ID
Tamtamo No. 9

ISSN - 1409-4576

ID
タムタモ No.9

ISSN-1409-4576      2002年2月発行

Ses-semajna informilo de Indiĝenaj Dialogoj



TAMTAMO JARO 3, No. 9
Februaro,2002

Eldona Teamo de TAMTAMO kaj kunlaborantoj:
Bv. vidi liston je la fino de la nuna numero

Interreta versio ĉe: www.idnetwork.nl/tamtamo

Limdato por kunlaboraĵoj por TAMTAMO No10: 12-an de marto 2002

「先住民族の対話」の6週ごとの情報誌


タムタモ 3年度、第9号
2002年2月

タムタモの編集チームと協力者:
この号の最後のリストを見てください。

インターネット版は以下のところ: www.idnetwork.nl/tamtamo

タムタモ第10号の原稿の提出期限日:
2002年3月12日

ID havas diversajn kostojn ligitajn al TAMTAMO, se vi deziras finance kontribui al ĝia produktado, vi povos kotizi EUR 10,00 al iu ajn el la subaj ID-kontoj:

El ekster Eŭropo:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

En Eŭropo:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

Nederlando:
Banko RABO Bank , konto NL88 RABO 0366 1864 69, mencio ID

Pere de Universala Esperanto-Asocio:
Konto idid-r, mencio TAMTAMO

Dankon !

「先住民族の対話」(ID)では本誌発行の経費がかかります。下記のID-口座に10ユーロのご寄付をいただければ幸いに存じます。

ヨーロッパ圏外から:
ID, swiftcode: RABONL.2U, account 3661 86 469

ヨーロッパから:
ID, IBAMcode: NL88 RABO 03661 86 469

オランダ:
銀行 RABO Bank , 口座 NL88 RABO 0366 1864 69, 名義 ID

世界エスペラント協会を通じて:
口座 idid-r, 名義 TAMTAMO

ありがとう!

ENHAVTABELO


1. Indiĝenaj Dialogoj establita kiel Fondaĵo en Nederlando

Bessie SCHADEE (Nederlando)

2. Membro de la Estraro de Indiĝenaj Dialogoj intervjuita de grava Kosta-Rika ĵurnalo

Antonio LEONI (Kosta-Riko)

3. Indiĝenaj Dialogoj en Aŭstralio

Atilio ORELLANA ROJAS (Argentino/Nederlando)

4. Esperanto-Kursoj de Indiĝenaj Dialogoj en Mezameriko

Philippe CHAVIGNON (Francio)

5. Pri la Unua Sesio de la Daŭra Forumo de Indiĝenaj Popoloj (Nov-Jorko)

Bessie SCHADEE (Nederlando)

6. Prezentado pri Indiĝenaj Dialogoj en nederlanda lernejo

Bessie SCHADEE (Nederlando)

7. Indiĝenaj Dialogoj elstaris

Andrej GRIGORJEVSKIJ (Rusio)

8. En nia poŝtkesto

目次


1. オランダで財団として設立された先住民族の対話

ベシ スハデ (オランダ)

2. 主要なコスタリカの新聞からインタビューされた先住民族の対話の幹部メンバー

Sarah SEPOE(パプアニューギニア)

3. オーストラリアでの先住民族の対話

アティリョ オレジャナ ロハス (アルゼンチン/オランダ在中)

4. 中央アメリカでの先住民族の対話のエスペラント講習会

Philippe CHAVIGNON (フランス)

5. 先住民族の恒久的フォーラムの第1回会合について(ニューヨーク)

ベシ スハデ (オランダ)

6. オランダの学校での先住民族の対話についての紹介

ベシ スハデ (オランダ)

7. 先住民族の対話がぬきんでていました

Andrej GRIGORJEVSKIJ (ロシア)

8. 投書より

ENHAVO


1. Indiĝenaj Dialogoj establita kiel Fondaĵo en Nederlando

ID-Fondaĵo ekzistas nun!

Mi tre ĝojas anonci ke la 31-an de decembro 2001 la projekto Indiĝenaj Dialogoj (ID) fariĝis Fondaĵo. La Fondaĵo Indiĝenaj Dialogoj estis fondita en Nederlando en la urbo Den Haag (Hago), kie troviĝas ankauŭ la internacia Pacpalaco. Mi deziras al ĝi sukceson kaj kreskon kaj ke multaj indiĝenoj povos uzi la eblecojn kiujn ID malfermas, por la bono de siaj popoloj en la tuta mondo.

Estis malsimple formuli la tekston por nia ID-Fondaĵo, kiu estu vere sennacia kaj kiu interrilatu multe al la moderna komuniktekniko, kiel la retpoŝto. La notario fakte devis trovi novajn frazojn por fiksi la regulojn de nia oficiala komunikado. Komence de februaro 2002 la tradukado de la statutoj de la Fondaĵo komenciĝos, unue de la nederlanda lingvo en Esperanton, poste de Esperanto aŭ la nederlanda en la aliajn lingvojn, kiujn ni uzas ene de la ID-Fondaĵo.

Bessie SCHADEE
Direktorino
ID-Fondaĵo

Subskribo de la dokumento oficiale kreanta la Fondajxon Indigxenaj Dialogoj
Subskribo de la dokumento oficiale kreanta
la Fondaĵon Indiĝenaj Dialogoj

本文


1. オランダで財団として設立された先住民族の対話

ID基金が今あります!

私は、2001年12月31日にプロジェクト「先住民族の対話」が財団になったということをお知らせできることを大変うれしく思っています。財団「先住民族の対話」は、国際平和会館もあるオランダのハーグ市に創立されました。私は、その成功と発展を望み、多くの先住民族が全世界の人々の良心によって、IDが始まる可能性を利用することを望みます。

ID基金のための文書を書式に従って書くことは複雑でした、ID基金は無国籍であり、Eメールのような現代通信技術に多くの相互関係を持つようにします。実際、公証人が公式的通信規則を取り決めるために新しい文を見出す必要がありました。2002年2月の初めに財団の会則の翻訳が始まります、最初にオランダ語からエスペラントに、後にエスペラントかオランダ語から他の言語に翻訳され、ID-基金の内で使います。

ベシ スハデ
理事
ID-基金

Subskribo de la dokumento oficiale kreanta la Fondajxon Indigxenaj Dialogoj
財団「先住民族の対話」を
公的に設立する文書の署名

2. Membro de la Estraro de Indiĝenaj Dialogoj intervjuita de grava Kosta-Rika ĵurnalo

La 7-an de januaro, Gilbert GONZÁLEZ MAROTO estis intervjuita de la Kosta-Rika ĉefĵurnalo La Nación (La Nacio) pri hejmpaĝo, kiun li prizorgas. Jen resumo de liaj vortoj:

Interreta hejmpaĝo temos pri la vivmaniero, la bezonoj, la emoj kaj vizioj pri la estonteco de la kosta-rikaj indiĝenoj. Tiu ĉi hejmpaĝo estas fundamenta parto de la projekto pri Reto de Indiĝenaj Informado kaj Dokumentado. La ĉefa celo estas krei bazon por la kono pri kosta-rikaj indiĝenaj komunumoj. La ideo ekestis antaŭ tri jaroj kaj dank'al apogo de la Kanada Ambasadejo en Kosta-Riko kaj de la Centro por la Indiĝena Disvolvigo (CEDIN) oni sukcesis realigi la planon. La spaco kreita servas por disvastigi kaj komenti gravajn temojn por la indiĝenoj kiel proprieton, la socidemografiajn kaj kulturajn aspektojn, leĝojn, konvenciojn kaj agadplanojn.

La adreso de la Centro por la Indiĝena Disvolviĝo estas:
* http://www.cedin.iwarp.com

La adreso de la intervjuo (hispanlingve) estas:
* http://www.nacion.com/ln_ee/2002/enero/07/pais11.html

Informis: Antonio LEONI (Kosta-Riko)

2. 主要なコスタリカの新聞からインタビューされた先住民族の対話の幹部メンバー

1月7日に、Gilbert GONZÁLEZ MAROTOが、管理しているホームページについて、コスタリカの主要な新聞「ネイション(国民)」からインタビューされました。ここに彼のことばの要約があります:

インターネットホームページは、コスタリカ先住民の未来に関する生活様式、必要なもの、傾向とビジョンについてをテーマとします。このホームページは先住民の情報と文書の情報網に関する計画の基本的部分を載せています。この考えは三年前に発案され、コスタリカのカナダ大使館と先住民の発展のためのセンター(CEDIN)のおかげで、この計画を実現させることに成功しました。開設された場所では、所有権、社会人口統計学、文化の概要、法律、国際協定、活動計画のような先住民に関する重要なテーマを広め、論評するためのサービスをします。

先住民の発展のためのセンターのアドレスは、次のとおり:
* http://www.cedin.iwarp.com

(スペイン語での)インタビューのアドレスは、次のとおり:
*http://www.nacion.com/ln_ee/2002/enero/07/pais11.html

情報:アントニオ レオニ(コスタリカ)

3. Indiĝenaj Dialogoj en Aŭstralio

Kadre de la 18-a Somera Lernejo de Aŭstralia Esperanto-Asocio okazis prezentado de Indiĝenaj Dialogoj (ID). Dum 45 minutoj la ĉeestantoj aŭskultis pri la historio de ID kaj ĝia nuna stato, pri niaj planoj. Ĝojplene ili aŭdis pri tio, ke ID nun estas jure ekzistanta organizo. Kelkaj homoj esprimis la deziron ricevi TAMTAMO-n.

Informis: Atilio ORELLANA ROJAS (Argentino-Nederlando)

3. オーストラリアでの先住民族の対話

オーストラリアエスペラント協会の第18回夏期学校で先住民族の対話の紹介がありました。45分の間、出席者は、IDの歴史、現在の状況、私たちの計画について聴講しました。IDは、現在、法的根拠に基づく組織であるということをとても喜んで聞いてくれました。タムタモの購読を希望する人がいく人かいました。

情報:アティリョ オレジャナ ロハス (アルゼンチン-オランダ在中)

4. Esperanto-Kursoj de Indiĝenaj Dialogoj en Mezameriko

De la 26-a ĝis la 29-a de decembro okazis E-kurso en la urbo Ĉimaltenango por gvatemalaj ID-membroj kaj aktivuloj en la indiĝena movado. Entute estis 8 partoprenantoj, el kiuj 5 virinoj kaj 3 viroj. Estas notinde ke la partoprenintoj el foraj regionoj mem pagis siajn vojaĝkostojn. La kunlaboro kun la lokaj esperantistoj havis tre favoran influon kaj oni antaŭvidas kurson en la ĉefurbo je la fino de tiu ĉi jaro. S-ino Loida CUMES, partopreninto en la unua mondskala kurso de ID, vizitis la kurson kaj promesis helpi la kursanojn progresi en la lingvo.

De la 22-a ĝis la 25-a de januaro okazis E-kurso ankaŭ en Terraba (Kosta-Riko). Ĝin partoprenis la nova prezidanto de ARADIKES, grava indiĝena organizo de la sudo de la lando. Entute estis 9 partoprenantoj. S-ino Olga TORRES sekvis la progreson de la kurso kaj, kvankam profesie tre okupata, okazis fluaj interparoladoj inter ŝi kaj la instruisto, Philippe CHAVIGNON, kaj lia edzino pri la disvolviĝo de la indiĝena movado en tiu regiono.

Ambaŭ kursoj estis gvidataj de Philippe CHAVIGNON, teamano de Indiĝenaj Dialogoj, kiu vojaĝis tiucele el Francio tra Mezameriko.

Informis: Philippe CHAVIGNON (Francio)

4. 中央アメリカでの先住民族の対話のエスペラント講習会

12月26日から29日まで、グアテマラのIDメンバーと先住民運動の活動家のためのチマルテナンゴ市のエスペラント講習会がありました。総計で8人の参加がありました。5人の女性と3人の男性です。遠い地方からの参加者が旅費を自分で支払ったことは注目すべきことです。地方エスペランチストとの協力が、とても好ましい影響を与え、今年の終わりの首都での講習会を予告しました。Loida CUMESさん、彼女はIDの最初の世界規模の講習会の参加者ですが、この講習会に訪れ、講習生にエスペラントを向上させるお手伝いをすることを約束しました。

1月22日から25日にも、テラバ(コスタリカ)でエスペラント講習会がありました。この国の南部の重要な先住民組織の新しい議長のARADIKESが参加しました。総計9名でした。Olga TORRESさんは、講習会の進行についていきましたが、専門的で非常に忙しい状態でした、その地方での先住民運動の発展について、彼女と講師であるPhilippe CHAVIGNONとその夫人の間で流ちょうな会話がありました。

両講習会は、先住民族の対話のチーム員であるPhilippe CHAVIGNONが指導しました、彼はその目的でフランスから中央アメリカへ行きました。

報告:Philippe CHAVIGNON (フランス)

5. Pri la Unua Sesio de la Daŭra Forumo de Indiĝenaj Popoloj (Nov-Jorko)

Ni ricevis la informon pri kiel indiĝenaj reprezentantoj povas registriĝi por ĉe-esti en la Unua Sesio de la Daŭra Forumo de Indiĝenaj Popoloj okazonta en Nov-Jorko de la 13-a ĝis la 24-a de majo 2002 . En la TTT-ejo de la Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj (High Commissioner for Human Rights) vi trovos la registran formularon kiu devos nepre esti sendita antaŭ la 15-a de februaro 2002. Jen la adreso: http://www.unhchr.ch/html/menu2/9/applyforum.htm

Informis: Bessie SCHADEE (Nederlando)

5. 先住民族の恒久的フォーラムの第1回会合について(ニューヨーク)

私たちは、2002年5月13日から24日まで、ニューヨークで行われる先住民族の恒久的フォーラムの第一回会合に出席するためにどのように先住民族の代表が登録できるかについての情報を入手しました。高等人権弁務官(High Commissioner for Human Rights)のホームページの中に2002年2月15日の前に必ず送付される登録台帳の書式があります。ここにアドレスがあります: http://www.unhchr.ch/html/menu2/9/applyforum.htm

報告:ベシ スハデ(オランダ)

6. Prezentado pri Indiĝenaj Dialogoj en nederlanda lernejo

La 10-an de januaro 2002 Bessie SCHADEE instruis du grupojn de 15-16 jaraj gelernantoj pri Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj pri Esperanto. Tiu okazis en granda liceo en la centro de Nederlando por memorigi la finon de la Eŭropa Jaro de la lingvoj. La gejunuloj - kiuj komence ne multe sciis pri la indiĝena mondo - estis vere interesitaj pri ID kaj malkovris ke ekzistas ene de la homaro multe da diferencoj kaj similecoj. Kelkaj petis esti en la dissendolisto de TAMTAMO.

Informis: Bessie SCHADEE (Nederlando)

6. オランダの学校での先住民族の対話についての紹介

2002年1月10日にベシ スハデは、先住民族(ID)とエスペラントについて2つのグループの15-16才の生徒に教えました。これは、ヨーロッパ言語年の終了を記念して、オランダの中心にある大きなリセー(中学校)でありました。当初は先住民の世界について多くを知らないこの若者たちはIDに本当に興味を惹かれていき、人類の中に多くの違いや似ていることが存在することを発見しました。タムタモの配布リストに載せてもらうことを頼んだ人もいました。

報告:ベシ スハデ(オランダ)

7. Indiĝenaj Dialogoj elstaris

Komence de januaro 2002 en kelkaj esperantaj retlistoj okazis enketado pri la plej elstaraj E-agadoj de la pasinta jaro. En ĝi partoprenis 17 personoj kaj la rezulto estas ke Indiĝenaj Dialogoj estas en la unua loko. La rezultoj estas neniuokaze io oficiala aŭ respegulanta la tutan spektron de opinioj de la tutmonda esperantistaro. Tamen, ni esperu, ke la internacia rekono estos ioma premio por la entuziasmuloj, laborintaj por la sukceso de la menciitaj agadoj!

Bazita sur mesaĝo de Andrej GRIGORJEVSKIJ (Rusio),
Estrarano de UEA pri informado

7. 先住民族の対話がぬきんでていました

2001年1月の初めに、去年の最もぬきんでていたエスペラント活動について調べたエスペラントのネットのリストがいくつかありました。それには17人が参加しました、そして結果は先住民族の対話が第1位でした。この結果は、公的なものでは(全く)ないし、また全世界の全エスペラントの意見のすべての各人各様の意見が反映されていません。しかし、国際的な功績を認めることは、今まで述べられた活動の成功のために働いてきた熱心な人のための賞品であることを期待しましょう!

Andrej GRIGORJEVSKIJ(ロシア)のメッセージをもとにして、UEAの広報委員

8. En nia poŝtkesto

El Kosta-Riko:

Antonio: Dankon pro TAMTAMO N-ro. 8, kiun mi ellegis kaj same ĝuis. Aparte interesajn kaj gravajn mi trovis la novaĵojn pri Papuo- Novgvineo kaj kelkaj insularoj en la Pacifika Oceano. Nur per TAMTAMO oni diskonigas tiun malakceptindan fakton, t.e. la forprenon de DNA-o kaj naturan riĉecon disde entreprenoj el la norda, riĉa mondo, kio malriĉigas kaj humiligas la popolojn de tiu parto de la mondo.

Ankaŭ plaĉis al mi scii, ke s-noj Luis Cantillano kaj Elmer Escoto kunlaboras kun Tamtamo pri ties tradukado hispanen.

Koran saluton,

Hugo MORA

El Meksiko:

Estimataj:

Jam pretas sur Interreto la januara eldono de la TTT-paĝoj de Meksika Esperanto-Federacio. Tie vi trovos (hispanlingve) interesajn artikolojn pri nia lingvo kaj movado. Ĉi-numere ni komencas la publikigadon de Tamtamo, bulteno de Indiĝenaj Dialogoj, en ĝia hispana traduko.

Mi esperas ke vi trovos ĝin taŭga kaj atendas viajn komentojn.

samideane,

Jorge Luis GUTIÉRREZ
prezidanto
Meksika Esperanto-Federacio

8. 投書より

コスタリカから:

アントニオ:タムタモ第8号をありがとう。私は読破し、楽しみました。特にニューギニアと太平洋群島のパプア人についての興味深く重要なニュースを見つけました。すなわち、北の豊かな世界の企業が、DNAと天然資源を奪うことにより、その地域を貧しくさせ、また人々の自尊心を失わすことですが、このような受け入れることのできない事実ですらタムタモでしか知ることができません。

Luis Cantillano さんと Elmer Escoto さんが、スペイン語の翻訳に協力するということを知ったこともよかったです。

心からの挨拶を、

Hugo MORA

メキシコから:

拝啓:

すでにインターネット上でメキシコ・エスペラント連盟のホームページの1月号の準備をしています。そこにエスペラントとその運動についての興味深い記事が(スペイン語で)あります。今回の号からスペイン語の翻訳の中に先住民族の対話の会報であるタムタモの発行を始めました。有効の使われることを希望し、あなたのコメントを待ちます。

敬具、

Jorge Luis GUTIÉRREZ
会長
メキシコ・エスペラント連盟

TAMTAMO JARO 3, No. 9
www.idnetwork.nl/tamtamo Februaro,2002
タムタモ 3年度、第9号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年2月

TAMTAMO haveblas en la angla, Esperanto, la franca, la hispana kaj la japana :  タムタモは、英語、エスペラント、フランス語、スペイン語、日本語で入手できます:

Malantaŭ la kulisoj:

TAMTAMO estas la frukto de internacia kunlaboro. Tie ĉi ni volas mencii la nomojn de tiuj homoj sen kies helpo TAMTAMO estus neebla.


Redakta Teamo:

Antonio LEONI, Redaktoro
Atilio ORELLANA ROJAS, Eldona konsilanto
Bessie SCHADEE, Eldona konsilanto
Reza TORABI, Ĉef-Redaktoro de TAMTAMO


Kunlaborantoj:

Ni tre speciale dankas al la jenaj Kunlaborantoj, kies sindediĉo permesas la plurlingvan aperon de TAMTAMO:

Anglalingvaj:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

Hispanlingvaj:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

Japanlingvaj:

YOKOYAMA Hiroyuki
HOSHIDA Acuŝi
SATO Eiĵi
KIMURA Goro

Franclingvaj:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

Dankon !

編集後記:

 タムタモは国際協力の成果です。いかに名を挙げるのは、その人の援助なしにはタムタモの存在もなかった、協力者の方々です。


編集チーム:

Antonio LEONI, 編集者
Atilio ORELLANA ROJAS, 出版顧問
Bessie SCHADEE, 出版顧問
Reza TORABI, タムタモの編集長


協力者:

我々は以下の協力者にとても感謝しています、彼らの献身でタムタモの複数の言語版をアップすることができます:

英語版:

Jennifer BISHOP
WR HARMON
Debra McCARNEY
Stevens NORVELL
Bill MAXEY
Penelope VOS

スペイン語版:

Luis CANTILLANO
Elmer D. ESCOTO
Alberto GARCíA FUMERO
Jorge Luis GUTIéRREZ
Hugo MORA POLTRONIERI
Francisco ORTA
Luz VáZQUEZ
Rubén TORRES
Manolo PARRA

日本語版:

横山裕之
星田淳
佐藤英治
木村護郎

フランス語版:

François BAY
Janine kaj Yannick DUMOULIN
Normand FLEURY
Mireille GROSJEAN
Andre RIGAULT
Franciska TOUBALE

ありがとう!

Sendu viajn novaĵojn, eĉ en pontlingvo, ni transdonos ilin! Ni tre ŝatas legi viajn komentojn.  あなたのニュースを送って下さい。橋渡し言語でも構いません。我々が翻訳します!あなたの意見をお寄せください。

OFICIALAJ ADRESOJ DE TAMTAMO


La ID-teamo bonsalutas vin ID-ane kaj volonte ricevos viajn viv-signojn!

Oficialaj adresoj de Indiĝenaj Dialogoj (ID) kaj de TAMTAMO estas la samaj:

Centra Oficejo:
E-poŝto: bessie.schadee@usa.net
Telefono: +31 (70) 51 77 433
Fakso: +31 (70) 51 77 523
Strat-adreso:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando

E-poŝto:
TAMTAMO: falena@racsa.co.cr
TTT-ejo: idreto@racsa.co.cr

タムタモの正式な連絡先


 IDチームはID仲間のあいさつを送ります。お便り下さい!

先住民族の対話(ID)の正式な連絡先とタムタモの正式な連絡先は同じです:

本部:
電子メール:bessie.schadee@usa.net
電話: +31 (70) 51 77 433
ファクス: +31 (70) 51 77 523
住所:
Oud Clingendaal 7A,
2245 CH Wassenaar,
Nederlando(オランダ)

電子メール:
 機関紙「タムタモ」:falena@racsa.co.cr
 ホームページ:idreto@racsa.co.cr

TAMTAMO JARO 3, No. 9
www.idnetwork.nl/tamtamo Februaro,2002
タムタモ 3年度、第9号
www.idnetwork.nl/tamtamo  2002年2月