Historio de Esperanto-movado en Hokkajdo
Hoŝida Acuŝi


1. Pra-historio – Epoko de unuopaj
lernadoj

En 1891 Esperanto-societo, la unua ne
nur en Rusa For-oriento, sed ankaŭ en
azio, estis fondita en Vladivostoko. La
fondinto estis Fjodor POSTNIKOV, kiu
instruis Esperanton al FUTABATEJ Ŝimej
en Vladivostoko. En 1906 Futabatej
publikigis la unuan Esperanto-lerno-
libron por japanoj.
En 1906 fondiĝis Japana Esperanto-
Asocio kaj okazis la Unua Japana
Esperanto-Kongreso. La sekvan jaron
okazis Esperanto-kurso en Hakodate, la
unua en Hokkajdo. Post tio aperis ler-
nantoj sporade en kelkaj lokoj.

2. Kresko de organizaj agadoj
Ofte troviĝas en brokantejo Esperantaj
lernolibroj uzitaj de fruaj lernintoj. MITA
Noritaka, studento de Universitato de
Hokkajdo, trovis la lernolibron de
Futabatej en iu brokantejo en Sapporo.
Per ĝi li eklernis Esperanton kaj kun
kamaradoj fondis Esperanto-Societon de
Universitato de Hokkajdo en februaro
1919. Tio estis la unua Esperanto-soci-
eto en Hokkajdo. En 1920 senditoj de
Japana Esperanto-Instituto (JEi) oka-
zigis Esperanto-kurson kun granda
sukceso. En junio fondiĝis Societo Studi
Esperanton en Sapporo. Sekvis kursoj.
La societo kreskis, malkreskis kaj mal-
aperis en 1925. En februaro 1929 oni
fondis “Sapporo-Esperanto-Societo”-n.
Dume fondiĝis lokaj grupoj en Sapporaj
Ŝtatfervojistoj, Hakodate, Otaru,
Asahikaŭa, Kuŝiro, Nemuro k.a. Tiel oni
jam povis senti bezonon de esperantista
organizo.

3. Hokkajda Esperanto-Ligo fondita
Tian progreson de Esperanto-movado
en Hokkajdo multe ŝovis antaŭen tiam
energie aganta organizo Esperanto-Pro-
paganda asocio (EPA). Ĝi estis fondita
de la religia organizo Oomoto, kies gvidanto
DEGUĈI Onisaburo forte rekomen-
dis lerni Esperanton al la kredantoj. En
marto 1932 Hokkajda Centro de EPA
alvokis Esperantajn grupojn en Hokkaj-
do por prepari tut-hokkajdan Esperanto-
kongreson. De tio rezultis, ke la unua
Hokkajda Esperanto-Kongreso okazis
aŭguste de 1932 en Hokkajda Centro de
Oomoto, vilaĝo Jamabe (nun en la urbo
Hurano). Estis nur 18 partoprenantoj,
sed la aranĝo estis bone planita. Tiam
fondiĝis Hokkajda Esperanto-Ligo
(HEL).

4. Progreson de lamovado barismilita
reĝimo

Lokaj grupoj multiĝis, kaj la movado
progresis bonorde. En 1936 oni povis
havi Japanan Esperanto-Kongreson en
Sapporo. Sed post la manĉuria afero en
1931 kaj fondo de la ŝtato “Manĉurio”
Japanio ŝanĝis sian ŝtato-sistemon pli
kaj pli militisma por venonta milito.
Gvato kaj reguligo al kulturaj grupoj

fare de ŝtata polico, ankaŭ al la Esperan-
taj, fariĝis pli severaj. Plejparto de HEL-
anoj estis “neŭtralaj” sen forta politika
tendenco. Al HEL ne aliĝis “tenden-
caj” – maldekstremaj, kontraŭreĝimaj
esperantistoj, kiujn oni nomis tiam “Pro-
Es (=Proleta Esperantistaro)”-anoj. Ili
havis apartan organizon por siaj agadoj.
Sed tiama japana polico ĉiam emis sus-
pekti kaj esplori Esperanto-movadon.
Por eviti tion gvidanto de Esperanto-
grupo iam proklamis “ni rifuzas aliĝon
de ruĝuloj (komunistoj)” kaj la kopion
sendis al polico. “Ja, multe embarasa
afero abundis tiam”, diris niaj pioniroj.
Kontraŭreĝimaj esperantistoj havis sian
grupon en Kuŝiro kaj Hakodate. Sed pro
severa persekutado, aresto kaj enkarceri-
go laŭ “la leĝo protekti publikan ordon”,
iliaj agadoj baldaŭ neebliĝis. Kelkaj el
ili estis ekzilitaj al insulo Borneo dum la
dua mondmilito ĝis la militfino.
Esperanto-movado celas disvastigi la
uzon de neŭtrala lingvo internacia; do la
ĉefa laboro estas internacia komunikado.
Milito ĉiam rabas la terenon de la agado.
Efektive neebliĝis agado de HEL. Dum
1943~1945 ne povis okazi la Kongreso.

5. Malvenko – Militfino, paco kaj
reviviĝo de la movado

En 1945 Japanio kapitulacis al aliancaj
fortoj. Malaperis ŝtata polico kaj
ankaŭ la leĝo protekti publikan ordon.
Post malapero de japana militisma reĝimo
daŭris okupado de aliancaj (efektive
la usonaj) fortoj ĝis 1952.
Ne longe prokrastiĝis la restariĝo de
Esperanta agado post la militfino.
Japana Esperanto-instituto kompilis sian
organon, la unuan postmilitan jam en
oktobro, sed pro la cenzuro de la oku-
panta armeo ĝi eldoniĝis en decembro.
Lokaj grupoj rekomencis agadon.
Hokkajda Esperanto-Kongreso akceptis
rezolucion peti de la okupanta potenco
pri la permeso de internacia korespon-
dado. Baldaŭ komenciĝis korespondado
sub la cenzuro. La korespondantoj rice-
vis leterojn stampitajn blulitere
“C.C.D.” (Civila Cenzura Divizio).
Komenciĝis vizitoj de alilandaj
samideanoj, unue personoj de okupanta
armeo, sed post pacpakto ankaŭ ordi-
naraj civiluloj multiĝis. Tamen, ordi-
naraj japanoj estis tiam tro malriĉaj por
vojaĝi eksterlanden. La unua hokkajda
esperantisto vizitinta alilandojn post-
milite, estis instruisto de marista lernejo,
kiu havis ŝancon vojaĝi al Usono en na-
vigado ekzerci lernantojn surŝipe.
Universala Kongreso de Esperanto
(UK) okazas ĉiujare ie en la mondo post
1905. malmultaj estis japanaj parto-
prenantoj. Antaŭmilite partoprenintoj el
Hokkajdo estis nur du, nome okulisto el
Hakodate kaj instruisto el Sapporo.
UK, la unua en Japanio, estis la 50a en
1965. Tiam japanaj esperantistoj povis
bone vidi, kia estas UK. Post tio pli kaj
pli multiĝis japanaj partoprenantoj en
UK, kaj nun japanoj, inkluzive de
hokkajdanoj, ĉiam apartenas al grupoj
de plejmultaj partoprenantoj.

6. Japanaj Kongresoj en Hokkajdo
En Hokkajdo okazis 3 Japanaj Kon-
gresoj, el kiuj unu antaŭmilite (antaŭ

1945), du postmilite. La antaŭ-
milita okazis aŭguste de 1936 en Granda
Hotelo de Sapporo. Kvankam ekzistis
gvato de ŝtata polico, ĝis tiu tempo oni
povis havi tian kongreson en paca
atmosfero, laŭ rememoro de tiamuloj.
En 1937 la Hokkajda Kongreso plani-
ta en asahikaŭa ne okazis. Julie en la
jaro eksplodis la totala milito Japan-Ĉina
pro la Lúgōuqiáo-Incidento apud
Pekino. La japana registaro sendis tru-
pojn al Ĉinio. Ankaŭ en Asahikaŭa, la
norda centro de japana armeo, okazis
tumulta mobilizado kaj tute neebliĝis uzi
gastejon. Tio estis milita sekreto, pri kio
neniu rajtis skribi. S-ro AIZAŬA Haruo,
tiama esperantista gvidanto en Sapporo,
ricevis poŝtkarton el Asahikaŭa:
“Hokkajda Kongreso ne okazos ... Ĉi
tiun karton forbruligu tuj post tralego.”
En 1968, 3 jarojn post la Tokia UK,
okazis la 55a Japana Kongreso, post-
milite unua en Sapporo. Kolektiĝis 355
al la kongresejo, Hotelo Akacia. Samjare
estis la 100-jara Jubileo de Gubernio
Hokkajdo. Profitante la okazon, ni povis
eldoni turisman faldfolion en Esperanto
helpite de subvencioj de Hokkajdo kaj
de Sapporo.
20 jarojn post tio, en 1988 okazis la
75a Japana Kongreso en Sapporo. Ĝin
organizis Sapporo-Esperanto-Societo
laŭ la peto de KKK. Kolektiĝis 457 par-
toprenantoj, kiuj ricevis kongresan
memoraĵon, nome: la duan eldonon de
Ainaj Jukaroj, enhavantan eposojn
(jukarojn), nove aldonitan gramatikon
kaj vortareton de la aina lingvo.
7. Prezento de indiĝena (aina) kulturo,
Amikiĝo kun najbaraj samideanoj trans
landlimo

Esperanto estas esence lingvo interna-
cia por internacia komprenado. Troviĝas
multaj Esperanten tradukitaj verkoj el
multaj lingvoj. ankaŭ japanaj verkoj en
Esperanto troviĝas en Serio Oriento-
Okcidento. Iam ni diskutis, kion ni
prezentu per Esperanto al aliaj landoj.
Tiam alilokaj samideanoj prezentis lo-
kajn rakontojn. Sed Hokkajdo estis his-
torie hejmo de ainoj, la indiĝena popolo.
Do ni tradukis ainajn eposojn (jukarojn)
kompilitajn de ĈIRI Jukie, kaj eldonis
kun la titolo “Ainaj Jukaroj” (la unua
versio en 1979, la tria en 1989). En la
lastaj jaroj en la 20a jarcento vigliĝis
komunikado inter ni kaj samideanoj en
Rusa For-Oriento. Ekde 1998 ĝis fruaj
jaroj de la 21a jarcento, reciprokaj vizi-
toj inter Hokkajdo kaj Rusia For-Oriento
okazis sepfoje, sed post Jokohama UK
malaperis tio dum kelkaj jaroj. Ĉi-foje ni
atendas alvenon de samideano el Vladi-
vostoko. Ni esperas, ke samideana
komunikado kaj vizitado revigliĝos inter
hokkajdaj kaj najbarlandaj samideanoj.

(要約)北海道のエスペラント運動史。
1907 年に函館でエスペラント講習が行
われた。これが北海道におけるエスペラン
トの第一歩である。1919 年には北海道大
学に学生たちの手によってエスペラント会
が設立された。その後,各地で発展した
が,戦争の影響で活動が阻まれ,戦後再び
よみがえった。北海道で日本大会を開催し
たのは1936 年,1968 年,1988 年,そし
て今回は4 回目である。(星田 淳)