ID
Tamtamo No. 17

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.17

ISSN-1409-4576     2002年11月発行

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO JARO 3, No. 17
Novembro, 2002

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

Limdato por kunlaboraĵoj por TAMTAMO No18: la 22-an de decembro 2002

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 3年度、第17号
2002年11月

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

タムタモ第18号の原稿の提出期限日:
2002年12月22日

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. El la Redakcio

Antonio LEONI (Kosta-Riko)

2. Recenzo: Mia vojo

Recenzo de la ĵus aperinta kolorigebla trilingva libro , unua E-libro eldonita en Kosta-Riko

William HARMON (Usono)

3. Novaĵo pri la Daŭra Forumo pri Indiĝenaj Aferoj

La tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis rezolucion pri la starigo de sekretariata grupo kaj volontula fonduso por la Daŭra Forumo pri Indiĝenaj Aferoj

Lola GARCÍA-ALIX (Danlando)

4. Asamo: Rasdiskriminacio kontraŭ bodoj

Pri rasdiskriminacio en la aktuala 11-a registaro de Asamo, kiun estras s-ro Tarun GOGOI, ĉefministro

Jebra MUCHAHARY (Barato)

5. Indiĝenaj Dialogoj ludas rolon en romano !

Recenzo pri la romano "Kreskas la labirinto...", en kiu Indiĝenaj Dialogoj (ID) ludas rolon en la intrigo

Bessie SCHADEE (Nederlando)

6. Indiĝena Sciado: Gvidilo por la esploristo

Recenzo de hispanlingva libro pri indiĝena kono kiel strategio de daŭrema disvolviĝo

Hugo MORA POLTRONIERI (Kosta-Riko)

目次


1. 編集局から

アントニオ・レオニ(コスタリカ)

2. 書評:わたしの旅

たった今出版された3言語の塗り絵絵本の書評、コスタリカで出版された最初のエスペラントの本

William HARMON (アメリカ)

3. 先住民の諸問題に関する恒久的フォーラムのニュース

国連総会の第三委員会が、先住民族の諸問題に関する事務局の設置とボランティア基金についての決議案を是認しました。

Lola GARCÍA-ALIX (デンマーク)

4. アッサム: ボド人に対する人種差別

首相 Tarun GOGOI 氏が率いるアッサムの第11代アッサム州政府における人種差別について

Jebra MUCHAHARY(インド)

5. 「先住民族の対話」が、小説の中で役を演じています!

「迷路が伸びていく。。。」という小説の書評です。この小説では先住民族の対話(ID)が役を演じています。

ベシ・スハデ(オランダ)

6. 先住民の知識:調査の手引き

持続的な発展の戦略としての先住民の知識についてのスペイン語の本の書評

Hugo MORA POLTRONIERI (コスタリカ)

ENHAVO


1. El la Redakcio

Karaj Tamtamanoj,

Eble vi memoras ke en iama numero de tiu ĉi bulteno ni raportis pri japanigo de TAMTAMO. Nun mi havas la plezuron anonci ke jam de kelkaj semajnoj en la TTT-ejo de TAMTAMO haveblas kelkaj ekzempleroj en la japana lingvo dank'al la senlaca helpo de niaj kulaborantoj en Japanio (iliaj nomoj troviĝas je la fino de tiu ĉi numero, ĉe kunlaborantoj), al kiuj mi volas, refoje, esprimi mian dankon nome de ID! La aldono de tiu lingvo al la versioj de nia bulteno havis kiel kunsekvencon plurajn ŝanĝojn en la strukturo de nia retujo, inter aliaj, mi volas mencii klarigojn pri la celoj de la informilo kaj iom pli komforta navigado tra la lingvoj. Foje vizitu nian TAMTAM-ujon ĉe www.idnetwork.nl/tamtamo . Aliaj plibonigoj baldaŭ venos! Espereble vi ŝatos ilin. Viaj rimarkoj estas gravaj por ni, ne forgesu sciigi al ni pri ili!

Ĉi-foje, TAMTAMO prezentiĝas pli literaturema (aŭ tekstema laŭ certa vidpunkto) ol kutime, ne nur pro tio ke Indiĝenaj Dialogoj (ID) iĝis parto de literatura verko (vd sekcion 5), sed ankaŭ ĉar ni inaŭguras nian libroservon (vd punkton 2); ni ankaŭ preparas butikon, per kiu eblos aĉeti indiĝenajn varojn el plej diversaj mondopartoj (por havi pli da informoj, vi povas mesaĝi al snjezana.cimic@idnetwork.nl). La enspezoj de niaj (modestaj) butiko kaj libroservoj utilos por finance apogi nian agadon.

Ekde tiu ĉi numero, TAMTAMO aperos ĉiun duan monaton. Do, TAMTAMO 18 aperos la 7-an de januaro kaj la limdato por ricevado de kunlaboraĵoj estas fiksita por la 22-a de decembro.

Ricevu niajn plej varmajn salutojn kaj bondezirojn por la Nova Jaro !

Bonan legadon !

ID-ane,
Antonio LEONI
Redaktoro
TAMTAMO

本文


1. 編集局から

親愛なるタムタモの読者のみなさんへ

おそらくこの会報の以前の号で、タムタモの日本語訳についての報告したことについて覚えていると思います。この数週間の間にタムタモのWebページに、日本の協力者のたゆまない支援のおかげで日本語の何号かを入手できるのを現在お知らせできることをうれしく思います、(この号の終わりのところの協力者のところに、彼らの名前があります。)、再度、IDの名において彼らに感謝したいと思います。会報の各言語版へ日本語を追加するにあたり、ホームページの構造がかわりました。そこで、私は会誌の目的と、各言語を通じた幾分馴染みやすい入手についての説明を述べたいと思います。 www.idnetwork.nl/tamtamo のところのタムタモのホームページにお越しください。まもなく他の改善もします。多分、お気に入りとなります。気がつかれたことは大小にかかわらずぜひともお聞かせください。

今回、タムタモは、いつもより、より文学的傾向(あるいは、ある意味では教科書的な傾向)となって表れます、そのため、先住民族の対話 (ID) は、文学作品の部分となるためだけなく(第5節を見よ)、書籍販売を開始したためでもあります(第2節を見よ); 私たちも販売店を用意していて、それで、きわめて多様な世界各地の中の先住民族の商品を買うことができます。(より一層の情報を得るには、 snjezana.cimic@idnetwork.nl へメッセージを送ってください。)私たちの(質素な)販売店や書籍サービスの収入は、私たちの活動を財政的に支援するのに役立ちます。

今月号からタムタモは2ヶ月ごとに発行するでしょう。それでタムタモ18号が、1月7日に発行されます、そして、ご寄稿の期限は12月22日に決められています。

心からの敬意と新年のご挨拶を申し上げます!

お元気で!

IDメンバーとしてあいさつします、
アントニオ・レオニ
タムタモ編集者

2. Recenzo: Mia vojo

Ĉi tiu ĉarma kolorigebla libreto por infanoj entenas ĝentilan "verdan" mesaĝon. Akvoguto priskribas sian migradon en nubo, aero, surtere. Estas klare el tiu priskribo kiel kara estas ĉiuj eroj de la naturo, kaj kiom valoras ke homoj protektu ilin.

Mi recorrido - My way - Mia vojoEnkonduka klarigo pri Esperanto en Hispana kaj Angla lingvoj donas facilan priskribon al la leganto. La kolorigeblaj desegnoj estas simplaj, kaj allogos infanojn al kolorigado.
La sola ĝeno pri ĉi tiu alie bonega libreto estas la elekto de la vorto "vojo" en la titolo. La rakonteto klare priskribas vojaĝon, aŭ eĉ veturon; ne vojon. Supozeble ne eblas nun korekti tion - sed la aŭtoro tion pripensu se okazos reeldono.

Ĉi tiu, la unua Esperanta libro eldonita en Kostariko, estas ja aĉetinda libreto!

William R. HARMON, Usono



MIA VOJO / MI RECORRIDO / MY JOURNEY de Leda Violeta CORONADO C. Esperantigis Guido HERNANDEZ M., angligis Carolina MATA. Editorial Tecnológica de Costa Rica. Cartago. 2002.

18 paĝoj. 21x28 cm. EUR 4,50 + sendokostoj. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj. La libro estas aĉetebla ĉe la Indiĝenaj Dialogoj (Riouwstraat 172, NL-2585HW Den Haag, Nederlando)

Mendoj ĉe: snjezana.cimic@idnetwork.nl

2. 書評: わたしの旅

子供を対象としたこの魅力的に塗り絵絵本は、やさしい「緑の」メッセージを含んでいます。水滴が主人公で、雲、空そして地上へと巡る様子を描いています。自然のすべての個体が貴重というような、そして、人間が自然を守るのがどれだけの価値があるかというような描写から明らかです。

Mi recorrido - My way - Mia vojoスペイン語と英語でエスペラントについての導入的な説明が、読者の理解を助けます。塗り絵のための線画は単純で、子供が塗り絵しやすくなっています。これとは別のこの素晴らしい絵本に関して唯一の困ったことは、題名のことばに3言語表記のうち、エスペラントの表題にMia Vojo(=わたしの道)を選択したことです。これは、「私の旅」としなくてはなりません。この物語では、旅や乗り物での旅行をはっきりと描写しています。道ではありません。おそらく現在それを直すことはできないでしょうが、再出版をするのであれば作者に留意してもらおうと思ってます。

コスタリカで出版された最初のエスペラントの本は買う価値のある絵本です。

ウイリアム R. ハーモン、 アメリカ


「私の道」:Leda Violeta Coronado Cのスペイン語原作 「Mi Recorrido」に、Guido Hernandez Mのエスペラント訳「Mia Vojo」、Carolina MATA.の英語訳「My Journey」をあわせた版。コスタリカのカルタゴ市、 Editorial Tecnológica de Costa Rica.の2002年出版。

18ページ. 21x28 cm. 4,50ユーロ + 送料. 3部以上注文の際は定価の2/3で購入できます. この本は、先住民族の対話で買うことができます。(Riouwstraat 172, NL-2585HW デン・ハーグ、オランダ)

注文は:snjezana.cimic@idnetwork.nl

3. Novaĵo pri la Daŭra Forumo pri Indiĝenaj Aferoj

Karaj amikoj,

Kun plezuro mi informas vin ke hieraŭ la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de la UN adoptis rezolucion GA/SHC/3710. En ĉi tiu rezolucio la 3a Komitato rekomendas ke la Ĝenerala Asembleo petu la Ĝeneralan Sekretarion starigi sekretariatan grupon ene de la Departmento de Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj (DESA) por helpi la nove inaŭguritan Daŭran Forumon pri Indiĝenaj Aferoj efektivigi sian mandaton.

La teksto, adoptita sen voĉdonado, ankaŭ direktas ke la Ĝenerala Asembleo petu la Ĝeneralan Sekretarion starigi voluntulan fonduson por la Forumo cele al financado de la efektivigo de la rekomendoj faritaj de la Forumo tra la Ekonomia kaj Socia Konsilio. Plue la Asembleo decidus rajtigi esceptan tri-tagan antaŭsesian kuniĝon de la membroj de la Forumo de la 7-a ĝis 9-a majo 2003. La implicoj de tiu malneto por financado estis ankaŭ aprobitaj.

Lola GARCÍA-ALIX
Kunordiganto pri Homaj Rajtoj
IWGIA

3. 先住民の諸問題に関する恒久的フォーラムのニュース

親愛なる友人のみなさんへ、

昨日、国連総会の第3委員会が、GA/SHC/3710 という決議を採択しました。この決議は第3委員会の名による次の趣旨の勧告です。国連総会は事務総長に要請して、経済社会局 (DESA) 内に事務局を立ち上げて、それにより新設の「先住民の諸問題に関する恒久的フォーラム」が任務を果たせるように支援するべし、という趣旨です。

決議案は無投票で採択されましたが、そこにはまた、国連総会は事務総長に要請して、ボランティア基金を立ちあげて同フォーラムを財政的に支援し、それにより経済社会理事会を通して、同フォーラムの勧告を実現させるべし、と記されています。さらに決議案は国連総会に対して、同フォーラム・メンバーによる三日間の事前セッションを例外的に2003年5月7日から9日まで開催する権限を与えることを認めています。また、決議草案が提示している財政支出も認めています。

Lola GARCÍA-ALIX
人権に関する調停者
IWGIA

4. Asamo: Rasdiskriminacio kontraŭ bodoj

La bodoj, filoj de la grundo de Asamo, Nordorienta Barato, ek de la sendependeco de Barato, partoprenis en ĉiu registaro senkonsidere de la reganta politika partio. Ĉiam ĝis nun estis en la registaro almenaŭ unu au du Ministroj el la Boda komunumo. Malgraŭ tio ke jam pasis du jaroj da regado, en la 11-a Registaro de Asamo estas ankoraŭ neniu Ministro el la boda popolo. En la 11-a parlamento estas 12 membroj el la Bodoj, 10 sendependaj parlamentanoj, unu de la AGP, regiona politika partio de la ŝtato, kaj unu Sri Praneswar BASUMATARY de la Kongrespartio, la reganta politika partio.

Estas interese rimarki, ke la bodoj estas la plej granda indiĝena/triba grupo en Asamo kaj havas sian propran riĉan kulturon, religion, tradiciojn kaj lingvon. De historia perspektivo, la bodoj estas la praloĝantoj de Asamo kaj konsistigas 35 procenton de la loĝantaro de Asamo. Dum la jaroj la bodoj plene partoprenis jen sub unu standardo jen sub alia en demokratia balotado.

Ankaŭ ĉi-foje la boda komunumo tute atendis, ke la bodo, Sri Praneswar BASUMATARY, elektita kiel membro de la Kongrespartio al la Parlamento de Asamo, estu nomumita al prestiĝa posteno de Ministro fare de Tarun GOGOI. Tamen, ili vane esperis dum du jardaŭraj regadoj de tiu registaro, ĉar neniu reprezentanto de la boda popolo ricevis la atenditan nomumon. Tio estas klara ekzemplo de rasdiskriminacio kontraŭ la boda popolo. Ĝi okazis en Barato eĉ kvindek kvin jaroj post ties sendependeco, kvankam oni diskutis la aferon kun eminentuloj, inklude kun s-ino Sonia GANDHI, Ĉefo de la Kongrespartio de Barato. Ni forte sentas, ke tiu ĉi tiu afero estas profanado de nia baza rajto, kiel indiĝena popolo, esti reprezentataj ĉe la registaraj decidoj.

Pro tio ni apelacias al niaj indiĝenaj gefratoj de subtenantaj organizoj tra la mondo bonvole sendu leteron konkordan al nia afero kaj urĝe favoran al Sri Pranesawr BASUMATARY al S-ino Sonia GANDHI, petante ke ŝi nomumu bodan Ministron al la registaro de Tarun GOGOI en Provinco Asamo en Nordorienta Hindio.

S-ino Sonia GANDHI,
Prezidanto
Kongres-Partio
10 Janapath Road
New Delhi-1
Fakso: 0091-11-3018651(O), 3017470(R)

Kun kopioj al:

Mr.Tarun GOGOI
Ĉef-Ministro de Asamo
Dispur, (Guwahati) Assam
Fakso: 0091-361-262069

Sincere via,

Jebra Ram MUCHAHARY
Prezidanto
Barata Konfederacio de Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj
Nordorienta Regiono (ICITP-NEZ)

Kaj

Gangadhar RAMCHIARY
Dumviva Membro
Barata Konfederacio de Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj
Nordorienta Regiono (ICITP-NEZ)

Informis/Fonto: Jebra MUCHAHARY (Barato)

4. アッサム: ボド人に対する人種差別

アッサム地方(インド北東部)の息子たちと呼ばれるボド人は、インド独立以降、どの政党が与党であるかにかかわらず、常に歴代州政府に参加してきました。これまで常に州政府はボド人社会から大臣として少なくとも一、二のポストを与えてきました。2年間の政権期間が過ぎたにもかかわらず、第11次アッサム州政府にはまだボド人出身の大臣がいません。第11次州議会にはボド人出身議員12名がおり、無所属議員10名、国家の地域政党AGP派議員1名、与党の国民会議派 ( Sri Praneswar BASUMATARY 氏)からなっています。
 
 ボド人がアッサム地方では最大先住民族集団であり、自分たちの豊かな宗教、伝統、言語を持っていることに気がつきます。歴史的視点から見ると、ボド人はアッサム地方の先住民で、アッサム州の住民のうち35%を占めます。過去、ボド人たちはさまざまな政党から民主的投票に参加してきました。
 
 ボド人出身者Sri Praneswar BASUMATARY 氏がアッサム州議会への国会政党メンバーとして選出されましたが、彼がTarun GOGOI首相によって威厳ある大臣職に任命されることに、今回もボド人社会はまったくの待ちぼうけをくわされています。しかもボド人代表の誰も待望の任命を受けていないので、その政権の2年間むなしく期待してきました。これはボド人に対する明白な人種差別の例です。インド国会政党代表ソニヤ・ガンジー女史を含む傑出した人物たちとこの事態について話し合いましたが、それが独立から55年たったインドで起きたのです。この事態が、政府的決定の際、先住民として代表が参加できるとする自分たちの基本的権利の侵害であると、私たちは切に感じています。
 
 このため私たちは世界中の支援組織の先住民の兄弟姉妹たちに訴えます。どうか私たちの事態を憂慮しSri Pranesawr BASUMATARY氏を応援する手紙をがソニヤ・ガンジー女史に送り、彼女が北東インド地方のTarun GOGOI氏率いるアッサム州政府にボド人出身大臣を任命するよう請願していただきたい。

Sonia GANDHI女史,
国民会議派代表
10 Janapath Road
ニューデリー市 -1、インド共和国
ファクス: 0091-11-3018651(O:事務所), 3017470(R:自宅).

写しは以下のところへ:

Tarun GOGOI氏
アッサム州首相
Dispur市, (Guwahati)アッサム
ファックス: 0091-361-262069

親愛なるあなたの、

Jebra Ram MUCHAHARY
インド・北東地方先住民・民族連合(ICITP-NEZ)代表

そして

Gangadhar RAMCHIARY
インド・北東地方先住民・民族連合(ICITP-NEZ)終身会員

情報源: Jebra MUCHAHARY (インド)

5. Indiĝenaj Dialogoj ludas rolon en romano !

"Kreskas la labirinto..." estas nederlandlingva romano de s-ro Jet van ESSEN , aperinta la 5-an de oktobro 2002; en tiu dato mi havis la plezuron ĉeesti la lanĉon. La libro temas pri la rilatoj Nordo-Sudo (Riĉeco-Malriĉeco), la evoluhelpo, la situacio de la indiĝenaj popoloj en la mondo kaj la verkoj de Marguérite YOURCENAR.

Kvar virinoj kaj unu viro vojaĝas al internacia kunveno en Hong Kong, Ĉinio. Ili havas malsimilajn vidpunktojn kaj kverelas pri kiel krei pli bonan mondon. Estas interese vidi la politikajn ludojn, kiujn homoj ludas cirkaŭ la kunveno. Tra la tuta romano ankaŭ la temo pri ritaroj kaj spiritualismaj vidpunktoj havas rolon.

Epiloge estas teksto (de unu kaj duona paĝo) pri Indiĝenaj Dialogoj (ID), dirante ke kelkajn jarojn post la fino de la intrigo, fakte la Fondaĵo ID estis kreita en Nederlando. La epilogo klarigas la celojn de ID kaj donas nian adreson, ktp.

En la regiona ĵurnalo de Den Haag (Nederlado) aperis artikolo pri la eldonado de la verko. En ĝi legeblas kelkaj frazoj pri ID.

Informis/Fonto: Bessie SCHADEE (Nederlando)

5. 「先住民族の対話」が、小説の中で役を演じています!

「迷路が伸びていく・・・」は、Jet van ESSEN 氏のオランダの小説で、2002年10月5日に出版されました;私は、その日の発表会に出席したことを喜びました。この本は、Marguérite YOURCENAR の世界と作品にある、南北問題(貧富の状態)、開発援助、先住民族の立場という見地をテーマとしています。

4人の女性と男性が、中国、香港の国際会議へ旅をします。彼らは異なる見解を持っており、よりよい世界を創造するというようなことについて口論します。政治的な駆け引きを見ることは興味を引きます。小説全体を通して、儀式や唯心論的見解についてのテーマにも役割があります。

エピローグは、先住民族の対話(ID)に関する(一ページ半の)文章で、小説の筋の終わりの数年後に実際に財団 ID がオランダに創設された、ということが述べられています。エピローグは、ID の目的を説明し、我々の住所などを教えています。

デン・ハーグ(オランダ)の地方新聞に、この作品の出版についての記事がでました。記事はIDについて数行費やしています。

情報源: ベシ・スハデ(オランダ)

6. Indiĝena Sciado: Gvidilo por la esploristo

Malgranda, jes, sed ege utila libro pri unu el tiuj problemoj, kiujn tre ofte alfrontas esploristoj pri sociaj aferoj. Esploronte..., kion fari pri tiu amaso da konoj kaj vivspertoj propraj de la subjektoj de nia serĉado? Ĉu jes aŭ ne ni utiligos ilin? Se jes, kiel? Ambaŭ respondoj, kompreneble, estas jes. La aŭtorino unuavice difinas indiĝenan sciadon kiel sinonimon por tradicia ekologia sciado, t.e, la amaso da konoj kaj vivspertoj apartenantaj al homoj loĝantaj sur iu specifa regiono kaj kiu disvolviĝis ĉiam tie. Tiamaniere, ŝi diferencigas ĝin disde tiuj konoj kaj spertoj estigitaj el universitatoj, registaroj, esplor-centroj kaj privataj industrioj. Alivorte: la internacia, "oficiala", sciad- kaj esplorsistemo kiu regas en Okcidento.

Pere de du enkondukaj sekcioj, la aŭtorino klarigas al la legantoj bazajn konceptojn pri "indiĝena sciado" kaj la protektado de intelekta proprieto. Poste, laŭlonge de la verko, ŝi utiligas tri aliajn sekciojn por la disvolviĝo de la onta esploro: kiel enkadrigi ĝin, kiel kolekti la donitaĵojn kaj kiel taksi, valori kaj eksperimenti kiam oni utiligas indiĝenan sciadon. Du aliajn sekciojn ŝi inkluzivas por prezenti, per la unua, kvar kazojn rilatajn al tiaj esploroj en Indonezio, Ekvadoro, Etiopio kaj Venezuelo; kaj la dua konsistigas el tri esplor-gvidiloj, du el kiuj oni uzis, respektive, por esploroj ĉe la popoloj Inuito kaj Deno, ambaŭ en Kanado, kaj, fine, la tria estas la gvidilo de Internacia Instituto por Kampara Rekonstruado (International Institute for Rural Reconstruction = IIRR).

La verko emfazas, tre prave, ke oni povus diri la gravecon partoprenigi la indiĝenajn komunumojn pri ĉiu esploro rilatanta ilin. Fakte, ekde la naŭdekaj jaroj la indiĝena sciado iĝis fruktodona esplor-teritorio, pri kiu ekzistas jam granda amaso da informoj. Tamen, tiuj ĉi informoj estas dispartigitaj kaj la recenzata verko faciligas la kontakton kun la temo (abundan bibliografion oni trovas je la fino).

Eĉ se la leganto mem ne estus esploristo, la libron oni legas facile kaj senprobleme. Krome, la libron devus legi ĉiu, kiu rilatas kun membroj de aliaj homaj grupoj ĉar ĝi instruas pri la normaleco kaj egalrajteco de ĉiuj kulturoj.

Fine, retkatalogojn de la eldonejoj cititaj ĉi tie oni povas konsulti ĉe:

* http://www.idrc.ca/idr.ca/books/

* http://www.itcr.ac.cr/et

Recenzis: Hugo MORA POLTRONIERI (Kosta-Riko)

Conocimiento indígena: Guía para el investigador (Indiĝena sciado: Gvidilo por la esploristo). Aŭtorino: Louise Grenier. Hispanlingva unua eldono el la angla originalo: Working with Indigenous Knowledge, eldonita de International Center for Developmental Research, Kanado (1988), kun adreso: PO 8500, Ottawa, ON, Canada K1G 3H9Box .

La hispanlingva eldono estas de Editorial Tecnológica de Costa Rica, Cartago, C. R. Paĝoj: 124; 21,5 x 14 cm; glue bindita; 1999.

6. 先住民の知識:調査の手引き

 社会的な事柄の調査に当たってよくぶつかる問題についての、小さいがとても役に立つ本が出た。調査のテーマにかかわって出てくる多くの知識や
生活の知恵にどう対応するか? それを活用できるか? できるならどうやって?もちろんできる。この本の著者は、先住民の知識とは伝統的な環境の中での知識、すなわちその土地に住み、そこで育ってきた人たちの知識と生活経験の集積だと定義している。したがってこの(先住民の)知識は、大学、政府、研究所、企業などで得られる知識とは、はっきり区別される。後者は言葉を変えれば、西側世界を支配する国際的な「公的」研究調査システムから得られるものである。

 はじめの2章を著者は「先住民の知識」の概念の説明と知的財産の保護に当てている。続く三つの章を使って著者は調査の内容を展開させる:枠組みを
どうするか、データの集め方、先住民の知識の活用に当たっての評価の仕方、価値判断と実験をどうするか。ほかの2章の一つはインドネシア、エクアドル、エチオピア、ベネズエラでの、四つの調査例。もう一つは三つの調査方針でそのうち二つはカナダでのイヌイトとデノ(族)の調査に適用され、最後の一つは農業再開発研究所(英語略称 IIRR)の方針である。

 この本が、先住民にかかわるすべての調査に先住民共同体を参加させることの重要性を強調していることは大いに正しい。事実、九十年代から先住民の知識(知的財産)は実りの多い調査領域となっており、既に大量の情報が得られている。しかしこれらの情報は分散しているのでこの本は求めるテーマへのアクセスを容易にする(巻末に大量の文献一覧がついている)。

 読者自信が研究者でなくても読みやすい。それに、すべての(民族)文化が正常で平等だということを教えている点で、この本は専門外の人にも読むべきものを持っている。

関係出版所のカタログは次のサイトで閲覧できる。

* http://www.idrc.ca/idr.ca/books/

* http://www.itcr.ac.cr/et

筆者:ウゴ・モラ・ポルトロニエリ(コスタリカ)

書評対象書(スペイン語版):
 書名:Conocimiento indígena: Guía para el investigador
 著者:Louise Grenier
 発行所:Editorial Tecnológica de Costa Rica, Cartago, C. R.
 124ページ; 21,5 x 14 cm;糊製本; 初版1999.
 スペイン語で出た最初の訳本である

原書(英語):
 書名:Working with Indigenous Knowledge
 発行所:International Center for Developmental Research,
  POBox 8500, Ottawa, ON, Canada K1G 3H9 .. 初版1988.(POBox=郵便私書箱)

TAMTAMO JARO 3, No. 17
www.idnetwork.nl/tamtamo novembro, 2002
タムタモ 3年度、第17号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年11月

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO


Kunlaborantoj:

Ni tre speciale dankas al la jenaj Kunlaborantoj, kies sindediĉo permesas la plurlingvan aperon de TAMTAMO:

Anglalingvaj:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

Hispanlingvaj:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

Japanlingvaj:

YOKOYAMA Hiroyuki
HOSHIDA Acuŝi
SATO Eiĵi
KIMURA Goro
SIBAYAMA Zyun'iti

Franclingvaj:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

Dankon !

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長


協力者:

我々は以下の協力者にとても感謝しています、彼らの献身でタムタモの複数の言語版をアップすることができます:

英語版:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

スペイン語版:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

日本語版:

横山裕之
星田淳
佐藤英治
木村護郎
柴山純一

フランス語版:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

ありがとう!

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO JARO 3, No. 17
www.idnetwork.nl/tamtamo novembro, 2002
タムタモ 3年度、第17号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年11月