ID
Tamtamo No. 7

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.7

ISSN-1409-4576      

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO No. 7

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 第7号

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. Pri la rezolucio de la 86-a UK (Zagrebo, Kroatio)
Humphrey TONKIN

2. Rezolucio de 86-a UK (Zagrebo, Kroatio)

Novaĵoj:

3. Nova bulteno de Indiĝenaj Dialogoj en la rusa lingvo ID en Rusio
Aleksandro MELNIKOV

4. Lingva Festivalo en Ĉeboksari Rusio
Aleksandro MELNIKOV

5. Plantado de arbo en Heemskerk
Bessie SCHADEE

6. Raporteto pri fino de Kurso pri ID en la Politekniko de Kostariko
Antonio LEONI

7. Kunveno en Bono (Germanio) de la 22-a ĝis 26-a de oktobro 2001 pri biologia diverseco
Bessie SCHADEE

8. Donacoj

目次


1. 第86回世界大会の決議について (ザグレブ、クロアチア)
Humphrey TONKIN

2. 第86回世界大会の決議 (ザグレブ、クロアチア)

ニュース:

3. ロシア語での先住民族の対話の新しい会報 ロシアのID
Aleksandro MELNIKOV

4. ロシア、チェボクサリでの言語の祭典
Aleksandro MELNIKOV

5. Heemskerkでの植樹
ベシ・スハデ

6. コスタリカ理工科大学でのIDの講習の結末の報告
アントニオ・レオニ

7. 2001年10月22日から26日までのボン(ドイツ)の生物学的多様性についての会議
ベシ・スハデ

8. 寄贈

ENHAVO


1. Pri la rezolucio de la UK

En la ferma rezolucio de la Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb, Kroatio, oni aparte menciis ID kiel ekzemplon de "alproksimigo de la homoj sur bazo de egaleco trans bariloj de kultura diferenco." ID meritis tiun mencion ĉar ĝi estas ekzemplo de tute praktika uzado de Esperanto por faciligi interpopolan dialogon. Ofte, oni uzas Esperanton por difinita celo nur por uzi la lingvon kaj ne nepre por atingi la celon. Ĉe ID, tamen, la celo estas interkompreniĝo en spirito de egaleco, kaj Esperanto estas simple ilo por atingi ĝin. La ĉefa temo de la kongreso en Zagrebo estis Dialogo inter Kulturoj kaj ID estas praktika ekzemplo de tio. Gravas, ke ni uzu Esperanton pli intense por krei interkulturan kompreniĝon kaj kunlaboron.

Humphrey TONKIN,
vicprezidanto
Universala Esperanto-Asocio

本文


1. 第86回世界大会の決議について

クロアチア、ザグレブでの世界エスペラント大会の閉会での決議において、「文化的違いの障壁を越えた平等をもととした人との接触」の例としてIDが特に言及されました。IDは、民族間の対話を容易にするための完全なエスペラントの実用の例であるので、言及する価値があります。はっきりとした目的のためにエスペラントが使われることもあり、ことばを使うというだけのために使われることもあり、必ずしも目的を達成するためではなく使われることもあります。しかし、IDでは、その目的は、平等の精神での相互理解であり、エスペラントはそれを達成するための単なる道具にすぎません。ザグレブの会議の主なテーマは、文化間の対話であり、IDは、その実例です。文化間の理解と協力を創造するために、より計画的にエスペラントを使おうとすることは重要です。

Humphrey TONKIN,
副議長
世界エスペラント協会

2. Rezolucio de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto, Zagreb (Kroatio), 2001

La 86-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Zagrebo, Kroatio, de la 21-a ĝis la 28-a de julio, 2001, kun la temo "Kulturo de dialogo, dialogo inter kulturoj",

Notinte, ke Unuiĝintaj Nacioj nomis la jaron 2001 Jaro de Dialogo inter Civilizoj,

Memorigante, ke la Esperanto-movado havas longan historion de alproksimigo de la homoj sur bazo de egaleco trans bariloj de kultura diferenco, reciproka malrespekto, kaj eĉ militaj kondiĉoj, jam de la klopodoj de Zamenhof alproksimigi la mondajn religiojn, tra la agado de UEA por reunuigi familiojn dividitajn en la Unua Mondmilito, ĝis nuntempaj elpaŝoj, kiel ekzemple la utiligo de Esperanto por komunikadi inter indiĝenaj popoloj (la t.n. Indiĝenaj Dialogoj) kaj por alproksimigi la korean kaj japanan popolojn,

Atentigas, ke

Kiel internacia lingvo neligita al ŝtataj aŭ etnaj interesoj, Esperanto konsistigas idealan perilon de dialogo inter la kulturoj.

Tra pli ol cent jaroj, la komunumo de Esperanto-parolantoj kreis tradicion de dialogo transnacia kaj transkultura, kio plene meritas nomi ĝin dialoga kulturo.

Efika dialogo postulas respekton al lingva, kultura kaj idea diverseco, kaj bezonas ne nur mensan malfermitecon sed ankaŭ la kapablon aŭskulti.

Aldone al siaj multaj rimarkindaj atingoj, Esperanto havas signifan neekspluatatan potencialon kiel dialoga lingvo.

Sekve, la Kongreso

・ gratulas al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, ke ili decidis lanĉi klopodojn senpere alproksimigi kaj interkomprenigi la ordinarajn homojn, sen kies konvinko la registaroj estas esence senpovaj;
・ aparte petas al UN kaj Unesko daŭrigi tiun ĉi kampanjon preter la jaro 2001;
・ atentigas, ke tiuj klopodoj postulas proksiman kunlaboron de NROj;
・ rekomendas, ke UEA proponu al UN kaj Unesko sian kunlaboron kiel organizaĵo unike bone kvalifikita por difini, en kunlaboro kun aliaj organizaĵoj, la eblojn kaj limojn de tia dialogo, kaj ĝin realigi;
・ rimarkigas, ke efika dialogo inter diversaj kulturoj sur lingve demokratia bazo postulas prikonsideron de la bezono de nova internacia lingva ordo;
・ apelacias al ĉiuj parolantoj de Esperanto, ĉiuj lokaj, regionaj, landaj, kaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj, kaj ĉiuj, kiuj subtenas la celojn de Esperanto, kunlabori en la daŭra konservado kaj plifortigo de la dialoga kulturo, kiun prezentas Esperanto, kaj daŭre partopreni en la klopodoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko krei dialogon inter la civilizoj je tutmonda skalo, kiu estas tiel esenca por la paca evoluigo de la homa socio.

Zagreb, la 28-an de julio, 2001

Fonto: TTTejo de Universala Esperanto-Asocio, http://www.uea.org

2. 2001年、ザグレブ(クロアチア)の第86回世界エスペラント大会の決議

第86回世界エスペラント大会が、2001年7月21日から28日まで、クロアチア、ザグレブで開催されたが、テーマは「対話のための文化、文化のための対話」でした。国連が2001年を文明間の対話年としたことに留意し、エスペラント運動が、戦争状態の時でさえ、ザメンホフの尽力によって世界的宗教に近づき、第一次世界大戦で別れた家族を引き合わせることから、先住民族の間の交流(すなわち、先住民族の対話)のためのエスペラントの利用の例のような現在の新たな活動にいたるまで、そして、韓国と日本の人々を接触させるためのUEA(世界エスペラント協会)の行動を通し、文化間の違いによる障壁、互いの軽蔑を越えた平等に基礎とした人間同士の接触の長い歴史があることを思い起こしました。

以下のことに注意を喚起します

国家や民族の利害関係に結びついていない国際語として、エスペラントは文化間の対話の理想的な仲介を成立させます。

百年以上を通して、エスペラント話者の共同体は、対話の文化と称するのに十分に値する、国を越え、文化を越えた対話の伝統を創りました。

効果的な対話は、言語的、文化的、思想的多様性への敬意を必要とし、精神的解放が必要だけでなく、耳を傾ける能力も必要です。

結論として、大会は、

・ 国際連合とユネスコに対し、彼らが、政府は本質的に能力がないという確信をしなくとも、直接、普通の人々と接触し、相互理解をするという努力をすることを決議したことに賞賛します。

・ UN(国連)とユネスコに対し、2001年を通して、このキャンペーンを継続することを個々に依頼します。

・ この努力は、非政府組織から近隣の協力を求めるということに注意をうながします。

・ UNとユネスコに対し、他の組織と協力して、対話の可能性と制限を定め、実現させるために、唯一のよい肩書きが与えられた組織として、UEA(国際エスペラント協会)に、自らの協力を提案させるということを勧告します。

・ 言語的に民主的な基礎に基づいた異なる文化の間の効果的な対話は、新しい国際語秩序の必要性の考慮を必要とすることに注目する。

・ すべての地方の、地域の、国のすべてのエスペラント話者に対し、エスペラントの目的を支持するすべての人々に対し、エスペラントが紹介している対話の文化の強化と継続的な維持で協力することを訴え、人類社会の平和的発展のために本質的なものである、世界規模の市民の間の対話を創設するという国際連合とユネスコの努力している状態のもと、継続して参加することを訴えます。

ザグレブ、2001年7月28日

情報源:世界エスペラント協会のホームページ、 http://www.uea.org

3. Nova bulteno de Indiĝenaj Dialogoj en la rusa lingvo ID en Rusio

De la pasinta oktobro Indiĝenaj Dialogoj havas novan ruslingvan bultenon nomatan "ID en Rusio". Kiel jam la titolo sugestas, ĝi celas kaj kunigi ruslingvajn interesitojn pri ID en tiu landego, kaj disvastigi informojn pri nia laboro.

La respondeculo estas Aleksandro MELNIKOV, membro de la instruista teamo de ID. Tiuj, kiuj volas ricevi ĝin povas rekte sendi mesaĝon al li, petante esti inkluditaj en la dissendo-listo de "ID en Rusio".

Informis: Aleksandro MELNIKOV

3. ロシア語での先住民族の対話の新しい会報 ロシアのID

この前の10月から、先住民族の対話は、「ロシアのID」と呼ばれる新しいロシア語機関紙を持ちました。タイトルが示しているように、この大きな大陸でロシアを話し、IDに興味を持っている人に協力したり、私たちの活動についての情報を普及したりすることを目的としています。

責任者は、IDの指導者チームのメンバーであるアレクサンドロ・メルニコフ
です。それを受けようとする人は、直接、彼にメッセージを送ることができ、「ロシアのID」というメーリングリストに依頼して加入することができます。

情報提供: アレクサンドロ・メルニコフ

4. Lingva Festivalo en Ĉeboksari (Rusio)

Inter la 20-a kaj la 21-a de oktobro en Palaco de Kulturo kaj Pedagogia Universitato en Ĉeboksari, sukcese okazis la 6-a Internacia Lingva Festivalo. Ĉi jare Festivalo ricevis financan subtenon de la Komitato pri Junularaj Aferoj de Ĉuvaŝa Respubliko kaj de la Departamento pri junulara Politiko de la Ministerio pri Edukado de Rusio.

Ĉirkaŭ 1500 gejunuloj venis por partopreni la Festivalon. La averaĝa aĝo estis 16-18 jaroj. Estis prezentitaj 40 lingvoj. (inter ili la novaj kaj ege popularaj lingvoj estis: gavaja,ĉeĉena kaj maoria). Kadre de Festivalo okazis konkurso pri lingvistiko kaj kvizo Ĉu vi scias?, ekspozicioj de infanaj pentraĵoj kaj ekspozicio Vojaĝo al la lando de ABC.

Por partopreni en la Festivalo en Ĉeboksari venis delegacioj el 10 urboj:

・ Kudimkar,
・ Joŝkar- Ola,
・ Uljanovsk,
・ Moskvo,
・ Niĵnij Novgorod,
・ Kazanj,
・ Dmitrovgrad,
・ Ĵukovskij.,

kaj reprezentantoj el diversaj landoj :

・ Norvegio,
・ Belgio,
・ Ukrainio,
・ Ĉinio.

Honoraj gastoj de la Festivalo estis:

・ Bertrand MENSCIASI (Francio/Belgio) - reprezentanto de buroo de malpliuzataj lingvoj, membro de orgkomitato pri Lingva Festivalo en Belgio,
・ Meĥdi SANAI, estro de kultura reprezentejo de Islama Respubliko Irano en Moskvo.

La Festivalo ankaŭ ĝuis la partoprenon de:

・ membro de organizkomitato de LF el urbo Berdjansk (Ukrainio)
・ reprezentantoj de esperanto-organizoj el Norvegio, Ĉinio.
・ partoprenintoj de la projekto "Indiĝenaj Dialogoj" el Marij El kaj Komi-premjatskogo aŭtonoma regiono.

Ĉi jare la organizantoj sukcesis ankaŭ prepari la atributojn de la Festivalo; estis faritaj 300 insignojn kaj 20 T-ĉemizojn kun la simbolo de Lingva Festivalo.

Informis: Aleksandro MELNIKOV

4. チェボクサリ(ロシア)での言語の祭典

チェボクサリのペダゴギア大学と文化会館で10月20日と21日に、首尾よく、第6回国際言語祭が開催されました。今年の祭典は、チェバシャ共和国の青少年問題委員会とロシアの教育省青少年政策部からの財政的支援を受けました。

およそ1500名の若者達が、この祭典に参加するためにやってきました。平均年齢は、16-18歳です。40の言語が紹介されました。(その中で、新しいものでとても人気がある言語は以下のものです:ガバイ語、チェチェン語、マオリ語)祭典の中では、言語学者のコンクール、知っている?というクイズ、子供の絵の展示、ABC順の国への旅の展示が催されました。

チェボクサリのこの祭典に参加するために、10の都市から代表がやってきました:

・ Kudimkar,
・ Joŝkar- Ola,
・ Uljanovsk,
・ Moskvo,
・ Niĵnij Novgorod,
・ Kazanj,
・ Dmitrovgrad,
・ Ĵukovskij.,

また、色々な国から代表がやってきました:

・ ノルウェイ、
・ ベルギー、
・ ウクライナ、
・ 中国。

祭典の来賓は以下のとおりです:

・ Bertrand MENSCIASI (フランス/ベルギー) - 少数言語庁の代表、ベルギーでの言語祭に関する開催委員会のメンバー、
・ Meĥdi SANAI, モスコーのイラン・イスラム共和国の文化代表会の所長。

この祭典には、以下のような参加もありました:

・ ベルドヤンスク市(ウクライナ)からの組織委員会のメンバー
・ ノルウェイ、中国からのエスペラント組織の代表団。
・ Marij El 自治区、Komi-premjatskogo 自治区からの「先住民族の対話」プロジェクトの参加。

今年、これらの組織は、祭典への寄与の準備をすることも成功させました;言語祭のシンボルのついた300の記章と20のTシャツが作られました。

情報提供: アレクサンドロ・メルニコフ

5. Plantado de arbo en Heemskerk

La 10an de novembro s-ino Bessie SCHADEE, direktorino de ID, oficiale plantis ID-arbon en Heemskerk apud la Urbodomo, malgranda urbeto norde de Amsterdamo kaj prelegis pri Indiĝenaj Dialogoj. Tiu ĉi evento realiĝis kunlabore kun la Esperantistoj de Heemskerk okaze de la fondo de la Esperanta Sekcio Heemskerk kaj samtempe okaze de la Eŭropa Jaro de la Lingvoj.Fotoj pri tiu evento videblas en la adreso:

http://www.esperanto-nederland.nl/tijdelijk/heemskerk.html

Informis: Bessie SCHADEE

5. Heemskerkでの植樹

11月10日に、IDの理事であるベシ・スハデさんは、アムステルダムの北側の小さな町である Heemskerk の市庁舎のそばで、IDの木を公認されて植樹し、先住民族の対話について講演しました。このイベントは、Heemskerk のエスペラントの部門の設立と同時にヨーロッパ言語年を機会に Heemskerk のエスペランチストと協力して実現しました。

http://www.esperanto-nederland.nl/tijdelijk/heemskerk.html

情報提供: ベシ・スハデ

6. Raporteto pri la Kurso pri Indiĝenaj Dialogoj en la Politekniko de Kosta-Riko

La Kurso pri Indiĝenaj Dialogoj, kiu komenciĝis pasintan 24-an de oktobro en la Politekniko de Kosta-Riko, finiĝis pasintan 14-an de novembro per prelego de Gilbert GONZA'LEZ MAROTO, membro de la Indiĝena Estraro de ID, pri la lukto de indiĝenoj en la suda regiono de Kosta-Riko kontraŭ la konstruado de digo en siaj teritorioj.

La antaŭlasta leciono (7-an de novembro) ĝuis la ĉeeston de Jose' Carlos MORALES, prezidanto de ID, kiu prelegis pri la internacia indiĝena movado, la reprezentiĝo de indiĝenoj antaŭ internaciaj organizoj (ĉefe ĉe UNo) kaj la strukturo de Unuiĝintaj Nacioj, donante tiel klaran bildon pri la veraj atingoj de la internacia indiĝena movado ene de tiu monda organizo.

ID estas invitita por nova kurso, kiu komenciĝos en la unua semajno de marto 2002. Krom tio, ni verŝajne ankaŭ havos spacon en la Politekniko por prelegi pri indiĝenaj temoj. Ni daŭre informos pri tio en TAMTAMO.

Fotoj pri la kurso baldaŭ atingeblos nia TTTejo (www.idnetwork.nl). Detala raporto estas havebla ĉe la adreso idreto@racsa.co.cr

Informis: Antonio LEONI

6. コスタリカ理工科大学でのIDの講習の報告

コスタリカ理工科大学でこの前の10月24日に始まった先住民族の対話についての講義が、この前の11月14日に終わりました、IDの先住民理事であるヒルベルト・ゴンサレスの講義で、自分の所属地域でのダム建設に反対するコスタリカ南部の先住民の闘争についてであった。

(11月7日の)最後の一つ前の講義では、ID議長のホセ・カルロス・モラレスの出席を享受しました、国際的な先住民運動、国際機関(主に国連)の前に先住民の代表になったこと、国際連合の組織について講演しました、世界的組織の中で国際的先住民族運動から真に目的を達成することについての明確なビジョンを得られました。

IDは、2002年3月の第一週に始まる予定の新しい講習会に招待されました。それとは別に、先住民チームについて講義するために、この理工科大学に席を持つことになるでしょう。継続して、タムタモで報告します。

講演の写真を、( www.idnetwork.nl )ホームページにアップします。詳細な報告が以下のアドレスで入手できます idreto@racsa.co.cr

情報提供:アントニオ・レオニ

7. Kunveno en Bono (Germanio) de la 22-a ĝis 26-a de oktobro 2001 pri biologia diverseco

Nacia Sesio de la Forumo pri Biologia Diverseco por Germanio (NBF) okazis je la pasinta semajnfino ĉe la Geografia Instituto de la Universitato de Bonn. Ĝin organizis unuafoje IUCN kaj GTZ. La sesio kunigis reprezentantojn de la privata sektoro, neregistarajn organizojn (NGO-ojn), esplorajn kaj evoluigajn instituciojn, registarojn kaj Indiĝenajn Popolojn. La celo estis diskutado de ŝlosilaj demandoj pri enir-rajtoj kaj justdivido de avantaĝoj (ABS). Cent partoprenantoj, reprezentantaj pli ol 60 organizojn de pli ol 20 nacioj, kunvenis en tri labor-grupoj por diskuti ligojn inter komunuma partopreno, rajtoj de intelekta propraĵo (IPRoj), sekureco de manĝaĵo, malriĉeco kaj ABS. Estas konstatite de retrospegulado, ke la NBF provizis fruktodonan, produktivan, malferman kaj interfakan diskuton.

La kunvenon ĉeestis membro de la Indiĝena Estraro de ID s-ro Jebra MUCHAHARY (de la Bodo-popolo en Barato) kiu sendis al ID interesajn informojn kiel la deklaracion de la kunveno.

ID inkludos la materialojn kaj la liston de la organizoj partoprenintaj en sia TTTejo (www.idnetwork.nl) tiel ke IDanoj kaj interesitoj povos konsulti ilin.

Informis: Bessie SCHADEE

7. 2001年10月22日から26日までのボン(ドイツ)の生物学的多様性についての会議

ドイツのおける生物学的多様性に関するフォーラムのための国民会議(NBF)は、ボン大学の地理学研究所のところでこの週末に開催されました。IUCNとGTZが初めて開催しました。この会議では、非公式の分派、非政府組織(NGO)、調査と発展の機関、政府と先住民族の代表者が一緒になりました。その目的は、利益を手に入れる権利と公平な分割に関する鍵となる質問に対する討論をすることです(ABS)。百名ほどの参加者、20以上の国の60以上の組織の代表者が、自治体の協力、知的財産(IPR)の権利、食料保証、貧困、ABSの間の結びつきを議論するために3つの作業グループで会合をしました。NBFが、実りがあり、生産的で、開かれていて、専門的な議論を用意することを、振り返って見ることによって、確認されます。

会合は、IDの先住民理事である(インドのボド人の)イェブラ・ムツァハリさんが出席しました、彼は、IDへ会合の宣言のような興味深い情報を送ってくれました。

IDは、IDメンバーと興味を持った人が彼らを調べることができるホームページ (www.idnetwork.nl) に参加している組織の資料とリストを含めることになります。

情報提供:ベシ・スハデ

8. Donacoj

Aliĝantoj al la ĉijara Faulhaber-semajnfino povis aldoni financan donacon favore al la projekto Indiĝenaj Dialogoj. Ni kolektis entute 305 eurojn, kiujn mi ĝiris al UEA favore al la konto idid-r.

Informis: Hans ten HAGEN

8. 寄贈

今年の Faulhaber週末への加入者は、プロジェクト先住民族の対話に好都合である財政的贈与を追加することができます。およそ305ユーロを集め、好都合である口座 idid-r でUEAへ振り出しました。

情報: Hans ten HAGEN

TAMTAMO No. 7
www.idnetwork.nl/tamtamo
タムタモ 第7号
www.idnetwork.nl/tamtamo  

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO No. 7
www.idnetwork.nl/tamtamo
タムタモ 第7号
www.idnetwork.nl/tamtamo