ID
Tamtamo No. 4

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.4

ISSN-1409-4576      

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO No. 4

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 第4号

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. Bonaj rezultoj atingitaj en Ĝenevo: en la UN-konstruaĵo, ID pruvis sin efika dum la semajno de la UN-laborgrupo por la Indiĝenaj Popoloj, fine de julio 2000
2. ID sendependiĝas de Narwal kaj ek-starantas per propraj kruroj; tamen la procezo iom daŭras

3. ID3 prokrastita ĝis la somero, sed tre gravaj kerntagoj en januaro: promesplena perspektivo en somera Hungario, kaj momento de la vero en vintra Nederlando

4. ID-novaĵoj:

a. Bessie Schadee operaciiĝos la 21-an de decembro

b. ni bonvenigu nian novan teamaninon Snjezxana Cimic

c. Clotilde Musabeyesu ekis kun la helpo de ID la projekton Sebalinda

d. planoj por disvolvigi regionajn kursojn

e. ID premiita dum la Universala Kongreso de Esperanto, kaj apogata de scienca fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF)

f. la Komikongreso: modelo por politika agado? (Vasili Kiselev, ID1)

g. lukto kontraŭ la Boruca baraĵo en Kostariko (Gilbert Gonzalez Maroto, ID1)

h. lasta (bonega) novaĵo (tra Jose Carlos Morales, ID1): la Daŭra Forumo de indiĝenaj popoloj ĉe UN estas adoptita!

目次


1. よい結果がジュネーブにやってきました:国連施設において、IDは2000年7月の終わりに先住民族のための国連-作業グループの週間に、IDが効果的であることを証明しました。


2. IDは、ナーワルから独立し、自分の脚で立ち上がり始めました;しかし、プロセスが少し続いています...


3. ID3は、夏まで延期されたが、1月に非常に重要な「核心となる日」:夏のハンガリーの有望な見通しと冬のオランダでの真実の瞬間


4. ID-ニュース:

a. ベシ・スハデが、12月21日に手術しました。

b. 新しいチーム員であるSnjezxana Cimicを歓迎しましょう。

c. Clotilde Musabeyesuが、IDの支援で、「セバリンダ計画」を始めた。

d. 地方の講座を広めるための計画

e. IDは、世界エスペラント大会期間中に受賞し、学術基金のエスペラント研究基金(ESF)に支援を受けました。

f. コミ(民族)会議:政治的行動のためのモデル (Vasili Kiselev, ID1)

g. コスタリカのボルカ・ダムに対する闘争 (Gilbert Gonzales Maroto, ID1)

h. 最後の(すばらしい)ニュース(ホセ・カルロス・モラレス, ID1を通して):国際連合で、先住民族の恒久的フォーラム」が採択されました。

ENHAVO


1. Bonaj rezultoj atingitaj en Ĝenevo: en la UN-konstruaĵo ID pruvis sin efika dum la semajno de la UN-laborgrupo por la Indiĝenaj Popoloj, fine de januaro 2000. Nur unu jaron post la oficiala lanĉado en la sama konstruaĵo, ID kapablis kunigi ĉirkaŭ komunan tablon ID-ambasadorojn el la 4 pontlingvaj regionoj. Inter aliaj Ruben, Vasili, Fati kaj Jebra (do Majao el Gvatemalo, Komio el Rusio, Tuaregino el Burkina Faso kaj Bodo el Barato), komunikis esperante kaj povis profiti de la porteblaj komputiloj en ĉiuj pontlinvoj, instalitaj de ID en oficejo apud la granda salono. Loĝi kune en ?Mandat International?, kiu estas centro tute dediĉita al la indiĝenaj popoloj, estis tre bone. Ni faris kontaktojn ankaŭ kun novaj eblaj partneroj kaj partoprenontoj. Estiĝis planoj por regionaj kursoj por la venontaj jaroj: por la jaro 2000: en Gvatemalo, Komio kaj Barato, kaj en 2001 por Vietnamo, Pacifiko, Ruando kaj la perua Amazono. ID planas ĉiujare dum la semajno de la Laborgrupo apogi siajn anojn en Ĝenevo.

本文


1 よい結果がジュネーブにやってきました:国連施設において、IDは2000年1月の終わりに先住民族のための国連-作業部会週間に、IDが効果的であることを証明しました。同じ施設の中で正式に開始してからわずか1年で、IDは4つの橋渡し言語の地域からの共通のひとびとであるID大使の周辺で力をあわすことができました。Ruben、Vasili、Fati 、Jebraの間でお互いに(つまりグアテマラのマヤ人、ロシアのコミ人、ブルキナファソのトアレギン人、インドのボド人の間でお互いに)エスペラントで交流し、大きなサロンのそばの事務所の中でIDによって取り付けられた、すべての橋渡し言語の携帯用コンピュータによって益を得ることができました。先住民族に完全にまかせているセンターであ「Mandat International」の中で共に生活できて、とてもよかったです。我々は新たに参加しそうな人と参加する予定の人とも接触をしました。今後の年に対し地方の講習会の計画がありました:2000年に対してはグアテマラ、コミ、インド、 2001年にはベトナム、太平洋、ルアンダ、ペルーのアマゾンでした。IDは、毎年、国連の作業部会週間の間、ジュネーブの中でIDメンバーに依存すると計画しています。

2. ID sendependiĝas de Narwal ? kaj ekstarantas per propraj kruroj. Evidentiĝis dum la printempo kaj somero ke la duobla direktora labropremo de la Narwal Lingvoinstituto kaj de ID estis tro por Bessie. Ŝi decidis forlasi sian estran postenon de Narwal por dediĉi sin plie al ID, kaj iel rekonstrui sian sanon post dudek jaroj da ege laciga laboro. Sekve estas Narwal nun gvidata de alia direktoro kaj devas ID esti sufiĉe forta por stari per propraj kruroj. Ĝi kapablas nun interesigi gravajn partnerojn kiel la ITU (International Telecommunication Union), la Ruĝa Kruco, kaj por ricevi premiojn kaj donacojn. Malfeliĉe, la malboniĝo de la sano de Bessie forte malrapidigas la juran sendependiĝon, ĉar trovi la ĝustajn personojn por estri la ID Fondaĵo ne estas facile. Tamen la oficejo funkcias nun tute sendepende, kaj tio estas signo de sano. 2. IDは、ナーワルから独立した?そして自分の脚で立ち上がった。ナーワル語学教室とIDという二つの管理人の作業への圧迫がスハデには過酷であった。彼女はIDにさらに専念するために、ナーワルの長である役職を離れ、20年間のひどく骨が折れる労働の後にどうにかして健康を取り戻すことを決心しました。したがって、ナーワルは今、別の管理者に管理され、そして、IDは、自分の脚で立ち上がるために充分にしっかりとしなければなりません。それは、賞とプレゼントを受け取るために、ITU(国際電気通信連合)、赤十字のような重大なパートナーに関心を持たすことができます。運悪く、ベッシーの健康の悪化で法律上の独立をひどく遅くしました、というのはIDの背景のものを治めるために適当な人を見つけることは簡単ではないためです。しかし、事務所は今、完全に独立して機能して、これは、健全なしるしです。

3. ID3 prokrastita ĝis la somero, sed tre gravaj kerntagoj en januaro:

Pro la fakto ke Narwal nun estas tro multekosta por nia pagpovo, ni devis trovi alian bazon por la sekvaj kursoj, sekve de tio ID3 ni planas organizi en Hungario, en la hejmregiono de Katalin. En "Velem" (nomo de la vilaĝo) la ID mondskalaj kursoj povus okazi en aparta domo kun parko, meze de natura regiono. La elekton de la loko multe influis ne nur financaj flankoj sed ankaŭ la fakto ke la universitata lingvistika fako de Katalin pretas subteni la projekton kaj oficiale inviti la partoprenontojn. Sur la kandidatlisto reprezentiĝas la sekvaj popoloj: tuaregoj el Burkino, Maŭritanio kaj Niĝerlando, be el Togolando, batvao el Ruando, majaoj el Meksikio kaj Gvatemalo, adivazoj el Barato, ŝoŝono kaj Tlingito el Usono, maorio el Nov-Zelando, janeŝa el Peruo, mapuĉo el Ĉilio, miskito el Nikaraguo, karelio, komio, vepso, mario el Rusio, La ID3 kurso en multaj aspektoj malsimilas de la antaŭaj:

・ ni donos pli da prioritatoj al la pritraktado de interkulturaj problemoj
・ dediĉos pli da tempo por la lernado kaj aplikado de elektronikaj rimedoj kaj al la hejmpaĝo
・ la kurso havos fiksan temon: edukado, kiun ni pritraktos plurnivele teorie kaj spertos praktike
・ ni dediĉos pli da tempo por la ekkono de la medio kaj problemoj de la reprezentataj popoloj, kaj iom malfermiĝas al la loka medio, ekhavos kontaktojn kun kelkaj el la hungariaj minoritatoj kaj planas komunajn programojn kun la loka studentaro.
・ krom la kutima lingvokurso okazos paralela trejnado de la regionaj ttt-ejestroj

Kerntagoj en januaro: Post la decido prokrasti ID3 ĝissomere pro manko de mono kaj precipe pro la malbona sano de Bessie, ni pripensis la situacion de ID. Fakte ni povas diri ke ni nun scias ke la ID-instrumentoj bone povas funkcii. Ni pruvis tion dum la pasintaj monatoj. Sed ankoraŭ ne estas granda fluo de komunikado inter la ID-ambasadoroj, kaj gravaj paŝoj devas esti farataj. Do la teamo kune kun la plej aktivaj ID-antoj decidis organizi gravajn kerntagojn en Nederlando inter la 12-a kaj la 27-a de januaro 2001. Mem la kunvenoj okazos en IEI, instituto kiun gvidas Atilio. Dum tiuj tagoj, 10 aktivaj ID-antoj (ekz. Clotilde, Habaye, Vasilij, Gilbert, Maria kaj Jebra kune kun Jose Carlos kaj la teamanoj donos pliajn formon al ID kaj montros ke ĝi vere funkcias, valoras, kaj vivpovas. Tiuj tagoj estos momentoj de vero. Ni kontaktos laŭeble dume ĉiujn ID-antojn kaj ID-subtenantojn por inkludi ilin en la pensprocezon. Do bonvolu regule legi viajn mesaĝojn

3. ID3は、夏まで延期されましたが、一月にとても重要な「中核となる日」がありました:

我々の支払い能力に対し、ナーワルがとても多くの費用がかかるという事実がもとで、次の講習会に対するほかの拠点を見つけねばならず、したがって、ID3から、我々は、カタリーンの故郷であるハンガリーで組織化すると計画しました。IDという世界規模の講習会は、「ヴェレム」(村の名)の大自然の中で、公園のある建物で開催できるかもしれません。場所の選定は、財政面に大きく影響するだけでなく、カタリーンの大学の言語学部がその計画を支援することを準備し、公的に参加者を招待するという面でも大きく影響を与えます。候補者リストでは、以下の人々が代表しています:ブルキーノからトゥアレーゴ、マウリ、ニジャーランド、トゴランドからベ、ルアンダからバトゥヴァオ、メキシコとグアテマラからマヤ、バラトからアディヴァゾ、アメリカからショショノとトリンギト、ニュージーランドからマオリ、ペルーからヤネシャ、チリからマプチョ、ニカラグラからミスキト、カレリ、コミ、ヴェプス、ロシアからマリオ、多くの面でID3講習は、以前の講義とまるで違います。

・ 我々は、文化間の問題の取り組みにさらに多くの優先順位を与えることでしょう。
・ 電子工学的な手法の学習と活用やホームページへさらに時間を捧げることでしょう。
・ その講習は、固定したテーマを持つでしょう:我々が、色々な平等を理論的に扱い、実用的に体験するであろう教育
・ 我々は、代表とされる人々の環境と問題の知見に対し、もっと多くのテーマに専心し、地方の環境へ少し広がりを持ち、ハンガリーの少数民族から幾人かと接触を持って、地方の学習者と共通のプログラムを計画してます。
・ いつもの語学教室だけでなく、地方のttt-管理者と平行した訓練を行います。

一月の核心の日:お金の不足と、とりわけスハデの悪い健康状態のため、夏までにID3を延期するという決定の後で、我々は、IDの状態について考えました。実のところ、IDの手段がよく機能するというのを今わかったということができます。我々は、過去の何ヶ月間でそれを証明しました。しかし、もうID-大使の間で通信の大きな流れはなく、重大な歩みをする必要があります。さて、最も積極的なID-構成員とそのチームは、2001年1月12日から27日の間にオランダで 中核となる日々 を一緒に催しました。その日の間、ホセ・カルロスとチームメンバーと10人の積極的なID-構成員は、一緒にさらにIDへ形を与え、それがまさに機能し、価値があり、生命力があることを示唆しました。その日々は、真実の瞬間となるでしょう。我々は、ID-構成員とID支持者の全員を、思考過程の中で含めるように、できる限りコンタクトをとります。さあ、あなたのメッセージを定期的に読んでください。

4. ID-novaĵoj: 4. ID-ニュース:

a. Bessie Schadee operaciiĝos la 21-an de decembro: Bessie havas tumoron en reno, kaj la reno devas forpreniĝi en Roterdama hospitalo la 21-an de decembro. Estas grava kaj danĝera operacio. Bonvolu sendi al ŝi forton: bessieschadee@hotmail.com a. ベッシー・シャディーは、12月21日に手術しました:ベッシーは腎臓に腫瘍があり、12月21日にロッテンダムの病院で腎臓を取り除く必要がありました。重要で危険な手術です。 Bessieschadee@hotmail.com どうぞ彼女を力づけてください。

b. ni bonvenigu Snjezxana Cimic: Snjezxana devenas el Kroatio, sed vivas jam delonge en Nederlando. Ŝi flue parolas Esperanton kaj instruas la kroatan, kaj scipovas ankaŭ la nederlandan, la hispanan, la anglan kaj orientiĝas en la rusa. Nature ĝoja, preciza, bonkora kaj dediĉita al la projekto, ŝi jam pruvis sin bonega organizantino, kaj altvalora kunlaborantino por la oficejo de ID. Ŝi post periodo de alkutimiĝo estos la centra kunordigantino de la diversaj kursoj. b..シュネアナ・チミックを歓迎しましょう。シュネアナ・チミックは、クロアチア出身ですが、オランダに長く住んでいます。彼女は流暢にエスペラントを話し、クロアチア語を教え、オランダ語、スペイン語、英語もでき、ロシア語で指導しています。自然に陽気に、的確に、親切に、プロジェクトに専心し、既にすばらしい組織活動家であることを証明し、IDの事務所に対する高い価値のある協同作業者です。彼女は慣れさしてからの期間の後、種々の講習の中心の調整者となるでしょう。

c. Clotilde Musabeyesu ekis kun la helpo de ID la projekton Sebalinda: Clotilde (Batva-popolo el Ruando? ID1) disvolvigis dum kunlaboro kun Sylvain kaj Atilio kaj kun la granda apogo de Katalin, la unuajn punktojn de la Sebalinda projekto, kiu celas doni al la batvaaj infanoj eblojn entute ricevi edukon, kaj ankaŭ edukon kiu respektas kaj plifortigas la Batva-kulturon. Iĝos fascina projekto, kaj ĉiuj ID-antoj baldaŭ ricevos priskribon de la projekto. Ni ĉiuj deziras kuraĝon kaj sukceson al Clotilde. La projekto estas nomata honore al Gaspard Sebalinda (ID1) kiu forpasis kelkajn monatojn antaŭe kaj certe tute apogus ĝin. c. チロティルデ・マサベネスは、「プロジェクト・セバリンダ」というIDの援助を始めました。チロティルデ(ロシアのバトヴァ民族? ID1)は、カタリーンの大きな助けとシルヴァインとアティリーオの協力があるうちに、「プロジェクト・セバリンダ」から最初の立脚点を展開しました。そのプロジェクトは、バトヴァの子供たちへ全体的に教育を受ける可能性を与えることを目的とし、バトヴァ文化を尊重し、力強くする教育も受ける可能性を与えることを目的としています。魅惑的なプロジェクトが起き、IDのメンバー全員もやがてプロジェクトの記述を受け取ることでしょう。我々みんなで、チロティルデへ勇気と成功を願っています。それを支援して数カ月がたったGaspard Sebalinda (ID1)に対し、名誉をもってこのプロジェクトを取り上げます。

d. planoj por disvolvigi regionajn kursojn estas ankoraŭ farataj, sed sciu ke Ruben Ortiz (Gvatemalo), Vasili Kiselev (Komio en Ruslando) kaj Jebra Muchahary kaj Maria Mangte (Barato) renkontos la ID-teamon kaj precipe Sylvain por doni formon al la tri venontaj regionaj kursoj. Estas por la sekvaj jaroj bonaj kontaktoj en Vietnamo, Ruando, Peruo, kaj Oceanio. Sed unue la unuaj! d. 地方の講習会を普及するための計画は、まだ作成中ですが、特にSylvain が、次の3つの地方の講習会を形成するために、Ruben Ortiz (グアテマラ), Vasili Kiselev (ロシアのコミ)、Jebra Muchahary kaj Maria Mangte (インド)が、ID-チームに迎えられたことをお知らせします。来年には、ベトナム、ルアンダ、ペルー、オセアニアでよい交流があります。しかし、まずは最初の交流を!

e. ID premiita dum la Universala Kongreso de Esperanto, kaj apogata de scienca fondaĵo ESF : la Esperanta mondreto agnoskas ID kiel tre valoran projekton kaj ? kvankam la financoj de Esperantistoj ne estas grandaj ? regule mone apogas nian projekton. Post la ?Cigno Premio? kiun japana entreprenisto laŭ la konsilo de UEA (Universala Esperanto Asocio) donacis al ID, venis Mark Fettes, respondeculo de la scienca Fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation) speciale el Kanado al Ĝenevo por renkonti nin ĉe la UN. ESF decidis sekve subteni la dokumentadon, la TTTejon, kaj la pedagogian aspekton de ID. Ni dankemas! e. IDが、世界エスペラント大会期間中に受賞され、学術基金ESFに支援を受けました:エスペラントの世界ネットは、IDを非常に価値のあるプロジェクトとして認定しています?しかし、エスペランチストの財政は大きくはない?規定通りに我々のプロジェクトを財政支援します。白鳥の賞の後?日本の企業家がUEA (世界エスペラント協会)の助言にしたがってIDにそれを送ります、国連で我々に会うために特別にカナダからジュネーブへ学術基金ESF(エスペラント研究基金)の責任者、Mark Fettesが、やってきました。ESFは、文書、Webページ、IDの教育学的局面を支援することを続けて決定しました。

f. la Komikongreso: modelo por politika agado? (Vasili Kiselev, ID1)

La 27an kaj 28an de oktobro en la ĉefurbo de Respubliko Komi (Rusio) okazis la sesa Kongreso de la komia popolo. Antaŭ la kongreso estis konferencetoj en distriktoj kaj urboj de la Respubliko Komi kaj en aliaj regionoj. En la laboro de Kongreso partoprenis 187 delegitoj.La kongreso akceptis kvar gravajn decidojn.

La unua rezolucio estas "Pri nacia kaj federacia politiko en Rusio". La delegitoj konstatis, ke la nuna politiko de Putin estas direktita kontraŭ rajtoj de indiĝenaj popoloj kaj naciaj respublikoj en Rusio. La Kongreso subtenis la gvidantojn de la Republiko, kiuj volas havi pli multe da politikaj rajtoj por la Republiko kaj ankaŭ esprimis esperon, ke finfine en Rusio registaroj agnoskos la rajtojn de popoloj.

La dua decido temis "Pri socia-ekonomia situacio en Respubliko Komi".

La rezolucio havas multajn punktojn. Tre grave estas, ke delegitoj diris kaj montris, ke kamparanoj (preskaŭ nure komi), nun vivas pli malbone, ol urbanoj (pli multe rusaj). La kongreso devigis la registaron de la Respubliko en sekvaj jaroj plibonigi la situacion en vilaĝoj.

Per la tria decido "Pri naciaj klereco, kulturo, edukado" la Kongreso dankis la respublikan registaron por la bona laboro kaj konstatis, ke en la Komi registaro multe fariĝas por gardi kaj progresigi la nacian kulturon kaj nacian klerecon.

La kvara decido de la kongreso estis "Pri ekologio en Respubliko Komi". La delegitoj multe kritikis la registaron kaj firmaojn por iliaj rompoj de la ekologiaj leĝoj.

La kongreso elektis novan Ekzekutivan Komitaton. Kiel prezidanto de Komitato denove estis elektita Valerij Markov, kaj kiel plenuma sekretario de komitato ankaŭ denove Vasilij Kiselev.

La kongreso ankaŭ elektis delegitojn por la III-a Tutmonda Kongreso de fino-ugraj popoloj.

Nun la Komitato kunlaboras kun la registaro por realigi la decidojn de la komia Kongreso.

f. コミ議会: 政治的活動のためのモデル? (Vasili Kiselev, ID1)

10月27日と28日にコミ共和国(ロシア)の首都で、コミ人第6回議会がありました。その議会の前に、コミ共和国とその他の地域の各地方、各都市で会議がありました。議会の活動には187人の代議員の参加がありました。議会は4つの重要な決議を受託しました。

最初の決議は、「ロシアの国民と連邦の政治について」です。代議員は、プーチンの現在の政策が、ロシアの先住民族や民族的共和国の権利に対立した方に向けられているということを確認しました。議会は共和国に対する政治的権利を多く持とうとし、最終的にはロシア政府が人々の権利を認めるという希望も示している、共和国の指導者を支持しました。

第二の決議は、「コミ共和国の社会-経済の状況について」というテーマです。

この決議にはたくさんの論点があります。非常に重要なことは、農民(ほとんどコミ人でしかない)が、都会人(多数のロシア人)より、現在生活が苦しくなっているということを、代議員が指摘したことです。議会は、共和国政府に数年間のうちに村落の状況を良くさせることにしました。

第三の決議「民族の学識、文化、教育」によって、議会は、良好な活動で共和国政府に感謝し、コミ共和国政府が、数多く、民族の文化と民族の学識を堅持し、発展させるようにしたことを認めました。

議会の第四の決議は、「コミ共和国のエコロジーについて」でした。代議員は、エコロジーの法則の破壊に対して、政府と商社を批判しました。

議会は新しい執行委員を選びました。委員長として、 Valerij Markov が再任され、書記として Vasilij Kiselev が再任されました。

議会は、第三回全世界フィノ・ウダリア人大会の代議委員を選びました。

現在、委員会は、コミ議会の決議を執行するために政府と共同作業をしています。

g. lukto kontraŭ la Boruca baraĵo en Kostariko (Gilbert Gonzalez Maroto, ID1):

Per financa apogo de Voeten in de Aarde, trovita tra ID, la Indiĝena Teritorio de Rey Curr・(en la sudo de Kostariko) komencis strategian lukton kontraŭ la konstruado de la Hidroelektra Baraĵo de Boruca

Kaze ke la baraĵo estos finkonstruita, ĝi inundos 250 kvadratajn kilometrojn, rekte afektante la popolon de Rey Curre', ĉar ĝi troviĝos je 200 metroj sub la akvonivelo. Same, ĝi rekte afektos la indiĝenajn teritoriojn de Boruca kaj Te'rraba, kaŭzante la translokigon de 3000 indiĝenoj.

Tiu ĉi lukto estas gvidata de grupo de virinoj nomata Mujeres Indi'genas con Esi'piritu de Lucha (MIEL: Indiĝenaj Virinoj kun Spirito de Lukto), plus la konstanta apogo de la Asocio por Kompleta Disvolviĝo (laŭleĝe reprezentita en la teritorio).

Pluraj mediaj (ekologiaj) organizoj unuiĝis al la indiĝena voĉo.Tiu ĉi fakto devigis la Plenuman Direktorion de la Hidroelektran Projekton de Boruca (hispane DEPHB) akcepti la komencon de proceso de informo kaj dialogo kun la indiĝenaj teritorioj de Rey Curre' kaj Boruca.

En tiu ĉi momento, unu el la rezultoj estas la kreado de komitato kiu difinas programon de disvolvigendaj agoj kaj ellaboras la enkondukon de konsut-procezo por la komunumo de Rey Curre'. Ĝi konsistas el tri indiĝenoj kaj el tri funkciuloj de DEPHB plus du konsilistoj por ĉiu el la koncernitaj grupoj; la celo estas komuniki la progresojn de la projekto. Paralele la indiĝenoj realigas diversajn kursojn por informado kaj konsciigo pri la digo (el indiĝena vidpunkto)

g. コスタリカのボルカ・ダムに対する闘争 (Gilbert Gonzales Maroto, ID1):

Voeten in de Aardeの財政的支援によって、IDを通じて、(コスタリカ南部の)Rey Curre'の先住民の領域で、ボルカの水力発電ダムの建設に対する戦略的な闘争を始めました。ダム建設が終わった時点で、250平方メートルの氾濫があり、直接的に人々に氾濫およぶと見せかけています、というのは、水面下200mになるからだそうです。同様に、3000人の先住民族を移動を引き起こそうとして、直接的にBoruca や Te'rraba の先住民族の領域と見せかけています。

この闘争は、Mujeres Indi'genas con Esi'piritu de Lucha (MIEL: 闘争精神を持つ先住民の女性たち)と呼ばれる女性グループが指導しています、加えて、(領域内で合法的に代表となっている)Asocio por Kompleta Disvolviĝo (完全な発展のための協議会)のコンスタントな支持があります。

いくつかの環境(エコロジー)の組織は、先住民の声に一致していました、この事実は、ボルカの水力発電所プロジェクトの実行行政府(スペイン語でDEPHB)にRey Curre' や Borucaの先住民族の領域に対して、情報や対話のプロセスの開始を受け入れさせました。この瞬間に、決議の一つが、発展させるべき行動のプログラムを決定する委員会の創設であり、Rey Curre' の共同体に対し、協議-プロセスの導入を完成させます。委員会は、三人の先住民族とDEPHBの三人の職員に加え、関係するグループの各々に対して二人の協議員で成り立っています。その目的はプロジェクトの進行を伝えることにあります。並行して、先住民族は、(先住民の立場から)ダムに関する情報と意識のための色々な講習会を実行します。

h. lasta (bonega) novaĵo (tra Jose Carlos Morales, ID1): la Daŭra Forumo de Indiĝenaj Popoloj ĉe UN estas adoptita! h. 最後の(すばらしい)ニュースホセ・カルロス・モラレス, ID1を通して):国連で、「先住民族の恒久的フォーラム」が採択されました。

TAMTAMO No. 4
www.idnetwork.nl/tamtamo
タムタモ 第4号
www.idnetwork.nl/tamtamo  

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO No. 4
www.idnetwork.nl/tamtamo
タムタモ 第4号
www.idnetwork.nl/tamtamo