La 72-a Hokkajda Kongreso de Esperanto

Jen estas anonco pri la 72-a Hokkajda Kongreso de Esperanto
okazonta en Sapporo la 13an/septembro - 14an/septembro.

Hokkajda Esperanto-Ligo

Dato: la 13an/sept. - 14an/sept. 2008
Loko: la Trejna Centro de Hokkajda Relvojo



La raporto en la organo 'Heroldo de HEL' (rad.: Hosxida)

La 72a Hokkajda Kongreso de Esperanto

La Red.

Resumo:
  La 72a Hokkaida Kongreso de Esperanto okazis dum la 13a-14a/sept., 2008 en la Trejna Centro de Hokkajda Relvojo. Memore al la parlamenta rezolucio agnoski ainan genton indigxena en Japanio, en la unua tago okazis prelego de S-ro NOMOTO Hisae, estro de Aina Pen-Klubo, pri aina kulturo, tradicio kaj lingvo.

  La 72a Hokkaida Kongreso de Esperanto okazis dum la 13a - 14a/sept., 2008 en la Trejna Centro de Hokkajda Relvojo. (23 partoprenantoj <inkludinta 3 partoprenantojn sen cxeesto kaj 5 gxeneralajn cxeestantojn>)
  En la 13-a je 13:30 s-ro NOMOTO Hisae, estro de Aina Pen-Klubo, prelegis pri aina kulturo memore al la Internaca Jaro de Lingvoj kaj la Parlamenta Rezolucio agnoski ainan genton indigxena en Japanio.
  Post tio la Bankedo okazis je 17 horoj najbare de la kongresejo, en la restoracio Taihuu-Cxuuboo de la cxiovendejo Sapporo-Ario.
  Je 9:30 en la 14-a en la Trejna Centro la Gxenerala Kunveno de HEL okazis. Post tio la unua komitata kunveno okazis post tagmeze.

Prelego memore al la parlamenta Rezolucio agnoski ainan genton indigxena en Japanio,
Dato: la 13an/sept. 2008 13:30 - 16:00
Loko: la Trejna Centro de Hokkajda Relvojo
Preleganto: s-ro NOMOTO Hisae, estro de Aina Pen-Klubo


  La prezidanto de la Kongreso (La informa fakestro, YOKOYAMA) prezentis la preleganton, kaj la prezidanto de HEL (s-ro HOSxIDA) klarigis "Esperantan movadon kaj respekton al indigxena kulturo kaj lingvo" laux la Manifesto de Prago.

Resumo de prelego:
  En 1951 en urbeto Sxiraoi mi naskigxis inter japana kaj aina gepatroj. Mi ne estis memkonscia kaj ne havis intereson pri aino. Sed mi havas rilaton kun aina etna problemo ekde 35 jaraj. Nun estas sensxagxe, ke malmultaj estas ainoj, kiuj anoncu, "Mi estas aino." Sed mi pensas, ke iu ajn faru ajxojn pri aino. Tial mi gvidas ainajn kulturojn, tradiciojn kaj ceremoniojn, kaj faras 'AinuTimes'."
  Oni diris, ke kruela estas la ceremonio, fisxkapti salmonojn kaj kuiri gxin. Sed estas signife, ke oni devas koni vivi ricevante vivon de aliaj vivajxoj por cxiuj homoj. Tial ni zorgu pri naturo donanta vivon. Li diris, "Kanto or wa yaku sakno a=ranke p sinep ka isam. (Ekzistas neniu, kiu estis malaltigita el cxielo sen sia rolo.)" Ainaj loka-nomoj perdigxas pli kaj pli, sed estas restaj loka-nomoj japanigitaj el la aina. Unuvorte aina kulturo estas, ke oni mem-faru kaj mem-uzu la necesajxojn de la vivo laux mia penso. La vira rolo estas fari la ilojn.


[La stato de prelego]

Estas 15 partoprenantoj de HEL-ano, 3 partoprenantojn sen cxeesto. Prelego de s-ro NOMOTO donis impreson. Precipe nin plie impresis proverbo klarigita aina-lingve, t.e "Kanto or wa yaku sakno a=ranke p sinep ka isam. (Ekzistas neniu, kiu estis malaltigita el cxielo sen sia rolo.)"

Kanto or wa yak sakno a=rankep sinep ka isam.

(Kanto=> cxielo; or wa=> el; yak=> rolo; sak no=> sen; a=rankep=> ajxo, kiu estis malaltigita; sinep=> unu ajxo; ka=> ankaux; isam=> ne ekzisti)


Raporto de YOKOYAMA

S-ro NOMOTO prelegxas pri rakontoj de vastaj ainaj kulturoj, t.e. kamujnomi (aina pregxo al aina diajxoj), marek (aina ilo, kiu estas uzita kiam aino fisxkaptas salmonojn), mukkuri (aina muzika instrumento, busxharpo), aina loka nomo kaj aliaj. Kaj li portigis ainan veston al partoprenantoj. La prelego gxuas grandan reputacion. Fine li konigis la signifon de tio, ke "Kanto or wa yaku sakno a=ranke p sinep ka isam. (Ekzistas neniu, kiu estis malaltigita el cxielo sen sia rolo.)" Multaj partoprenantoj ricevis impreson.
Kaj partoprenantoj vigle demandis pri ainaj kulturoj. Ekzemple, vestoj, vintra vivo, vira kaj virina roloj, tabuo, amindumo kaj aliaj. La prelego estas diversaj, kaj signifoplena por partoprenatoj.