Turismaj lokoj en Hokkajdo…

[札幌の観光名所(札幌市の公式観光サイト)へのリンク]


1.Horloĝturo de Sapporo
/札幌時計台


En 1878 estis konstruita la trejnejo pri batalartoj de agrikultura Kolegio de Sapporo, nun Universitato de Hokkajdo.
La turo estis poste konstruita sur la trejnejo. En la supra etaĝo oni ekspozicias tiaman movfortan parton de horloĝo farita de la horloĝkompanio Haward en Usono.

・Adreso: Ĉuuoo-ku Kita-1 Niŝi-2.
・Aliro: piede 3 minutojn de la stacio oodoori, de la metroo nanbokusen.
・Malfermita: en 09:00~17:00
・Fermita: lunde. Se lundo estas festotago, fermita marde.
・Enirpago: plenaĝulo, 200 enoj; infano malpli aĝa ol 16-jaraĝa, senpage

(YOKOYAMA Hiroyuki)

Horloĝturo de Sapporo
(Ligo al la bilda dosiero de Vikipedia TTT-ejo)

ウィキペディアのウェブページの画像ファイルへのリンク)

札幌市の公式観光サイトへのリンク
2.Muzeo de Universitato de Hokkajdo
/北海道大学総合博物館

Antaŭe ĝi apartenis al scienca fakultato de la universitato, sed en 1999 renaskiĝis kiel universitata muzeo, kie oni ekspozicias specimenojn kaj sciencajn materialojn kolektitajn dum 130 jaroj de post la fondiĝo de la kolegio.
Certe mirigos vin ostaj specimenoj, unu el kiuj estas krokodilo nomata Machikane, vivinta antaŭ 370 mil jaroj kaj eltrovita en 1965 en Maĉikane-jama de Tojonaka, Osako. La alia estas dinosaŭro Desmostylus, vivinta antaŭ 15 - 16 milionoj da jaroj kaj eltrovita en Saĥaleno en 1933.
Ekster la muzeo troviĝas la busto de fama d-ro Clark, la unua ĉef-instruisto de la Agrikultura Kolegio de Sapporo.
La memoriga Halo de Furukaŭa, laŭ franca renesanca stilo allogos vin.
La plej taŭga loko por promeni estas vastega agraro proksima al la muzeo.

・Adreso: Kita-ku Kita 10 Niŝi 8
・Aliro: 12 minutojn piede de la JR-stacio de Sapporo.
・Malfermita: en 10:00~16:00; de junio ĝis oktobro en 09:30~16:30
・Fermita: ĉiulunde; okaze de nacia ferio,  marde; dec.29 ~ jan.3
・Eniro: senpage

(GOTOO Sumiko)

Muzeo de Universitato de Hokkajdo
(Ligo al la bilda dosiero de Vikipedia TTT-ejo)
ウィキペディアのウェブページの画像ファイルへのリンク)

札幌市の公式観光サイトへのリンク


3.Bierproduktejo sub Kolonia
Fako /札幌開拓使麦酒醸造所


En 1876 komencis ĉi tie produkton de biero la ŝtata buroo de Kolonia Fako.
oni diras, ke tio estas la unua bierprodukto en Japanio.
Post nuligo de Kolonia Fako en 1883, administris la produktejon la agrikultura kaj komerca ministrejo, kaj en 1886 la gubernio Hokkajdo vendis la produktejon al Kompanio ookura-gumi en tokio. En 1887 la produktejo ŝanĝis sian nomon al Bier-Kompanio de Sapporo.
Nun ekstero de la produktejo restas sama kiel antaŭe, sed la interno estas produktejo de loka biero, kiun oni povas gustumi en atrio de apuda domo “Sapporo Factory”.

・Adreso: Ĉuuoo-ku Kita 2 Higaŝi 4,
・Aliro: 6 minutojn per JR-aŭtobuso (n-ro 3) de la JR-stacio de Sapporo. La nomo de la aŭtobusa haltejo: “Sapporo Factory”.
・Malfermita: ĉiutage 09:00~, senpage

(Gotoo Sumiko)


Bierproduktejo sub Kolonia Fako
(Ligo al la bilda dosiero de Sapporo-factory-a TTT-ejo)
札幌ファクトリーのウェブページの画像ファイルへのリンク)

札幌市の公式観光サイトへのリンク
4.Eksa ĉefoficejo de la gubernio Hokkajdo
/北海道庁旧本庁舎


Oni nomas ĝin karesnome “Ruĝa Briko”. Ĝin oni ekkonstruis en 1886 kaj elfaris post du jaroj. Ĝin planis la terkonstrua Buroo de la gubernio; la stilo estis usoneska neo-baroko. Ĝin oni tegmentis per ardezoj. La domo okupas surfac-amplekson de 1653 m2. La tajlita ŝtono de la bazo estis elfosita en la monto Kataiŝi(硬石山)ĉe Jamahana(山鼻); la brikojn oni bakis en la vilaĝo ŝiroiŝi(白石). La konstruaĵon oni klasis kiel nacian historian monumenton en 1967, kaj en 1969 oni klasis ĝin kiel la
ŝtatan gravan historian monumenton.

・Adreso: Ĉuuoo-ku Kita 3 niŝi 5
・Aliro: 9 minutojn piede de la JR-stacidomo de Sapporo
・Eniro: 10:00~, senpage

(GOTO Joŝiharu)

Eksa ĉefoficejo de la gubernio Hokkajdo
(Ligo al la bilda dosiero de Vikipedia TTT-ejo)
ウィキペディアのウェブページの画像ファイルへのリンク)

札幌市の公式観光サイトへのリンク
5.La Muzeo de la urbo Sapporo
/札幌市資料館


Ĝi estis konstruita kiel Apelacia Juĝejo de Sapporo en 1926. Post la dua mondmilito, ĝi ŝanĝis la nomon al altgrada Juĝejo de Sapporo. En 1973, okaze de la pretiĝo de nova domego por la juĝejo ĉe la norda flanko, oni ekuzis ĝin kiel muzeon de la urbo.
Ĝi estas simetria, konstruita el brikoj, kun la bazo el mola ŝtono. Ĝi havas du etaĝojn kaj turetaĝon. Tia domego el mola ŝtono estas rara en la tuta lando. En la unua etaĝo estas ekspoziciejo de la historio de Sapporo. Ĉirkaŭ duona spaco de la ekspoziciejo estas por-urbana galerio, kie oni ekspozicias siajn artaĵojn.

・Adreso: Ĉuuoo-ku oodoori niŝi 13
・Aliro: 15 minutojn piede de la JR-stacidomo de Sapporo
・Eniro: 10:00~18:00, senpage

(GOTO Joŝiharu) 


La Muzeo de la urbo Sapporo
(Ligo al la bilda dosiero de Vikipedia TTT-ejo)
ウィキペディアのウェブページの画像ファイルへのリンク)

札幌市の公式観光サイトへのリンク
6.La skisaltejo de ookura-jama (monto ookura)
/大倉山ジャンプ競技場


Ĝi estas ortodoksa areno kiel grandsaltejo utiliganta la naturon kaj unu el la plej elstaraj en la lando.
La unua saltejo estis desegnita de norvego, kiu kontribuis por la progreso de skiado en Hokkajdo, kaj poste la barono OOKURA Kiŝiĉiroo financis entreprenon kaj finfaris ĝin en 1931. de 1997 oni povas salti tie ankaŭ somere.

・Adreso: Niŝi-ku Mijanomori 1274
・Aliro: de la stacio de Marujama-kooen de Subtera Trajno, aŭtobuse 10 minutojn per la linio Arai-jama
・Malfermita: somere 08:00 ~18:00 vintre 09:00 ~17:00
・Enirbileto: plenkreskulo: 500 enoj infano: 300 enoj

(YAMAGISHI Etsuko)


La skisaltejo de ookura-jama (monto ookura)
(Ligo al la bilda dosiero de la TTT-ejo fare de la urbo Sapporo)
(札幌市のウェブページの画像ファイルへのリンク)

7.La Nakazima-kooen/ Parko Nakaĵima
/中島公園


Ĝi estas publika parko aranĝita de la urbo. En somero dense kreskintaj arboj donas al la urbanoj oazon.
En la parko troviĝas jenaj vizitindaĵoj:
1) Japaneska ĝardeno kun teĉambro Hassooan(八窓庵).
2) Halo Hoohejkan(豊平館), fiera pri sia kvintesenco de la eŭropstilaj domoj.
3) Koncertohalo “Kitara”, fiera pri la plej bona akustiko en Japanio.
4) Regiona literatura domo(道立文学館).
5) astronomia observejo.
6) Gimnastikejo Sur la lageto de akoroj, oni ĝuas la
tempon kviete en la boato.

・Situo: Minami 9~14 Niŝi 3~5 .
・Aliro: (norda enirejo) de la stacio de Nakaĵima-kooen; (suda enirejo) de la stacio de Horohira-baŝi(幌平橋), ambaŭ per la subtera trajno de Nanboku-sen
・Eniro: libere.

(YAMAGISHI Etsuko)


La Nakazima-kooen/ Parko Nakaĵima
(Ligo al la bilda dosiero de la TTT-ejo fare de la urbo Sapporo)
(札幌市のウェブページの画像ファイルへのリンク)
8. Historia Vilaĝo de Hokkajdo
/北海道開拓の村

Post Mejĵi-Renovigo en 1868, la nova japana registaro klopodis modernigi Japanion, interalie Hokkajdon, en kies plejparto loĝis ainoj ĝis la Renovigo. De tiam la sovaĝajn terenojn komencis plugebligi japanaj pioniroj, invaduloj laŭ aina vidpunkto. Multiĝis japanaj kamparanoj, komercistoj, ŝtatoficistoj k.a.
En la vasta tereno ekspoziciataj estas diversaj konstruaĵoj kaj vilaĝoj faritaj dum ĉ. 60 jaroj post mejĵi-Renovigo. La tereno estas dividita en du partojn, urbo-stilan kaj kampar-stilan. En la urbo-stila parto, staras la eksa stacidomo de Sapporo ĉe la enirejo, ĉefoficejo de la kolonia fako, eksaj poŝtejo, budhisma templo, Mezlernejo de Hokkai, kuracejo, sake-farejo, barbirejo, vendejo, policejo kaj aliaj, entute 31 eksaj konstruaĵoj.
Ekster la urbo-stila parto troviĝas fiŝvilaĝo, kampara vilaĝo, intermonta vilaĝo kaj aliaj. Oni ekspozicias tiaman vivon en kaj ekster la konstruaĵoj. En la centro de la urbo-stila parto veturas fervoja kaleŝo. Plenaĝulo povas veturi en ĝi je 270 enoj.

・Adreso: Acubecu-ku Acubecu-ĉoo Konopporo(小野幌)50-1
・Aliro: per buso de la stacio de JR-ŝinsapporo ĝis la stacio Kaitaku-no-mura, oni bezonas ĉ. 15 minutojn.
・Eniro: somere (aprile ~ novembre) en 09:00 ~ 17:00; vintre (decembre ~ marte) en 09:00 ~ 16:30; en jarŝanĝaj tagoj (29 de dec. ~ 3 de jan.) fermite.
・Enirbileto: por plenaĝulo 830 enoj (somere), 680enoj (vintre), por studento de la dua mezlernejo kaj universitato, 610 enoj (somere), 550enoj (vintre)

(YOKOYAMA Hiroyuki)


Historia Vilaĝo de Hokkajdo

(Ligo al la bilda dosiero de la TTT-ejo fare de la urbo Sapporo)
(札幌市のウェブページの画像ファイルへのリンク)



Historia Vilaĝo de Hokkajdo
(Ligo al la bilda dosiero de Vikipedia TTT-ejo)
(ウィキペディアのウェブページの画像ファイルへのリンク) 
 
(要約)8 つの観光地の案内。それぞれ
の場所の歴史と概要,住所,入場料など。