ID
Tamtamo No. 3

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.3

ISSN-1409-4576      

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO No. 3

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 第3号

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. La unua ID-regiona kurso en Burkina Faso (Afriko): novaj kolegoj-ambasadoroj partopren-emas! - Pri la regiona kurso por franc-parolantoj

2. Ankaŭ en Komilando (Rusio) stariĝis nova generacio! - Pri la regiona kurso por rus-parolantoj.

3. Nun okazas en Ĝenevo grava ID-evento; do restu en kontakto!

4. ID-novajxoj:

honoron al du gravaj ID-intoj kiuj antaŭ ne longe mortis: Effad Amoud kaj Gaspard Sebalinda
kiam okazos ID-3?
grandaj ŝanĝoj en Narwalo
sukcesplena labor-semajno por la ID-teamo.

目次


1. ブルキナファソ(アフリカ)での最初の地方講習会:新しい親善大使が参加します!- フランス語を話す人のための地方講習会について

2. コミ共和国(ロシア)でも新しい講習が立ち上がりました- ロシア語を話す人のための地方講習会について

3. 現在ジュネーブで重要なID-行事が開催しています;どうぞご連絡ください

4. IDニュース

最近亡くなった2人のIDメンバーに栄誉を: Effad Amoud と Gaspard Sebalinda
ID3はいつ開催されるか?
ナワール語学学校での大きな変化
IDチームの完全に成功した作業週間

ENHAVO


1. La unua ID-regiona kurso en Burkina Faso (Afriko): novaj kolegoj-ambasadoroj partopren-emas! - Inter la 20-a kaj la 30-a de junio gvidis Sylvain Lelarge kaj Katalin Smideliusz ID-kurson por dekkvin reprezentantoj de dek organizajxoj, plejparte tuareg-aj, sed ankaŭ peŭl-aj kaj be-aj. TIN HINAN, organizajxo por la disvolviĝado de nomadaj virinoj, gastigis la kurson. La kurs-gvidantojn helpis Jean Codjo, esperantisto el Benino. Krom la Esperanto-kurso, pri kiu respondecis Katalin, estis detala prezentado de la projekto kaj viglaj diskutoj pri:

・ kiu estas la rolo de ID-ambasadoro?
・ kiel plej bone enkonduki la projekton al kolegoj?
・ kiel transkulture pensi kaj komuniki?

La neeviteblaj interkulturaj miskomprenoj dum la kurso mem ebligis al la ĉeestantoj malkovri la vid- kaj sent-punktojn unu de la aliaj. Fine de la kurso, apog-emis ĉiuj la projekton, kaj amikoj iom triste dis-iĝis. Certe pluraj re-renkontiĝos dum ID-3.

本文


1. ブルキナファソ(アフリカ)での最初の地方講習会: 新しい親善大使が参加します! - 6月20日から30日の間に、大部分はトゥアレグ人で、peul人やbe人もいる10の組織の15人の代表のためのID講習会をSylvain Lelarge と Katalin Smideliusz が行いました。遊牧民の女性の発展のための組織である TIN HINAN が講習会を招待しました。講師を、ベニンのエスペランチストである Jean Codjo が補助しました。エスペラント講習会だけでなく、 Katalin は、質問にも答え、プロジェクトの詳細な紹介があり、次のことについての活発な議論がありました:

・ ID大使の役は誰がするのか?
・ 仲間へプロジェクトをどう上手に案内するのか?
・ どのように文化を越えて考え、コミュニケーションをとるのか?

講習中の避けられない文化交流からの誤解は、出席者に互いの見地や感性を明らかにすることができました。講習の終わりには、プロジェクトの全てを進んで支持をし、少し悲しい別れとなりました。ID3 には確実に何人かは会うことでしょう。

2. Ankaŭ en Komilando (Rusio) stariĝis nova generacio! - Inter la 25-a de junio kaj la 8-a de julio 2000, okazis en Syktyvkar grava regiona ID-kurso, en la Komia Respubliko (nordo de Rusio). La kurso estis plejparte organizata de Vasilij Kiselev (ID1 - Komia popolo). La kursejo estis la Finn-Ugra kultura centro. Amikiĝis ok partoprenantoj el kvar popoloj: la komia, la vepsa, la maria kaj la karela. Aleksandro Melnikov gvidis la esperanto-kurson kaj Sylvain Lelarge (akompanata de la filo Christophe) prezentis detale la projekton kaj ties novajn perspektivojn, kaj faris intervjuojn de ĉiu partoprenanto. Tiu lasta metodo tre efikas por konatigi al la tuta grupo la laboron kaj realajxojn de ĉiu grup-ano. Almenaŭ kvin el la partoprenantoj je tiu kurso tute taŭgas por partopreni la mondskalan kurson ID3, kaj Syktyvkar montriĝis tre bona loko por denove havi dum la venontaj jaroj regionajn kursojn por la rus-parolantoj. 2. コミ共和国(ロシア)でも新しい講習が立ち上がりました - 2000年6月25日から7月8日の間、 コミ共和国(ロシアの北)の Syktyvkar で、 重要な地方ID-講習会が開催されました。講習会は、大部分を Vasilij Kiselev (ID1 - コミ人) によって設立されました。講習所はフィン-ウゴル文化センターでした。四つの民族:コミ人、ヴェプサ人、マリ人、カレル人からの8人の参加者と親しくなりました。 Aleksandro Melnikov がエスペラント講習会をして、 (息子の  Christopheを同伴した) Sylvain Lelarge さんは、詳細にこのプロジェクトとその新しい展望を紹介し、参加者各人にインタビューをしました。 このインタービューという方法は、各グループの活動と実情を、全グループに知らせるには、とても効果があります。講習生のうち少なくとも五人は、世界規模の上級講習であるID3に参加する力があります。 Syktyvkar は、ロシア語を話す人のために、この地方で来年以後講習会を開くにはとてもよい所であることがわかりました。

3. Nun okazas en Ĝenevo grava ID-evento; do restu en kontakto! Inter la 22-a kaj la 30-a de julio (do nun!) okazas la semajno de la UN-Laborgrupo por la Indiĝenaj Popoloj en Ĝenevo. Tiu Laborgrupo estas la plej malalta kaj malgranda UN-subsekcio, sed ĝia ĉiujara laborsemajno estas la (laŭnombre) plej granda evento en la UN-sidejo. La ĉi-jara semajno estas speciale grava pro du kialoj:

・ eble sukcesos anstataŭigi la epizodan Laborgrupon per daŭra Forumo por la Indiĝenaj Popoloj, kun pli alta rango kaj pli forta influo. Jose Carlos raportos pri tio.
・ forta ID-delegacio prezentos la unuajnrezultojn de nia projekto, ne nur dum oficialaj prelegoj, sed fakte dum la tuta semajno en la kaf-trinkejo apud la granda UN-kunsidejo. En tiu kaf-trinkejo estiĝis pasintjare la unuaj kontaktoj kun eblaj partoprenontoj. Katalin Smideliusz dokumentos kaj raportos.

Okazos ĉiutage diskutoj en Esperanto inter la ID-delegatoj, kaj ili povos rekte raporti al vi kaj pontlingve respondi viajn demandojn, plenumi viajn petojn tra la reto (ni instalos ID-oficejon kun unu komputilo en ĉiu pont-lingvo apud la kaf-trinkejo). Viaj ĉi-semajnaj kontakt-personoj en Ĝenevo estas:

・ Jose Carlos Morales (hispan-parolanto)
・ Vasili Kiselev (rus-parolanto)
・ Fati Aboubacrine (franc-parolantino)
・ Jebra Muchahary ( angle-parolanto)

Partoprenos ankaŭ Ruben, Halimatou, Siddharaj, Di, El Hadji, Zhenia kaj Maria. Do se vi estas interesata tiel partopreni, kaj rete atingeblas dum tiu ĉi semajno, bonvolu sciigi al Antonio (idreto@racsa.co.cr ). La temo de tiu ĉi jaro estas ?infanoj kaj gejunuloj?.

3. 現在ジュネーブで重要なID行事が開催しています;どうぞご連絡ください! 7月22日から30日の間に、ジュネーブで先住民族のための国連-作業部会の一週間が開催されます。この作業部会は、最も下部で小規模の国連小委員会ですが、例年の作業週間は、国連施設で最も大きなイベントです。今年の一週間は、二つの理由で、特に重要です::

・ 今までの臨時作業部会の代わりに、先住民族の恒久的フォーラムができて地位と影響力が向上する可能性があります。ホセ・カルロスが、それについて報告するでしょう。
・ 能力のあるID代表委員会は、我々のプロジェクトの最初の結果を、正式な講演の時だけでなく、実際には、一週間中、大きな国連-会場の近くの喫茶店でも示すことでしょう。昨年はそのような喫茶店で、今後の会議参加者との接触が行われました。これについては Katalin Smideliusz が記録して報告します。

ID代議員の間で、エスペラントでの議論を毎日するでしょう、そして、あなたに直接報告し、 橋渡し言語であなたの質問に答え、ネットであなたの求めに応じことができることでしょう。(我々は喫茶店の近くで橋渡しの民族語ごとのコンピュータがあるID事務所を立ち上げます) ジュネーブであなたと今週コミュニケートする人は以下のとおりです:

・ Jose Carlos Morales (スペイン語)
・ Vasili Kiselev (ロシア語)
・ Fati Aboubacrine (フランス語)
・ Jebra Muchahary (英語)

Ruben, Halimatou, Siddharaj, Di, El Hadji, Zhenia, Mariaも参加するでしょう。さて、もし、あなたが、参加することに興味を持つならば、今週、ネットで連絡できます、Antonio (idreto@racsa.co.cr )までご連絡ください。今年のテーマは、少年と青年です。

4. ID-novajxoj:

honoron al du gravaj ID-intoj kiuj antaŭ ne longe mortis: Effad Amoud kaj Gaspard Sebalinda. malaperis tro frue, pro trafikakcidento, Effad Amoud. Effad estis grava aktivulo de TILALT, tuarega organizajxo en Agades (Niĝerlando), kaj aktive subtenis la projekton ekde ties unuaj monatoj. Kvankam ni ne persone renkontis lin, ni fariĝis kolegoj kaj amikoj per kaj tra nia frukto-dona korespondado. Lia subita morto ne nur kaŭzis grandan mankon en la tuarega organizajxaro, sed ankaŭ malhelpis pluraj ID-antojn partopreni la ID- regionan kurson en Ouagadougou. Niaj pensoj iras al ĉiuj liaj kolegoj, amikoj kaj familianoj, kaj precipe al Zeinabou Aboubacar Marice kaj El Hadji Ouma (ID2). kelkajn tagojn antaŭe for-pasis post longega malsano Gaspard Sebalinda. Ĉiuj kiuj konis tiun ege afablan kaj ĝentilan ĉef-aktivulon de la Batva-organizajxo ABDR en Ruando, profunde bedaŭros lian malaperon. Ni mem tre ĝuis lian partoprenon je ID1, kaj elkore amikiĝis kun li. Lia ĉeesto estis trankvila kaj bonhumora, kaj lia evidenta ligo kun la naturo spegulis profundajn konon kaj saĝecon. Niaj subtenaj deziroj flugas al liaj familianoj, kolegoj kaj amikoj, kaj precipe al Clotilde Musabeyesu (ID1), kiu pro tiu malfeliĉajxo ne partoprenos la semajnon de la UN-Laborgrupo en Ĝenevo.


kiam okazos ID-3? La respondo estas klara: kiam estos mono en la kaso. Tio evidentas, sed tamen estas kelkaj komentoj bonvenaj: la du ŝlosil-vortoj de nia projekto estas: ?pasio? kaj ?pacienco? ; ni saĝe ludu kun la tempo, kaj ni ne endanĝerigu la projekton per tro hastaj paŝoj. En la jaro 2000 ne estos do mond-skala ID-kurso, sed la aliaj eventoj almenaŭ samvalore gravis por la pli-stabil-igado de la tuta projekto. Ni tamen planas ID3 venontan januaron (2001), kaj dediĉos tiujn venontajn monatojn pro la trovado de sponsoroj kaj de la plej bonaj kurs-kondiĉoj.


grandaj ŝanĝoj en Narwal: Bessie Schadee, la estrino kaj unua iniciinto de nia projekto, decidis forlasi sian postenon de direktorino de Narwal. Tiel ŝi povos ripozi, kaj ankaŭ dediĉi pli grandan parton de sia tempo por ID. Bessie per Narwal lanĉis kaj nutris ID-on dum ĝia unua kresk-periodo. Tiu ŝanĝo signifas ke Narwal ne plu tiel povos protekti la ?idon? kiel antaŭe. Nun estas la momento por paŝi per propraj kruroj! Narwal restos ja la unua nesto de ID, kaj tre speciala kaj kara renkont-loko, sed eble ne la nura kursejo por la mond-skalaj ID-kursoj. Ni deziras al Bessie kuraĝon kaj forton en tiu ŝanĝ-procezo, kaj multe da plezuro en ŝia nova vivo.


sukcesplena labor-semajno por la ID-teamo: aprile kunvenis en Narwalo la tuta ID-teamo. Ni interŝanĝis ideojn kaj spertojn kaj multe pripensis pri la diversaj aspektoj de la projekto kaj ties perspektivoj. Ni dediĉis grandan atenton al la transkultura komunikado, kiel plenskala tria instrumento de la ID-ambasadoro krom Esperanto kaj la modernaj komunik-iloj. Decidiĝis ke tia semajno certe ĉiujare okazu, eble estontece kun kelkaj el la plej spertaj kaj aktivaj ID-ambasadoroj.

4. IDニュース

最近亡くなった2人のIDメンバーに栄誉を: Effad Amoud と Gaspard Sebalinda 交通事故のため、Effad Amoudが、あまりにも早くお亡くなりになりました。Effad は、 Agades (ニジェール共和国)のトゥアレグ人の組織であるTILALT の重要な活動家でした。我々は、個人的には彼を知り合いではないですが、成果のある交流を通じて、仲間であり、友人です。彼の不慮の死は、トゥアレグ人の組織の大きな損失であるばかりでなく、 Ouagadougou で IDメンバーが、ID地方講習会に参加するのに障害となりました。我々の考えは、彼の仲間、友人の全員、家族、そして、特に、Zeinabou Aboubacar Marice と El Hadji Ouma (ID2)に行き渡りました。数日後に、 Gaspard Sebalinda が、長い闘病生活の後に亡くなりました。とても愛想が良くて、ルワンダのバトバ人組織 ABDR の紳士的な活動家リーダーであることを知っている人は、彼の死をとても惜しみました。我々は、 ID1 での彼の参加をとても楽しみ、彼ととても親しくなりました。彼が出席する時は、心がなごみ、彼にはユーモアがあり、その性質をもった彼の組織には、深い知識と知恵が反映されていました。我々の望みは、彼の家族、仲間、友人に来て欲しいということです、特にこの不幸のためにジュネーブの国連-作業部会の一週間に参加できなかった Clotilde Musabeyesu (ID1) には来て欲しいと思います。


ID3はいつ開催されるか? 答えは明らかです:金庫の中にお金がいつあるかということです。これは明白なことです、しかし、好ましいことがあります:我々の鍵のことばは、二つあります:情熱と忍耐;賢く時間を使いましょう、そして急ぎすぎることによってプロジェクトを危険に巻き込まないようにしましょう。2000年には、世界規模のID講習会がないでしょう、しかし他のイベントは、すべてのプロジェクトをより安定した状態にするのに同様に重要でした。我々は、来年(2001) ID3 を計画してます、そして、来月、スポンサーを見つけ、講習会をよりよい状態にするために尽力いたします。


ナワール語学学校での大きな変化 我々のプロジェクトを最初に教授した人で理事長のペシ・スハデは、ナワール語学学校の校長の地位から離れることを決めました。そのようにして、彼女は休息をとることができ、IDのために自分の時間の時間の大部分を専念することができます。ナワール語学学校で彼女は、IDの最初の成長期に、IDを開始し、育てました。この変化は、ナワール語学学校が、もはや以前のようにわたしたちの活動を支えることはできないことを意味します。今は、自分の足で歩く時です。ナワール語学学校は、IDの最初の拠点として、そして、特別で貴重な出会いの場として、記憶に残ることでしょう、世界規模のID講習会のための単なる講習所とはならないでしょう。我々は、ベシに、この変化のプロセスで勇気と力を持つことを願い、彼女の新しい生活に多くの幸があることを祈念しています。


IDチームの完全に成功した作業週間: 4月にナワール語学学校で、全IDチームが、会合をしました。私たちは、考えや経験の情報交換をし、プロジェクトの局面とその展望について、色々と考えました。私たちは、エスペラントと現代の通信手段以外のID大使の重要な三つめの道具として、異文化コミュニケーションに大きな注意を払いました。このような作業週間は、確実に毎年開催することを決めました、将来的には最も経験があり、積極的な ID大使と開催することになるでしょう。

TAMTAMO No. 3
www.idnetwork.nl/tamtamo
タムタモ 第3号
www.idnetwork.nl/tamtamo  

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長

Sendu viajn novajxojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO No. 3
www.idnetwork.nl/tamtamo
タムタモ 第3号
www.idnetwork.nl/tamtamo