ID
Tamtamo No 13

ISSN - 1409-4576

ID

タムタモ 第13号

ISSN - 1409-4576     2002年6月発行

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO JARO 3, No.13
Junio, 2002

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

Limdato por kunlaboraĵoj por TAMTAMO No14: la 16-an de julio 2002

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 3年度、第13号
2002年6月

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

タムタモ第14号の原稿の提出期限日:
2002年7月16日

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1 Pri la Konstanta Forumo (KF) en Novjorko (majo 2002)

Raporto pri la partopreno de Indiĝenaj Dialogoj (ID) en la Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Aferoj en Ununiĝintaj Nacioj (Novjorko); historie grava evento.

Bessie SCHADEE (Nederlando)


2 Nova kunlaboranto en la Centra Oficejo de Indiĝenaj Dialogoj (ID)

Bessie SCHADEE (Nederlando)


3 Prelego pri Indiĝenaj Dialogoj en Skotlando

Atilio ORELLANA ROJAS (Nederlando/Argentino)

目次


1. ニューヨーク(2002年5月)の恒久的フォーラム

国連(ニューヨーク)での先住民の諸問題に関する恒久的フォーラムにおける先住民族の
対話(ID)の参加についての報告;歴史的に重要なできごと。

ベシー・スハデ(オランダ)

2. 先住民族の対話(ID)の本部の新しい協力者

ベシー・スハデ(オランダ)

3. スコットランドでの先住民族の対話(ID)についての講演

アティリョ・オレジャナ・ロハス(オランダ在住/アルゼンチン)

ENHAVO

1. Pri la Konstanta Forumo (KF) en Novjorko (majo 2002)

Mi havis la honoron de ĉeesti dum la dua semajno de la Unua Sesio de la Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Aferoj (KF) en la konstruaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Estis historia kunveno en kiu partoprenis entute pli mal pli 700 homoj - ne ciuj samtempe - el kiuj 500 indiĝenaj reprezentantoj de indiĝenaj organizoj. La aliaj reprezentantoj venis de UNo kaj organizoj ligitaj al UNo:
*Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO)
*Internacia Oficejo pri Laboro (ILO/BIT)
*Organizo de Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESCO/UNESKO)
*Mediprotekta Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UNEP)
*Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UNDP)
*Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado (UNITAR)
*Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj pri Populacio
*Sekretariato de Unuiĝintaj Nacioj de la Interkonsento pri Biologia Diverseco
*Mondbanko / Monda Banko
*Monda Organizo pri Sano (WHO/OMS)
*Monda Organizo pri Intelektaj PosedRajtoj (WIPO/OMPI)
*Sekretario de la Oficejo de UN-Komisiono pri Homaj Rajtoj (UNCHCR)
*Eŭropa Komisiono

la sekretario de la la Sekretario de la Oficejo de UN-Komisiono pri Homaj Rajtoj, kaj pluraj NRO-j, same kiel nia partnero la Nederlanda Centro por Indiĝenaj Popoloj (NCIV) kaj sciencistoj de cirkaŭ 30 universitatoj kaj internaciaj institutoj. Ĉeestis ankaŭ la observantoj de 30 Membroj-Ŝtatoj de UNo: Aŭstralio, Ĉilio, Danio, Ekvadoro, Estonio, Filipinoj, Finnlando, Britio kaj Irlando, Gvatemalo, Islando, Italio, Japanio, Kanado, Kongo, Kroatio, Libio, Malajzio, Meksiko, Mjanmaro, Nauruo, Nederlando, Norvegio, Peruo, Rusio, Sirio, Solomonaj Insuloj, Sud-Afriko, Svedio, Nov-Zelando kaj observanto de ne-Membro- Ŝtato : Svislando. Ne ĉeestis - rimarkinde - Usono Francio kaj el la tuta Afriko ĉeestis ege malmulte de Ŝtatoj.

La KF-kunveno, post la indiĝena malfermo kun aborigena muziko el Aŭstralio, estis malfermita de la prezidanto de la Ekonomika kaj Sociala Konsilio (ECOSOC, angle: the Economic and Social Council) de UNo, fakte la "ĉefo" de la KF kaj ĝi estis fermita de la Ĝenerala Sekretario de la UNo, S-o Kofi ANNAN. La fakto, ke s-ro ANNAN venis kaj ke li tute klare eksprimis sian apogon al KF, kreis esperon al bona estonto por KF kaj la indiĝena mondo. S-ro ANNAN diris al la reprezentantoj en la salono "Vi estas la plej malriĉaj el la malriĉaj; mi instrukcios ĉiujn organizojn de UNo kunlabori kun vi pri ĉio rilate al temoj kaj aferoj gravaj al la indiĝenaj popoloj. Bonvenon al la UN-familio!"

Tamen, la financa situacio de la KF estas ankoraŭ ne klara kaj ĝis nun ne sufiĉos la mono por facile kaj celtrafe agi ene UNo.

Tra miaj ID-okulvitroj mi oftege rimarkis kiel la lingvoj estas kaj estos, unu el la plej grandaj obstakloj kune kun la manko de mono por la KF. La komunikado inter la membroj de la KF kaj inter la partoprenantoj en la salono estas, kiel ofte ankaŭ en Ĝenevo dum la kunvenoj de la Laborgrupo pri la Indiĝenaj Homaj Rajtoj, limigita al la pontlingvaj limoj. La kelkaj ID-anoj tamen sukcesis kunparoli tra ĉiuj lingvolimoj !

La sesioj okazis inter la 10:00 - 13 :00 kaj inter la 15:00 - 18:00 horo. Poste kunvenis je la 18:30 horo la Indiĝena Konsilio (Indigenous Caucus) en alia konstruaĵo kie gastigi nin la Usona indiĝena organizo ĝis la 21:30 horo. La Konsilio traktis demandojn de KF aŭ preparis tekstojn por la venontaj tagoj. Dum la lunĉpaŭzo okazis ege interesaj kunvenoj en la granda salono, sed bedaŭrinde sen traduko. Tio signifas ke ĉeestis nur la angloparolantoj kaj kelkfoje ankaŭ la hispanoparolantoj (kiam tamen estis la hispanotradukisto). Temis pri intelektaj rajtoj, sano, preparado por la kunveno en Johannesburgo, ktp.

Grava temo, alportita de la partoprenantoj, estis "la indiĝena infano". Fakte la indiĝenaj infanoj ne havas organizon, kiu laboras por ili. Iliaj interesoj estas parte de la laboro de multaj UN organizoj. Ege klare en la rezolucio kaj sugestoj de KF al ECOSOC estas esprimite, ke la indiĝenaj infanoj troviĝas inter la plej preteratentajaj kaj bezonos vere prizorgon. ID laboras nun por ŝanĝi nian TTT-ejon. Baldaw vi trovos pli da materialon pri KF en nia TTT-ejo. Jen la listo de la 16 (nun 15) membroj de la KF:

Indiĝenaj spertuloj:
*S-ro Antonio JACANAMIJOY (Kolombio)
*S-ro Ayitégau KOUEVI (Togo)
*S-ro Willie LITTLECHILD (Kanado)
*S-ro Ole Henrik MAGGA (Norvegio)
*S-ino Zinaida STROGALSCHIKOVA (Rusio)
*S-ro Parshuram TAMANG (Nepalo)
*S-ino Mililani TRASK (Usono)
*S-ro Fortunato TURPO CHOQUEHUANCA (Peruo)

Spertuloj nomataj de la Ŝtatoj:
*S-ro Yuri A. BOITCHENKO (Rusio)
*S-ino Njuma EKUNDANAYO (Kongo)
*S-ro Yuji IWASAWA (Japanio)
*S-ro Wayne LORD (Kanado)
*S-ino Otilia LUX de COTI (Gvatemalo)
*S-ro Marcos MATIAS ALONSO (Meksikio)
*S-ino Ida NICOLAISEN (Danlando)

En listo mankas la nomo de oka nomota membro de la "spertuloj nomataj de la Ŝtatoj", kiu korespondas al Azio.

Pliaj informoj (en la angla) ĉe la hejmpaĝo de UNHCR/ACNUR pri la Konstanta Forumo:
*http://www.unhchr.ch/indigenous/membership.htm

Informis Bessie SCHADEE (Nederlando)

本文

1. ニューヨーク(2002年5月)の恒久的フォーラム

私は、ニューヨークの国連で先住民の諸問題に関する恒久的フォーラム(KF)の第1回会合の第2週に出席する栄誉を得ました。およそ700人の参加があった歴史的な集会でした、すべての人ではないですが、先住民組織の500人の先住民の代表者からの出席です。他の代表者は、国連と国連に関連した組織からやってきました:

*国連食糧農業機関 (FAO)

*国際労働機関 (ILO/BIT)

*ユネスコ (UNESCO/UNESKO)

*国連環境計画 (UNEP)

*国連開発計画 (UNDP)

*国連訓練調査研究所 (UNITAR)

*国連人口基金

*生物学的多様性に関する合意に対する国連事務局

*世界保健機構 (WHO/OMS)

*世界知的所有権機関 (WIPO/OMPI)

*国連人権高等弁務官事務所 (UNCHCR)

*欧州委員会

国連難民高等弁務官事務所の弁務官、いくつかのNRO、我々のような先住民のためのオランダ・センター (NCIV)、そして、およそ30の大学と国際研究所の科学者。国連加盟国からは30カ国のオブザーバーも出席しました:オーストラリア、チリ、デンマーク、エクアドル、エストニア、フィリピン、フィンランド、イギリス、アイルランド、グアテマラ、アイスランド、イタリア、日本、カナダ、コンゴ、クロアチア、リビア、マレーシア、メキシコ、ミャンマー、ナウル、オランダ、ノルウェー、ペルー、ロシア、シリア、ソロモン諸島、南アフリカ、スェーデン、ニュージーランド、非政府オブザーバー:スイス。目にとまるものとして、アメリカとフランスとアフリカからは出席しませんでした、国からの出席は大変少ないものでした。

オーストラリアのアボリジーの音楽で始まった後に、恒久的フォーラム(KF)が、実際には、KFの「会長」である、国連の経済社会理事会(ECOSOC, 英語で: the Economic and Social Council) の議長によって開催されました、そして、国連の総書記であるKofi ANNANさんによって閉会しました。ANNANさんが、KFへの支持をはっきりと表明したことで、KFと先住民の世界にとって、よき未来への希望へとつながります。ANNANさんは、集会所の代表者へ言いました「あなた方は、貧しい人たちの中で最も貧しい人たちです;私は、先住民の重要なテーマと問題点に関するすべてのことについて、国連のすべての組織に、あなた方に協力するように指令します。国連へようこそ!」

しかし、KFの財政的状況は、まだ明らかではなく、国連の中で簡単に目的を持って行動するための財政は、現在も充分ではありません。

IDの目で見ると、KFのための財政不足とともに、言語が最も大きな障害となっているし、今後もそうであろうと思いました。集会所の中でのKFのメンバーの間の情報交換や参加者の間の情報交換は、ジュネーブでの先住民の人権についての作業部会のように、橋渡し語ごとに制限されています。しかし、IDのメンバーは、ことばの壁を越えて、うまく会話をすることができました。

その会期は、10:00 - 13 :00と15:00 - 18:00です。18:30には、先住民協議会(Indigenous Caucus) を国連とは別の建物で行われました、そこでは、アメリカの先住民組織が我々を21:30までゲストに迎えてくれました。その協議会では、KFの質問を扱ったり、翌日のためのテキストを用意しました。昼食休みの間には、大変興味深い集会が大きな集会所で行われましたが、残念ながら通訳はありませんでした。それは、英語話者だけが出席し、スペイン語話者は何回か出席する(しかし、その時はスペイン語翻訳者がいます。)ということを意味します。テーマは、知的所有権、健康、ヨハネスブルクでの会合のための準備などです。

参加者に持たられた重要なテーマは、「先住民の子供」でした。実際のところ、先住民の子供は、彼らのために活動する組織がありません。彼らの興味は、国連組織活動の一部です。KFからECOSOCへの決議と提案の中にはっきりと、先住民の子供が、最も見落とされているもの中にあり、世話が本当に必要であるということが表明されています。IDは、現在、ウェブページを変更しています。やがて、ウェブページにKFについての資料が増えていることでしょう。KFの16人(現在15人)のメンバーのリストがここにあります:

先住民の専門家:
*Antonio JACANAMIJOY さん(コロンビア)
*Ayitégau KOUEVIさん (トーゴ)
*Willie LITTLECHILDさん (カナダ)
*Ole Henrik MAGGAさん (ノルウェー)
*Zinaida STROGALSCHIKOVAさん (ロシア)
*Parshuram TAMANGさん (ネパール)
*Mililani TRASKさん (アメリカ)
*Fortunato TURPO CHOQUEHUANCAさん (ペルー)

国から指名された専門家:
*Yuri A. BOITCHENKOさん (ロシア)
*Njuma EKUNDANAYOさん (コンゴ)
*Yuji IWASAWAさん (日本)
*Wayne LORDさん (カナダ)
*Otilia LUX de COTIさん (グアテマラ)
*Marcos MATIAS ALONSOさん (メキシコ)
*Ida NICOLAISENさん (デンマーク)

このリストでは、アジアの、「国から指名された専門家」の8番目のメンバーの名前が欠けています。

恒久的フォーラムに関しては、さらにUNHCR/ACNURのホームページに(英語で)情報があります。

http://www.unhchr.ch/indigenous/membership.htm

報告 ベシー・スハデ(オランダ)

2. Nova kunlaboranto en la Centra Oficejo de Indiĝenaj Dialogoj (ID)

Fine de pasinta majo Bessie SCHADEE kaj sinjoro Rolof MULDER konsentis ke li laboros por maksimume 16 horojn semajne ĉe ID. ID ege ŝatas ke Rolof (kiun ni konas jam de la komenco de ID, ĉar estis lia entrepreno, kiu dezajnis en 1999 la unuan version de la TTT-ejo de ID) venis labori kun ni. Rolof scias multe pri Interreta Kommunikado kaj Tekniko kaj konas ankaw la internacian mondon de komputiloj. Bessie kaj li kunvojaĝos al Ĝenevo (14-23 de julio) por diskuti kun specialistoj de UNo kaj aliaj organizoj pri subvencoj en la kampo de la komputiloj kaj interreta tekniko al la ID-Fondaĵo.

En la venonta TAMTAMO vi trovos intervjuon kun li, ĉar multaj el liaj spertoj okazis en Afriko kaj Sud-Ameriko.

Informis : Bessie SCHADEE (Nederlando)

2. 先住民族の対話(ID)の本部における新しい協力者

ついに去る5月に、ベシ・スハデとRolof MULDERさんは、IDで週に最大で16時間働くことに同意しました。IDはRolof(IDを始めた時から知っています、というのは彼の会社はIDのホームページの最初のバージョンを1999年に設計したからです。)が、私たちと一緒に働きために来たことを大変うれしく思ってます。Rolofは、インターネットの通信手段と技術についての多くの知識があり、コンピュータの国際的な世界もよくわかっています。ベシと彼は、国連と他の組織の専門家とID基金へのコンピュータ分野とインターネット技術の補助金獲得の交渉のために7月14日から23日までジュネーブに行きます。

次のタムタモでは彼とのインタービューがあるでしょう。というのは、アフリカと南アフリカでの彼の体験が多くあるからです。

報告: ベシー・スハデ(オランダ)

3. Prelego pri Indiĝenaj Dialogoj en Skotlando

Invitita de Skota E-Asocio, Atilio ORELLANA ROJAS estis en la urbo Saint Andrews por prelegi pri ID kadre de la Skota E-Kongreso. La prelego pri ID kalkulis je vere honora loko, ĉar ĝi estis tiu, per kiu la Kongreso mem estis malfermita.

La ĉeestantoj montris sian intereson kaj simpation al ID kaj kelkaj esprimis sian deziron ricevi TT.

Informis : Atilio ORELLANA ROJAS (Nederlando/Argentino)

3.スコットランドでの先住民族の対話(ID)についての講演

スコットランドエスペラント協会に招待されたアティリョ・オレジャナ・ロハスは、セント・アンドリュー市でのスコットランドエスペラント大会でIDについての講演をしました。IDについての講演は本当に名誉ある位置にありました。というのは大会が開幕した時に行われたからです。

出席者は、興味を示し、IDに共感し、タムタモを購読したいという人もいました。

アティリョ・オレジャナ・ロハス(オランダ在住/アルゼンチン)

TAMTAMO JARO 3, No. 13
www.idnetwork.nl/tamtamo Junio, 2002
タムタモ 3年度、第13号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年6月

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO


Kunlaborantoj:

Ni tre speciale dankas al la jenaj Kunlaborantoj, kies sindediĉo permesas la plurlingvan aperon de TAMTAMO:

Anglalingvaj:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

Hispanlingvaj:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

Japanlingvaj:

YOKOYAMA Hiroyuki
HOSHIDA Acuŝi
SATO Eiĵi
KIMURA Goro

Franclingvaj:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

Dankon !

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長


協力者:

我々は以下の協力者にとても感謝しています、彼らの献身でタムタモの複数の言語版をアップすることができます:

英語版:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

スペイン語版:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

日本語版:

横山裕之
星田淳
佐藤英治
木村護郎

フランス語版:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

ありがとう!

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO JARO 3, No. 13
www.idnetwork.nl/tamtamo Junio, 2002
タムタモ 3年度、第13号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年6月