ID
Tamtamo No. 19

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.19

ISSN-1409-4576    2003年3月発行

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO JARO 4, No. 19
Marto, 2003

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

Limdato por kunlaboraĵoj por TAMTAMO No. 20: 15-a de aprilo

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 4年度、第19号
2003年3月

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

タムタモ第20号の原稿の提出期限日:
2003年4月15日

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. Vortoj de la redaktoro

2. La indiĝenaj popoloj en la internacia juro
Ĉu estas internacia regularo pri Indiĝenaj Popoloj?
D-ino Rafaela URUENA (Hispanio)

3. Homaj Rajtoj, Aidoso kaj la Labormondo
Resumo de teksto de la Internacia Labora Oficejo

4. Mapo pri indiĝenaj popoloj kaj naturaj ekosistemoj en Mezameriko kaj sudo de Meksiko
Grava mapo reeldonita de National Geographic
Amilcar CASTANEDA (Kosta-Riko)

5. Indiĝenaj Dialogoj en Aŭstralio
Atilio ORELLANA ROJAS (Nederlando)

目次


1.編集長のことば

2.国際法における先住民族
  先住民族についての国際規約は存在するか?
  Rafaela URUEN~A博士(スペイン)

3.人権、エイズと労働界
  国際労働機構(ILO)の文書の概要

4.先住民族地図と中米とメキシコ南部の生態系
  ナショナル・ゲオグラフィックで再編集された重要な地図
  Amilcar CASTAN~EDA (コスタリカ)

5.オーストラリアでの先住民族の対話
  アティリョ・オレジャナ・ロハス(オランダ)

ENHAVO


1. Vortoj de la redaktoro

Karaj legantoj,

Per tiu ĉi numero, ni malfermas ciklon pri internacia vivo kaj indiĝenaj popoloj. Kion ni celas per tio? Simple ni volas tuŝi diversajn temojn rilatajn al tutmondiĝo kaj la maniero, kiel indiĝenaj popoloj kaj kiel povas alfronti ĝin. La aspektoj estas pluralaj: internacia juro, sano, teknologio, medi-protektado, ktp. Ni invitas ĉiujn legantojn de TAMTAMO ne nur reagi al la tekstoj prezentataj, sed ankaŭ sendi siajn kunlaboraĵojn. Dialogo estas necesa kaj fruktodona.


Plie, mi ŝatus sciigi, ke ekde februaro ĉijare ni havas novan kunlaboranton en la Centra Oficejo de ID: Robert von dem BORNE, juna nederlandano, kiu volontulas en nia sidejo unu fojon semajne. Bonvenon al li!


ID-ane,
Antonio LEONI
Redaktoro
TAMTAMO

本文


1. 編集長のことば
  
 親愛なる読者のみなさんへ

 この号から、国際的な生活実態と先住民族に関する話を始めました。我々は、これによって何を目指しているのでしょうか?端的に言えば、先住民族や直面する可能性があるものとしてのグローバル化とそのやり方に関連するテーマに言及したいということです。色々なものがあります:国際法、健康、テクノロジー、環境保全等々。私たちは、タムタモの読者のみなさんに対し、提示したテキストに呼応するだけでなく、協力者にお伝えしてほしいと思います。対話は、必要なものであり、実りの多いものです。

 さらにお知らせすることがあります、今年の2月から、ID本部に新しい協力者が増えました:Robert von dem BORNE さん、若いオランダ人で、週に一回、我々の一員としてボランティア活動をしています。彼を歓迎します!

IDメンバー、
アントニオ・レオニ
編集者
タムタモ

2. La indiĝenaj popoloj en la internacia juro
Certe la vorto popolo enhavas diversajn signifojn en la Internacia Juro. Tiel, la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj tekstas "Ni, la popoloj de la Unuiĝintaj Nacioj, resolutaj savi estontajn generaciojn." Sed en ĉi tiu teksto, popoloj egalas al ŝtatoj, kiuj estas la nuraj eblaj membroj de la Universala Organizo.

Aliflanke, estas ĝenerale akceptate ke la principo, laŭ kiu la "popoloj" havas la rajton decidi per si mem, rilatas al la koloniaj landoj kiuj dum la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento fariĝis sendependaj de la koloniaj imperioj. En tiu senco ni trovas la vorton popolo" en la Rezolucio de la Ĝenerala Asembleo 1514, 1545 de 1960 kaj 2625 de 1970.

Sed ene de la ŝtatoj ekzistas ankaŭ difinitaj popoloj aŭ grupoj, te la minoritataj kaj indiĝenaj popoloj; Tiuj lastaj, ofte en ekstrema danĝero de malapero, bezonas ke la memdecido pri sia destino estu internacie protektata, ene de iliaj legitimaj historiaj postuloj en la ŝtato al kiu ili apartenas.

Tamen, la defendo de la popoloj, kiel dirite, fariĝis pli konkreta favore al la sendependeco de la koloniaj popoloj kaj tiel, la vorton popolo oni konsideris nur por tiu celo. Pro tio la plej grava internacia teksto rilata al la indiĝenaj popoloj, la konvencio n-o 169 de la Internacia Labor-Organizo (ILO), de 1989, sur ĝia artikolo 1 klarigas ke la uzo de la termino popolo, ene de la Konvencio, ne devos esti interpretata en la senco de la rajtoj, kiujn povas havi tiu vorto en la Internacia Juro.

Oni povas difini indiĝenajn popolojn kiel la idojn de la enloĝantoj de lando en kiun, iam alvenis aliaj loĝantoj de malsimilaj etnoj aŭ kulturoj, kiuj per konkero, okupado aŭ koloniigo konvertiĝis en elstara grupo. Laŭ la difino de la konvencio 169, oni povas kalkuli pli malpli 300 miljonoj da indiĝenoj, apartenantaj al 600 malsimilaj etnioj. Temas, do, pri grupoj kiuj gardas intiman rilaton kun la tero kaj estas nun en danĝero pro la moderna vivmaniero. Tiuj trajtoj de la indiĝena loĝantaro, rilate al aliaj etnaj minoritatoj, aldonas al la protektado de la homaj rajtoj novan profilon kiu miksas la historian riparadon kun la protektado de la natura vivmedio al kiu ili apartenas.

Tiuj specialaĵoj de la indiĝenoj en la pol?tika, ekonomia, kultura kaj socia sistemo ene de ŝtato starigis gravajn problemojn. Eĉ kiam oni akceptas ĝin, oni ne volas agnoski la koncepton "popolo" al la indiĝenoj kaj oni preferas la esprimojn grupojn, etniojn, komunumojn kaj indiĝenan loĝantaron.

Malgraŭ tio, la terminologio indiĝena popolo estis akceptata en Unuiĝintaj Nacioj (UNo) nur en 1988 kaj estas uzata en la Konvencio 169 de la ILO, tamen la UNo preferas mencii ilin kiel indiĝenan loĝantaron, al kiu tiu Organizo dediĉis en 1993 Internacian Jaron.

Sciate ke en kelkaj amerikaj landoj kiel Bolivio, Gvatemalo, Peruo, Ekvatoro, ktp la indiĝena loĝantaro estas plimulto, tiuj problemoj eniras en la kernon de la ŝtato.

Preterlasante la malsimilan aplikadon de normoj en la diversaj koncernaj landoj, en la internacia sfero krom la aplikado de principoj kaj normoj rilatantaj al la etnaj minoritatoj, ekzistas aliaj dokumentoj por la indiĝenoj. Tiel la menciita Konvencio 169 (1989) de ILO anstataŭis la unuajn internaciajn instrumentojn kreitaj por protekti la indiĝenan loĝantaron (Konvencioj 107 kaj Rekomendo 104 de ILO).

Laŭ la regiona sfero, ni memoru la laboron de la Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj, ene de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj kaj la indikojn de la traktatoj pri Amazonia kunlaboro (1989). Tre gravaj estas la rilatoj inter la indiĝenaj popoloj kaj la medio, kaj en tiu senco elstaras la Principo 22 de la Deklaracio pri Hommedio kaj Evoluo de junio 1992, kiu agnoskas ke la indiĝenaj popoloj kaj ĝiaj komunumoj havas fundamentan rolon en la evoluo de la medio, danke al iliaj konoj kaj tradiciaj praktikoj. Pro tio, la ŝtatoj devos agnoski kaj apogi ilian identecon, kulturon kaj interesojn kaj pledi por ke ili partoprenu en la sukceso de la daŭra evoluo. Ĉar en tiuj spacoj kies loĝantaro estas indiĝena floras granda biodiverseco, estas esenca afero garantii tiun kunligon inter la homo kaj la tero.

D-rino M.R. URUENA
Prof. pri Internacia Juro
Universitato de Valladolid, Hispanio


La teksto de la Konvencio 169 estas hispane havebla ĉe http://www.ilo.org kaj http://www.unhchr.ch

2. 国際法の中での先住民族の対話

 ポポーロ(民族、人民などと言う意味)ということばは、国際法上、明らかに色々な意味を持ちます。国連憲章の条文は、「われら連合国のポポーロ(人民)は、将来の世代を救うことを決意した。」となっています。しかし、憲章の中では、国連に加盟の可能性のある国家だけに対して、ポポーロ(人民)は平等である、ということになっています。

 もう一方で、一般的に、「ポポーロ(人民)」は自決権を持つという原則は、20世紀の60年間に植民地の帝国から独立した植民地と関連を持っています。この意味で、1960年の総会1514,1545の決議と1970年の総会2625の決議にある「ポポーロ(人民)」という言葉があります。

しかし、各国内において、少数民族や先住民族と定義されたポポーロ(人民)や集団も存在します;先住民族は、頻繁に姿を消すので絶滅の危機の状態にあり、彼らが所属する国家の中で歴史的に認知された要求の範囲内で、自らの運命を自分で決めることを国際的に保護する必要があります。

一方、ポポーロ(人民)の防衛については、前述したように、植民地のポポーロ(人民)の独立にとって、より具体的で有利なものになりました。このように、ポポーロ(人民)ということばは、この目的のためだけに考えられたものです。そのため、先住民族に関連した最も重要な文書である1989年の国際労働機構(ILO)169号条約の第一条では、条約の中のポポーロ(民族)という専門用語の使い方で、国際年の中でのことばの意味での権利の意味という解釈してはならないと説明があります。

先住民族は、かつて、異民族や異文化の別の住民がやって来た土地に、先住していた子孫及び、征服、占領あるいは植民地によって圧倒しているポポーロ(民族)の中で改宗した子孫であると定義することができます。169号条約の定義によれば、600の異なる民族に属するおおよそ3億人の先住民族が見積もられています。それで、問題は、その土地と緊密な関係を保っている民族についてです。それは、近代的な生活手段のために危険な状態にあります。他民族のマイノリティーと関連した先住民族の特徴としては、彼らのものである生来の生活手段の保護とともに、歴史的な名誉回復を加えた新たなプロフィールに人権の保護が加えられます。

国内での政治的、経済的、文化的、社会的システムにおける先住民族の特殊性が、重要な問題となっています。それが受け入れられた時でさえ、先住民族に対して「ポポーロ(民族)」という概念を認めようとはせず、グループ、人種、共同体、先住民という表現の方が好まれます。

それにもかかわらず、先住民族という専門用語が、1988年に国際連合(UN)で受け入れられ、ILO169号条約で使われました。しかし、国連は、先住民として、それを言及することとし、1993年の国際年で決定されました。

ボリビア、グアテマラ、ペルー、エクアドルなどのような中南米の数カ国で知られているように、先住民は少数であり、この問題は、国の中心課題になりました。

少数民族に関する原則や規定の適用されない国際的な範囲における様々な国土での規定に対する全く異なった適用を見過ごされる一方、先住民族に対する文書があります。このILO169号条約(1989)は、先住民を保護するために創設された最初の国際的な手段の代わりとなるものです。(ILO107号条約と104号勧告)

その範囲において、米州機構での人権に関する米州委員会の作業とアマゾン流域の協力(1989)に関する取り扱いの提案を思い出しましょう。先住民族と環境の関係は非常に重要であり、その意味において、1992年6月の人類の環境と発展の宣言の規定22が抜きん出ています。それは、先住民族とその共同体が、彼らの知識と伝統的な実践に感謝しながら、環境の発展において、基礎的な役割を持つということを認めています。そのために、国は、彼らのアイデンティティ、文化、関心を認め、支持し、彼らを成功や持続的な発展に協力させるために説明しなければならないでしょう。というのは、先住しているその場所で、重要な生物多様性が繁栄しており、重大な事業が、人間と地球の間の結びつきを保証するからです。

M.R. URUEN~A 博士
国際年の関する教授
Valladolid 大学、スペイン


169号条約の原文は、次のところでスペイン語で入手できます http://www.ilo.orghttp://www.unhchr.ch

3. Homaj Rajtoj, Aidoso kaj la Labormondo
Surbaze de rezolucio fare de Ia Internacia Labor-Konferenco de junio 2002, Internacia Labor-Organizo (ILO, ĉe Ĝenevo, Svislando) interesiĝis pri la rilato inter HIV/AIDOSO kaj la mondo de la laboristoj. Konsekvence, ILO pretigis programon (Kodon) pri tiu temo, traktata en la interesa anglalingva raporto verkita de Marie -Claude Chartier, kun la titolo: HIV/AIDS and Human Rights: Promoting Human Rights through the ILO Code of Practice on HIV/AIDS and the World of Work. Jen resumo:

Laŭ ILO, estas pli ol 25 milionoj da laboristoj tutmonde infektitaj de HIV, plus kelkaj aliaj milionoj pli malpli trafitaj de la epidemio, se ne paroli pri multego da infanoj tragike orfigitaj de ĝi. Preventi la ampleksigon de la plago estas esenca, same kiel ĉiaj mezuroj por mildigi ĝian frapon, inter kiuj edukado, zorgado kaj apogo. Tamen nek edukado, nek zorgado, nek apogo sufiĉas tiam, kiam la rajtoj de la laboristoj kaj tiuj de simplaj individuoj estas malrespektataj. Kaj eĉ se ĉiuj Ŝtatoj estas devigataj, senkonsidere pri iliaj politikaj, kulturaj aŭ ekonomiaj sistemoj, antaŭenigi kaj protekti tiujn rajtojn agnoskitajn kiel homajn, kaj pro tio, fundamentajn, tio ne ĉiam okazas. Multaj internaciaj dokumentoj temas pri la graveco de homaj rajtoj, sed malmulte el ili rekte rilatas kun HIV/AIDOSO. Pere de tiu ĉi iniciato, oni tradukis homajn rajtojn en konkretajn kaj realigeblajn mezurojn fare de registaroj kaj aliaj respondeculoj konekse kun la praktika agado rilate leĝojn, politikon kaj administracio, por ke oni respektu la aplikadon de homaj rajtoj al laboristoj suspektitaj pri la monda epidemio aŭ jam infektitaj. Kompreneble, la unua merito de Kodo estas ĝia ekzisto: ne nur ĉar la epidemio atakas laboristojn, entreprenojn kaj registarojn, sed ankaŭ kaŭze de la grava rolo por ILO kaj aliaj partoj cele al naciaj kaj internaciaj klopodoj por alfronti kaj kontroli la plagon. Diference de aliaj dokumentoj kaj rimedoj, tiu ĉi ne sole koncernas Ŝtatojn: ĝi ankaŭ koncernas aliajn laborrespondeculojn, al kiuj ĝi liveras normojn por efektiva agado.

Dokumento ellaborita de Marie-Claude CHARTIER por la Internacia Labora Oficejo (Ĝenevo, Svislando)

Resumis: Hugo MORA POLTRONIERI, Kosta-Riko

La originala kompleta dokumento estas havebla ĉe:

http://www.unaids.org/wac/2002/humanrightsfinaljointtext.doc

3. 人権、エイズと労働界

2002年6月の国際労働会議による決議を根拠として、国際労働機構(ILO、ジュネーブ、スイス)が、HIV/エイズと労働界との関係について関心を持ちました。それで、ILOは、このテーマに関するプログラム(規定)を用意しました。Marie-Claude Chartier が著した興味深い英語のレポートが取り扱われております。タイトルは以下のとおり:HIV/エイズと人権:HIV/エイズと労働界におけるILO行動基準による人権の振興。概要は以下のとおり:

悲惨な孤児となった非常にたくさんの子供たちのことを述べるまでもなく、ILOによれば、世界中で2千5百万の人がHIVに感染しています。それに加え、別に数百万人内外の人が流行性伝染病の被害にあってます。大災害の広がりを防止することは、教育、配慮、支援の打撃をやわらげるための重要性と同様にとても重要です。しかし、教育も配慮も支援も、労働者としての権利や単なる個人としての権利が無視される時には充分なものではありません。彼らの政治的、文化的、経済的システムに関して、人として認められた権利、そのための基本的人権を、前進させ、保護することを、各国で義務付けられた場合に、それがいつも実施されているわけではありません。たくさんの国際的文書が、人権の重要性をテーマにしているが、HIV/エイズに直接関係しているものはわずかです。この発議を通じて、世界的な流行性伝染病に疑われたり、すでに感染されられた労働者への人権の適用を尊重するために、法、政治、行政に関わる実際の執行と関連した政府や責任者によって、具体的で実現可能な限りにおいて、人権が取り扱われました。言うまでもなく、法規の一番の価値は、その存在です:というのは、流行性伝染病は、労働者、企業、政府を攻撃するだけなく、大災害に直面し、調査するための国内外の協力を目的としたILOや他の組織の重要な役割も攻撃するからです。他の文書やその方法とは異なり、これは国家だけが関係しているわけではありません:それは、他の労務責任者にも関係し、実際の活動に対して規定を与えます。

国際労働機構事務局に対して Marie-Claude CHARTIER によって作成された文書(ジュネーブ、スイス)

要約:Hugo MORA POLTRONIERI, コスタリカ

オリジナルの編集された文書は以下のところから入手できます:

http://www.unaids.org/wac/2002/humanrightsfinaljointtext.doc

4. Mapo pri indiĝenaj popoloj kaj naturaj ekosistemoj en Mezameriko kaj sudo de Meksiko

La fama revuo National Geographic, en ĝia hispanlingva versio, publikigis en la numero de februaro 2003 mapon indiĝenaj popoloj kaj naturaj ekosistemoj en Mezameriko kaj sudo de Meksiko. Tiu ĉi projekto estis kunordigata de la Centro por Apogo al Indiĝenaj Landoj (Virginio, Usono) kunlabore kun National Geographic Society.

Por ĝia eldono laboris interfaka teamo el Mezameriko dum la jaroj 2001 kaj 2003, kiu ricevis la apogon de homoj, institutoj kaj organizoj indiĝenaj en ĉiu lando (Meksiko, Gvatemalo, Belizo, Honduraso, Salvadoro, Nikaragvo, Kosta-Riko kaj Panamo). Ĝi estas aktualigo de mapo aperinta en 1992, kiu ankaŭ estis iniciato de National Geographic. La eldonkvanto estas de 23 000 ekzempleroj en Mezameriko kaj 100 000 en Meksiko.

Temas pri la unua mapo pri la maraj eko-sistemoj en Mezameriko kaj la sudo de Meksiko, bazita sur datoj el diversaj fontoj: internaciaj datumbazoj, naciaj institutoj, artikoloj de biologoj, intervjuoj kun biologoj, indiĝenaj fiŝkaptistoj, plonĝistoj, ŝipkapitanoj. La mapo montras marregionojn frekventatajn de indiĝenoj. Ekzemple, la marbordaj regionoj, kie brunkaj indiĝenoj en Kosta-Riko realigas sian jaran vojaĝon por tinkturi kotonan fadenon por teksaĵoj, pere de bukceno trovebla sur la ŝtonoj.

Dank'al aktiva partopreno de surlokaj indiĝenoj, en tiu ĉi eldono, aperas pluraj popoloj, kiuj ne estis konsideritaj en aliaj publikaĵoj, kiel nahooj kaj teksiguatoj el Honduraso; matagalpoj, naŭoj, subtiavoj, nikargoj kaj ĉorotegoj el Nikaragvo; simile pri teritorioj ĵus leĝe rekonitaj kiel Altos de San Antonio (Ngobe) kaj China-kicha (Kabekara). La datumoj pri loĝantaro estas ankaŭ rekalkulitaj kaj aktualigitaj.

La mapo montras ankaŭ la bezonon krei aliancojn inter indiĝenaj popoloj kaj naturkonservistoj en specifaj iniciatoj, kiel la kunadministrado de regionoj protektitaj (el indiĝena vidpunkto) kaj projektoj pri daŭrema disvolviĝo, kio plifortigu indiĝenojn en siaj luktoj por defendi siajn teritoriojn, rimedojn, identecon kaj propran disvolviĝon.

Por pliaj informoj:

Amilcar CASTANEDA C.
Kunordiganto por Mezameriko
Centro de Apogo al Indiĝenaj Teritorioj
E-poŝto: acastane@racsa.co.cr
TTT-ejo: www.nativelands.org

4. 中央アメリカとメキシコ南部における先住民族と自然生態系についての地図

有名な専門雑誌ナショナル・ゲオグラフィックのスペイン語版の2003年2月号の中で、中央アメリカとメキシコ南部における先住民族と自然生態系という地図を出版した。この地図は、ナショナル・ゲオグラフィック協会と共同で、先住民族への支援センター(アメリカ、ヴァージニア州)が作成しました。

この出版のために、2001年から2003年の間、中央アメリカの内部専門チームが行動しました、中央アメリカのすべての国(メキシコ、グアテマラ、ベリセ、ホンジュラス、サルバドル、ニカラグア、コスタリカ、パナマ)の先住民の人たち、その研究所、その機関の支援を受けました。ナショナル・ゲオグラフィックの提案でもある、1992年に出版された地図から行動しました。発行部数は、中央アメリカで23000部、メキシコで100000部です。

テーマは、中央アメリカとメキシコ南部の海洋の生態系についての最初の地図ということです、これは以下のような色々な情報源からのデータを根拠とします:国際的に始まった基点、国立研究所、生物学者の記事、生物学者の会見、先住民の漁師、潜水夫、船長。地図は、先住民の人たちがよく来る海の地域を示しています。たとえば、コスタリカのブランカ先住民が、石の上にある虫を用いて、織物の木綿糸を染めるために一年を通じて放浪をしている海岸地域があります。

この号におけるその地域の先住民の積極的な協力のおかげで、他の出版物では考慮されていない民族が登場します、ホンジュラスのナホ人やテクシグアト人;ニカラグアのマタガルプ人、ナオ人、スブティアブ人、ニカルゴ人、チョロテゴ人;同様に、アルトス・デ・サン・アントニオ(Ngobe)や China-kich? (Kabekara) のように法的に認められた居住区域について。住民の歴史も再評価され、そして行動に移されました。

この地図で、居住地域、資源、アイデンティティ、自己発展を守るために先住民に闘争を強化させる(先住民の見地からの)保護地域の共同管理者、持続的な発展のプロジェクトのような先住民族と自然保全の同盟を創造するという必要性がわかります。

詳しい情報については:

Amilcar CASTAN~EDA C.
中央アメリカの調停者
先住民居住地域への支援センター
E-メール:acastane@racsa.co.cr
TTT: www.nativelands.org

5. Indiĝenaj Dialogoj en Aŭstralio

Kadre de la Somera Kursaro de Esperanto en Melbourne (Aŭstralio) en la pasinta januaro membro de la ID-teamo, Atilio ORELLANA ROJAS, prelegis pri ID kaj ĝiaj planoj por la estonteco. Aparte interese estis kadre de tiu aranĝo, ke unu el la ĉeestantoj en la kursaro estis aborigenino kaj ŝi vigle alitage prezentis al ni sian vivon kiel aborigeno en la aŭstralia societo de antaŭ 40 jaroj.

Informis: Atilio ORELLANA ROJAS (Nederlando)

5. オーストラリアでの先住民族の対話

2003年1月のメルボルン(オーストラリア)のエスペラント夏季講習会で、ID・チームのメンバーであるアティリョ・オレジャナ・ロハスが、IDとその将来の計画について講演した。特筆すべきは、この講習会の講習生でもある先住民族の女性が他の日には「40年前のオーストラリア社会での先住民族」という題で講演したことである。


情報源:アティリョ・オレジャナ・ロハス(オランダ)

TAMTAMO JARO 4, No. 19
www.idnetwork.nl/tamtamo Marto, 2003
タムタモ 4年度、第19号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2003年3月

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO JARO 4, No. 19
www.idnetwork.nl/tamtamo Marto, 2003
タムタモ 4年度、第19号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2003年3月