Aŭtune, ni vizitu Hokkajdon!

La 99a Japana Esperanto-Kongreso okazos en Sapporo, Hokkajdo, en 6-8 de oktobro. nun esperantistoj en Hokkajdo klopode preparas la kongreson kaj invitas vin veni al la kongreso, al Hokkajdo. Jenaj estas iliaj skribaĵoj. Ni iru al Hokkajdo, en la bona okazo, en la bona sezono!


Ni vokas vin al la Kongreso
Goto Joŝiharu

Bonvenon! Al la verda tero de Hok-
kajdo! La temo por la 99a Japana
Esperanto-Kongreso estas “Ni interparolu
pri verda naturo en verda lingvo”.
Hokkajdon reĝe okupas arbaroj. Ĝia
areo por unu loĝanto estas 10,000 hektaroj.
La verda arbaro en Hokkajdo okupas
5,340,000 hektarojn, kvaronon de la
tuta areo de arbaroj en Japanio. Ĝi estas
pli vasta ol la insulego Kjuŝuo. 70 % el
ĝi estas naturaj arbaroj konsistantaj el
jezaj piceoj, mongolaj kverkoj k.a. venintaj
el Eŭrazia Kontinento.
Sed ekspluatado de Hokkajdo ĉiam
detruadis arbarojn en marbordaj
regionoj. tio kaŭzis elĉerpiĝon de
fiŝakiraĵoj. ni prezentos al kongresanoj,
kiel oni revivigis foje perditan arbaron
kaj rehavis fiŝakiraĵojn, per la bildlibro
Reviviĝu, la arbaro de Erimo.
La 13an de junio 1936, en tokio
okazis festo de la 30-jara datreveno de
japana Espe ranto-movado, kun oratora
konkurso kaj bankedo.
En la sama jaro 1936 okazis en Sapporo
la 24a Japana Esperanto-Kongreso,
sed la unua en Sapporo. Ĉi-jare en 2012
ni havas Japanan Kongreson, la 4an en
Sapporo. En 1936 ankoraŭ restis aparta
edukado, ke ainaj infanoj devas lerni, 
aparte de japanaj infanoj, en alia lernejo.
Ekde la sekva jaro 1937 tiu sistemo
nuliĝis pro amendo de la Leĝo Protekti
Eks-indiĝenojn (=ainojn)/北海道旧土人
保護法, do la infanoj ainaj kaj japanaj
povis lerni en sama lernejo. tiel aparta
edukado finis sian historion de 36 jaroj.
Hokkajdo estas lando kun riĉa naturo.
ankoraŭ nun troviĝas netuŝitaj arbaroj,
kie loĝas diversaj mambestoj, ekz.
brunaj ursoj, jezaj cervoj, saĥalenaj
vulpoj. Vivas tie ankaŭ diversaj birdoj,
ekz. blankavostaj agloj, blakistonaj
strigoj(シマフクロウ), japanaj paruoj kaj
sturnoj. En intermontaj riveretoj supren -
iras salmonoj, vivas salvelinoj(イワナ
類)de kelkaj specoj, irizaj trutoj, k.a. Jen
estas kunvivada tereno de homoj kaj
sovaĝaj vivaĵoj. Sed, protekto de la natura
medio de arbaroj estas devo de homoj.
Se oni farus digon, malmultiĝus fiŝoj
en intermontaj fluoj kaj foriĝus raraj birdoj.
Ekstermo de lupoj kaŭzis plimultiĝon
de jezaj cervoj, kiuj vintre formanĝas
burĝonojn kaj ŝelon de arboj,
minacante arbaron perei. importitaj
bestoj, ekz. lavurso, vizono, mustelo k.a.
forpelas praloĝantajn bestojn. Faras si -
mile ankaŭ importitaj plantaĵoj, kiuj jam
superas 200 specojn. Sed en monto 

Moiŭa oni povas observi pli ol 1000
specojn da vivaĵoj propraj al Hokkajdo.
Lastatempe oni trovis intiman paron de
blakistona strigo tuj apud vojeto al la
montosupro. Oriente de la urbo Sapporo
troviĝas vastega arbara Parko de Nop-
poro/野幌森林公園, kie oni povas klare
vidi la diferencon inter arbaroj natura kaj
artefarita. La vizitantoj povas promeni
tie senĝene. Ĉe la sudokcidenta rando de
Sapporo troviĝas artefarita lago Hoohej -
kjoo/豊平峡. oni bezonas veturi tien el
la urbocentro iom pli ol unu horon per
buso. tie oni povas ĝui la kontraston
inter freŝaj ruĝfolioj de natura arbaro kaj
kvieta bluo de artefarita digo-lago. Kiel
vi vidas pri la naturo arte aranĝita en la
urbocentro kaj la naturo invadita de arte-
farita konstruaĵo en Hoohejkjoo? Ĉu tio
ne donos al ni ŝancon “paroli pri verda
naturo en verda lingvo”? Hokkajdo
havas riĉajn produktaĵojn el la maro kaj
montoj. 60 kilometrojn okcidente de
Sapporo staras monto ŝiribeŝi/後志山,
alinome Jootejzan /羊蹄山, aŭ Jezo-
huĵi/えぞ富士. Ĉe la montopiedo estas
“Soba-Restoracio de Kamparanoj”/農家
のそば屋. “Soba” estas kuirpasto el
fagopira faruno, tranĉita en longaj strioj.
La restoracio uzas tute memfaritajn
materialojn, do fagopiraĵon, akvon el
submonta fonto, viandon, legomon, spi-
caĵon kaj sojsaŭcon ... Krom tio, en
Hokkajdo abundas bongustaĵoj, ekz.
rizo, grenoj, legomoj, viando, fiŝo, lak-
taĵoj, dolĉaĵoj, alkoholaĵoj k.t.p ... Se vi
volas kontentigi vian langon, elektu el la
rekomendaĵoj de lokaj loĝantoj. 
Rekomendo de turisma broŝuro povas
iam trompi vin.
La kongresa programo komenciĝos
per fakkunsidoj, elementa kurso por ci-
vitanoj. La kongresanoj povas amuzi sin
per amika Vespero de la unua tago.
Esperantistoj ne bezonas tempon por
fariĝi bonaj amikoj kaj flegi malnovan
amikecon. En inaŭguro de la dua tago la
indiĝena gento aina bonvenigos kaj gra-
tulos vin per siaj tradiciaj dancoj. intere-
satoj en homrajtaj aferoj povas aŭskulti
la prelegon “La lumo kaj ombro en
ekspluato de Hokkajdo”. Antaŭ la Sole-
na Fermo en la tria tago vi havas la las-
tan ŝancon “interparoli pri verda naturo”
en la prelego “Historio de kunekzistado
de Homo kaj naturo”. Post la Fermo de
la kongreso ni gvidos la turistojn al
Vulkano Usu apud varmfonto Tooja-ko
(Lago tooja). “Us” signifas krekon aŭ
golfon en la aina lingvo. Se vi grimpos
la monton Usu, turnu vin kaj rigardu la
maron. Vi trovos panoramon de grande-
ga krater-golfo kun 60-kilometra dia-
metro, nomata Golfo Uĉiura/内浦湾.

(要約)日本大会へのお誘い:「みどり
のことばでみどりの自然について語ろう」
は大会のテーマ。北海道の森は日本全国の
森の4 分の1 を占めている。その7 割は
自然の森だ。しかし開発は海辺の森を破壊
し,海産物は枯渇してきた。今回の大会記
念品は,北海道が失われた森をいかにして
取り戻したかをテーマにした本のエスペラ
ント訳だ。1936 年に札幌で第24 回日本エ
スペラント大会が開かれた。今年の第99
回大会は札幌では4 回目だ。自然豊かな北
海道にぜひ来てください。(後藤義治) 

“Ni interparolu pri verda naturo en verda lingvo”
Hoŝida Acuŝi

Rilate al la Kongresa temo “ni inter-
parolu pri verda naturo en verda lingvo”
ni trovis plej taŭgan preleganton, s-ron
iŝiGaKi Kenkiĉi, honoran profesoron de
Hokkajda Universitato.
Li estas biologo kaj dum 23 jaroj
administris la porstudan universitatan
arbaron en tomakomai. Li klopodis kaj
sukcesis teni la arbaron malfermita al
kaj amata de civitanoj. Li montras
rimarkindan kontraston inter formoj de
civilizacio en la homa historio.
La unua estas la formo de antikva civi-
lizacio prosperinta en Egiptio, mezo-
potamio, apud Rivero induso k.a. tiu
civilizacio prosperis per kresko de
agrikulturo kaj ekspluato de naturaj riĉfontoj
kaj finiĝis pro elĉerpiĝo de la riĉfontoj, 
precipe ligno el arbaro, kaj pro
dezertiĝo de tergrundo pro paŝtado.
La alia formo estas Hom-Natura
kunekzisto en Japanio. Tie la enkonduko
de agrikulturo ne detruis tiun kunekziston
tenatan dum Ĵoomon-epoko daŭrinta
pli ol dekmil jarojn.
referencaĵo: Arbaro kaj Homo verkita
de IŜIGAKI Kenkiĉi, eldonita de Iwanami
(2008)

(要約)大会テーマは「緑のことばで緑
を語ろう」。講演者は石城謙吉北海道大学名誉教授。苫小牧地方演習林を市民に開かれた,市民に愛される森にされた方です。
人間の歴史の中での文明の形態について話していただきます。(星田 淳)
 参考文献:石城謙吉『森林と人間』第8章,
岩波新書2008 年 

Kongresa memoraĵo
Bildlibro Reviviĝu, la arbaro de Erimo!
Gotoo Sumiko

La origina bildlibro estis eldonita en
2003. Ĉi tiu rakonto estas verkita laŭ
realaj okazintaĵoj.
Jen, resumo de komenca parto de la
rakonto: antaŭ 50 jaroj la tero de Erimo
estis dezerto, kie ĉiam furioza vento for-
blovis sablerojn. iam tie etendiĝis densaj
praarbaroj ĝis marbordo. Sed antaŭ 150
jaroj tie enloĝiĝis fiŝistoj-laminariistoj,
kaj troa ekspluatado de la arbaroj 
 rezultigis, ke pluvo fluigis kotakvon de
senarba monteto en la maron, kiu malpu-
rigis iliajn trezorajn laminariojn. Al tia
malpura maro ne proksimiĝis fiŝoj.
Fiŝistoj preskaŭ decidis transloĝiĝi ien.
Tamen ili ne forkuris, sed ekstaris por
revivigi arbarojn kaj reakiri fekundan
maron. Tiel komenciĝis ilia batalo kon-
traŭ malfacilaĵoj. Kaj ja kvindekjara per-
sista klopodado de ili fine fruktis! Kia

maniere? tion vi legu, partoprenante en
la Kongreso!

Pri traduka laboro de la rakonto
En marto de 2006 HEL(Hokkajda
Esperanto-Ligo)-anoj decidis traduki
tiun rakonton por montri la sukcesan
ekzemplon de restarigo de ekosistemo al
la mondo, kaj alvokis 17 esperantistojn
en Hokkajdo por la komuna traduko.
Fine 5 anoj plenumis la taskon en unu
jaro.
En la UK en Jokohamo s-ro Hoŝida
Acuŝi raportis pri la projekto de la fiŝis-
toj, prezentante la rakonton en la kunsi-
do de AVE (asocio de Verduloj Espe-
rantistaj). Kaj la raporto estis alte taksita
de AVE-anoj.

Elektita kiel leginda libro
Konkurso de verketoj pri impreso post
tralego por tutlandaj gelernantoj okazas
ĉiujare. En 2005 tiu libro estis elektita
kiel unu el legindaj libroj. Do, povas esti,
ke gelernantoj en la tuta lando ankoraŭ 
nun legas tiun libron en biblioteko de sia
lernejo.

Project X – NHK, en marto 2001
“Alvenigu printempon al la kabo de
Erimo.” Kun tiu titolo NHK (Japana
Elsendo-Asocio) dissendis la filmon pri
la rearbarigo fare de la fiŝistoj. tiu pro-
gramero vekis grandan eĥon en la tuta
lando.
La aŭtorino mem mencias, ke ŝi
utiligis la programeron por sia verko.
Kongresanoj povas spekti ĝin per
DVD en fakkunsido de la kongreso.

(要約)大会の記念品は『よみがえれ,
えりもの森』(本木洋子著)のエスペラン
ト版。「砂で埋まったえりもの浜に,50
年という年月をかけ,森をよみがえらせた
漁師たちの物語」です。この本のエスペラ
ント訳のため2006 年に北海道のエスペラ
ンチストに呼びかけて,5 人の賛同者を得
て1 年で翻訳をしました。横浜世界大会の
環境部会で星田淳さんが発表して高い評価
を得ました。(後藤純子) 

Se temas pri Hokkajdo …
Kawai Yuka

Hokkajdo restis “kvieta lando de la 
homoj” en la aina lingvo ĝis 1860-aj
jaroj, kiam la registaro de Japanio
komencis kolonii la lokon. Post tio ainoj
estis severe diskriminaciataj.
Dume, el Honŝuo k.a. multaj homoj
venis al Hokkajdo. La novaj venintoj
estis ĉefe malriĉaj kamparanoj, koloniaj
soldatoj (屯田兵) kaj malliberuloj. Ili
pene kultivebligis praarbarojn kaj kon-
struis vojojn, fervojojn, irigaciajn akvo-
vojojn ktp. nuntempe Hokkajdo estas
grava manĝprovizejo por Japanio. Rizo,
legomoj, laktaĵoj, fiŝaĵoj ktp estas multe
produktataj. En lastaj jaroj movado por
rehonorigo de ainoj vigliĝis. La Leĝo
por Vigligo de Kulturo de ainoj efek-
tiviĝis en 1997.

Kvar Sezonoj
Karaktero de la klimato de Hokkajdo

estas malvarmo kaj longa vintro kun
multe da neĝo. En vintro daŭras tagoj,
kies plej alta temperaturo ne atingas 0℃.
La temperaturo facile malaltiĝas sub
-10℃ en mezvintro. De novembro ĝis
marto oni uzas stovon dum 24 horoj.
tial prezo de keroseno estas grava
interesaĵo de la loĝantoj.
Ankaŭ batalo kontraŭ neĝo estas
grava. La loĝantoj devas forŝoveli neĝon
ĉirkaŭ la enirejo de sia domo preskaŭ
ĉiumatene.
Printempo rapide pasas. Multaj loĝantoj
vizitas arbaron por elpreni manĝe -
blajn herbojn. Kvankam ĉiujare kelkaj
homoj mortas en arbaro perdinte la
vojon, multaj ne rezignas fari tion.
Somero en Hokkajdo estas facile tole-
rebla kompare al tio en aliaj japanaj
regionoj, ĉar humideco estas malalta. En
mallonga somero floras multaj floroj.
Aŭtuno estas sezono de rikolto. Lego-
moj fariĝas bongustaj. Oni kaptas
salmon multe. Eĉ en loĝkvartalo de Sap-
poro ofte aperas brunaj ursoj en la jaro,
kiam glanoj kaj aliaj manĝaĵoj mankas
al ili. Koloriĝinta arbaro en Hokkajdo
estas tre bela, ĉar la temperaturo multe
ŝanĝiĝas en unu tago, kaj tio donas be-
lajn kolorojn al folioj.

Rektaj Stratoj
Estas fame konate ke la vojoj en centra
Sapporo estas rektaj kaj orte interkru-
ciĝas. Tia kvadratuma vojaro troviĝas en
multaj urboj en Hokkajdo. Tial oni
povas facile trovi domon ktp nur per ĝia
adreso.
La plej longa rekta vojo en Japanio 
 troviĝas en Hokkajdo, inter la urboj
Bibai kaj takikawa. La vojo estis kon-
struita de malliberuloj en 1880-aj jaroj.
Ĝi longas je 29.2 km.

Ramen-nudeloj
Ramen(lā miàn, ĉine)-nudeloj jam
fariĝis unu el japanaj popolmanĝaĵoj.
Sapporo (kun misoa supo), asahikawa
(kun sojsaŭca), Hakodate (kun sala)
estas reprezentantaj urboj je ramen-
nudeloj. al ramen-amantoj mi rekomen-
das viziti Ramen-nudeloj-Respublikon
najbare de la stacidomo de Sapporo.
<http://www.sapporo-esta.jp/ramen/>

Varmfontoj
Ĉar Hokkajdo apartenas al Vulkanaro
de Kurilo(千島火山帯), oni povas facile
viziti varmfonton tie kaj ĉi tie. Estas
notinde, ke oni povas ĝui varmfontan
banadon en Susukino, en la centro de
Sapporo. Kelkaj hoteloj en Susukino
akceptas vizitantojn, kiuj baniĝas sen
tranokto.

Trafikaj Akcidentoj
En Hokkajdo preskaŭ ĉiujare pli ol
200 homoj mortas pro trafikaj akciden-
toj. Tiu ĉi nombro estas la unua en
Japanio aŭ la dua post la gubernio Aiti.
Tamen, ŝajnas al mi, ke la loĝantoj ne
akceptas tion tiel serioze. La loĝantoj eĉ
rigardas multecon de la trafikaj akciden-
toj kiel unu fierindaĵon de Hokkajdo.
En kunneĝa periodo veturigantoj fari-
ĝas singardemaj. La vojo estas glitiga
kaj necesas plifrua bremsado. Tamen,
pro densa neĝblovado kaj pro granda
neĝamaso ofte estas malfacile konfirmi
sian sekurecon. Tial kolizia akcidento

ofte okazas.
Kontraste, en senneĝa tempo provin-
caj vojoj en Hokkajdo fariĝas “realaj”
ekspresaj vojoj. Neniu observas rapid-
limon. tial akcidentoj pro troa rapideco
multiĝas. Bonvolu sufiĉe atenti.

Laste
Hokkajdo havas multajn diferencajn
aspekojn ol aliaj regionoj en Japanio. mi
prezentis kelkajn supre. Bonvolu trovi vi
mem iujn allogojn por vi.

(要約)アイヌが住み,静かな大地と呼ばれていた北海道に,日本政府が入植政策をとり,アイヌは差別を受けることになった。1997 年にアイヌ新法が施行され,制度上の差別はなくなった。雪の多い冬,短い春,快適な夏,収穫と紅葉の秋。まっすぐな道路,ラーメン,温泉,多い交通事故。
ぜひ来てください。
(川合由香)