさん、カタリンさん、アントニオさん、ホセ・カルロスさんもUN先住民作業部会週間に紹介予定です。IDがもはや観念ではなく事実であることを、そのイベントは証明するであろうから、それが重要なのです!ジェブラさん、クロチルデさん、ワシリさん、ロイダさんは四つの橋渡し言語を使うID会員を代表する予定ですし、他のID会員と毎日討論し接触するでしょう。だからめいめいのID会員は、引き続きコンピュータで他のID同一言語使用者たちとコンタクトする自分の「大使」を持ち、彼らに報告するでしょう!!シルバインさんとホセ・カルロスさんは新しく興味を持った人たちとコンタクトをするでしょう。
カタリンさんはID会員を支え新人に興味を持たせるためのエスペラント講習会を指導する予定です。他のID会員も出席するでしょう、たとえばハフサさん、ルーベンさん、
たぶんマリアさん...。もしあなたが行くつもりなら我々に知らせて下さい。

・ 8月6日より27日までID3が、たぶん20名の新ID会員(インド、ブルキナ・ファソ、ブータン、グアテマラ、モロッコ、モーリタニア、メキシコ、ネパール、ナイジェリア、ニカラグア、ルアンダ、ロシア各地)のためオランダのナーワルで開催予定。

・ おそらく11月、西側の雑誌とコンタクトのある先住民ジャーナリストを支持するためのNCIV(サイバー・スペースのタムタモ)とID共同作業プログラム。我々はより効果的なインターネットの使い方を探るでしょう。有望なプログラムはそれでありますが、おそらく英語でおこなわれるでしょう。もし興味があればどうぞシルバインさんに連絡して下さい。

・ 先住民のための国連10年の前半を評価するために12月にパナマで(NCIVとクーナ人組織によって組織された)大きな独立先住民会議「千年会議」開催予定。IDは重要な計画として招待されるでしょう。そして我々はジュネーブで行われたのと似たようにそれを紹介し活用することができるでしょう。
・ 2001年1月(オランダかスイスで):ID4
・ ..................?

Aliaj novaĵoj:
・ estiĝas nun bona ekvilibro inter la regionaj kursoj kaj la tri-semajnaj kursoj (en kiu kulturoj de diversaj kontinentoj renkontiĝas kaj amikiĝas).
・ ID iĝas pli kaj pli sendependa de Narwal. La infano malrapide sen-depend-iĝas de la patrino....
・ pri la mono: ni povas pli malpli diri ke la kostoj por la unua parto de la projekto (ĝis nun) estas pagataj de la sponsoroj (brave Bessie!!!). Por la programo de tiu jaro (ekde nun) bezonas ID pli malpli 200 000 USD. Do bonvolu sendi bonan energion....kaj apogon al bessie.schadee@usa.net.
・ estas nova instruistino, kiu parolas la hispanan kaj la anglan: Ana Montesinos: bonvenon, Ana!

その他のニュース

・ 地方講習会と3週間講習会(そこでは様々な大陸の文化が出会い親密になる)の間のバランスがよくなりました。
・ IDはますますナーワルから独立しています。子供はしだいに母親から独立していく....。

・ 財政面について:計画の第一部(現在までの)のコストがスポンサー(ベシさんブラボー!!!)によって支払われたと我々はだいたい言える。その年の(現在から)プログラムのためIDは約20万ドルを必要としている。だからどうかカンパを送って下さい...そしてbessie.schadee@usa.netを支えて下さい。
・ 新しい講師がいます。スペイン語と英語を話します。アナ・モンテシノスさんです。ようこそアナ!

TAMTAMO No. 1
www.idnetwork.nl/tamtamo
タムタモ 第1号
www.idnetwork.nl/tamtamo  

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO No. 1
www.idnetwork.nl/tamtamo
タムタモ 第1号
www.idnetwork.nl/tamtamo