ID
Tamtamo No. 6

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.6

ISSN-1409-4576      

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO No. 6

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 第6号

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. Enkondukaj vortoj

2. Mesaĝo de Bessie SCHADEE pri Clotilde MUSABEYEZU, vicprezidantino de ID

3. Monda Festivalo de la Junularo

4. ID dum la 86a Universala Kongreso de Esperanto (Zagreb, Kroatio)

5. Oni Festis La Tagon de la Indiĝenoj en Bodolando

6. Dua ID-kurso en Rusio

7. Bribria Virino nomumita Direktorino de la Regiona Oficejo de la Civita Registrejo en la kantono de Buenos Aires (Kosta-Riko)

8. Prezento de ID en Norvegio

9. Kurso pri ID en Politekniko de Kosta-Riko

目次


1. はじめに

2. ID の副議長であるクロティルド・ムサベイェスについてのベシ・スハデのメッセージ

3. 世界青少年祭

4. 第86回世界エスペラント大会でのID(ザグレブ、クロアチア)

5. ボド地方で、先住民族の日を祝いました

6. ロシアでの第2回ID-講習

7. ブエノス・アイリス州の州登記所の地方事務所の所長に任命されたブリブリ人(コスタリカ)

8. ノルウェイでのIDの紹介

9. コスタリカ理工科大学でのIDについての講習

ENHAVO


1. Enkondukaj vortoj

Kelkaj vortoj de la redaktoro

Karaj legantoj de Tamtamo,

Inter la antaŭa kaj la nuna numero de Tamtamo, la direkto de la mondo ŝajnis preni tute neatenditan kaj neantaŭviditan vojon. Kiun efikon havos la nunaj mondskalaj okazoj sur la indiĝenaj popoloj? Kvankam estas tro frue por respondi al tiu demando, ja indas ke ni pripensu kaj sciigu unu la alian niajn opiniojn, tiel ke nia dialogado plifortiĝu kaj pozitive helpu atingi niajn celojn.

Sed ankaŭ sine de ID ni havis gravajn okazojn, pri ili ni informas vin en la nuna Tamtamo.

IDane,
Antonio LEONI
TTTejestro

本文


1. はじめに

編集者からのことば

親愛なるタムタモの読者の皆さん

前号と今号の間に世界の流れは予想だにしなかった方向にいきつつあるようです。いま世界規模で起こっている出来事は先住民族にどのような影響があるのでしょうか。この問いに答えるのはなお時期尚早です。

しかし、考えをめぐらし、お互いに意見交換することによって私たちの対話を強め、目的を果たすことができるように協力していきましょう。

IDメンバーとして、(ご挨拶します)
アントニオ レオニ
Webページ管理人

2. Mesaĝo de Bessie SCHADEE pri Clotilde MUSABEYEZU, vicprezidantino de ID

Karaj geamikoj,

mi sentas grandan doloron informi al vi ke jaŭdon la 11-a de oktobro 2001 je la 18.00 laŭ nederlanda tempo, nia karega Clotilde, vicprezidantino de la ID-Estraro, mortis post longa malsano. La mono, kiun ni dum monatoj sendis por aĉeti kuracilojn - ankaŭ kaŭze de la aliaj malsanoj kiuj trafis ŝin - bedaŭrinde ne rezultis en ŝia resaniĝo. Ŝi estis jam de longe ege, ege laca kaj ofte ne povis plu paroli, tiom malforta ŝi estis. La 30an de septembro ni telefone parolis lastfoje kaj kune rememoris la bonajn kaj inspirajn tagojn en niaj kursoj kaj kunvenoj.

ID perdas en ŝi unu el niaj tre valoraj personoj: valora kiel amikino, valora kiel ID-anino. Mi certas ke ŝia morto ankaŭ estas tre grava perdo por la popolo Batva. Ŝi kaj ŝia edzo Gaspard estis ambaŭ en la unua ID mondskala kurso ĉar ili vere havis vizion por ilia Batva popolo. Nun ambaŭ mortis kaj ID kaj la Batva popolo perdas multe da amo, kono kaj sperto.

Mi dum la tago de la entombigo bruligis kandelon kun iomete da cindro de nia indiĝena dialoga fajro rememorigante ŝin nome de ni ĉiuj.

Mi kore salutas vin,
Bessie SCHADEE
Direktorino de Indiĝenaj Dialogoj
bessie.schadee@usa.net

2. ID の副議長であるクロティルド・ムサベイェスについてのベシ・スハデのメッセージ

親愛なる皆さんへ

オランダ時間の2001年10月11日木曜日の18:00に、ID理事会の副議長である私たちの親愛なるClotildeが、長い闘病の後に亡くなったことをお伝えすることをとても残念に思います。我々が数ヶ月間薬 - 彼女をおそった他の病気のための薬も - を購入するために送ったお金では、残念ながら彼女の回復とはなりませんでした。彼女は長く、とてもとても疲れていて、体が弱くなるにしたがってもはや話すこともできなくなりました。9月30日に電話で話したとき、
講習会や会合でのすばらしい日々を共に
思い起こしたのが最後となりました。

IDは、とても重要な人物の一人を亡くしました;友人としても、IDメンバーとしても。

私は、彼女の死は、バトバ人にとっても大きな損失であると確信しています。彼女と彼女の夫ガスパードの二人とも最初のIDの世界規模の講習会にいました、というのは彼らがバトバ人のためのビジョンを持っていたからです。現在、二人とも亡くなり、IDとバトバ人は、愛と知識と経験をゆたかに持った貴重な人をなくしました。

私は埋葬の日に彼女を偲びながら、「先住民族の対話」の火のほんの少しの遺灰と一緒にろうそくを燃やしました。

敬具、
ベシ・スハデ
先住民族の対話の理事長
bessie.schadee@usa.net

3. Monda Festivalo de la Junularo

De la 21-a ĝis la 28-a de julio 2001 okazis en Panamo la Monda Festivalo de la Junularo, organizita de la tiea Ministerio pri Junularo, Virino, Infanaro kaj Familio. De la 19? ĝis la 23? de julio 2001, Antonio LEONI, reprezentanto de Indiĝenaj Dialogoj (ID), en kunlaboro kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), partoprenis tiun gravan eventon, en kiu ambaŭ organizoj estis diskonigitaj kaj faris diversajn kontaktojn kun indiĝenaj kaj ne-indiĝenaj organizoj. Detala raporto haveblas en la adreso idreto@racsa.co.cr

Informis: Antonio LEONI

3. 世界青少年祭

2001年の21日から28日まで、「青年夫人少年家族省」が準備した「世界青少年祭」がパナマで開催されました。2001年の19日?から23日?まで、先住民族の対話(ID)の代表者のアントニオ・レオニは、世界エスペラント青年組織(TEJO)の協力で、この重要なイベントに参加しました、そのイベントでは、両組織のことを知ってもらい、先住民族と非先住民族の組織との数々の接触がありました。詳しい情報は以下のアドレスで入手できます、 idreto@racsa.co.cr

情報:アントニオ・レオニ

4. ID dum la 86a Universala Kongreso de Esperanto (Zagreb, Kroatio), 21- 28 julio 2001:

Dum kunsido en homplena ĉambro, Atilio ORELLANA ROJAS, Bessie SCHADEE kaj Ana MONTESINOS prezentis la projekton ID. Ili emfazis, ke la celo ne estas la disvastigo de Esperanto en si mem, sed ties uzadon kiel helplingvon cele al la fluo de libera komunikado inter la indiĝenaj popoloj. La ĉeestantaro montris intereson rilate al la evoluo kaj nuna stato de ID. Kelkaj el la korespondantoj de la ID-lernantoj estis en la salono kaj raportis pri la reta kontakto dumkursa.

Aldone al la publika prezentado de ID, en la Budo por Ameriko estis disdonataj informiloj pri ID.

Informis: Atilio ORELLANA ROJAS

4. 第86回世界エスペラント大会でのID(ザグレブ、クロアチア)

大会中に満室の部屋で、アティリョ・オレジャナ・ロハス 、ベシ・スハデ、アナ・モンテスィノスが、IDプロジェクトを紹介しました。彼らは、この目的は、エスペラントそれ自体の普及ではなく、先住民族の間の自由なコミュニケーションの交流を目的とした補助語としての活用であるということを強調しました。出席者全員がIDの展開と現在の状況について興味を示しました。ID-学習者に対応してくれた人がいく人か会場にいて、講習中の実際の交流についての報告がありました。

IDの正式な紹介に加えて、アメリカの出店では、IDに関する会報誌が配布されました。

情報:アティリョ・オレジャナ・ロハス

5. Oni Festis La Tagon de la Indiĝenoj en Bodolando

La Tagon de la Indiĝenoj oni festis en la Misiejo de Sankta Johano en Bodolando (Asamo en Bharato [Hindio]) la 9an de aŭgusto. Tri cent homoj kunvenis por memor-honori la tagon. Oni planis la eventon por ke ĝi okazu samtempe kun Tago Kontraŭ Terorismo kaj kun Popolamasa Mitingo Por Paco fare de infanoj de 23 lokaj lernejoj, kiun la registaro organizis en tiu loko. Entute, pli ol 7000 homoj kunvenis por la Tago Kontraŭ Terorismo. Ĉi jare la kunfestado de la Tago de la Indiĝenoj en la regiono de la Misiejo de Sankta Johano okazis efektive duafoje ekde kiam la homoj en tiu loko unue eklernis pri la ID-Projekto en jaro 1999. La precipa celo de la festado estas konsciigi la popolon pri nia propra tago, la Tago de la Indiĝenoj.

La tago estis okazo por Pac-Mitingo kaj parolo pri la temo.

Informis: Jebra MUCHAHARY

Tradukis: Steĉjo de Kanado

5. ボド地方で、先住民族の日を祝いました

先住民族の日の8月9日にボド地方(インドのアッサム地方)で「聖ヨハネ伝道の地」を祝いました。300人がその日の栄誉を記念して集まりました。同時に反テロリズムの日を開催し、政府が設立した23の地方の学校の子供たちによる平和のための政治大集会を開催するためにイベントが計画されました。毎年、「聖ヨハネ伝道の地」のこの地域では、この地域の人々が、1999年のIDプロジェクトについて最初に学びはじめてから、事実上2回、先住民族の日を共催しています。祝典の主な目的は、先住民族の日というわれわれ独自の日のことを人々に知ってもらいたいということです。

この日は、平和集会を行ってこのテーマについて話しあうきっかけとなりました。

情報: イェブラ・ムツァハリ

翻訳者:カナダのステチョ

6. Dua ID-kurso en Rusio

De la 10-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2001 okazis en Syktyvkaro (Respubliko Komi) la Dua ID-Kurso en Rusio. Tiu kurso estis planita por evoluigi kaj progresigi ideojn de la ID-projekto en Rusio. Ĝi ankaŭ celis la kreadon de ID-reto inter naciaj organizoj en Rusio.

La celoj de la dua komia kurso estis:
・ Ebligi al la kandidatoj ĝisfunde kompreni la diversajn aspektojn de la ID-projekto kaj decidi por si-mem ĉu ili vere sopiras partopreni aŭ ne.
・ Ebligi al la kandidatoj eklerni Esperanton (kaj entuziasmiĝi pri ĝi) kaj ebligi al la teamo taksi iliajn kapablojn tiukampajn.
・ Ebligi al la kandidatoj konsciiĝi pri la komunikperspektivoj kiujn ofertas Interreto.
・ Fondi reton de ID en Rusio.
・ Progresigi la kreadon de nesto por la projekto en Syktyvkar (inkluzive la Syktyvkaran Esperanto-Klubon).
・ Ebligi al la kandidatoj amikiĝi.
・ Ebligi la interŝanĝon de informoj pri la diversaj organizaĵoj reprezentataj.

Estis bona informado pri la kurso en lokaj ĵurnaloj. Baldaŭ aperos bulteno por rusiaj IDanoj.

La Dua ID-kurso estis organizita de Vasilij KISILEV; instruis Aleksandro MELNIKOV, ĝin partoprenis Philippe CHAVIGNON, nova membro de la instrua ID-teamo.

Redaktita surbaze de raportoj senditaj de la organizintoj

6. ロシアでの第2回ID-講習

2001年8月10日から20日まで、 スクトゥィフカル(コミ共和国)で、第2回ロシアID-講習会が開催されました。この講習会は、ロシアでのID-講習会の理念を発展させ、前進するために計画されたものです。これは、ロシアでの諸民族の機関の間のID-ネットワークの発展も目的としています。

第2回コミ講習会の目的は以下のとおり:
・ 志願者に対して、ID-プロジェクトの様々な局面について深く理解できるようにして、本当に参加することを熱望しているか否かを自分で決めることができるようにすること
・ 志願者に対して、エスペラントを学ぶことができるようにし、(そして熱意をもって学ぶことができるようにし、)そのチームに対して、この分野での能力を評価できるようにすること
・ 志願者に対して、インターネットを提供するコミュニケーションの展望について知ることができるようにすること
・ ロシアでのIDのネットワークを設立すること
・ ( スクトゥィフカル・エスペラント・クラブを含めた) スクトゥィフカルにおけるこのプロジェクトの拠点の創設を前進させること
・ 志願者どおしを親しくさせること
・ 色々な代表組織についての情報交換ができるようになること

地方新聞は講習会について好意的に報道しました。ロシアのIDメンバーの会報も出版されるでしょう。

第2回講習会は、ヴァスィリ・キスィレヴが準備をし、アレクサンドロ・ミェルニコヴが教え、教員IDチームの新メンバーである フィリプ・シャヴィニョンが参加しました。

主催者から送られた報告をベースに編集

7. Bribria Virino nomumita Direktorino de la Regiona Oficejo de la Civita Registrejo en la kantono de Buenos Aires (Kosta-Riko)

Pasintan 31-an de aŭgusto, estis oficiale inaŭgurita la Regiona Oficejo de la Civita Registrejo en la kantono de Buenos Aires, provinco de Puntarenas (Kosta-Riko), en kiu ĉeestis kaj ĝiaj plej altaj aŭtoritaruloj kaj gravuloj de aliaj privataj kaj publikaj institucioj.

El la indiĝena vidpunkto, tiu ĉi evento estas speciale grava, ĉar la nova Regiona Oficejo estos sub la directoreco de la s-ino Mar僘Mar Olga TORRES ORTIZ, indiĝena bribriino de R卲R Azul de Salitre, kiu dum la lastaj ok jaroj estis fundamenta parto de la disvolviga strukturo realigita de la indiĝenaj komunumoj en la kantono de Buenos Aires (Kosta-Riko).

S-ino TORRES ORTIZ, partopreninto en la unua kurso de Indiĝenaj Dialogoj, devis trapasi tre striktan procedon de selektado, kiun ŝi sukcesis iĝante tiel la una kostarika indiĝeno nomumita por posteno de direktoreco en publika institucio en la kantono de Buenos Aires (Kosta-Riko); kantono en kiu, bedaŭrinde, plejparto de la loĝantaro malsimpatie rilatas al indiĝenoj.

S-ino TORRES ORTIZ, kies gepatra lingvo estas la bribria kaj perfekte parolas la hispanan, krom la kabekaran, faris la jenan rimarkon en sia inaŭgura parolado:

"Mia indiĝena kondiĉo permesos al mi havi pli grandan (kaj bonan) komunikadon kun la indiĝena loĝantaro, kiu ĉirkaŭas 33%on de la totalo de la loĝantoj en la kantono."

Indiĝenaj Dialogoj ege ĝojas pro la grava atingo de S-ino TORRES ORTIZ. Ni deziras al ŝi daŭran sukceson kaj fruktodonan agadon ! Ŝia nomumo estas des pli kontentiga ĉar estas, inter aliaj, tri rimarkindaj kialoj por tio: ĉar temas pri virino, ĉar temas pri indiĝeno kaj ĉar ŝi estas nia amikino kaj kolegino en Indiĝenaj Dialogoj

Informis: Gilbert GONZA'LEZ

7. ブエノス・アイリス州の州登記所の地方事務所の所長に任命されたブリブリ人(コスタリカ)

去る8月31日に、プンタレナス地方(コスタリカ)のブエノス・アイリス州の州登記所の地方事務所が正式に設立されました、そこには最も地位の高い当局者や別の私的機関や公的機関の重要人物が出席しました。

先住民の立場から、このイベントは特に重要です、というのは、新しい地方事務所は、 Salitre の R・Azul の先住民のブリブリ人であるマリア・オルガ・トレス・オルティスさんの管理下になるからです、それは、過去8年間にブエノス・アイリス州(コスタリカ)の先住民族の共同体から実現した発展した組織の基本的なものです。

先住民族の対話の最初の講習会の参加者であるトレス・オルティスさんは、非常に厳格な選考過程を成功裏に通り抜けて、ブエノス・アイリス州(コスタリカ)の公的機関の管理者のポストに任命された最初のコスタリカの先住民となりました;残念なことに、その州では、住民の大部分が先住民と関係を持つことに反感を持ってます。

母語がブリブリ語でスペイン語を完璧に話すトレス・オルティスさんの開所の演説では、次の点が注目されます:

「私が先住民の出身であるため、私は、州の住民全体のおよそ33%である先住民とより広範囲な(そしてよりよい)コミュニケーションを持つことができるでしょ
う。」

先住民族の対話は、トレス・オルティスさんの重大な就任を大変喜びました。我々は、彼女に対して、成功が続き、実りの多い活動を願っています!彼女の任命は、他のものに加え、次の三つの注目すべき理由で、なお一層よろこばしいことです:女性であること、先住民であること、そしてわれわれの友人であり、先住民族の対話の仲間であること。

情報: ヒルベルト・ゴンサレス

8. Prezento de ID en Norvegio:

Dum septembro unu el la ID-teamanoj, Atilio ORELLANA ROJAS, efektivigis instruvojaĝon en Norvegio. En la urbo Tromso/ li estis intervjuita por la ĵurnalo Tromso/ kaj la 28-an de septembro oni aperigis artikolon pri liaj vojaĝoj tra la mondo per Esperanto. Menciendas, ke la plej granda parto de la artikolo estas destinita al Indiĝenaj Dialogoj kaj ĝia nuntempa agado.

Informis: Atilio ORELLANA ROJAS

8. ノルウェイでのIDの紹介

9月に、ID-チームの一人である アティリョ・オレジャナ・ロハス が、ノルウェイの講演旅行をしました。Tromso/ 市で、彼は、Tromso/ 新聞にインタビューされ、9月28日に、エスペラントでの世界旅行についての記事が発行されました。記事の大部分は、先住民族の対話と現時点の活動にあてられています。

情報: アティリョ・オレジャナ・ロハス

9. Kurso pri ID en Politekniko de Kosta-Riko

La Politekniko de Kosta-Riko invitis Indiĝenajn Dialogojn prezenti programon por 5-leciona kurso pri sia agado kaj pri la internacia indiĝena situacio. La kurso komenciĝis la 17-a de oktobro kun la partopreno de 40 studentoj el plej diversaj fakoj de tiu lernejo. Ĉiu leciono estas du-hora kaj la kurso estas gvidata de Antonio LEONI.

Okazos prelego de Jose Carlos MORALES, prezidanto de Indiĝenaj Dialogoj, pri la rilatoj inter la Indiĝena Movado kaj la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj. Espereble ankaŭ Gilbert Gonza', membro de la Indiĝena Estraro de ID prelegos pri la kostarika indiĝena movado.

La kurso okazas kadre de la t.n. Kursoj por humanisma formado kaj celas sensivigi la studentojn de tiu lernejo pri diversaj sociaj kaj kulturaj aspektoj. Ĝi estas la unua universitata kurso pri ID.

Ĝi estas ebla dank'al kunlaboro, kaj rekomendo antaŭ la politeknikaj aŭtoritatoj, de s-ro Guido HERNA'NDEZ, profesoro de la Politekniko kaj sekretario de Kostarika Esperanto-Asocio, kiu daŭre apogas nian agadon.

Pliaj detaloj haveblas de la adreso idreto@racsa.co.cr.

Informis: Antonio LEONI

9. コスタリカ理工科大学でのIDについての講習

コスタリカ理工科大学は、先住民族の対話にその活動と国際的な先住民の状況についての5学課の講義を行うように招待しました。講義は、この学校の様々な学部からの40人の生徒とともに10月17日に始まりました。各学課は2時間で、アントニオ・レオニが講義を担当しています。

先住民族の対話の議長であるホセ・カルロス・モラレスによる、先住民運動国際連合のシステムの関係についての講演も予定されています。おそらく、IDの先住民理事のメンバーである、ヒルベルト・ゴンサレスもコスタリカの先住民運動についての講演をするでしょう。

この講義は、いわゆる人道主義の形成のための講義の範囲内でなされ、様々な社会や文化への局面に、この学校の学生を敏感にすることを目的としています。

これは、我々の活動を継続して支援しているコスタリカ・エスペラント会の理事で理工科大学の教授である、ギド・エルナンデスさんによる理工科大学の権威の推薦と協力のおかげで可能となりました。

さらに詳細について知りたい時は、以下のアドレスから情報を入手できますidreto@racsa.co.cr

情報: アントニオ・レオニ

TAMTAMO No. 6
www.idnetwork.nl/tamtamo
タムタモ 第6号
www.idnetwork.nl/tamtamo  

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO No. 6
www.idnetwork.nl/tamtamo
タムタモ 第6号
www.idnetwork.nl/tamtamo