Amindaj amatorsxtelistoj
-----El la vivo de unu vagabondo
愛すべきアマチュア泥棒たち ----- 放浪の生活より
MITUISI Kiyosi

 この作品、以前の文学コンクールに投稿して佳作入選だったと聞きました。しかし発表されたものを読んだ記憶はありません。 HEROLDO編集部あてに作者(三ツ石さん)から原稿が送られてきましたので以下に紹介します。----☆

Antauxvorto
Antaux verki, mi cerbumis, kiuj vortoj plej tauxgas por trafe esprimitiujn amindajn havenlaboristojn, kiuj montris al mi, unu vagabondo, sianbonkorecon suficxan por helpi senmonan vagulon.
La afero okazis en la 1950aj jaroj en haveno, kie mi laboris. Kial micerbumis? La havenlaboristoj laboris diligente, sed kutimis tamen sxtel-etiion ajn el la kargo de eksterlandaj sxipoj. Laux PIV "sxtelisto" estas homo,kiu sercxas sian vivrimedon en sxtelado. En tiu senco, oni ne povas nomimiajn havenlaboristojn sxtelistoj, cxar ili estis ne sxtelistoj seddiligentaj laboristoj, kiuj sercxis sian vivrimedon ne en sxtelado sedenhavenaj laboroj en sxipo kaj sur kajo. Ili laboris por nutri siajnfamilianojn, siajn amatajn edzinon kaj cxarmajn infanojn. Iliaj farojestistute aliaspektaj ol tiuj de la veraj "profesiaj" sxtelistoj. Kajtiele, mi finfine elektis la esprimon "amindaj amatorsxtelistoj".

Amatorsxtelistoj (1)
De penega korpolaboro cxe la transporta kompanio "Marutuu" en unustacidomo proksima de Kusiro, mi maldungis min el tiea laboro, cxar mi tievundigxis cxe la sxultro. Kun malpeza posxo kaj nova espero, mi veturis pertrajno al Sapporo, kaj tie laboris unu monaton. Kaj poste mi pluveturiscele al la haveno de Otaru, cxar en mia koro cxiam restis nostalgia sentoal la urbo Otaru, kie iam vivis Kobayasi Takizi, proleta novelisto. Liverkis la novelon "Sxipfabriko de krabopakado". En miaj junaj tagoj antauxla mondomilito, mi gxin legis kaj ege emociigxis. Depost la tago mi havissopirplenan imagon pri la novelisto kaj pri lia norda havenurbo. Antaux 40jaroj, kiam mi atingis Otaru, nia movado kun verda flago estis tre vigla enla urbo.
Dank'al la helpo de samideano Y. mi sciigxis pri tiea laborkondicxo:kiomoni pagos al mi por unu labortago, ktp. Baldaux mi trovis stivistan laboronkiel taglaboristo. Tiutempe mi kutimis mangxi maten- kaj vesper-mangxon eniu modesta mangxejo apud la haveno kaj por tagmangxo mi petis la servon dela mastro plenigi la gamelon per rizo.
Portante cxi tiun gamelon de iama japana armeo, mi kaj aliaj dekstivistoj, kolektigxis sub la indiko "Okupo-Arangxanto" cxe la kajo, kajsuriris sur grandan bargxon apud eksterlanda sxipo. Estis auxtuna helatago. Ni vigle laboris kun sxvito. La eksterlanda sxipo estis usonatransporta sxipo, kies kargo estis provianto, cxefe nutrajxoj kajalkoholajxoj por usonaj armeoj. Ni okupigxis pri la transigo de la kargo ennian bargon, kiu post tio alkajigxos. En la fino de la laboro, unu sveltafortikulo kun vigla mieno auxdace kaj intence rompis grandankartonskatolon, kiu estis plenplena de cxokoladoj. Li alvokes la kolegojnkaj aplombe diris: "Prenu el ili tiom kiom vi volas! Se la afero tamenmalkovrigxos cxe la kontrolo de la doganistoj, ja estos vi, kiu kulpis. Lafaro neniel koncernos min. Cxu bone?"
Ni jesis kun gxojego. Cxiu el ni etendis siajn manojn kaj rapide kasxiscxokoladojn jen en pantalonon, jen en surtuton, jen en mansakon. Mi kasxisrapide dek grandan cxokoladpecojn en mian senkasxe pendatan gamelon, kiuestis jam malplena...
Antaux la surlandigxo, la doganistoj venis kaj kontrolis al ni lakorpon. Unuj sukcesis, aliaj malsukcesis kaj estis forte riprocxitaj. Al miili palpis la korpon, sercxis en la posxoj, kaj verdiktis "O.K.(Bone!). Tioestis vere bonsxanca kaj gxojiga afero!
Mi rapidis al la mangxejo kaj donis kelkajn el la cxokoladoj al lamastro, kiu kutimis ne trinki alkoholajxon sed pli ol cxion ajn sxatisdolcxajxon. La mastro gxoje esprimis dankon al mi pro la malofteenmanigebla donaco. Ankaux al la juna servistino de la pensiono mi doniskelkajn. La junulino honorigis min kiel gloran amatorsxteliston per labrilo de siaj dankplenaj okuloj. Ekde la sekvanta tago, mi gxuis mangximonton da rizo en bovlo de cxiu mangxado en la mangxejo. Vere, tio estis launua kaj lasta amatora sxtelado en mia vagabonda vivo. Mia tre kararememoro!

[つけたし:星田]
 havenlaboristo=港湾労働者.三ツ石さんの 1950aj jaroj(1950年代) の記録です。来道前、清水港で働いていた彼に会ったことがあります。上の文にあるようにvagulo ≒vagabondo(放浪者) として来道、釧路港、さらに札幌、小樽港へ。小樽のsamideano Y. に前田幸一さん、佐藤不二雄さんは心当たりあるでしょう。あのころLEONTODO を発行していた山本さん、当時小樽港の港湾労働者でした。stivisto;stivi =(船に積み荷を)積み付ける.bargxo =荷船、はしけ.provianto =mangxaj provizoj, nutrajx-konservoj
 Revuo Orienta 8-9 月号でニューギニアの戦病体験があったが、文学コンクールに出すつもりと聞いた「兵士Kとパラオの優しい娼婦」もまだ未発表ですか?三ツ石さんなら書ける「戦争体験」はまだありそうです。