ID
Tamtamo No. 15

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.15

ISSN-1409-4576      2002年9月発行

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO JARO 3, No. 15
Septembro, 2002

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

Limdato por kunlaboraĵoj por TAMTAMO No16: la 24-an de septembro 2002

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 3年度、第15号
2002年9月

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

タムタモ第16号の原稿の提出期限日:
2002年9月24日

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. Tiu ĉi sukcesa somero...

Antonio LEONI (Kosta-Riko)

2. Propono ĉe la Konstanta Forumo de Indiĝenaj Popoloj

Prelego de la Prezidanto de Indiĝenaj Dialogoj (ID) okaze de la Unua sesio de la Konstanta Forumo de la Indiĝenaj Popoloj, Nov-Jorko, majo 2002.

José Carlos MORALES (Kosta-Riko)

3. Indiĝenaj konoj kaj modeloj de disvolviĝo

Aspektoj konsiderendaj por laboro kun indiĝenaj komunumoj.

Ricardo COX ARANIBAR (Bolivio)

目次


1. 今年の成功した夏。。。

アントニオ レオニ(コスタリカ)

2. 先住民族の諸問題に関する恒久的フォーラムでの提案

先住民族の恒久的フォーラムの最初の会期に際しての先住民族の対話(ID)の議長の講演

ホセ カルロス モラレス(コスタリカ)

3. 先住民の知識と発展のモデル

先住民との作業のための考慮すべき側面

Ricardo COX ARANIBAR (ボリビア)

ENHAVO


1. Tiu ĉi sukcesa somero...

Karaj TAMTAM-anoj,

Tiu ĉi somero estis speciale fruktodona por Indiĝenaj Dialogoj (ID). Post la partopreno en la unua sesio de la Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Aferoj en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Nov-Jorko, reprezentantoj de ID flugis al Ĝenevo, al la Palaco de la Nacioj, tiea sidejo de UN, kie ili ĉeestis la jaran kunvenon de la Labor-Grupo pri Indiĝenaj Popoloj. Sed nia laboro ne haltis tie ! Dum la semajno de la Universala Kongreso de Esperanto, ĉi-jare okazinta en Fortalezo, Brazilo, ID-membroj prezentis la Fondaĵon Indiĝenaj Dialogoj, kiu estis varme akceptita de kongresanoj, speciale, post tio ke la Prezidanto de ID, s-ro José Carlos MORALES, estis la ĉefpreleganto de la Kongreso kaj eĉ partoprenis forumon pri la kongresa temo. Ni informos pli detale pri ĉio ĉi en la sekva numero de TAMTAMO!

Iom post iom ni informos vin, kiel kutime, pri la evoluo de nia agado kaj same kiel pri niaj pasintaj aktivecoj. ĉi-foje, ni dividas kun vi du interesajn prelegojn: unu temas pri propono antaŭ la Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Aferoj en Nov-Jorko fare de la prezidanto de ID, la alia, temas pri punktoj konsiderendaj okaze de kunlaboro kun indiĝenaj komunumoj.

Ni rememorigas vin ke TAMTAMO estas havebla ankaŭ en la japana ĉe http://www5d.biglobe.ne.jp/~hel/jp/id/tamtamo/tamtamo.htm ; baldaŭ la japanlingva versio estos havebla ankaŭ en la oficiala adreso de TAMTAMO: www.idnetwork.nl/tamtamo

ID-ane,
Antonio LEONI
Redaktoro
TAMTAMO

本文


1. 今年の成功した夏。。。
拝啓、タムタモ読者へ

この夏は、先住民族の対話(ID)にとって特に成果のあるものでした。
ニューヨークの国際連合の本部の先住民族の諸問題に関する恒久的フォーラムの第1回会合に参加した後に、IDの代表はジュネーブに所在する国連事務所へ行き、そこで先住民族に関する作業部会の年会に出席しました。しかし、そこで私たちの活動は止まりませんでした!今年ブラジルのフォルタレザで開催された世界エスペラント大会の週の間に、IDのメンバーが財団「先住民族の対話」を紹介しました、それは、大会参加者に暖かく受け入れられ、特にIDの議長 ホセ カルロス モラレス は、大会の主席講師で、大会のテーマに関するフォーラムにも参加しました。タムタモの次号にこれらすべてについてさらに詳しくお伝えします。

少しずつ、いつものように我々の活動の進展についてお知らせし、同様に過去の活動についてもお知らせします。今回は2つの興味深い講演をあなたと分かち合います:一つめのテーマはID議長によってニューヨークの先住民族の諸問題に関する恒久的フォーラムでの提案であり、もう一つのテーマは先住民共同体の協力の際に考慮すべき点についてです。

タムタモが次のところで日本語でも入手できることを思い出してください。
http://www5d.biglobe.ne.jp/~hel/jp/id/tamtamo/tamtamo.htm

まもなく日本語版がタムタモの公式アドレスの中でも入手できるでしょう。
www.idnetwork.nl/tamtamo

IDのメンバーとしてあいさつします、

アントニオ レオニ 

タムタモ編集者

2. Propono ĉe la Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Aferoj

S-ro Prezidanto:
Altestimataj membroj de la Konstanta forumo
Altestimataj reprezentantoj de la Ŝtatoj
Indiĝenaj Gefratoj de la tuta mondo:

Mia nomo estas José Carlos MORALES, reprezentanto de la Regiona Aborigena Asocio je DIKES, ARADIKES. Mi salutas Vin nome de la indiĝenaj popoloj de Kosta-Riko kaj al Vi deziras la plej granda sukceso en Via laboro kiel Prezidanto de nia Forumo. La indiĝenaj popoloj de nia lando ne eskapas al la gravaj problemoj, kiujn alfrontas indiĝenaj gefratoj en aliaj latitudoj: perdo de la tero, sansistemaj problemoj, flankenigo,ktp.

Estante parto de la socia indiĝena movado, progresinta disde la loka ĝis la internacia niveloj dum la lastaj 25 jaroj, mi ĝojas partopreni en debatoj pri aferoj al ni gravaj, preskaŭ samrajte kiel la Ŝtatoj en tiu ĉi Forumo; tio estas la rezulto de niaj revoj, maldormo, laboro kaj lukto dum la lastaj 10 jaroj. Mi deziras profiti la okazon por danki al IWGIA pro tio, ke ili ebligis mian ĉeeston en tiu ĉi Unua Sesio de la Konstanta Forumo.

S-ro prezidanto: la rolantoj en tiu ĉi Forumo kun aktivaj respondeco kaj partopreno estas unualoke la indiĝenaj popoloj mem, pere de iliaj organizoj, registaroj, organizoj de Unuiĝintaj Nacioj (UNO) kaj la Ne-Registaraj Organizoj (NRO-j). Ni ĉiuj havas respondecon pri la estonta evoluo de nia popoloj komence de tiu ĉi nova ŝtupo. Tiusence, por ke la laboro de la Forumo rekte atentu la bezonojn de niaj popoloj, mi deziros fari la jenajn sugestojn:

Kiel tiel bone menciis dum antaŭaj partoprenoj aliaj prelegintoj kaj kun la celo pli bone uzi la rimedojn kaj programojn divolviĝantaj en niaj komunumoj, oni ĉiam kalkulu kun la partopreno de la indiĝenaj popoloj. Pro tio ni sugestas al la Konstanta Forumo rekomendi al Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ECOSOC/EKOSOK) peti al ĉiu branĉo, fonduso kaj programo de la UNO-sistemo prezenti informon pri laborpolitiko, agado kaj proceduroj uzitaj cele al la devigaj partopreno kaj perioda konsultado al la indiĝenaj popoloj pri la rilataj programoj kaj planoj. Tiaj informoj indiku, kiuj oficejoj kaj personaro respondecas pri aferoj rilataj al indiĝenaj popoloj, kaj ili estu prezentitaj al la Konstanta Forumo minimume tri monatojn antaŭ la venonta Sesio. Ankaŭ Ŝtatoj-membroj, NRO-j kaj Organizaĵoj je Indiĝenaj popoloj plenumu tion. Tiu procedo donos al ni bazajn principojn por inkluzivigo de la aferoj pri indiĝenaj popoloj en estontaj rekomendoj por laborpolitikoj kaj disvolvoprogramoj, tiom bezonataj de niaj popoloj, en UNO kaj niaj komunumoj.

Ni petas al la Konstanta Forumo rekomendi al EKOSOK la estigon de propra sekretariejo, kun sufiĉe kvalifikita personaro, prefere indiĝendevena kaj adekvate buĝetita por la plenumo de la taskoj. Same ni petas al la Forumo prezenti al EKOSOK rekomendon por la akcepto de la Projekto "Deklaracio pri la Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj" de UNO. Same, ni petas al la Forumo rekomendi al EKOSOK kaj UNO instigi la Ŝtatojn Membrojn de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OEA/OAŜ) al akcepto de Projekto je Amerika Deklaracio pri la Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj, kun aktiva partopreno de tiaj popoloj; tiu deklaracio trafu minimume tion entenata de la Rezolucio de la Subkomisiono pri Homaj Rajtoj 1999/45. (45-a de la jaro 1999).

Ni petas al la Konstanta Forumo peti al EKOSOK rekomendon por la Ŝtatoj cele al la haltigo de la doktrinoj pri malkovro kaj "Terra Nullius" , por la malpermesoj je kolektiva konsidero de la indiĝenaj terpropraĵoj, je senhavigo de tiaj propraĵoj sen adekvata (mon)kompenso, je la senbaza ideo pri tio, ke indiĝenaj popoloj ne estas la mastroj de siaj subgrundaj rimedoj, tiom ofte enmanigitaj senkonsulte kaj senrajte al transnaciaj entreprenoj. Ankaŭ, ke la Ŝtatoj agnosku, ke indiĝenaj popoloj estas plenrajtaj administrantoj de siaj rimedoj kaj terpropraĵoj. Fine, S-ro prezidanto, ni petas al la Konstanta Forumo, ke ĝi rekomendu al EKOSOK garantii la respekton je vasta konsultado al la indiĝenaj organizaĵoj dum estontaj nomumoj de siaj membroj al la Forumo. Multan dankon.

Aŭtoro: José Carlos MORALES (Kosta-Riko); prelego prezentita en la unua laborperiodo, 7-a punkto de la programo, Laborplano de la Konstanta Forumo, sub la titolo "Deklaracio de la Regiona Aborigena Asocio je DIKES (ARADIKES), Kosta-Riko"

2. 先住民族の諸問題に関する恒久的フォーラムでの提案

議長さん:

恒久的フォーラムの親愛なるメンバーの皆さん、親愛なる国の代表の皆さん、全世界の先住民族の仲間の皆さん:

私の名前は、ホセ・カルロス・モラレスです、DIKESの地方先住民協会、ARADIKESの代表です。コスタリカの先住民の名において、ごあいさつ申し上げます。我々のフォーラムの議長としてあなた方の事業の大成功を願っています。私たちの国の先住民の人々は、他の地方の先住民の仲間が直面する重要な問題から逃げません:土地の損失、健康の制度の問題、疎外されていることなどについてです。

この25年の間に地域的水準から国際的水準に進歩してきた社会的先住民族の運動の一部が存在し、私はこのフォーラムの中で国とほとんど同じ権利をもって、私たちの重要な諸問題について議論に参加することを喜んでいます。これは、この10年間の私たちの夢、奮起、活動、格闘の結果です。私は、恒久的フォーラムのこの最初の会合に出席できるようにしてくれたIWGIA(先住民族の諸問題についての国際的作業グループ)に感謝する機会を得ることを望んでいます。

議長さん:このフォーラムに活動的に対応し参加してくれた人々は、彼らの組織、政府、国際連合の組織、非政府組織に通じた一地方の先住民の人々自身です。私たち全員は、この新しい段階の始めに先住民族の未来の発展について責任を持ちます。この意味において、フォーラムの事業が直接、先住民族の要求に留意させるために、次の提案をしたいと思います:

私たちの共同体で展開している対策とプログラムをよりよく使うという目的で他の講演者が参加の前によく言及したように常に先住民族の参加を重要視させましょう。そのために恒久的フォーラムへ国連経済社会理事会に対して、国連組織からすべての部門へ基金とプログラムを依頼し、関連のあるプログラムや計画について先住民族に対して強制的な参加や定期的な相談を目的として利用される政策、活動、訴訟に関する情報を紹介することを勧告することを提案します。このような情報は先住民族に関係する諸問題に責任を持つ事務所や所員に知らせましょう、そして彼らに次の会合の少なくとも三ヶ月前に、この恒久的フォーラムを紹介させましょう。加盟国、非政府組織、先住民族の組織にもこのことを実行させましょう。このプロセスは、国連と私たち共同体の中で先住民が必要としている政策と発展計画のための将来の提唱という形で先住民族に関する諸問題を含めるための基本的原則を私たちに与えることでしょう。

私たちは恒久的フォーラム国連経済社会理事会に対し、事業の執行のために、できれば先住民族出身で、充分に予算化され十分な資格が与えられている要員とともに自分の事務局を作る出すように勧告することを請願いたします。同様に、私たちは恒久的フォーラムに国連経済社会理事会に対し、国連の「先住民族の権利に関する宣言」という計画の受諾のための勧告を提出することを請願いたします。同様に、私たちは恒久的フォーラムに国連経済社会理事会と国連に対し、先住民族の積極的な参加とともに先住民族の権利に関するアメリカ宣言という計画を受諾するように米州機構の加盟国にすすめるように勧告することを請願いたします;この宣言に人権に関する小委員会の決議 1999/45(1999年の45番目)にあるものをぶつけてみましょう。

私たちが恒久的フォーラムを通して国連経済社会理事会に請願することは、国家に対して、先住民の地を発見して「無主の地(支配者のいない土地)」とみなすという原則の撤廃を勧告することです。すなわち、次のような考え方は根拠がないということを示すことです--先住民の土地を十分な補償金なしに収奪すること、先住民は地下資源の所有者ではなく多国籍企業が勝手に権利を踏みにじって資源を自らのものとすることができると考えることなどです。また、先住民族が自分の資源と自分の領域の財産の完全な権利を持つ管理人であるということを諸国に認めさせることも請願いたします。最後に、議長さん、私たちは恒久的フォーラムに国連経済社会理事会に対し、このフォーラムへメンバーからの次の指名の間に、先住民族の組織に対して幅広く相談することへの敬意を保証するのを勧告することを請願いたします。

作者:ホセ・カルロス・モラレス(コスタリカ)
最初の会合の「DIKESの地方先住民協会(ARADIKES)の宣言、コスタリカ」という題名で恒久的フォーラムの作業計画という7番目のプログラムで行われた講演

3. Indiĝenaj konoj kaj modeloj de disvolviĝo

Pluraj spertoj de disvolviĝo aplikitaj en indiĝenaj popoloj fiaskis, ĉar ili ignoris la tradiciajn konojn kaj praktikojn de la sociaj, kulturaj kaj produktaj sistemoj de la indiĝenaj komunumoj. Pro tio, komencis aperi konceptoj kiaj "partopreniva disvolviĝo", la "etnodisvolviĝo", la "memdisvolviĝo" aŭ la "alternativa disvolviĝo", kiuj, kvazaŭ kultura invado aŭ teknologia pakaĵo, postulis disvolviĝon "desube" kaj "elinterne", reprenante, revalorigante kaj projektante la lokajn konojn, mondkoncepton kaj praktikon, kiuj funkcias jam de multegaj jaroj.

Okaze de tiu ĉi mallonga prelego, mi nombros la spacojn de disvolviĝo, en kiuj estas nemalhavebla la uzo de la indiĝenaj konoj por la sukceso de programoj kaj projektoj apogantaj la disvolviĝon:
* La esplorado por la disvolviĝo bezonas repreni kaj sistemigi la indiĝenajn konojn pri teritorio kaj administrado de la naturaj rimedoj kaj de la produktaj, ekonomiaj kaj sociaj sistemoj, same kiel la historion, la problemaron, la necesojn, utopiojn kaj sopirojn de la popoloj por tuja kaj malproksima estonteco. Tiucele, gravas ke la disvantigantoj de la disvolviĝo alprenu riceveman kaj humilan sintenon, desegnu kaj apliku metodologiojn, kiuj ebligu la plej larĝan kaj fidan partoprenon de la loka loĝantaro. Tiel, la dinamikoj de diagnostiko kaj partopreniva esplorado iĝas spacoj de komunikado, interŝanĝo kaj lernado de la lokaj scioj inter la plejaĝuloj, la junuloj, la virinoj kaj la viroj; same kiel ili devenos spacoj de diskutado kaj interkonsento pri la identigado kaj prioritatigo de la limoj kaj potencoj, kiuj bezonas esti solvitaj por la disvolviĝo. Kiu estas pli taŭga ol la indiĝenaj popoloj mem por alporti konojn pri siaj vivo kaj ĉirkaŭaĵo?
* La strategia kaj agada planado estas spaco en kiu la indiĝenaj konoj ludas ĉefan rolon. Partopreni estas decidi kaj ne nur priskribi aŭ esti konsultita pri la gravaj temoj pri disvolviĝo, do, la planado, ĉar estas ordigita proceso pri adopto de decidoj, devas kompreni ke la ĉefaj protagonistoj de la proceso de ordigado kaj planado por la disvolviĝo estas la lokaj aktoroj mem, kiuj devas dedici laŭ siaj konoj, kiuj estas la problemoj kaj bezonoj prioritate solvendaj, kiuj estas la celoj kaj rezultoj, kiujn devas alfronti la disvolviĝo, kiel la strategio kaj metodologio necesaj por atingi la deziratajn celojn kaj la rimedojn, kiujn la komunumo povas riski por atingi ilin. En tiu ĉi aspekto, oni bezonas ke la teknika teamo de disvastigado de la disvolviĝo komencu dialog-proceson de teknologi-sciencaj scioj kun lokaj scioj de la komunumo. La teknikistoj devas proponi gamon de teknologiaj kaj ekonomiaj ebloj plus orientigon pri ties potencoj kaj limoj, sed decido, en lasta termino, devas esti interkonsentata kaj prioritigata de la komunumo mem aŭ de la super-komunuma organizo.
* La administrado de disvolviĝ-projektoj, bezonas la indiĝenajn konojn pri la organizaj skemoj, genraj rilatoj, mekanismoj de sociala kontrolo, formoj de horizontala kunlaborado kaj la medioj de interŝanĝo, kiuj plej bone funkcias en la komunumo. Estas grave koni, kiu estas la antaŭa sperto en la manipulado de projektoj aŭ komunumaj entreprenoj, kiuj estas la mekanismoj de aliro kaj kontrolo de rimedoj, kiaj la propraĵo de la tero (individua, grupa kaj en komunumaj teroj), la kutima rajto pri genro kaj sociekonomika nivelo, institucieco kaj loka normado, ktp. Ankaŭ estas necese ke, laŭ la formoj kaj mekanismoj de socia organizo, oni difinu la tempon, spacon, respondeculojn kaj la periodecon por plenumi la kontrolon kaj evaluadon de la aranĝoj de disvolviĝo.
* La trejnado, la teknika helpo kaj la proceso de eksperimentado por la teknologia elpensado bezonas lokajn konojn, kiel ĉefajn enhavojn de la pedagogia proceso kaj, el kiuj oni devas komenci proceson por plibonigado, adaptado aŭ ŝanĝo, konsiderante ĉiujn aspektojn de la socia, ekonomia kaj produktada sistemo de la lokaj indiĝenaj komunumoj. En tiu ĉi senco, la utiligado de la lokaj indiĝenaj lingvoj permesas pli grandan edukan kaj komunikan efikon, kiu devas esti plifortigita pere de trejnado de lokaj trejnistoj.

Konklude, ni povas aserti ke la indiĝenaj konoj estas la plej grava krudaĵo por ĉiuj etapoj de disvolviga proceso, kiu, necese, devas esti bazita sur la fortigo de la kultura identeco, la socia egaleco kaj la partopreno, kiuj siavice ebligu la memregadon kaj memadministradon de la indiĝenaj organizoj en la disvolviĝo. Estas demonstrite, ke la viv-stilo de la indiĝenaj popoloj, bazita sur siaj propraj praaj scioj, donas al ni nediskuteblajn regulojn por la konstruado de modelo pri socio kaj disvolviĝo vere daŭrema kaj alternativa koncerne sian rilaton kun la viv-medio, la ekonomio, la socio kaj la teritorio.

Informis/Fonto: Ricardo COX ARANIBAR (Bolivio), prelego prezentita dum la Monda Civila Socia Forumo, Ĝenevo, julio 2002

3. 先住民の知識と発展のモデル

先住民族のための開発案は多くが実践途上で失敗に終わりました、というのは先住民の共同体の社会、文化、生産システムの伝統的な知識や実行を無視したからです。そのため、「参加的な発展」、「民族発展」、「自己発展」、「選択的な発展」のような概念が現れ始めました、それは文化の侵略やテクノロジーの一括セットのように、すでに非常に長い年月、機能しているその地方の知識、世界観、実情を取り戻し、再び価値を見出し、計画しながら、「下から」と「内から」の発展を必要としました。

この短い講演を機会に、私はプログラムの成功と発展を支援する計画のために先住民の知識の使用が欠くことができないものの中への発展の広がりを勘定していることでしょう。

1. 発展のための研究は、天然資源や生産的な経済的、社会的システムと同様に、歴史、諸問題、貧困、ユートピア、そして、近い将来と遠い将来への人々の切望の領域と管理について、先住民の知識を取り戻し、体系化することを必要としています。そのような目的において、発展を普及する人に受け入れやすく、謙虚な態度を取り入れさせ、地域住民に最も幅広く信用のある参加を可能にする方法論を頭に描き、活用させることは重要です。その様に、原因の診断と住民参加による研究が原動力となり、最年長者、青年、女性、男性の間にコミュニケーション、交換、その地方の知識の学習を広げることになる。同様に、権限の所在や限界について問題を確認し優先度を定めることが発展のためには必須ですが、これらに関する議論と合意の場が得られるでしょう。先住民自身よりも適切な知識を、自分の生活や環境についてもたらしてくれる人々はいるでしょうか。

2. 戦略案、活動計画案の中にこそ、先住民の知識が生きてきます。参加するとは、単に記述したり重要事項について相談を受けることではなく、自ら決定することです。そして、計画とは順序よく決定を
積み重ねていくことですので、発展を企画し計画することの主人公は、現地の人自身であるということを肝に銘じて置く必要があります。現地の人こそが自らの知識に基づいて、問題点は何でどの順番で
解決すべきか、発展の目的と直面すべき結果はなにか、目的達成手段に対する戦略と方法論は何で、そのために共同体としてはどのような危険負担(リスク)を背負うのか、といったことについて決断をするのです。この観点において、発展を普及させる技術的チームに共同体の地域の知識とともに、テクノロジーの科学の対話-プロセスを開始する必要があります。技術者は、テクノロジー的な経済的可能性の全段階とその能力と限界についての方向性を提案する必要があります。しかし、決定という語の最終的な意味からすれば、共同体自身か、共同体の上部機関がその責を負うことになります。

3. 発展計画の管理は、共同体で最もよく機能する組織の概要、性の関係、社会的規制のメカニズム、対等な協力関係、交換の状況に関する先住民の知識を必要とします。それは、計画の取り扱いや共同体の企業の以前の経験であることを知り、(共同体の土地の中の個人的な、グループ的な)性、社会経済的なレベル、施設の特性、地域の基準に関する習慣的な権利などである、土地の所有物のような資源の管理や移動のメカニズムであることを知ることは、非常に重要です。

また、社会的組織の形態と機構にしたがって、発展の調整と管理の見通しをたてるために、時間、場所、責任者、期限を設定することが必要です。

4. 技術的思考に基づく発展のための訓練、実務支援、実験過程に対しても、その地域ごとの知識が、
教育課程をささえる内容となります。地域先住民の共同体内の社会・経済・生産システムの全てを考慮に入れつつ、改良・適応・変革の道筋をたどる必要があるからです。この意味では、その地域の先住民の言語を使うことは、地域のトレーナーの訓練を通じて強化させる必要がある、教育の水準とコミュニケーションの効率を上げることになります。

結論として、私たちは、先住民の知識が、広げていくプロセスのすべての段階に対して、最も重要な材料であると言うことができます、それは必ず、文化のアイデンティティ、社会的平等、社会的参加への強化に基礎をおく必要があります、自分の番には、その発展の中で先住民の自治と自決を可能にしましょう。自分の固有の太古の知識に基礎がおかれている、先住民の生活スタイルは、生活環境、経済、社会、領域と自分の関係に関する継続的で選択的な社会と発展に関するモデルの構築のための議論の余地のない規則を、私たちにもたらすことが論証されます。

情報源:
Ricardo COX ARANIBAR (ボリビア)、世界市民社会フォーラムで提起された講演、ジュネーブ、2002年7月

TAMTAMO JARO 3, No. 15
www.idnetwork.nl/tamtamo Septembro, 2002
タムタモ 3年度、第15号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年9月

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO


Kunlaborantoj:

Ni tre speciale dankas al la jenaj Kunlaborantoj, kies sindediĉo permesas la plurlingvan aperon de TAMTAMO:

Anglalingvaj:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

Hispanlingvaj:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

Japanlingvaj:

YOKOYAMA Hiroyuki
HOSHIDA Acuŝi
SATO Eiĵi
KIMURA Goro
SIBAYAMA Zyun'iti

Franclingvaj:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

Dankon !

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長


協力者:

我々は以下の協力者にとても感謝しています、彼らの献身でタムタモの複数の言語版をアップすることができます:

英語版:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

スペイン語版:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

日本語版:

横山裕之
星田淳
佐藤英治
木村護郎
柴山純一

フランス語版:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

ありがとう!

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO JARO 3, No. 15
www.idnetwork.nl/tamtamo Septembro, 2002
タムタモ 3年度、第15号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年9月