ID
Tamtamo No 12

ISSN - 1409-4576

ID

タムタモ 第12号

ISSN - 1409-4576     2002年5月発行

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO JARO 3, No.12
Majo, 2002

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

Limdato por kunlaboraĵoj por TAMTAMO No13: la 11-an de junio 2002

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 3年度、第12号
2002年5月

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

タムタモ第13号の原稿の提出期限日:
2002年6月11日

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. Redaktora noto

Reza TORABI (Irano)

2. Fino de Kurso pri Indiĝenaj Dialogoj en Politekniko de Kosta-Riko

finiĝis la ĉi-jara Kurso pri Indiĝenaj Dialgoj (ID) .
Antonio LEONI (Kosta-Riko)

3. Intervjuo kun Margreet PESCHIER nova membro de la teamo de Indiĝenaj Dialogoj (ID)

Margreet Peschier rakontas pri sia kunlaboro kaj konatiĝo kun Indiĝenaj Dialogoj (ID ) kaj Esperanto.

4. Kulturaj Indiĝenaj Dialogoj: Pri "Vu bo duo" kaj Vuduo

Vu bo duo eble sonas kiel Zulua, Inuktituta, kiel unu el la indiĝenaj lingvoj el la profunda Amazona pluvarbarego aŭ kiel iu alia lingvo el nekonata kulturo.
Jean CODJO (Kanado/Benino)

5. Sun-energio por protektado de arbaro en indiĝena teritorio

Antaŭ kelkaj semajnoj, internaciaj ĵurnaloj informis pri interesa projekto disvolviĝanta en Kosta-Riko, kiu rekte rilatis al indiĝenaj komunumoj.
Antonio LEONI (Kosta-Riko)

6. Rezultoj de la 6-a Konferenco pri Biodiverseco en la Hago (Nederlando)

Jebra MUCHAHARY (Bodo popolo de Barato) kaj Bessie SCHADEE (Nederlando)

目次


1. 編集長の覚え書き

Reza TORABI(イラン)

2. コスタリカ理工科大学での「先住民族の対話」に関する講習会の終了

先住民族の対話(ID)に関する今年の講習会が終わりました

Antonio LEONI (コスタリカ)

3. 先住民族の対話(ID)チームの新メンバーMagreet PESCHIERへのインタビュー

Margreet Peschierが、先住民族の対話(ID)とエスペラントの協力と体験について話した。

Bessie SCHADEE(オランダ)

4. 先住民族の文化の対話:"Vu bo duo"とヴードゥーについて

Vu bo duo という語を聞いて読者が思い浮かべるのはどこかの未知の言葉であろうか。たとえばズールー語(南アフリカ)、イヌイット語(北米アラスカ圏)、アマゾンの熱帯雨林の言語などのように。

Jean CODJO (カナダ/ベニン人)

5. 先住民族の領域での森林保護のための太陽エネルギー

数週間前に、国際定期刊行物で、先住民族共同体に直接関係する、コスタリカでの発展段階の興味深い計画について知りました。

Antonio LEONI (コスタリカ)

6. ハーグでの生物多様性に関する第6回会議の結論

Jebra MUCHAHARY (インドのボード人)とBessie SCHADEE(オランダ)

ENHAVO

1. Redaktora noto

Karaj kaj estimataj gelegantoj de TAMTAMO!

Saluton al Vi!

Ekde ĉi tiu numero de TAMTAMO mi -Reza TORABI - estas kunredaktoro de TAMTAMO. Kiel Esperanto-instruisto ekde antaŭ 8 jaroj mi aktivumas en diversaj medioj de Esperantujo kaj jen mi estas je la dispono de Indiĝenaj Dialogoj(ID). Espereble dank'al helpo de la interesitoj kaj legantoj ni havu pli bonan informilon spegulante la okazintaĵojn rilataj al Indiĝenaj Dialogoj (ID) .

Sincere via;
Reza TORABI (Irano)
Kun-redaktoro
Indiĝenaj Dialogoj

本文

1. 編集長の覚え書き

親愛なるタムタモの読者の皆さん!

ごあいさつ申しあげます!

今回の号から、私レザ・トラビ(Reza TORABI) が、タムタモの共同編集者となりました。8年前から、私はエスペラントの教師として、様々なエスペラント界の環境で活動し、今後は、先住民族の対話 (ID) のお役に立ちたいと思っています。関係者と読者各位のご支援により、先住民族の対話 (ID) に関連の事柄を密接に反映させた情報紙を作っていきます。

よろしくお願いします;
報告:Reza TORABI(イラン)同編集者
先住民族の対話

2. Fino de Kurso pri ID en Politekniko de Kosta-Riko

La 15-an de majo, finiĝis la ĉi-jara Kurso pri Indiĝenaj Dialogoj per prelego de s-ro Gilbert GONZÁLEZ MAROTO, membro de la Indiĝena Konsilio de Indiĝenaj Dialogoj (ID). Entute, partoprenis la kurson 25 studentoj, kiuj estis instruitaj pri la origino, situacio kaj perspektivoj de la internacia indiĝena movado; krome, ili ankaŭ iom spertis la lernadon de Esperanton kaj konsciiĝon pri transkultureco. La partoprenintoj montriĝis tre kortuŝitaj prelego de s-ro GONZÁLEZ MAROTO, kaj mem esprimis apogon al la lukto kontraŭ inundo de indiĝenaj teroj por konstruado de digo en la sudo de Kosta-Riko. En la antaŭlasta leciono estis prelego de s -ro José Carlos MORALES (prezidanto de la Indiĝena Konsilio de Indiĝenaj Dialogoj (ID) , kiu parolis pri la indiĝena movado kadre de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj kaj pri la perspektivoj de la indiĝena movado la nuna periodo de tutmondiĝo.

Informis: Antonio LEONI (Kosta-Riko)

2. コスタリカ理工科大学での「先住民族の対話」に関する講習会の終了

 5月15日に、先住民族の対話の先住民族協議会のメンバーである、Gilbert GONZÁLEZ MAROTO 氏の講演による「先住民族の対話」に関する今年の講習会が終わりました。およそ、25名の生徒が講義に参加しました。生徒は、国際先住民族運動の起源、立場、展望を教わり;さらに、エスペラントの学習や文化の伝搬性に関する認識も少々経験しました。参加者は、Gilbert GONZÁLEZ MAROTO 氏の講演に非常に感動し、コスタリカ南部の先住民族の土地で、氾濫に対抗して堤防建造を進めていることへの支持を表明しました。最後の一つ前の講義では、先住民族の対話の先住民族協議会の議長である José Carlos MORALES 氏の講演がありました。彼は国連のシステムの枠内での先住民族の運動とグローバリゼーションという今の時代での先住民族の運動の展望についての話しがありました。

報告: アントニオ レオニ (コスタリカ)

3. Intervjuo kun Margreet PESCHIER membro de la teamo de Indiĝenaj Dialogoj

Margreet PESCHIER (Nederlando) estas membro de la teamo de Indiĝenaj Dialogoj.

Ni petis al Margreet rakonti pri si mem. Jen ŝia respondo: " Mi ĝojas povi rakonti ion pri mi mem kaj pri kiel mi Esperantistiĝis kaj iĝis kunlaborantino en Indiĝenaj Dialogoj.

Iun tagon en 1999 oni demandis min ĉu mi volus kunlabori en projekto pri indiĝenaj popoloj. Sen scii multe pri la projekto mi jam konsentis ĉar mi ĉiam estas interesata pri aliaj lingvoj kaj kulturoj kaj, kompreneble, pri la homoj kiuj apartenas al tiuj kulturoj. La celo de la projekto estis instrui al reprezentantoj de indiĝenaj popoloj la uzon de modernaj komunikaj medioj. Tiumaniere ili povus interparoli, interdiskuti pri siaj problemoj kaj lerni unu de la alia pri kiel trovi solvon al problemoj kaj ankaw kune fari proponojn por peti helpon al grandaj internaciaj organizoj.

Estis nur io, kion mi trovis strange. Oni instruis Esperanton por interkomuniki. Mi vere ne sciis multe pri Esperanto. Mi sciis ke ĝi estas planlingvo, sed mi konis neniun, kiu parolas tiun lingvon. Ankaw mi sciis nenion pri kluboj aŭ pri la movado.

Mi pensis: kial Esperanto, tiu lingvo ne sukcesis, ĉu ne? Kial oni ne instruas la anglan? Do mi ne ŝatas la superregadon de io aw iu, fakto estas ke hodiaw parolante la anglan oni povas interkomuniki en multaj partoj de la mondo.Kompreneble, ID bezonis monon por subteni kaj daŭrigi la projekton. Pro tio mi kunlaboris por fari sendependan studon pri la projekto kaj por skribi artikolon pri ĝi. Per tiu artikolo ID povus eble ankaw konvinki entreprenojn, naciajn aw internaciajn organizojn mone subteni la projekton dum 4 jaroj.

Sed, kiam la kurso komenciĝs mi tuj komprenis la problemon de la lingvo. La reprezentantoj parolis aŭ la anglan, aŭ la francan aŭ la hispanan kiel pontlingvojn. Alifoje estis ankoraw grupo kiu havis la rusan kiel pontlingvon. Mi scias, kiel instruistino de la hispana , kiom malfacile estas por hispanparolantoj lerni la anglan kaj prononci ĝin bone. Ankaw mi scias ke en Sud-Ameriko oni sentas multe la superregon de Usono.Sed tamen, 3 semajnojn por lerni kaj komuniki inter ili pere de Esperanto, ĉu tio estas farebla?

Mi estis surprizita pri la lernado de Esperanto. La lingvo estas simpla kaj logika kaj la ID-instruado estis tre ĝoja, neortodoksa kaj tre ludema. Mi ne estis tie ĉiun tagon dum la dua mondskala ID-kurso, tamen mi lernis ankaw iom da Esperanto. Ekde tiu momento mi sciis ke mi volus lerni tiun lingvon. Pro tio mi aliĝis al la 4-monata kurso en Karlskoga, "Svedio", ĉar mi volis flue paroli Esperanton.

Kaj nun... kia surprizo! Post mia reveno , s-ino Bessie SCHADEE invitis min kunlabori en la Fondaĵo ID, organizo kiun mi vere ŝatas, ĉar ID subtenas indiĝenajn homojn por ke ili mem povu agi kaj reagi antaŭ siaj problemoj."

3.先住民族の対話 (ID) チームの新メンバーMagreet PESCHIER へのインタビュー

 Margreet PESCHIER (オランダ) は、先住民族の対話 (ID) のチームメンバーです。私たちは、Margreet さんへ自分自身のことを語ったことについて質問しました。ここに返事があります:「私は自分について何かを話すことができ、どのようにエスペランチストになり、先住民族の対話の協力者になったかを話せることをうれしく思います。

 1999年のある日、私は先住民族の対話の計画に協力するのかどうか、尋ねられました。この計画の多くを知ることなしに、私は協力の同意をしていました。というのは、他の言語や文化やもちろんその文化に属する人々についてもいつも興味を持っていました。計画の目的は、現代の通信環境の使い方を先住民族の代表者に教えることでした。このような方法で、彼らは、自分の問題について、会話し、討論することができ、問題の解決をどうするか、互いに学ぶことができ、大きな国際機関へ援助を頼むのに一緒に準備することもできるようになるでしょう。

私は奇妙に思ったことがありました。それは、相互交流するためにエスペラントが教えられていたということです。私は計画言語であることは知っていましたが、その言葉を話している人を誰も知りませんでした。その同好会や運動についても何も知りませんでした。

私は思いました:なぜ、エスペラントは、成功しなたんでしょう?なぜ、英語を教えないのでしょう?さて、今日、英語を話して世界の大部分で相互に交流することができる事実という何かあるいは誰かが優勢というのは私は好きではありません。無論、IDは、計画を支えて続けていくためにお金を必要としています。そのために、私は計画についての独自の研究をしたり、記事を書いたりすることに対して協力しました。その記事でIDは、おそらく、企業や国内外の機関がプロジェクトを金銭的に支援するように説得できることでしょう。

 しかし、講習会が始まった時に、わたしは言語の問題がすぐにわかりました。代表者は橋渡し言語として英語とか、フランス語とか、スペイン語で話しました。別の時はさらに橋渡し言語としてロシア語であるグループもありました。私はスペインの教師のように、スペイン語話者にとって英語を学び、きれいに発音するのにどれだけ難しいかを知っています。私も南アメリカでは人々がアメリカの優勢を強く感じているということを知っています。しかし3週間、エスペラントで学習し、お互いに交流して、それが実現可能でしょうか?

 エスペラントの学習については驚かされました。その言語は簡単で論理的であり、ID-授業は楽しく;非正統的であそびのようでした。私は二回目の世界規模のID-講習会の間は毎日はそこにいませんでした。しかし、少しばかりエスペラントも学びました。その時から、私はその言葉を学ぼうと思いました。そのため、スウェーデンのKarlskogaの4月の講習会へ加わり、というのは、エスペラントを流暢に話したいと思ったからです。

 そして今、。。何という驚きでしょう。私の帰還の後に、ベシ・スハデさんが財団IDに協力するように招待してくれました。その財団は私が本当に高く評価している組織です、というのは、IDは、自分自身で行動ができるように、そして自分の問題にも対応できるように、先住民族を支援するためです。

4. Kulturaj Indiĝenaj Dialogoj: Pri "Vu bo duo" kaj Vuduo

"Vu bo duo"; eble sonas kiel Zulua, kiel unu el la indiĝenaj lingvoj el la profunda Amazona pluvarbarego aŭ kiel iu alia lingvo el nekonata kulturo. Tamen, malmultaj el inter vi imagos, ke Vuduo fontas el FON, lingvo vaste parolata en Benino, antaŭe nomita Danxoma (Okcidenta Afriko). Parolante pri vuduo eble donos al multaj el vi anserhaŭton, ĉar ĝi estis ĉiam konsiderata timiga inter homoj el aliaj kulturoj. La vorto Vuduo kutime memorigas personojn de vivanta pupo aŭ amuleto kiu estas uzata por vundi aŭ senvivigi iun, aŭ ŝanĝi aferojn al sia avantaĵo. Sed tia perforta celo neniam estis io specifia nur al Vuduo; ŝtelisto mortiganta por unudolara profito en Novjorko ne necese estas Vuduisto, nek Itala brokanto provante vendi armilojn al militistoj en Etiopio. Romkatolikanoj, Presbiterianoj, Mahometanoj kaj personoj de aliaj kredoj ĉiuj prononcis vorton, oferis preĝon aŭ petis ŝirmon de Dio, tamen neniuj el ties religioj havas tendencajn doktrinojn.Vuduo, mallongigo por "Vu bo duo", vidata kiel religio ne estas escepto, sed malsimile al la aliaj estas pli tolerema religio, ĉar ĝi ne estas bazita je rigida aŭ nefleksebla doktrino.

Ekvido de ĝia difino eble donos al vi plibonan ideon pri ĝi. "Vu bo duo" en Fon signifas "prenu vian tempon kaj havigu". Alivorte, ĝi tradukiĝas al: "tiru aŭ prenu ĝentile kaj konscie el naturo aŭ el via medio tion, kio estas necesa por via vivado sur la tero. Ĉar ni estas homoj, kaj tial kapricaj estaĵoj kun malsamaj sintenaj deziroj, du homoj ne necese havas la saman celon en prenado el naturo, eĉ sub similaj cirkonstancoj. Ĉiu individuo havas fonon bazitan ĉefe je edukado ricevita de siaj gepatroj aŭ de socio, kiu spegulas la scion de la prauloj. Do estas tute norma ke en vudua kulturo, personoj havas malsamajn metodojn adori, kaj tial la ekzisto de malsamaj interaj reprezenta ĵoj de "Gbedoto" (kreinto de la universo). "Gbedoto" estas tiu, kiun nomas aliaj kulturoj Dio, Alaho, Mawu, Nyankupon, ktp. Iuj vidas Vuduon kiel multdian religion, sed ĉi tio eble ankaŭ donas al Vuduo ĝia tolerema kaj fleksebla karaktero. Povas okazigi sangan batalon inter du Anglaj komunumoj por esti membroj de malsamaj Kristanaj eklezioj, sed tia batalo por similaj kialoj neniam okazus inter "Sapkatasi" (ano de Sapkata) kaj "Heviososi" (ano de Hevioso), du el la multoblaj diaĵoj reprezentitaj en Vuduo.

Tiuj kiuj ankoraŭ timas sorĉkantojn metitaj sur pupo aŭ amuleto pendanta de la kolo, devus tiri sian atenton al alia afero nomita de Fon-parolantoj "Boo". Tio estas samkiel iu recitanta la Psalmojn dum klinanta al statuo de Jezuo sur unu el la montoj en Rio de Janeiro por venki en milito aŭ sukcesi la ekzamenon. Ĉu tia recitado venkigas? Hmmmm...eble jen la punkto.

Aŭtoro: Jean CODJO (Kanado/Benino)

4.先住民族の文化の対話:"Vu bo duo" とヴードゥーについて

 "Vu bo duo";という語を聞いて読者が思い浮かべるのはどこかの未知の言葉でしょうか。たとえばズールー語(南アフリカ)、イヌイット語(北米アラスカ圏)、アマゾンの熱帯雨林の言語などのように。しかし、あなたがたの少数の人々は、ヴードゥーは、以前にDanxoma(西アフリカ)と呼ばれたベナンで広く話されていた言語FONが起源となっています。ヴードゥーというと、他の文化圏の人には何か怖くて、鳥肌の立つ思いをする人も多いでしょう。Vuduoと言う言葉は、普通、人を傷つけたり、命を奪うために使われたり、自分の都合に事象を変えるために使われる、生きた人形やお守りを持った人と記憶されています。しかし、そのような暴力的な目標となるものはブードゥーにだけ限られたものではありません;ニューヨークで一ドルのもうけのために殺人をする強盗は、必ずしもブードゥー教信者ではないし、エチオピアの軍人に武器を売ろうとしているイタリアの古物商でもありません。ローマカトリック教徒、長老派教徒、マホメット教徒そして別の信仰を持つ人々の全ての人々は、祈りを捧げたり、神の保護を求めることばを発しますが、誰も意図のある教義をいだいているわけではありません。宗教のように思われる"Vu bo duo"の短縮形であるブードゥーも例外ではないですが、他の宗教とは違って寛大な宗教となってます。というのは、融通のきかない剛直な教義を基にしていないからです。

その定義を発見することは、おそらく、あなたにヴードゥに関してよい考えをもたらすことでしょう。FONの"Vu bo duo"は、「自分の時間を手に入れ、自分のものにしなさい」という意味です。言葉を変えれば、次のように翻訳されます:「自然やあなたの環境から地上生活のために必要なものをていねいに意識的に引き寄せ、手に入れよ。というのは、私たちは人間であり、それゆえに違う心中の願望を持ったきまぐれな生き物である二人の人間は、同じ境遇でさえ、自然からの獲得で必ずしも同じ目的を持たないからです。すべての個人は、先祖の知識を反映している自分の両親や社会から受けた教育を主に基礎とした背景をもちます。
それで、それゆえにヴードー文化において個人が違う方法で崇拝し、"Gbedoto"(宇宙の創造者)による異なった間の代表的なものの存在が、他の文化で、神、Alaho,Mawu, Nyankupon, などと呼ばれているものです。ヴードゥーを多神教と思う人もいるが、このことには、おそらく、ヴードゥーにその寛大さと融通の利く特徴をもたらします。異なったキリスト教教会のメンバーであるために、二つの英語共同体の間の残忍な戦いが起きる可能性はあるが、同じような理由でそのような戦いは、ヴードゥーで代表される多数の神の中の二つ"Sapkatasi"(Sapkataの構成員)と"Heviososi"(Heviosoの構成員)の間に起きる事はありません。

 首にぶら下げた人形やお守りについている魔法の歌をこわがる人たちは、FON話者"BOO"によって名づけられた他のことへ注意を引くかもしれません。これと、戦勝祈願か合格祈願のため、例えばリオデジャネイロのイエスキリスト像にひざまずいて聖歌を詠唱するのとは同じです。詠唱したからこそ勝つという効き目があるのでしょうか。フム、これが論点でしょうか。


著者:Jean CODJO (カナダ/ベニン人)

5. Sun-energio por protektado de arbaro en indiĝena teritorio

Antaŭ kelkaj semajnoj, internaciaj ĵurnaloj informis pri interesa projekto disvolviĝanta en Kosta-Riko, kiu rekte rilatis al indiĝenaj komunumoj. Kompreneble, Indiĝenaj Dialogoj (ID) , tra sia oficejo en tiu lando, volis iom esplori la aferon kaj informi siajn legantojn.

La celo de la priraportita projekto estis protekti arbaron de izolita indiĝena komunumo en Kosta-Riko. La ideo estis engaĝi la komunumon en la protektado de la arbaro per kontrakto, laŭ kiu, ili ricevos elektron fontantan el sun-energio, je relative malmulta kosto, kondiĉe ke ili akceptu protekti la arbaron.

Fakte, tiu iniciato apartenas al organizo nomata Biomass Users Network (BUN-CA), kiu specialiĝas pri disponigo de energia teknologioj al izolitaj komunumoj pere de detala informado kaj mon-pruntado, kies repago povas esti fleksebla, kiel en la kazo de la jam menciita indiĝena komunumo. Tiu ĉi organizo, havas pli vastan projekton nomatan "Fortigo de la Mezamerika Kapablo pri Daŭrema Energio", kiu celas la disvolvigon de daŭremaj malgrandaj energi-projektoj en Mezameriko. Ili financas sin per internaciaj fondusoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj organizoj. Estas grave scii ke BUN-CA disponigas informojn pri la diversaj energiaj teknologioj (suna, venta, malgrandaj hidroelektrogeneriloj, ktp) kaj mon-rimedoj (en la formo de prunto, normale) por la instalado de tiuj sistemoj, sed ke la servoj tute ne estas senpagaj, do, la komunumoj devas montri ke ili kapablas elturniĝi por alfronti la repagojn.

BUN-CA estas en tuta Mezameriko, por tiuj, kiuj volas scii pli, jen la adreso de ĝia hejmpaĝo:
* http://www.bun-ca.org/

Raportis: Antonio LEONI (Kosta-Riko)

5.先住民族の領域での森林保護のための太陽エネルギー

 数週間前に、国際雑誌が、先住民族の共同体に直接関係する、コスタリカに展開した興味深い計画について報道しました。もちろん、先住民族の対話(ID)は、その土地の事務所を通じて、事業を調査し、読者にお知らせしました。

 この報告プロジェクトの目的は、コスタリカの独立した先住民族の共同体の森を守ることです。この考えは、森林を守ることを受け入れさせるということを条件として、比較的少額の費用で、太陽エネルギーからの電気を受け取っている人によって、契約による森林保護をしているこの共同体を参加させました。

 実際のところは、この発議は、Biomass Users Network (BUN-CA)と呼ばれる組織のものです、これは、既に述べた先住民族の共同体の場合のように、その返済が融通可能である金銭貸借と詳しい情報を通じて、独立した共同体へエネルギー技術の使用について専門化しています。この組織は、「持続性のあるエネルギーに関する中央アメリカの能力の強化」と名づけられた広大なプロジェクトを持っています、それは、中央アメリカの持続性のある小規模エネルギープロジェクトの普及を目的としています。この組織では国連やその他の組織の国際的基金で財務処理しています。BUN-CAが色々なエネルギーテクノロジー(太陽、風力、小規模水素発生器など)やそのシステムの取り付けのための(通常、貸借形式での)資本力を自由にでき、しかしながら、そのサービスは全くの無料ではないということを知ることは重要です、それでその共同体は、返済に直面するのを回避することができることを示すにちがいありません。

 BUN-CAは、もっと知りたがっている人のために中央アメリカのいたるところにあります。ここにホームページのアドレスがあります:
* http://www.bun-ca.org/


報告:Antonio LEONI (コスタリカ)

6. Rezultoj de la 6-a Konferenco pri Biodiverseco en la Hago (Nederlando)

Kiel vi legis en TAMTAMO 11 inter la 7-a kaj la 19-a de aprilo 2002 okazis, en Den Haag (Nederlando) la 6-a Konferenco de la Partoprenantoj en la Konvencio pri la Biodiversiteco. La rezultoj estas interesaj , sed ne ĉiuj kontentigas nin. Mi citas el la nun publikigitaj " Dialogaj dokumentoj faritaj de la NRG-oj ":

Dek jarojn post la Monda Kunveno pri la Medio en Rio de Janeiro (Brazilo) registraroj kaj politikaj gvidantoj estas preparantaj rekunveni kaj akcepti ke ekzistas "krizo pri enkondukado". Ili tiam deklaris ke la agado kontraŭ la malriĉeco estas prioritato kaj hontas ke la agadoj ĝis nun ne akordas kun la vortoj en la interkonsentoj. Urĝa agado necesas por helpi pli ol 1.2 miliardo da homoj (el kiuj 70% estas virinoj), kiuj vivas en terura malriĉeco kaj dume plikreskas la krizo pri la medio. Malegaleco inter nacioj kreskis. Multe da internaciaj entreprenoj kondutas sociale kaj medie sen respondeco. Ankaw la pligrandiĝanta militagado minacas la agendon pri daŭreco.

La Internacia Indiĝena Forumo pri Biodiverseco (IIFB) multe agis por enkonduki ideojn pri biodiverseco kaj konservado de la kono de indiĝenaj popoloj en la dialogaj dokumentoj. Ni estis menciitaj en la sekva parto:

Ni rekomendas rerigardi kaj reformi la regulojn pri la intelekta posedaĵo por ebligi al la evoluantaj landoj akiri novajn teknologiojn kaj bazajn kuracilojn, kaj al la terkulturistoj, profiti el bonaj semkonservaj sistemoj (kun la ebleco konservi, interŝanĝi aŭ vendi siajn semojn), same kiel ebligi al la indiĝenaj popoloj de profiti...

La definitiva versio de tiuj paperoj ankoraw ne estas havebla. Baldaŭ ni metos la kompletan tekston en nian TTT-ejon, en la biodiversecujon (komence en la angla, hispana kaj franca versioj, pri kiuj poste ni esperas havi esperantan resumon). Ni ege esperas ke tamen en Johanesburgo (Sud-Afriko) la 2-a Monda Kunveno pri la Medio finfine decidos vere agi pri nia mondo.

Informis: Jebra MUCHAHARY (Bodo popolo d Barato) kaj Bessie SCHADEE (Nederlando)

6.ハーグでの生物多様性に関する第6回会議の結論

 あなたが、タムタモ11号で読んだように、2002年4月7日から10日の間に、デンハーグ(オランダ)で生物多様性に関する協定における参加者の第6回会議が開催されました。その結論は興味深いものですが、すべてが満足できるものではありません。現在公表されている「NRGによって作成された対話の資料」から引用します:

 リオデジャネイロでの環境に関する世界会議の後の10年間に、政府と政治指導者が、会合し、「導入に関する危機」が存在するということを受け入れる準備をしてます。その時に、貧困に対抗した活動が優先であり、今までの活動が協定の文言と調和していないことを恥じているということを宣言しました。緊急の活動が、12億以上の人(70%が女性)を助けるために必要です、この人たちは、恐ろしい貧困の中で生活しており、その間に環境の危機が増大しています。国家間で不平等が増大してきました。多くの国際的企業が、無責任に社会的、環境的に経営しています。さらに増える戦争行為も持続性に関するアジェンダをおびやかしています。

 生物多様性に関する国際先住民フォーラム(IIFB)は、その対話の文書の中の先住民族の知識の保存と生物多様性に関する考えを導入するために多くの活動をしました。次の部分に言及されています:

 「我々は、先住民族が利益を得られるようにするのと同様に、発展途上国に新しいテクノロジーと基礎的な治療器を獲得できるようにするために、農民が優れた種子保存システム(自分の種を保存し、交換し、売買する可能性とともに)から利益を得られるようにするために、知的所有権の規約を再考し、改良することを推奨します。

 この文書の最終版は、入手できません。やがて、生物多様性のページやホームページに完全な原文を置くつもりです。(はじめに英語、スペイン語、フランス語の版で、後にエスペラントの要約を持ちたいと思ってます。)私たちは、ヨハネスバーグ(南アフリカ)での環境に関する第2回世界会議が最終的に世界に対して行動することを本当に決定することを強く希望しています。


情報:Jebra MUCHAHARY (インドのボード人)とベシ スハデ(オランダ)

TAMTAMO JARO 3, No. 12
www.idnetwork.nl/tamtamo Majo, 2002
タムタモ 3年度、第12号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年5月

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO


Kunlaborantoj:

Ni tre speciale dankas al la jenaj Kunlaborantoj, kies sindediĉo permesas la plurlingvan aperon de TAMTAMO:

Anglalingvaj:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

Hispanlingvaj:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

Japanlingvaj:

YOKOYAMA Hiroyuki
HOSHIDA Acuŝi
SATO Eiĵi
KIMURA Goro

Franclingvaj:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

Dankon !

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長


協力者:

我々は以下の協力者にとても感謝しています、彼らの献身でタムタモの複数の言語版をアップすることができます:

英語版:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

スペイン語版:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

日本語版:

横山裕之
星田淳
佐藤英治
木村護郎

フランス語版:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

ありがとう!

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO JARO 3, No. 12
www.idnetwork.nl/tamtamo Majo, 2002
タムタモ 3年度、第12号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年5月