ID
Tamtamo No. 16

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.16

ISSN-1409-4576     2002年10月発行

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO JARO 3, No. 16
oktobro, 2002

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

Limdato por kunlaboraĵoj por TAMTAMO No17: la 29-an de oktobro 2002

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 3年度、第16号
2002年10月

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

タムタモ第17号の原稿の提出期限日:
2002年10月29日

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. El la Redakcio

Antonio LEONI (Kosta-Riko)

2. Partopreno de Indiĝenaj Dialogoj en la ĉijara Universala Kongreso de Esperanto

Raporto pri Indiĝenaj Dialogoj (ID) en la 87-a Universala Kongreso de Esperanto.

Bessie SCHADEE (Nederlando)

3. Vortoj de s-ro Patrick GALLAUD, reprezentanto de UNESKO en la 87-a Universala Kongreso de Esperanto (Fortalezo, Brazilo)

S-ro Patrick GALLAUD (Francio)

4. .maori.nz - unua nom-domajno por indiĝenoj !

Por la unua fojo, oni akceptas domajnon por uzo de indiĝena popolo, kiu, krome, administros ĝin.

ABC News

5. Historia uzado de la leĝa esprimo: "indiĝenaj popoloj" en Deklaracio de UN

Red de información indígena (Reto de indiĝena informado)

目次


1. 編集局より

アントニオ・レオニ(コスタリカ)

2. 今年の世界エスペラント大会への先住民族の対話の参加

第87回世界エスペラント大会の中での先住民族の対話 (ID) についての報告

ベシ・スハデ(オランダ)

3. 第87回世界エスペラント大会の中でのユネスコの代表、Patrick Gallaud氏の演説(フォルタレザ、ブラジル)

Patrick Gallaud氏(フランス)

4. maori.nz - 先住民族のための最初のドメイン名

初めて先住民による使用のためのドメイン名が受理されました、さらにそれを管理することになります。

ABC ニュース

5. 法的表現の歴史的な使用:国連の宣言の中の「先住民族」

先住民の情報ネット

ENHAVO


1. El la Redakcio

Karaj Tamtamanoj,

Jen nova informriĉa TAMTAMO, ni esperas ke vi ĝuos ĝin, same kiel ni ĝuis verkante ĝin !

Viaj komentoj kaj kunlaboraĵoj estas ĉiam bonvenaj; sendu ilin al: falena@racsa.co.cr

ID-ane,

Antonio LEONI
Redaktoro
TAMTAMO

本文


1. 編集局より

親愛なる読者のみなさんへ、

新しい豊富な情報のあるタムタモがあります、我々がタムタモを作って楽しんでいるように、あなた方がタムタモを楽しんでもらいたいと思います。

あなた方のコメントと協力をいつも歓迎します;次のところに送ってください: falena@racsa.co.cr

IDのメンバーとしてあいさつします、

アントニオ・レオニ
編集者
タムタモ

2. Partopreno de Indiĝenaj Dialogoj en la ĉijara Universala Kongreso de Esperanto

De la 3-a - 10-a de aŭgusto, Indiĝenaj Dialogoj (ID) partoprenis en maniero tre speciala en la 87-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Fortalezo, Brazilo: nia prezidanto, s-ro José Carlos MORALES, el la brunka popolo de Kosta-Riko, estis invitita prelegi dum ĝia malfermo. La temo de la kongreso estis "Diverseco - ŝanco, ne minaco". Li prelegis pri la diverseco kaj la indiĝena mondo. Lia kompleta prelego estas havebla Esperante en la TTT-ejo de Indiĝenaj Dialogoj (ID) ĉe

* http://www.idnetwork.nl/docs/pdf/JC-UK02.pdf

S-ro MORALES ankaŭ partoprenis en pluraj forumoj, kie li vere klarigis al la ĉeestantoj la signifon de diverseco el la vidpunkto de indiĝenoj, kiel diversaj kulturoj, lingvoj kaj medioj estas grandegaj riĉecoj por la mondo.

En la programo troviĝis ankaŭ du-hora prezentado de la Fondaĵo ID, kiun ĉeestis pli ol 135 homoj. Dum la prezentado oni, traktis, unue pri la indiĝena situacio en la mondo; poste oni klarigis pri ID, kaj okazis prezentoj pri la similecoj kaj malsimilecoj inter indiĝenoj kaj esperantistoj: ambaŭ konas la sperton trovi sin ĉie en la mondo kiel membroj de diversaj kulturoj havante la bezonon komuniki inter si. Ankaŭ, estis spaco por rakonti pri la spertoj de ID en Ĝenevo (Svislando) dum la kunvenoj de la internaciaj organizoj, kie la turo de Babelo vere okazas ĉiutage (estas tamen ĉiam mirinda sperto kiel dum Esperanto-kunvenoj oni vere povas paroli sen lingvaj limoj - en la kongreso en Brazilo estis 1488 partoprenantoj de 56 landoj kaj ni ne bezonis tradukistojn inter ni). Finfine estis substrekita la deziro de la indiĝenoj pri partopreno en la decidprenoj de la mondaj organizoj (kiel la Unuiĝintaj Nacioj) koncerne ĉion, kio rilatas al ilia vivo kaj ekzisto; ekzemple:

* la biodiverseco en la mondo estas urĝega afero, pro la rekta rilato, kiun indiĝenoj havas kun la Naturo;

* la malrespekto al la homaj rajtoj kaj al la rajto pri posedo de propra terpeco estas ĉiutaga realo;

* la sanstato de la indiĝenaj popoloj estas minacita pro la ŝanĝo de la kondiĉoj de la viv-medio kaj pro la alveno de ne-indiĝenoj, kiuj portas malsanoj, kontraŭ kiuj indiĝenoj ne estas imunaj, ktp.

En la forumo respondis al la demandojn s-ino Bessie SCHADEE, s-ro Atilio ORELLANA ROJAS kaj s-ro Jose Carlos MORALES. Post la forumo, du fratoj, profesoroj pri lingvistiko el Venezuelo, s-roj Esteban kaj Emilio MOSONYI, donacis al ID Fondaxjo ilian interesan hispanan libron "Manual de lenguas indi'genas de Venezuela" (Gvidlibro pri indiĝenaj lingvoj en Venezuelo). Ankaŭ ni ricevis de s-ro Bill HARMON, por la ID-biblioteko, la esperantan tradukon, faritan de li, de la libroj "Historietoj de la Siuoj" kaj "Mia Indiana Knabeco"; la aŭtoro de ambaŭ verkoj estas la indiĝeno s-ro Luter STARANTA URSO .

ID, reprezentita de s-ino Bessie SCHADEE, ankaŭ prezentis pri ID en la Strategia Forumo de Universala Esperanto Asocio (UEA), kie reprezentantoj de multaj organizoj, kiuj laboras kun la Esperanta mondo, diskutis pri kiel profiti de ĉiaj spertoj.

Ege interesa por ID estis interveno de s-ro Patrick GALLAUD, direktoro de la Organizo de UNESKO por la 5000 volontulaj UNESKO-kluboj en la tuta mondo, kiu ĉeestis dum la tuta kongreso, kaj kiu diris en siaj dankvortoj, dum la fermo de la Kongreso, ke "la projekto Indiĝenaj Dialogoj estas inda je subteno de UNESKO. " Li invitis la direktorinon de ID viziti lin en Parizo (Francio) por plua esplorado de la ebloj.

Dum la tuta kongreso ID havis butiketon en la centra halo. Multe da kongresanoj venis paroli pri ID kun ni kaj pluraj Esperantistoj aĉetis aronaĵon, belan longan koltukon el kotono kaj silko, farita de virinoj de la Bodo popolo en Barato. Estis la unua fojo ke aronaĵoj estis haveblaj ekster Barato.

Plurajn homojn donacis monon por subteni ID-on kaj nome de ID ni vere dankas ilin por tio!

Informis : Bessie SCHADEE (Nederlando)

2. 今年の世界エスペラント大会への先住民族の対話の参加

8月3日から10日まで、先住民族の対話(ID)が、ブラジルのフォルタレザで開催された第87回世界エスペラント大会の中で特別な仕方で参加しました:我々の議長、コスタリカのブランカ人出身のホセ・カルロス・モラレスは、開催中に講演するように促されました。大会のテーマは、「多様性 - 危機ではなく機会」でした。彼は多様性と先住民の世界について講演しました。彼の講演のすべては、次の先住民族の対話(ID)のホームページで入手できます

* http://www.idnetwork.nl/docs/pdf/JC-UK02.pdf

モラレス氏はいくつかのフォーラムにも参加しました、そこで彼は、様々な文化、言語、社会的環境が世界にとって重要な財産であるというような先住民族の見地からの多様性の意義を出席者に熱心に説明していました。

プログラムの中には、135人以上の参加があったID基金の2時間にわたる紹介もありました。紹介の中では最初に世界の中の先住民の立場について論じました。後にIDについて紹介され、先住民族とエスペランチストの間の共通点と相違点についての紹介がありました。自分と交流する必要性がある様々な文化の構成員として、世界の中のいたるところで自分を見つけるという体験もできます。また、国際組織の会議の開催中にジュネーブ(スイス)でのIDの体験について話をするための場所がありました、そこではバベルの塔が毎日開催されました。(エスペラントの会議の開催中のようにいつも素晴らしい経験がありました、まさにことばの限界なしに話すことができました、-ブラジルの大会では56カ国1488名の参加者があり、私たちの間で翻訳者を必要としませんでした。)最終的には先住民族の生活と存在に関連するすべてに関して(国連のような)世界組織の決議の受け入れの参加に関する先住民族の要望が強調されました;たとえば:

*世界の中の生物的多様性は、先住民族が自然を相手に携えている直接的な関係に対する非常に緊急な問題です。

*ある特有な一地域の人権の軽視と所有権の軽視は、日常の現実です。

*先住民族の健康状態は、生活環境の状態の変化と非先住民族の到来のため、おびやかされています、非先住民族は、病気をもたらし、それに対して、先住民族は、危険から保護されていません、等々。

フォーラムの中では、ベシ・スハデ女史、アティリオ・オレラナ・ロハス氏、ホセ・カルロス・ロハス氏が質問に答えました。
フォーラムの後で二人兄弟であるべネズエラの言語学教授、Esteban氏とEmilio MOSONYI氏は、ID財団へ彼らの興味深いスペインの本「Manual de leguas indi'genas de Venezuela」(ベネズエアの先住民族の言語についてのガイドブック)を送りました。私たちもBill HARMON氏から、ID-図書館のために、「スーの小史」や「私のインディアン少年時代」という本の彼が作ったエスペラントの翻訳を受け取りました。

ベシ・スハデ女史が代表であるIDも世界エスペラント協会(UEA)の戦略フォーラムの中でIDについて紹介しました、そこでは、エスペラント界ととも活動している多くの組織の代表者たちが、あらゆる経験からどのように役立てるのかについて議論しました。

Patrick GAILLAUD 氏の参加は、IDにとって非常に興味深いものでした、彼は世界中の5000のボランティアのユネスコ-クラブに対するユネスコの組織部長で、大会のすべてに参加し、会期中に、「先住民族の対話というプロジェクトは、ユネスコの支援に値する。」と感謝のことばで述べました。
彼は、IDの理事に可能性をさらに調査するためにパリ(フランス)の彼のところを訪問するように招待しました。

全大会の間、IDは中央ホールにブースを持ちました。参加者の多くは私たちとIDについての話をしに来ました、エスペランチストの幾人かは、インドのボード人の女性が製作した、綿や絹から作った長い襟巻きであるアロナージョを買いました。
最初、アロナージョは、インド以外で入手できました。

IDを支持するためにお金を寄付してくれる人がいらっしゃいました、IDの代表して、心から感謝いたします!

情報:ベシ スハデ (オランダ)

3. Vortoj de s-ro Patrick GALLAUD, reprezentanto de UNESKO en la 87-a Universala Kongreso de Esperanto (Fortalezo, Brazilo)

Sinjoro prezidanto, estimataj estraranoj kaj komitatanoj, karaj gekongresanoj,

Fine de tiu ĉi Universala Kongreso (UK) permesu al mi diri kelkajn vortojn. Mi unue ege dankas Universalan Esperanto-Asocion pro ĝia invito partopreni la UK-on. Ankaŭ tre grandan dankon al nia instruistino de Cseh-kurso, Mima.

Mi ĝuis tiun ĉi eksterordinaran etoson, admiris vian riĉan kaj vivantan kulturon, partoprenis en interesegaj debatoj kaj diskutoj, ŝatis spektaklojn kaj ekskursojn kaj tiel plu.

Mi pensas, ke via movado devas pli montri sin al la ekstera mondo. Via movado vivoplenas kaj viglas. Pli konkrete pri via agado rilate Uneskon, post diskuto, mi kredas, ke vi povus utile kunlabori kun Unesko. Unue, viaj nunaj kampanjoj taŭgas. Due, la projekto "Indiĝenaj Dialogoj" estas inda je subteno de Unesko. Ankaŭ pli poste la projekto "Interkulturo". Trie, estus laŭ mi bone, ke vi prezentu Esperanton kiel nematerian heredaĵon al Unesko.

Permesu al mi diri mian ĝojon konstati, ke eblos krei Unesko-klubojn dank' al via movado en Brazilo kaj aliloke.

Fine, sed ne laste, kurso de Esperanto ĉe Unesko kaj perrete al NRO-oj aperas al mi tute ebla afero.

Dankon al vi. Ĝis revido!

Mi dankas Vincent Charlot pro la traduko.

Informis/Fonto: teksto afable donita al ni de s-ro Vincent CHARLOT

3. 第87回世界エスペラント大会の中でのユネスコの代表、Patrick Gallaud氏の演説(フォルタレザ、ブラジル)

議長さん、親愛なる役員のみなさん、委員会のみなさん、親愛なる参加者のみなさん、

この世界大会(UK)の終わりに、少しお話をすることをお許しください。最初に、世界大会に招待されて参加できたことを、世界エスペラント協会にとても感謝していることを申し上げます。また、チェ(直接)法-講習会の講師、Mimaさんにとても感謝していることも申し上げます。

私はこのすばらしい雰囲気を享受しました、あなた方の豊かで生き生きとした文化を賞賛しました、興味深い討論や議論に参加しました、寸劇や日帰り旅行などに好感を持ちました。

私は、あなたがたの運動を外部の世界へさらに見せるべきだと思います。あなたの運動は、活気にあふれ活発です。さらに具体的にユネスコに関するあなたがたの活動について、議論の後で、私は、あなた方が以下のように有益なものとしてユネスコに協力することになるだろうと思います。第一として、現在のキャンペーンは役にたってます。第二として、「先住民族の対話」というプロジェクトは、ユネスコの支援に値します。第三として、エスペラントを非物質的な世界的遺産として紹介することは、私はよいことと思います。

ブラジルや他の地域でのあなたがたの運動のおかげでユネスコ・クラブを創設できるであろうということを確証し喜んでいます。

最後に、最近のことではないですが、ユネスコでのエスペラント講習会とNGOへインターネットを介して、可能性のある事業がすべて達成しています。

ありがとう。さようなら。

翻訳のVincent Charlotさんに感謝します。

情報/源:Vincent CHARLOTさんからいただいたわかりやすいテキスト

4. maori.nz - unua nom-domajno por indiĝenoj !

Jen transkribo de radioprogramo, en kiu oni informis pri la akcepto de la unua nom-domajno por indiĝenoj, la programo estis dissendita la 12-an de septembro 2002.

JOHN HIGHFIELD: Domajnoj en la interreto estas gravegaj. Kaj nova domajno ĵus estis lanĉita en la tutmonda teksaĵo, kredeble por la unua fojo por indiĝenaj popoloj. Se vi vagrigardas en la interreto, vi nun povos trovi retlokojn kun adreso finiĝanta per .maori.nz.

Por la unua fojo dum ses jaroj la Interreta Konsilantaro en Novzelando permesis novan domajnonomon, kaj la Maorioj esperas ke ĝi estiĝos la dua plej populara adreso en la lando.

Korespondanto [de ABC], Gillian BRADFORD, raportas el Novzelando:

GILLIAN BRADFORD: En la mondo de punkto.com, iu rajtas aserti lokon en Ciberspaco. Starigi retpaĝon estas pli facile ol estiĝi kliento de videobutiko. Vi nur bezonas kelkajn dolarojn kaj nomon por komenci.

Sed miksiĝi kun milionoj de aliaj lokoj ne allogis grupon da Maoriaj interretaj entuziasmuloj, kiuj volis starigi sian propran identecon, novan adreson kiu donus al ili unikan lokon en vasta tutmonda imperio.

Laŭ mia takso, almenaŭ 50 elcento de Maorioj uzos la domajnon maori.nz dum la sekvaj 12 monatoj, anstataŭ .co aŭ .net.

GILLIAN BRADFORD: Karitiana TAIURU estas la estro de la Maoria Interreta Societo. Dum du jaroj lia grupo premis la Interretan Registradan Konsilantaron en Novzelando por ke la domajna nomo .maori.nz. estu uzata.

KARITIANA TAIURU: Estas grave por Maoria popolo kiel identigilo. Multaj Maorioj opinias, ke la aktualaj domajnaj nomoj ne taŭgas por iliaj bezonoj. Multaj Maoriaj organizaĵoj kaj komercoj diras ke ili ankoraŭ ne partoprenas la reton, sed ke ili ekpartoprenos kiam .maori.nz. estos havebla.

GILLIAN BRADFORD: Interreto Novzelando estis skeptika pri la nova nomo. En Novzelando, kiel en Aŭstralio, estas nur manpleno da normaj domajnoj inkluzive .co; .co.nz; .org.nz; kaj .gov.nz. Sed la ĉefdirektoro de la rega organizo, Sue Leader, diras ke post 18 monatoj da publika interkonsilado, ŝi konvinkiĝis ke la deziro por la nova adreso estos grandega.

SUE LEADER: Vere ĝi estas gvidosigno. Ŝlosile estas, ke ĝi estas la plejnuna spaco por indiĝenoj en la tutmonda interreto. Kaj due, por Novzelando estas la unua duanivela domajno kreita ekde 1996. Do estas ĉiel ekscite.

GILLIAN BRADFORD: Interreto Novzelando anticipas ke multaj Maoriaj komercoj jam en la reto transiris al la nova domajno, kaj aliaj envenos por la unua fojo. Ĝi ankaŭ anticipas ke .maori.nz povus estiĝi la ĉefa domajno por homoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj serĉas informon pri la Maoriaj kulturo kaj lingvo.

SUE LEADER: Certe mi opinias ke tio estas unu el la ŝlosilaj indikiloj por la proponantoj de nomspacoj, ke ĝi estas io al kie vi povas rapide iri al unu loko kaj havigi rimedojn.

Memoru, ke la Maoiroj estas disigitaj tra la mondo kaj ke estas fortaj koncentriĝoj da ili kiuj tre eble volos indentigi sin kun la lando de origino, do ni tre povus vidi registraĵojn el ĉiuj mondpartoj. Karitiana TAIURU diras, ke .maori.nz estas multe pli rilata ol .maori.com ĉar ĝi donas al ĉiuj Maorioj senton de posedo de la reto.

Fonto: ABC News (http://www.abc.net.au/worldtoday/s674648.htm)

Gillian BRADFORD estas korespondanto de Australian Broadcasting Corporation (ABC) en Novzelando.

4. maori.nz - 先住民族のための最初のドメイン名

ここにラジオの番組表があります、その中には、先住民族に対する最初のドメイン名の概念のニュースがあります、その番組は、2002年9月12日に放送されました。

JOHN HIGHFIELD: インターネットのドメインはとても需要なものです。そして、おそらく、先住民族にとって初めての新しいドメインが全世界インターネット網に送出されました、インターネットの中を動き回り気をつけて見れば、 maori.nz で終わるアドレスを持つネットアドレスを見つけることができます。

初めて、六年間、ニュージーランドのインターネット協議会は、新しいドメイン名を許可しました、そして、マオリ人は、その国の第2レベルの最も人気のあるアドレスを起こすことを希望しています。

(ABCからの)通信者、Gillian BRADFORD, ニュージーランドからの報告:

GILLIAN BRADFORD: punkto.com の世界では、サイバースペースの場所を主張する権利も持つ人がいます。Webページを置くことは、ビデオ店のお得意様ができることより容易なことです。開始するのに数ドルと名前だけが必要です。

しかし、何百万という他のところと関わり合うことは、マリオのインターネットの熱狂者のグループの気を引きません、彼らは、広大な全世界の国の中に唯一の場所を設ける新しいアドレスという、自分の固有のアイデンティティを確立したいと思っていました。

私の評価では、少なくともマリオの50%は、今後12ヶ月の間にmaori.nzというドメイン名を使うことでしょう、代わりにcoあるいは、netを使うかもしれません。

GILLIAN BRADFORD: Karitiana Taiuru は、マリオインターネット協会の会長です。ドメイン名 .maori.nz が使われるようにするためのニュージーランドの協議会

KARITIANA TAIURU:マリオ人にとって身分証明書として重要です。多くのマリオは、現在のドメイン名は彼らのニーズには適していないと考えています。多くのマリオの組織と商業に関わる人たちは、インターネットには参加していないが、 .maori.nz が入手できたら、参加するだろうと述べています。

GILLIAN BRADFORD: インターネット ニュージーランドは、新しいドメイン名には懐疑的でした。ニュージーランドでは、オーストラリアのように、.co; .co.nz; .org.nz; .gov.nzを含む普通のドメイン名だけです。しかし、管理組織の理事長Sue Leaderは、18ヵ月の公的な協議の後で、新しいアドレスに対する要望はとても重要なことになるということを納得しました。

SUE LEADER: まさにそれは道を示すきざしです。かぎは、それが全世界のインターネットの中の先住民族にとって最新の場所であるというです。そして第二に、ニュージーランドに対して、1996年から最初の第2レベルのドメインが創設されました。いろいろと刺激的です。

GILLIAN BRADFORD: インターネット・ニュージーランドは、インターネットの中の多くのインターネットの商いが既に新たなドメインに移すということを実施しました、他のものも新たに入ってくるでしょう。世界中の人たちに対する主ドメインの.mario.nz.ができるように準備もしました、 .mario.nz. は、マリオの文化と言語に関する情報を検索できます。

SUE LEADER: たしかにそれは、すぐに一つのところへ行くことができるところへ手段を手にいれるものである、ドメイン名の場所の提案者に対する鍵となる指針です。

マオリが世界中に離れ離れになっていて、起源の土地とともに自己のアイディンティティを強く持とうとしている力強い集結力を持つ彼がいる、ということを心にとめておいてください。Karitiana Taiuru は、以下のように言いました、.maori.nzは、.maori.comより多くの関係があります、というのは、それは、すべてのマオリ人へインターネットを所有する感じを与えるからです。

情報源:ABC ニュース( http://www.abc.net.au/worldtoday/s674648.htm

Gillian BRADFORDは、ニュージーランドのオーストラリア放送局(ABC)の通信者です。

5. Historia uzado de la leĝa esprimo: "indiĝenaj popoloj" en Deklaracio de UN

Johannesburgo, Sudafriko, 26-a de aŭgusto - 4-a de septembro 2002

La Monda Pintkunsido de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭra Disvolvo (Johannesburgo, Sudafriko, de la 26-a de aŭgusto ĝis la 4-a de septiembro, 2002), akceptis, unuafoje en la historio de UN, la esprimon "indiĝenaj popoloj" , ne uzita antaŭe, en ĝia oficiala politika deklaracio, kiu tekstas:

"Ni ree substrekas la gravegan rolon de la indiĝenaj popoloj en la daŭra disvolvado". Kontraste al la Monda Konferenco de UN kontraŭ Rasismo okazinta pasintjare en Durbano, Sudafriko, kie oni asertis ke la termino popoloj estis ankoraŭ "pritraktata", (paragrafo 24-a de la durbana Deklaracio), la esprimo "indiĝenaj popoloj" estis senkondiĉe adoptita unuafoje en oficiala dokumento de UN.

"Ni opinias ke UN faris paŝon gravegan por la respekto al la Indiĝenaj popoloj same kiel la aliaj popoloj en la mondo" diris Vicky TAULI-CORPUS, "Tiu ĉi estas signifoplena avanco cele al la difino de la rajtoj de la indiĝenaj popoloj."

Ni esperas, ke per tiu ĉi historia paŝo, la agnoskita respekto respeguliĝos en la apliko de la Agadplano de la Mondfa konferenco pri Daŭra Disvolvo. Ni esperas ke registaroj, branxcoj de UN kaj korporacioj agnosku la respekton ŝulditan al la Indiĝenaj Popoloj en estontaj konsultoj, rilatoj, asocioj kaj traktatoj.

La Indiĝenaj Popoloj atendas nun estontaj diskutoj pri la Projekto je Deklaracio de La indiĝenaj Popoloj, okazonta en Ĝenevo, Svislando, en decembro 2002, kaj kie ni esperas , ke la agnosko atingita malfermos la vojon al la senbara aprobo de la Deklaracio.

[La lasta tago de la oficiala Pintkunsido, dum la plenkunsido, oni aprobis la esprimon "Indiĝenaj Popoloj" , kaj ne "komunumoj" aŭ "setlejoj", kiel okazis en Rio-de-Ĵanejro, unuafoje en dokumento de UN].

Fonto: Red de información indígena, http://www.redindigena.org/noticias/boletines/1386.html

5. 法的表現の歴史的な使用:国連の宣言の中の先住民族

ヨハネスブルク、南アフリカ、2002年8月26日 - 9月4日

持続的な発展に関する国連の世界サミット(ヨハネスブルク、南アフリカ、2002年8月26日 - 9月4日)は、国連で以前には使われていない、「先住民族」という公式表現を受諾しました、条文は以下のようになっています:

「私たちは、持続的な発展に関して、先住民族のとても重要な役割を再度強調します。」人種差別に対する国連の世界会議に際立っているが、昨年、南アフリカのダーバンに開催されました、そこでは、先住民族という用語は、引き続いて論議されていて、(ダーバン宣言第24項)「先住民族」という表現が、国連の公式文書に初めて無条件に取り入れられたと主張されました。

「私たちは、国連が世界の他の民族と同様に先住民族への敬意に対してとても重要な一歩となりました。」とVicky TAULI-CORPUSは言いました、「これは、先住民族の権利の決定を目的とした有意義な前進です。」

私たちは、この歴史的な一歩によって、承認された守るべきことは、持続的な発展に関する世界会議の行動計画の適用を尊重することと思います。各国政府、国連の支部機関、公的団体は、将来の協議、関係、結びつきや条約において、先住民族へ義務的な尊重を認めるべきと思います。

先住民族は、2002年12月にスイスのジュネーブで開催された「先住民族の宣言プロジェクト」に関する将来の協議を待ち望んでいます、そして、そこで到達して認定すると、宣言に基礎をおかない承認への道を閉ざします。

[ 本会議中の公式なトップ会談の最終日に、「先住民族」という表現が承認され、リオ・デ・ジャネイロで最初にできた国連文書にあるような、「共同体」や「定住地」という表現は承認されませんでした ]

情報源: 先住民の情報ネット

http://www.redindigena.org/noticias/boletines/1386.html

TAMTAMO JARO 3, No. 16
www.idnetwork.nl/tamtamo oktobro, 2002
タムタモ 3年度、第16号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年10月

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO


Kunlaborantoj:

Ni tre speciale dankas al la jenaj Kunlaborantoj, kies sindediĉo permesas la plurlingvan aperon de TAMTAMO:

Anglalingvaj:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

Hispanlingvaj:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

Japanlingvaj:

YOKOYAMA Hiroyuki
HOSHIDA Acuŝi
SATO Eiĵi
KIMURA Goro
SIBAYAMA Zyun'iti

Franclingvaj:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

Dankon !

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長


協力者:

我々は以下の協力者にとても感謝しています、彼らの献身でタムタモの複数の言語版をアップすることができます:

英語版:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

スペイン語版:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

日本語版:

横山裕之
星田淳
佐藤英治
木村護郎
柴山純一

フランス語版:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

ありがとう!

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO JARO 3, No. 16
www.idnetwork.nl/tamtamo oktobro, 2002
タムタモ 3年度、第16号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年10月