ID
Tamtamo No 11

ISSN - 1409-4576

ID

タムタモ 第11号

ISSN - 1409-4576     2002年4月発行

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO JARO 3, No.11
Aprilo, 2002

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

Limdato por kunlaboraĵoj por TAMTAMO No12: la 7-an de majo 2002

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 3年度、第11号
2002年4月

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

タムタモ第12号の原稿の提出期限日:
2002年5月7日

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. Pri TAMTAMO

Diversaj informoj pri la progreso de TAMTAMO
Antonio LEONI (Kosta-Riko)

2. Pri la Respubliko Komi (Rusio)

Ĝenerala rigardo de la situacio de komianoj.
Vasilij KISILEV (Respubliko Komi, Rusio)

3. Novaĵoj el Barato

a. Monda Tago de la Handikapuloj
b. Celebrado de la Monda Tago por Homaj Rajtoj
c. Lukto kontraŭ cementa polucio
d. Internacia Tago de la Virino
Maria MANGTE (Barato)

4. "Kurso pri Indiĝenaj Dialogoj" en la Politekniko de Kosta-Riko

Kurso pri Indiĝenaj Dialogoj okazas ankoraŭfoje
Antonio LEONI (Kosta-Riko)

5. 6-a Konferenco de la Partoprenantoj en la Konvencio pri Biodiverseco

Pri plenumo de rekomendoj de la Konvencio pri Biodiverseco
Jebra Ram MUCHAHARY (Nederlando)


6. Raporto pri renkontiĝo kun la ge-edzoj TAMANG en Den Haag (Hago)

Virino, tradicia kono pri agrikulturo kaj indiĝenaj lernmetodoj
Bessie SCHADEE (Nederlando)

目次


1. タムタモについて

タムタモについての進捗についての色々な情報
Antonio LEONI (コスタリカ)

2. コミ共和国(ロシア)について

コミ人の立場からの一般的な視点.
Vasilij KISILEV (コミ共和国、ロシア)

3. インドからのニュース

a 世界障害者デー
b 世界人権デーの祝典
c セメント汚染に対する闘争
d 国際婦人デー
Maria MANGTE (インド)

4. コスタリカ理工科大学における「先住民族の対話についての講習会」

先住民族の対話についての講習会がまた開催されます。
Antonio LEONI (コスタリカ)

5. 生物多様性に関する協定の参加者の第6回会議

生物多様性に関する協定の推薦の執行について
Jebra Ram MUCHAHARY (オランダ)

6. ハーグでのタマン族夫妻との会見報告

女性、農業と先住民族の学習方法についての伝統的知識
Bessie SCHADEE (オランダ)

ENHAVO


1. Pri TAMTAMO

TAMTAMO, kiel ĉiuj vivantaj estaĵoj, kreskas malrapide, sed senhalte. Por mi estas granda ĝojo anonci ke la nacilingvaj versioj de TAMTAMO baldaŭ atingos la esperantlingvan en la TTT-ejo; verŝajne, antaŭ la apero de TAMTAMO 12, la diferenco estos de nur unusola numero. Aliflanke, niaj japanlingvaj kunlaborantoj, kiuj tre forte kaj diligente laboris, anoncis ke ili jam tradukis japanen la ĝis nun 10 aperintajn numerojn; kompreneble, tiu ĉi japanlingva versio de TAMTAMO havos tre baldaŭ sian lokon en nia TTT-ejo, dume, tiuj, kiuj tuj volas mem esplori povas viziti la hejmpaĝon http://www5d.biglobe.ne.jp/~hel/jp/id/tamtamo/tamtamo.htm , kie ĝi gastas; al tio ĉi aldoniĝas la ankaŭ bona novaĵo, ke en nia kunlaborantaro troviĝas tri novaj helpemuloj: s-ro SATO Eijhi, s-ro HOSHIDA Acushi, kaj s-ro KIMURA Goro; al kiuj, kune kun s-ro JOKOJAMA Hirojuki, ni volas tre varme danki por ilia sindediĉo kaj helpemo.

Kiel sendube pluraj el niaj legantoj jam rimarkis, TAMTAMO disponas ISSN-kodon, kiu identigas regulajn publikigaĵojn. Fakte, TAMTAMO estas registrita en la Nacia Biblioteko de la Respubliko de Kosta-Riko, kiu disponigas, por la publiko, hispanlingvan version de tiu ĉi informilo; do, TAMTAMO jam estas parto de la ĝenerala kolekto de tiu grava institucio.

ID-ane,
Antonio LEONI
Redaktoro
TAMTAMO

本文


1. タムタモについて

生きているすべてのもののように、タムタモは成長は遅いですが、立ち止まってはいません。タムタモの民族語版がエスペラント版に続いてこののホームページにやがてアップされるとお知らせ出来ることは私にとって非常に喜ばしいことです。おそらく、タムタモ12号の発行の前にその一号前のものを出せるでしょう。私たちの日本語版協力者は非常に頼もしくそして熱心に活動していて、すでに10号までを日本語に訳してくれたことを知らせてくれました。もちろん、このタムタモの日本語版は、私たちのホームページにアップされることになるでしょうが、自分ですぐ調べたい人は次のホームページで見ることができます。
http://www5d.biglobe.ne.jp/~hel/jp/id/tamtamo/tamtamo.htmそこでゲストとなれます。それに加えて協力者に三人の新しい協力者が加わったという新しい良いニュースも付け加えます。佐藤英治さん、星田淳さん、木村護郎さんです。横山裕之さんとともに私たちはこの三人の献身と協力に対して深く感謝したいと思います。

タムタモは定期刊行物を認識できるISSNコードをもっていることに既に気づいている読者もいることでしょう。実際、タムタモはコスタリカ共和国の国立図書館に登録されており、誰でもこの会誌のスペイン語版を自由に読むことが出来ます。タムタモは既にこの重要な機関の一般的な収集物の一部となってます。

IDメンバー、
アントニオ・レオニ
編集者
タムタモ

2. Pri la Respubliko Komi (Rusio)
a. Pratempa tero de Komi. Iom da mitoj.

Se oni demandas al komianoj, ĉu homo vere estas rezulto de la evoluo de simio (kiel ni ĉiuj lernis post Darwin), komianoj ekridos kaj diros: Kun escepto de Komioj, eblas ! Komioj evoluis el urso.

Vere, estas mito, laŭ kiu, antaŭlonge, el la edziĝo de urso kun virino naskiĝis fortegulo nomata Pera. Kiam li kreskis, Pera enamiĝis al Zarany, la filino de Suno. Ankaŭ Zarany enamiĝis al Pera. Sed patro Suno tre kontraŭis.

La gejunuloj forkuris apud grandaj riveroj Kama kaj Vyĉegda. Suno koleriĝis, kaj forturniĝis de la tero. Sur la tero ekestis mallumo, frosto.

Pasis iom da tempo kaj Patro Suno decidis kontroli, kio okazis al la malobeemaj gejunuloj. Li rigardis kaj vidis multe da homoj, kiuj kriis kaj aplaŭdis al Suno. Okazis, ke Pera kaj Zarany lernis fari fajron, konstrui loĝadon kaj de ili naskiĝis jam multaj infanoj.

La maljuna Suno ekkompatis siajn infanojn. Li decidis helpi, sed starigis kondiĉon: Zarany devas reveni al la patro, por ke ŝi prizorgu lin.

De tiam komianoj loĝas apud riveroj Vyĉegda kaj Kama; iom post iom ili ankaŭ translokiĝis al aliaj lokoj (rivero Peĉora, Siberio, Murmanska regiono).

Sed Suno ne forgesis la ofendon. Ĉiuloke, kie loĝas la komianoj, Suno ne emas helpi homojn: li ne sufiĉe varmigas ilian teron; nur 3-4 monatojn estas varme, dum la cetera tempo estas malvarmo kaj mallumo. Tamen, tiu situacio helpis plifortigi la karakteron de komioj: ili estas fortaj, ne babilemaj kaj obstinaj.

b. Ekonomio

La fundamento de la ekonomio estas petrolo, karbono, gaso, arbaro kaj agrikultura industrio. La sociekonomia situacio estas malfacila, ĉefe en agrikulturo. Kvankam nun plialtiĝis rezultoj de la petrola industrio, la nuna situacio estas nestabila pro la konstanta redivido de proprieto.

c. Nacia politiko

Nun komianoj estas ĉirkaŭ 500 000 homoj. 320 000 loĝas en la Respubliko Komi kaj konsistigas 26 procenton de la loĝantaro.

Laŭ la Konstitucio de la Respubliko Komi, ĝi estas parto de la Rusa Federacio. En artikolo 3 de la Konstitucio estas skribite, ke la komia popolo estas la unua fonto de la Ŝtato de la Respubliko Komi. La politiko de la Ŝtato estas direktita al la subteno kaj progresigo de la lingvo, la kulturo kaj la tradicioj de la komia popolo laŭ internaciaj principoj por indiĝenaj popoloj.

En la Respubliko Komi ja multo estas farata por gardi kaj progresigi la lingvon kaj la kulturon. Ekzemple, estas leĝoj pri edukado kun naciaj elementoj kaj ankaŭ leĝo laŭ kiu oni povas influi la nacian politikon. En la registaro de la Respubliko Komi multaj homoj subtenas la komian nacian movadon. Ĉio ĉi ebligas aserti ke la situacio de la komia popolo vere havas garantiojn por plua progresado.

Sed ne ĉio estas simpla. Dum la prezidanteco de JELCIN, la oficiala politiko favoris la sendependecon de regionoj; sed en la lastaj du jaroj, laŭ la gvidlinioj de PUTIN, la federacia centro komencis premi regionojn, por ke iliaj leĝoj fariĝu analogaj al la federaciaj leĝoj. Tio ĉi povas negative influi la progreson de indiĝenaj popoloj en Rusio. Ekzemple, en la Respubliko Komi, jam estis nuligita la leĝo "Pri statuso de la komia popolo" kaj estis akceptita nova federacia leĝo pri partioj kaj movadoj. Nun, por ni estas pli malfacile labori. La Parlamento de la Respubliko Komi estas devigita obei kaj ŝanĝi siajn leĝojn; sed la ideo en la Respubliko Komi estas ŝanĝi nur la formon kaj gardi la principojn. Fakte, nun en Rusio disvolviĝas mallaŭta leĝa batalo inter Moskvo kaj la regionoj.

La situacio kompliktiĝas, ĉar nun en la Respubliko Komi okazas balotkampanjo. Ni elektas novan ĉefon por la Respubliko. Kaj nia organizo aktive partoprenas.

Sed la nacia movado Komi daurigas sian laboron. Antaŭ-nelonge ni faris ĉiujarajn konferencojn en distriktoj kaj urboj, ni ricevis subtenon de la popolo. Nun ni preparas neordinaran Kongreson, kiu celas akcepti novan regularon de la movado. Ni jam preparis novan varianton de leĝo "Pri registara subteno de reprezentaj organoj de indiĝena popolo en la Respubliko Komi". Ni esperas baldaŭ havi tiun leĝon tiel ke laboro de la komia nacia movado denove plifortiĝu.

Post tiu ĉi komplika periodo la gefiloj de Pera kaj Zarany povos labori pli normale kaj plibonigi sian vivon.

Aŭtoro: Vasilij KISILEV
Plenuma sekretario de Plenuma Komitato
Kongreso de Komia Popolo; kaj
Sekretario de la Konsilantaro
Fondaĵo Indiĝenaj Dialogoj

2. コミ共和国(ロシア)について
a 古代のコミの大地と神話

もし、人類が、(我々皆がダーウィン以後学んだように)サルからの進化の結果なのかどうか、コミ人に尋ねたなら、コミ人は笑いだしてこう言うでしょう:コミ人以外はそうかもしれない。コミ人は熊から進化しました。

大昔、熊と人間の女との結婚からPeraという名の強者が生まれたという神話があります。彼が成長すると、Peraは太陽の娘であるZaranyに恋をしました。ZaranyもPeraに恋をしました。しかし、父である太陽は強く反対しました。

若者たちは大きな川であるKamaとVyĉegdaのそばに逃げました。太陽は怒り、ソッポを向いてしまいました。(照らされなくなった)地上は真っ暗になり、極度に寒くなりました。

しばらくたってから、父である太陽は、反抗的な若者に何が起きたか調べようと思いました。彼は太陽に叫び、かっさいしているたくさんの人を見ました。PeraとZaranyは火を起こし家を建てることを覚え、すでにたくさんの子供が生まれていたのです。

年老いた太陽は自分の子供を憐れみました。彼は助けることを決意しましたが、条件を定めました:Zaranyは、父の面倒を見るために父のところへ帰らねばなりませんでした。

その時からコミ人はヴィチェグダ川とカマ川のそばに住んでいますが、少しずつ他の場所(ペチョラ川沿岸, シベリア, ムルマンスク地方)にも移住しました。

しかし、太陽はあのときの怒りを忘れてはいません。コミ人が住んでいるところはどこも太陽の恵みは少なく、大地を暖めるには不十分です。暖かいのはたった3~4ヵ月で、他の時期は寒冷と闇です。しかし、この状態はコミ人を強くしました。彼らは強く、無口で、頑固です。

b 経済

経済の基本は石油、炭、ガス、森そして農業です。社会経済上の状態は、農業を中心にきびしい状況です。石油産業は、現在発展していますが、その状態は、絶え間ない所有権の再分割のため安定していません。

c 国政

現在、コミ人は約500000人います。320000人はコミ共和国に住んでいて住民の26%を構成しています。

コミ共和国の憲法によれば、コミ共和国はロシア連邦の一部です。憲法第3条には、コミ人はコミ共和国の最初の「みなもと」だと書かれています。国の政治は、先住民族に対する国際的原則に従ったコミ人の言語、文化、伝統の支持と発展へと方向づけられています。

コミ共和国では、言語と文化を保護し発展させるために、実に多くの事が行われています。たとえば、民族的要素をもった教育に関する法律や、それに
よって民族政策に影響を与えることができる法律があります。コミ共和国政府関係の多くの人々がコミ民族運動を支持しています。以上のことからコミ人は、さらなる発展のための保証を得ていると言うことができます。

しかし、何もかも簡単には行きません。エリツィンが大統領だった時、公的な政策は地方の自主性を尊重していました;しかし、最近2年間にプーチンの指導路線に従って連邦本部は、州の法が連邦の法に似たものになるように共和国に圧力をかけ始めました。これはロシアの先住民族の発展に否定的な影響を与えるかもしれません。たとえば、コミ共和国では既に「コミ人の身分について」という法が無効にされ、政党と政治運動についての新しい連邦法を受け入れました。現在私たちにとって活動するのはさらに困難にものとなっています。コミ共和国の国会は服従し、法を変えねばなりませんでした;しかし、コミ共和国の理念は形式を変えるということだけで、原則を守るということです。実のところ、現在、ロシアではモスクワと地方との間で静かな法的闘争が拡大してます。

現在、コミ共和国では投票のキャンペーンが起きているので、状況は複雑になっています。私たちは新しい共和国の代表を選びます。そしてコミ民族運動は活動を続けています。

今、私たちは運動の新しい規約を採択することを目的とした臨時会議を準備しています。私たちは既に「コミ共和国の先住民族の代表機関の政府支援に
関する」法律の改訂案を準備しています。私たちはやがてこの法律が成立してコミ民族運動の活動が再び強化されるように希望しています。

この複雑な時期を過ぎれば、PeraとZaranyの子孫たちはその労働をさらに正常化し、生活を改善することができるでしょう。

筆者:Vasilij KISILEV

実行委員会「コミ民族会議」の執行書記

財団「先住民族の対話」顧問団の書記

3. Novaĵoj el Barato

a. La 3-an de decembro 2001, celebrante la Mondan Tagon de la Handikapuloj en la nova oficejo de la Triba Bonfarta Asocio kaj aŭskultante la prelegon de S-ro S.B. MEDHI, antawa speciala raportanto de la Nacia Komitato por Homaj Rajtoj, mi decidis prezenti la ideon pri Homaj Rajtoj kaj kiel respekti ilin.

b. La 10-an de decembro 2001, la Triba Bonfarta Asocio de la Nordorienta Regiono celebris la Mondan Tagon por Homaj Rajtoj en Assamo. Amkaŭ la Sekureca Militistaro estis invitita celebri tion kune kun tiuj, kiuj estas nun suferantaj kaj subpremataj. Tiu ĉi tago estis vere signifoplena por la kamparaninoj kiuj neniam ĝis nun havis la eblecon persone renkonti funkciulojn kaj vivas ĉiam timantaj suferojn kaŭze de ili.

Poste la Triba Bonfarta Asocio sukcesis ŝanĝi sian politikon por transformi la sekurecan militistaron en popolamikiĝantajn funkciulojn. Hodiaŭ la Triba Bonfarta Asocio helpas progresigi la Polician Projekton de Rehonorigado de la viktimoj de la ribeloj en la Kamrup-a Distrikto.

c. La Triba Bonfarta Asocio ankaŭ forte batalas kontraŭ la polucio en la montetoj de Assamo kie la cementa industrio poluciis la medion de la indiĝenaj popoloj. Multe da indiĝenaj homoj mortadas nun de tuberkulozo kaŭze de spirado de cementa polvo.

d. La 8-an de marto 2002 la Internacia Tago de la Virino estis celebrita de la Triba Bonfarta Asocio en la regiona oficejo en Guwahati por akcenti la solidarecon de virinoj. La temo de la tago estis la "Grava Rolo en la socio de la Virinoj koncerne Pacon kaj Harmonion". Alparolis la publikon du gastprelegantoj pri paca edukado kaj memfido. La membroj de la Asocio kuragiĝis la ĉeestantajn virinojn peti diversan informon kiun la Asocio povas oferti por plibonigi iliajn eblecojn en ĉiuj aspektoj de la vivo. Poste la virinaj grupoj diskutis pri Paco kaj Edukado por la Knabinoj. Ili decidis transdoni la rezultojn al la aliaj membroj de iliaj grupoj por ke ankaw ili sciu pri tio kaj povu uzi tiun konon.

Informis: Maria MANGTE
(Kom popolo en Barato)
Membro de la Konsilantaro de Indiĝenaj Dialogoj

3.インドからのニュース

a. 2001 年12月3 日に部族厚生協会の新しい事務所で世界障害者デーを祝い、国家人権委員会の前特別報道官であるS.B. MEDHIさんの講演を聞いて、私は人権についての考え方や、人権を尊重するにはどうするべきか、を話すことにしました。

b. 2001年12月10日、東北地方の民族厚生協会はアッサムの世界人権デーを祝いました。現在圧迫され苦しんでいる人たちと一緒この日を祝うようにと、国防軍も招かれました。日常役人に会うことなどなく、役人にいじめられるのでないかといつもおびえて暮らしてきた農村の女性にとって、この日は、ほんとうに意義のある日でした。


こののち部族厚生協会は、国防軍を住民に友好的な公務員集団に変える政策を打ち出すことができました。部族厚生協会は今、Kamrup地方での動乱の犠牲者に対する名誉回復のプロジェクトの推進に協力しています。

c. 部族厚生委員会は、アッサムの丘陵地帯での、セメント産業による先住民族の環境汚染に対しても強力な闘いを進めています。現在多くの先住民が、
セメントのほこりの吸入による結核のために亡くなっています。

d. 2002年3 月8 日の国際婦人デーは、女性の連帯を強調してGuwahatiの地方事務所で部族厚生協会によって祝われました。その国際婦人デーのテーマは、「平和と調和に関する女性の社会における重要な役割」です。二人の客員講師が平和教育と自信についての講演をしました。協会員は女性出席者が色々な情報を求めるように促しました。その情報はあらゆる面での生活改善のために協会が提供できるものです。その後女性グループが少女のための平和と教育について討議しました。彼女たちは、グループのほかのメンバーにもこの結果を伝え、みんながそれを理解し役立てることができるようにすることを決めました。

報告者:Maria MANGTE
(インドのコム民族)
先住民族の顧問団メンバー

4. "Kurso pri Indiĝenaj Dialogoj" en la Politekniko de Kosta-Riko

Ekde la 3-a de aprilo denove okazas "Kurso pri ID" en la Politekniko de Kosta-Riko. Entute estas 25 studentoj el plej diversaj teknologiaj fakoj. Ĝi daŭros 5 semajnojn, ĉiumerkrede okazos tri-hora leciono. José Carlos MORALES kaj Gilbert GONZÁLEZ MAROTO prelegos dum la kurso. La unua pri la internacia organizado de la indiĝena movado, la dua pri la lukto kontraŭ la konstruado de digo en indiĝena teritorio.

Informis: Antonio LEONI (Kosta-Riko)

4.コスタリカ工業大学での「先住民の対話・講習会」

 4月3日から「ID(先住民の対話)講習会」が再びコスタリカ工業大学で開かれました。技術関係のいろいろの学科の学生25人が参加しました。
毎週水曜日3時間の授業が5週間続きます。ホセ・カルロス・モラレス と ヒルベルト・ゴンサレス・マロト が講義します。ホセは先住民運動の国際組織について、ヒルベルトは先住民地域のダム建設に対する闘いについて。


報告者:アントニオ・レオニ(コスタリカ)

5. 6-a Konferenco de la Partoprenantoj en la Konvencio pri la Biodiverseco

Inter la 7-a kaj la 19-a de aprilo 2002, do nun, okazas en Den Haag (Hago) la 6-a Konferenco de la Partoprenantoj en la Konvencio pri la Biodiverseco. La partoprenantoj unuaflanke konsistas el reprezentantoj de la ŝtatoj kiuj subskribis la Konvencion, same kiel, aliflanke, konsistas el reprezentantoj de multaj NRO-oj, el kiuj pluraj partoprenis en la Internacia Indiĝena Forumo pri Biodiverseco (IIFB) (vidu la intervjuon sube).

Cirkaŭ 70 indiĝenaj reprezentantoj de diversaj popoloj de ĉiuj partoj de la mondo partoprenas en la Konferenco. Inter ili estas 14 indiĝenaj virinoj, kiuj reprezentas la Indiĝena Reto de Virinoj pri Biodiverseco (vidu sube). La virinoj estas apogitaj (finance kaj pratike) de NCIV (Nederlanda Centro por la Indigenaj Popoloj) kiu estas unu de niaj ID-partneroj.

La IIFB ege emfazis la lastajn tagojn, ke la Konferenco ebligu kaj respektu la oficialan konsilostatuson de la IIFB kaj siajn rekomendojn kiuj temas pri memdetermino, antaŭinforma konsento, plibonigo de la kapabloj partopreni en internaciaj rilatoj, samranga partopreno en la profitoj, kontaktoj kun aliaj internaciaj lawleĝaj organizoj kaj aliro al aliaj dokumentoj. Ili klarigis ke ĉefe la rekomendoj faritaj de ili dum la kunveno en Bonn (Germanio, vidu TAMTAMO N-ro 7) ne estas respektitaj.

Tiu konferenco ege gravas por ni, mi informu vin pri la ankoraŭ venontaj tagoj en la sekva TAMTAMO.

Informis: Jebra Ram MUCHAHARY
(Bodo popolo en Assam, Barato)
Membro de Konsilantaro de Indiĝenaj Dialogoj

5. 第6回生物多様性条約締結国会議

 2002年4月7日から19日まで、つまりこの文を書いている今、ハーグで第6回生物多様性条約締結国会議が開かれています。参加者はまず、この条約に署名した国々の代表ですが、多くのNGO代表も出席しており、その中には国際先住民フォーラム(IIFB)に参加した人たちもおりました(後出の
インタービュー参照)。

 世界各地からの先住民代表約70人が会議に参加しています。そのうち14人の先住民女性は生物多様性に関する女性先住民ネットワーク(後出)の代表です。女性たちは(金銭的にも技術的にも)NCIV(オランダ先住民センター)に支援されています。

 閉会近いころIIFBは次のことを強調しました。この会議はIIFBの公的諮問機関としての地位を認め、自主決定、事前同意、国際関係に参加する能力の向上、他の国際的合法組織と同レベルの、利益や接触への参入、文献へのアクセス - にかかわる自らの勧告を尊重すること、です。彼らの説明によると、主としてボン(ドイツ、TAMTAMO 7 号参照)での会議で彼らが出した勧告は尊重されていないそうです。

 この会議は我々にとって重要なものなので、このあとの日程については次号のTAMTAMO でお知らせしましょう。

報告者:Jebra Ram MUCHAHARY ( インド、アッサムのボド族)、先住民族の対話(ID)評議員会のメンバー

6. Raporto pri renkontiĝo kun la ge-edzoj TAMANG en Den Haag (Hago)

Jen resumo de intervjuo okazinta la 13-an de aprilo 2002.

Dum la 6-a Konferenco de la Partoprenantoj en la Konvencio pri la Biodiverseco (KPKB) en Den Haag (Hago, Nederlando) mi havis la plezuron paroli kun Stella TAMANG kaj ŝia edzo Parshu Ram TAMANG (Tamang popolo el Nepalo) pri, interalie, la influo de la indiĝena mondo en oficialaj kunvenoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj specife pri la rolo de indiĝenaj virinoj.

Stella rakontis al mi ke dum la 2-a KPKB ĉe-estis ege malmulte da indiĝenaj virinoj kaj dum la 3-a KPKB la rolo de indiĝenaj virinoj estis diskutata inter ili laŭ ŝia propono kaj, sekve,dum la 4-a KPKB en 1998, okazis la unua kunveno de la Indiĝena Reto de Virinoj pri Biodiverseco. Tiu reto nun vere funkcias kaj dum la 5-a KPKB estis ankaw instalita la Internacia Indiĝena Forumo pri Biodiverseco (IIFB) kiel oficiala Konsilantaro de la KPKP. Tio signifas grandan paŝon antaŭen por la indiĝena mondo.

Ambaŭ rakontis pri pluraj principoj de IIFB, kiuj ĉi-foje estis prezentitaj en Den Haag (Hago) inter ili:
* Ne-disigo de la kono de la indiĝena mondo pri la konektitaj genetikaj fontoj. Ekzemple: internaciaj gvidiloj, kiuj progesigas la artefaritan dividon inter indiĝena kono kaj la fontoj al kiuj ili rilatas, ne estu akceptitaj.
* Malpermeso de pretendoj super intelekta proprieto pri indiĝena kono kaj konektitaj genetikaj fontoj, inkluzive de derivaĵoj. Ekzemple: patento pri vivformoj kiel sanktaj indiĝenaj plantoj aŭ indiĝena genetikmaterialo.

Ni kune rememoris la vesperon de la pasinta 9-a de aprilo kiam la virinoj Lucy MULENKEI (Maasai popolo de Kenja) kaj Joji CARIñO (Ibeloj-Iigorot popolo en Filipinoj) partoprenis en forumo, organizita de NCIV, partnero de Indiĝenaj Dialogoj, kaj parolis tre klare kaj impone pri la rolo de la indiĝenaj virinoj en la agrikultura kono. La granda danĝero estas ke ankaŭ tiu kono baldaŭ malaperos. Sed iliaj prelegoj en la forumo en akompano de du oficialaj reprezentantoj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Nederlando kaj de la internaciaj mediaj organizoj signifas ke ili vere estis aŭskutitaj.

Estas interese scii ke s-ino TAMANG dum jaroj laboris en lernejo, kiun ŝi komencis fondis 25 jarojn antawe kiel etullernejo, kiu nun estas lernejo por infanoj inter 4 kaj 16 jaroj. S-ino TAMANG fondis antaŭ 9 jaroj alternativan lernejon laŭ indiĝenaj lernmetodoj. Ekzemple: la infanoj lernas kaj laboras en la kamparo kaj en la hejmo, por lerni la agrikulturajn kaj la aliajn tradiciajn konojn.
ID dankas la ge-sinjorojn TAMANG kaj deziras bonan preparadon kaj inspiron al ĉiuj indiĝenaj reprezentantoj kiuj laboras nun en Den Haag (Hago) kaj kiuj renkontiĝos baldaw kun multege da aliaj indiĝenoj en NovJorko dum la historia Unua Internacia Forumo pri Indiĝenaj Aferoj venontan majon.

Informis: Bessie SCHADEE,
Direktorino de Indiĝenaj Dialogoj (Nederlando)

6.ハーグでのタマン族夫妻との会見報告

2002年4月13日のインタービューの要約です。

 ハーグで開かれた第6回生物多様性条約締結国会議(KPKB)で、私はネパールのタマン族の Stella TAMANGとその夫 Parshu Ram TAMANGと一緒に、国連の公式の会合における先住民世界の影響など、特に先住民女性の役割について話し合えて嬉しかった。

 Stellaの話によると、第2回 KPKB では先住民女性の参加はほんのわずかなものだったが、第3回 KPKB では彼女の提案によって先住民女性の役割について討議が行われ、これに続く1998年の第4回 KPKB では生物多様性に関する女性先住民ネットワークの第1回会合が開かれました。
このネットワークはよく活動しており、第5回 KPKB では生物多様性に関する国際先住民フォーラム(IIFB)がKPKPの公式の評議機関として設置されました。これは先住民の世界の大きな前進です

 二人とも今回ハーグで提示された諸原則について話してくれましたが、その中には次のようなものがあります。

-   先住民世界の、関連する遺伝的起源に関する知識を切り離さないこと。例えば:先住民の知識を、それにかかわる原材料から人工的に区別しようとする国際的指針は受け入れるべきでない。

-   先住民の知識と、関連する遺伝的起源に関する知的財産権の主張の、派生する物を含めての禁止。例えば:先住民の神聖な植物や遺伝的資源。

 IDのパートナ- NCIV (オランダ先住民センター)が組織した4月9日夜のフォーラムのことはよく覚えています。ケニヤのマサイ族の Lucy MULENKEIとフィリピンのイベロ・イイゴロト族の Joji CARIñO(ともに女性)が参加して、先住民女性の農業知識面での役割について、はっきり堂々と話しました。しかしこの知識も消滅の危機にあるのですが、このフォーラムでの、オランダ外務省の代表と国際マスメディアの臨席の場での2人の講演は大きな感銘を与えました。

 タマン夫人が25年前に幼児のために始めて何年か働いていた学校が今は4才から16才の子供たちのための学校になっていると聞くのも興味深い。
彼女は9年前に先住民の学習方式による別の学校を建てました。例えば:そこで子供は野外や家庭で農業その他の伝統的な知識を働きながら学んでいきます。IDはタマン夫妻に感謝するとともに、やがてニューヨークで来たる5月に開かれる歴史的な第1回フォーラムで多くのほかの先住民たちに出会うことになる、今ハーグで働いている先住民代表たちが、そのためにいい準備ができるように、いい着想をもてるように、と願っています。

報告者:ベシ・スハデ,ID(先住民族の対話)理事長

TAMTAMO JARO 3, No. 11
www.idnetwork.nl/tamtamo Aprilo, 2002
タムタモ 3年度、第11号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年4月

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO


Kunlaborantoj:

Ni tre speciale dankas al la jenaj Kunlaborantoj, kies sindediĉo permesas la plurlingvan aperon de TAMTAMO:

Anglalingvaj:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

Hispanlingvaj:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

Japanlingvaj:

YOKOYAMA Hiroyuki
HOSHIDA Acuŝi
SATO Eiĵi
KIMURA Goro

Franclingvaj:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

Dankon !

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長


協力者:

我々は以下の協力者にとても感謝しています、彼らの献身でタムタモの複数の言語版をアップすることができます:

英語版:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

スペイン語版:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

日本語版:

横山裕之
星田淳
佐藤英治
木村護郎

フランス語版:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

ありがとう!

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO JARO 3, No. 11
www.idnetwork.nl/tamtamo Aprilo, 2002
タムタモ 3年度、第11号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年4月