PROBLEMOJ DE USONAJ MILITBAZOJ EN OKINAVO

Japana Komunista Partio

februaro 2000


Antau~ la eksplodo de la Dua Mondmilito, Okinavo estis paca insulo, ec^ sen japana rezidanta armeo. Rilate al milita servo, nur trovig^is konskripcia oficejo kun komandanto kaj kelkaj oficistoj. Sen militbazoj, okinavanoj vivis pace kaj havis amikemajn rilatojn kun aziaj najbaroj.

Tio estis nur en 1944, ke oni metis armeojn tie plenskale, kiam japana malvenko en la Dua Mondmilito farig^is neevitebla, kaj la japana registaro decidis igi Okinavon la loko por fina "decida batalo". Kun la malvenko de Japanio, la restado de armeoj en Okinavo memkompreneble devis esti nuligita.

Tamen nun, Okinavo estas tiel plenigita de Usonaj militbazoj kaj instalaj^oj, ke oni espimas "Ne la bazoj estas en Okinavo, sed Okinavo estas inter militaj bazoj." Vizitante Okinavon, vi certe komprenos, ke tiu esprimo ne estas troigo. Dekunu procentoj de la tero de Okinava Gubernio estas okupitaj de usonaj militbazoj. Tiu c^i nombro altig^as g^is 20 procentoj pri Okinava C^efinsulo. En la insulo kun 1.3 miliono da log^antoj, rezidas 27,000 usonaj soldatoj. Nenie en Eu~ropo trovig^as tia gubernio au~ provinco.

Plue, la usonaj militbazoj en Okinavo kus^as g^uste en la mezo de tre dense log^ataj regionoj. Ekzemple, Aerobazo de Kadena okupas 83 procentojn de la tero de urbeto Kadena, trudante al pli ol dekkelkmil civitanoj log^i en la restanta 17 procentoj de la tero. Iliaj domoj, lernejoj, hospitaloj kaj aliaj instalaj^oj dense kus^as kunpremite en la malgranda areo en la distanco de nur kelkcent metroj de la dromo de la bazo. Tia situacio estas ne nur en Kadena. Krom Kadena, usonaj bazoj okupas pli ol 50 procentojn de la tero c^e 3 komunumoj (urbetoj Kin, C^atan(Tyatan) kaj vilag^o Ginoza). Kaj plue, krom jam menciitaj kvar, la bazoj okupas pli ol 30 procentojn da tero c^e 5 komunumoj (vilag^oj Jomitan(Yomitan), Higas^i(Higasi), Ie kaj urboj Okinava kaj Ginou~an).

Kial Okinavo devis fali en tian situacion? Kiajn problemojn okinavanoj havas rezulte? Ni elkore esperas ke vi c^iuj sciu la respondojn por tiuj demandoj.

Usonaj Milibazoj en Okinavo

(fonto: "Usonaj Milibazoj en Okinavo,"
Okinava Gubernia Registaro, 1998)

Mapo: Usonaj Milibazoj en Okinavo


I. Deveno kaj Historio de Usonaj Militbazoj en Okinavo


De la Dua Mondmilito g^is la Paco-Traktato

Pro la postenigo de la japana armeo en 1944, Okinavo farig^is la unusola loko en Japanio dum la Dua Mondmilito, kie okazis surtera batalo implikante ne armitan popolon. La batalo dau~rinta 80 tagojn ekde la fino de marto 1945, estis nomata "Fera Ventego" pro la grandega kvanto da kuglegoj uzitaj dum la periodo. Por g^ia severeco tau~gas neniaj vortoj. Pli ol 10,000 usonaj soldatoj kaj c^irkau~ 90,000 japanaj soldatoj mortis en la batalo. Notinda en la batalo estas eksterordinare granda nombro da nebatalantoj viktimigitaj. Pli ol centmil homoj -- c^irkau~ triono de la tutaj log^antoj de la gubernio -- estis mortigitaj.

La usonaj armeoj okupintaj Okinavon, sendis postvivantajn civitanojn al koncentrejoj, kiujn ili instalis en diversaj partoj de la gubernio. Tio dau~ris ankau~ post au~gusto 1945, kiam finig^is la milito kontrau~ Japanio.

Dum la periodo de la fino de 1945 g^is 1947, la civitanoj estis liberigitaj el la koncentrejoj. Revenite hejmen, ili surprizig^is pro granda areo de usonaj militbazoj kus^antaj antau~ iliaj okuloj. Iliaj antau~aj domoj kaj kampoj estis ebenigitaj per buldozoj kaj oni ne permesis ilin eniri en sian propran teron, c^irkau~ita de dratbariloj. En urbeto C^atan(Tyatan) estis japana milita aerdromo dum la milito. Okupi g^in ne sufic^is por la usona armeo -- ili okupis 40-objan vastan teron c^irkau~ la antau~a aerdromo por konstrui nunan bazon de Kadena. La log^antoj de C^atan estis permesitaj vivi nur en la plej malbonaj lokoj, nome, deklivoj, valoj, ktp. Kampoj por agrikulturo s^rumpis al malpli ol unu procento de antau~milita nivelo, kaj ec^ la restintaj kampoj estis detruitaj de la milito. Nemalmultaj homoj, kiuj perdis sian teron kaj domon, devis migri al Suda Ameriko au~ aliaj malproksimaj landoj.

C^atan ne estis unusola ekzemplo. Dum la sama periodo, en multaj diversaj partoj en Okinavo, per simila maniero Usono konfiskis totale 18,000 hektarojn, nome c^irkau~ ok procentojn de tuta gubernia areo. Lau~ la dokumento de tiama registaro de Rjuukjuu(Ryukyu), 40,000 terposedantoj perdis sian teron, kaj 12,000 estis forpelitaj de siaj domoj, sed nenia kompenso estis pagita al ili.

Internacia leg^o (La Haga Konvencio) malpermesas konfiski privatan posedaj^on ec^ dum milito. Ec^ se la konfiskado estis farita pro armea neceso, pago por tio estas deviga. Kion Usonoj faris al okinavanoj -- dau~re koncentri ilin post la militfino; konfiski ilian teron dum ilia foresto; rifuzi pagon por iliaj posedaj^oj --- estis klara ofendo kontrau~ internacia leg^o, kion pravigas nenia klarigo.

Koncentrejo

Okinavanoj en koncentrejo vice starantaj por mang^o
(fonto: "Mesag^oj el Okinavo", Okinava Gubernia Registaro, 1996)

De la Paco-Traktato g^is la Reveno de Administraj Rajtoj

Post la milito, okinavanoj komencis labori sur malvasta tero, ruinigita de milita fajro sed iel lasita el usona konfiskado, kaj post granda peno ili kulturadis kaj faris sian teron ree semitau~ga. Ili kredis ke ili povos reakiri sian teron post la subskribo de paco-traktato.

Tamen, la San-Franciska Paco-Traktato, subskribita en 1951 inter Japanio kaj la aliancaj s^tatoj, permesis Usonon dau~re okupi kaj regi Okinavon. Tion sekvis pli grandskala konfiskado de tero, s^arg^ante la okinavanojn per pli granda sufero.

En Insulo Iej^ima(Iezima), novetapa terkonfiskado komencig^is en 1953. Usonaj armeoj preme postulis ke la log^antoj en la insulo transdonu sian teron, au~ stimulante ilin migri al Suda Ameriko au~ minacante ilin per vizito de la oficiroj al iliaj domoj. Post la militfino, kiam postrestis neniom da arboj, kamparanoj en Iej^ima pene laboris kaj reakiris apenau~ la duonon de antau~milita areo de kampo. Pli da konfiskado de ilia tero estis tro kruela por tiuj kamparanoj.

La kamparanoj estis decidemaj oponi la planon. En 1955, usona armeo vidis ke estas neeble persvadi la kamparanojn, kaj decidis praktiki fortan rimedon. Sur la sama marbordo, kie usona armeo plenumis la surterig^an operacion g^uste antau~ 10 jaroj, la armeo surterigis 300 armitajn soldatojn kaj au~tojn, kaj sieg^is la vilag^on. La vilag^anoj sen armiloj sidig^is sur sian teron, kredante ke "usonaj soldatoj komprenos nian sincerecon, se ili estas homoj". Sed la armeo rifuzis la peton de vilag^anoj. G^i dispremis 13 domojn per buldozo, forbruligis ilin, kaj konfiskis la teron. C^e unu domo, kie infano estis sur lito pro morbilo, g^ia patrino petegis soldatojn por prokrasti la konfiskon. Sed usonaj soldatoj eniris en la domon kun iliaj s^uoj, portis la familion kaj posedaj^ojn sur s^arg^au~ton, kaj tuj detruis la domon. C^i tiel, 63 procentoj de la areo de Insulo Iej^ima estis konfiskitaj de usona armeo.

Tio ne estis speciala ekzemplo. En Vilag^o Oroku, 350 usonaj soldatoj, armitaj per mas^inpafiloj kaj karabenoj, 15 kirasau~toj kaj pli ol 10 au~tomataj kanonoj, subpremis rezistantajn kamparanojn kaj konfiskis ilian teron, trudante "kontrakton", kiu tekstas ke la tuto surtera, subtera, kaj la c^ielo supertera apartenas al Usono. Rezultig^is, ke la tero estis konfiskita dum tiu c^i periodo pli grandaskale ol dum la periodo tuj post la milito. Tiel la vastaj usonaj militbazoj estis konstruitaj kiel ni nun vidas.

De la Reveno de Administraj Rajtoj al Japanio g^is nun

En 1972, dudeksep jarojn post la fino de la Dua Mondmilito, la administraj rajtoj pri Okinava estis redonitaj al Japanio. Okinavanoj tute ne dubis ke ili povos eniri en sian propran teron c^irkau~itan de bariloj de la bazoj kaj repreni g^in.

Tamen la espero de okinavanoj estis denove perfidita. Dum la pasintaj 28 jaroj post la reveno de Okinavo, la proporcio de tero, redonita al la posedantoj estas nur 15 procentoj de la tuta areo de la militbazoj, dum en la C^eflando de Japanio tio estas 60 procentoj. Tio klare montras ke preskau~ neniom s^ang^is la situacio de la bazoj en Okinavo.

Tian situacion kau~zis garantio de la japana registaro al Usono, ke funkcioj de la usonaj bazoj en Okinavo ne malaltig^u ec^post la reveno. Por plenumi c^i tiun promeson, la japana registaro faris specialan leg^on por permesi Usonon dau~re uzi la teron, kiun la usona armeo perforte konfiskis dum okupado. Kiam la leg^o finig^is pro limtempo, tuj la registaro faris alian leg^on. Farita dum oftaj vizitadoj de la s^tata ministro kaj ministro pri defendo de Usono al Japanio, la nova leg^o enkondukis sistemon por permesi Usonon dau~re uzi la teron kvazau~ eterne, kiel ajn protestas teroposedantoj. C^u Okinavo vere revenis al Japanio? G^i dau~re restas sub okupado de Usono, c^u ne? Tio estas senkas^a sento de okinavanoj.


II. Sekvoj de la Usonaj Militbazoj en Okinavo


Kial Usono tiel persistas konstrui kaj teni militbazojn en Okinavo? C^u ili estas necasaj por defendi Japanion? Tute ne. Usono rekonas, ke Oninavo estas ekstreme grava bazo por g^iaj operacioj en la regiono de Azio kaj Pacifiko, kiel vidig^as en multaj publikigitaj dokumentoj de usona registaro.

Tion elokvente atestas la masiva c^eesto de la usona marinfanterio en Okinavo, kies misio estas transmara ekspedicio. En Okinavo postenas unu el la tri divizioj de la usonaj marinfanterioj. Okinavo estas la unusola loko ekster Usono, kiu akceptas la marinfanterion en divizia skalo. Totale 17,000 marinfanterianoj postenas tie. En la 1990-aj jaroj, Usono organizis pli moveblajn marinfanteriajn ekspediciajn unuojn. El sep tiaj unuoj en la mondo, la 31-a marinfanteria ekspedicia unuo en Okinavo estas la unusola unuo postenanta sur la tero ekster Usono.

La fundamenta tasko de la trupoj estas fari operaciojn vaste en la Azia-Pacifika regiono. En 1982, tiama s^tata sekretario de Usono, Caspar Weinberger diris "La marinfanterio en Okinavo ne estas por defendi Japanion. Usona operacia kampo estas la Okcidenta Pacifiko kaj Hinda Oceano." Tiu eldiro surprizis japanojn. Kiel admiralo Joseph W. Preuher, eks-komandanto de la Usona Pacifika Komando, diris en usona Senata Komitato de Servoj en Marto 1996, la Marinfanterioj kaj aliaj usonaj armeoj "estas ideale postenigitaj por reagi kontrau~ urg^aj okazoj en Okcidenta Pacifiko," ili akcentas, ke Okinavo estas absolute necesa por usona strategio en Okcidenta Pacifiko. La 7-a floto iras en agadon kun la marinfanterio postenanta en Okinavo. (Jokosuka(Yokosuka) estas la hejmhaveno de g^ia aviadils^ipo. Ekster Usono g^i estas la unusola haveno akceptanta usonan aviadils^ipon.) La retpag^o de la 7-a floto klare mencias, ke g^ia misio kovras vastan regionon de tuta Okcidenta Pacifiko, Hinda Oceano al la orienta bordo de Afriko.

Okinavo estis la plej granda nuklea bazo en Azio g^is la redono de Okinavo al Japanio en 1972. De Okinavo usona armeo rajtis libere elataki en la Vjetnama Milito k.a. Okaze de la redono, la registaroj de Japanio kaj Usono kontraktis sekretan interkonsenton por permesi Usonon enporti nukleajn armilojn en Okinavon kaj elataki libere en urg^aj okazoj. Tiel Okinavo dau~re estas strategia pozicio por Usono por elataki eksterlanden, kaj la c^eesto de tiaj trupoj kau~zadas suferon de okinavanoj.

Operacia areo de la 7-a floto

La operacia areo de la usona 7-a floto (griza parto)
fonto: http://www.c7f.navy.mil/


(1) Damag^oj pro Usonaj Bazoj en Dense Log^ataj Areoj

Flugbazo Kadena en dense log^ata areo

Flugbazo Kadena estas en dense log^ata areo.

Teruraj akcidentoj pro la usonaj armeoj

C^ar vastaj usonaj militbazoj kus^as en areoj, kie abundas domoj, lernejoj, hospitaloj k.a., kau~zig^as damag^oj unikaj en Okinavo.

Unue, la timo de eventualaj akcidentoj c^iam obsedas log^antojn c^irkau~ la bazoj. En lasta aprilo (1999), helikoptero el bazo Futenma(Hutenma) falis sur la marbordon en areo, kie estas elektra centralo. En lasta junio (1999), atakaviadilo Harrier el bazo Kadena fiaskis ekflugi kaj enflamig^is. En Okinavo tiaj akcidentoj estas preskau~ c^iutagaj eventoj. Kompreneble okazas armeaj akcidentoj en iuj ajn landoj. Sed en la kazo de Okinavo, eta eraro kondukas grandan katastrofon, c^ar lernejoj kaj domoj kus^as nur kelkcent metrojn for de dromoj.

Ekzemple temas pri akcidento c^e paras^utaj ekzercoj en Jomitan(Yomitan) kaj Insulo Iej^ima(Iezima). En 1965, kiam paras^uta ekzerco estis farata en aerbazo Jomitan, remorko, falanta de transporta aviadilo, estis rekte trafonta proksiman domon. Rimarkinte la dang^eron, knabino el 5-a elementalerneja jaro avertis sian familion kaj kuris eksteren de la domo. Sed trafinte foston de elektro, la remorko s^ang^is la direkton rekte sur la knabinon. S^i estis mortinta kiam oni portis s^in en hospitalon.

Ankau~ kras^o de jeto estas tragika. En 1959, jeto el Flugbazo Kadena kras^is sur elementan lernejon kaj enflamig^is. Ankau~ c^irkau~aj deksep domoj kaj civitana domo forbrulis tute. Klasc^ambroj farig^is infero kun krioj de lernantoj provantaj eskapi el la flamoj. En la akcidenta sceno ankorau~ fumanta, trovig^is 11 brag^igitaj kadavroj de infanoj. Ankau~ ses najbaroj estis mortigitaj kaj vunditoj gravaj kaj negravaj atingis 210.

Ankorau~ nun dau~re okazas paras^utaj ekzercoj, kaj tre ofte kras^as kaj brulas jetoj. Log^antoj c^irkau~ la bazoj estas c^iam eksponitaj antau~ la dang^ero de eventuala katastrofo. Kelkaj lernejoj faris ekzercon por savig^i el fajro supozante kras^on de usonaj aviadiloj. Kompreneble ni ne pensas, ke okaze de akcidento usonaj soldatoj intence celas domojn au~ lernejojn. Tamen najbare de la bazoj plie multig^is domoj kaj lernejoj pro la multig^o de log^antoj. Kiel ajn usona soldato klopodos trovi tau~gan spacon por eviti katastrofon okaze de akcidento, tio estos vana en tiel dense log^ata areo c^irkau~ la bazoj.

Krimoj fare de usonaj soldatoj

En septembro 1995, lerneja knabino estis forrabita kaj seksatencita de tri usonaj soldatoj. La polico de Gubernio Okinavo postulis, ke la suspektitoj estu transdonitaj al Japanio, sed la usona armeo rifuzis. Tiu c^i okazaj^o vekis koleron de okinavanoj, kiuj okazigis Gubernianan Kunvenon en oktobro kun 92,000 partoprenantoj el la tuta gubernio. Ili kune forte postulis elradikigon de krimoj fare de usonaj soldatoj, revizion de la Interkonsento inter Japanio kaj Usono pri Statuso de Armeoj(SOFA), kaj redukton kaj rearang^on de la militbazoj.

La krimo okazis ne hazarde. Tial eksplodis subpremita indigno de okinavanoj. Tuj post la reveno de Okinavo al Japanio, unu virino estis sekseatencita kaj mortigita (en Urbo Ginou~an[Ginowan] en 1972); unu junulo permesite enirinta manovrejon por falc^i herbojn, estis persekutita kaj pafita la brakon intence de usonaj soldatoj per lumbombo kaj severe vundig^is (en Insulo Iej^ima en 1974). En la jaro kiam okazis la seksatenco al la lernantino, ankau~ unu virino estis batmortigita de usona soldato, kiu perforte eniris s^ian c^ambron de apartamento(en Urbo Ginou~an). Ec^ post tio, krimoj kaj akcidentoj faritaj de usonaj soldatoj ofte okazis, ekz. mortigo de patrino kaj s^iaj du infanoj en au~tomobila akcidento, fug^o post kolizio al lernantino de altlernejo, k.a.

La nombro de krimoj fare de usonaj soldatoj ekde la reveno de Okinavo en 1972 estas c^irkau~ 5 mil, el kiuj pli ol 10 procentoj estas kruelaj krimoj kiel murdo, rabado kaj seksatenco. Cetere c^i tiu cifero montras nur tion, kion traktis la gubernia polico de Okinavo. Estas nemalmultaj kazoj, kiuj ne aperis en statistiko, kiam la krimuloj ne estis identigitaj, au~ la suferantoj ne akuzis, k.a. Lau~ esploro de usona j^urnalo (Dayton Daily News, 7-8an de oktobro 1995), la nombro de seksaj krimoj de la usona mararmeo kaj la marinfanterio en Japanio estas la plej granda el usonaj bazoj en la mondo. 70 procentoj de la usona mararmeo kaj la marinfanterio en Japanio koncentrig^as en Okinavo, tial multaj krimoj okazas tie. Okinavanoj estas devigataj vivi sub la dang^ero de eblaj krimoj fare de usonaj soldatoj, ec^ survoje al kaj de lernejoj kaj hejme. Trovig^as lernejo, kie oni instrukcias lernantojn eviti vojojn apudajn al la bazoj ec^ se ili estas malpli longaj.

Damag^o de bruo pro usonaj militbazoj

Militaviadilo el Kadena

Militaviadilo ekflugas el Kadena

Lau~ Gubernio Okinavo, c^irkau 470000, nome 37 procentoj de log^antoj suferas de bruo pro militaj agadoj de usonaj militbazoj. G^enerale parolate, damag^o de bruo povas esti iagrade mildigita de sonizola domkonstruado. Tamen en log^areo nur kelkcent metrojn for de dromoj, brua polucio estas tiel severa ke sonizolado ne efikas.

En areoj apud usonaj aerbazoj, mateno komencig^as kun bruego de jetaj motoroj de militaviadiloj. Lernantojn en klasc^ambroj g^enas la bruego dum lecionoj. En elementa lernejo Jara(Yara), 800 metrojn for de la dromoj de la Aerbazo Kadena, bruoj(dau~rantaj pli ol 5 sekundoj) estis registritaj averag^e c^irkau~ dek foje dum unuhora leciono en januaro 1996. Log^antoj c^irkau~ bazoj ne povas g^ui kvietan dormon en nokto. Ekzemple lau~ esploro en areo c^irkau~ usona Flugbazo Futenma(Hutenma) en junio 1995, bruoj okazis 2244 foje dum unu monato, el kiuj 595 fojoj, nome pli ol 26 procentoj, okazis inter 7:00 ptm. kaj 7:00 atm. de la sekva tago.

En marto 1999, esplora komisiono de Gubernio Okinavo, c^efe konsistanta el medicinistoj, publikigis la finan raporton de sia kvarjara esplorado pri influo pro aviadila bruo al sano de log^antoj. La specimenado estis la plej ampleksa el tiuspeca scienca esploro en la mondo. La esploro medicine kaj science pruvas interalie ke la bruo multigas problemajn kondutojn inter infanoj, kau~zas naskon de malpeza bebo kaj perdon de au~dokapablo. Oni povas konkludi, ke tiuj problemoj konekse rilatas al la fakto, ke usonaj bazoj kus^as en dense log^ataj areoj en Okinavo.

Bruoj de militaviadilo

Okinavanoj estas g^enataj de bruoj el usonaj militaviadiloj. (Urbo Ginou~an)

Faktoroj barantaj ekonomian evoluon de la regiono

Ekonomia evoluo en regiono estas barata de usonaj militbazoj, c^ar ili situas en la centra parto de urboj en Okinavo.

Usona marinfanteria Flugbazo Hutenma(Futenma) okupas kvaronon de la tuta areo de Urbo Ginou~an, kaj plue, g^i okupas g^uste la centron de la urbo. Tial vojoj, akvoprovizoj kaj kloakoj devas c^irkau~iri por eviti la bazon. G^i estas c^efa obstaklo por plibonigo de la urba infra- strukturo. Krom tio, por eviti malkonvenon al usonaj aviadiloj surterig^ontaj al la bazo, alteco de konstruaj^oj estas limigitaj c^irkau~ la bazo. Pro tio la plano de reevoluado, planata de urbo Ginou~an, ne povas esti praktikata. Ec^ okazis, ke nova privata apartamento estis malkonstruita c^ar oni jug^is ke g^i malhelpos flugon de usonaj militaviadiloj.

En Urbeto C^atan(Tyatan) estas vastaj usonaj bazoj kiel Flugbazo Kadena, Kampo Kuwae, Kampo Zukeran k.a. kiuj okupas 56 procentojn de la areoj de la urbeto. Tio malfaciligas konstrui publikajn konstruaj^ojn simple pro manko de tero. Pro tio oni devis konstrui kelkajn elementajn lernejojn kaj infang^ardenon de la urbeto en apuda Urbo Okinavo. Se la bazoj estus redonitaj al la urbeto, oni povus tie konstrui publikajn instalaj^ojn kaj domojn. C^ar tio ne estis ebla, por la urbeto restis nenia elekto krom akiri la necesan teron el s^utplenigita maro kun granda elspezo.

La fervojoj, kiujn Okinavo havis g^is la fino de la Dua Mondmilito, estis detruitaj dum la surtera batalo. Post la milito, usonaj armeoj konfiskis la terenon kaj fermis ilin por konstrui militbazojn. La ekzisto de usonaj militbazoj estas obstaklo por konstrui fervojon ligantan la nordon kaj la sudon. Rezulte, ankorau~ nun estas nenia fervoja servo en Okinavo.

En kelkaj areoj de Vilag^o Onna kaj Urbeto Kin, la fonto de akvoprovizo estas en usonaj militbazoj. En tiuj areoj necesas permeso de la usonaj armeoj ec^ por purigi la fonton.

Petrolo fluis en riveron

Grandega kvanto da jeta fuelo elig^is kaj fluis en riveron. (januaro 1989)


(2) Problemoj kau~zataj de Prerogativoj, Donitaj al Usonaj Armeoj

Usono regas aerotrafikon en la aerospaco de Okinavo

En la aerospaco de Okinavo trovig^as 16 trejnareoj de 92,000 kvadrataj kilometroj, 40-oblo de tuta areo de Gubernio Okinavo, ekskluzive rezervitaj por usonaj armeoj. Krome en la aerspaco super C^finsulo Okinava g^is la alteco de 6000 metroj, la usonaj armeoj regas la aerotrafikon. Ne nur aeroplanoj, kiuj uzas la usonajn militbazojn, sed ankau~ komercaj aeroplanoj enirontajn la flughavenon Naha bezonas permeson de la aerobazo Kadena. Neniu nacio en la mondo krom Japanio cedas g^ian trafikregadon al fremda armeo.

Pli malfelic^e, militaj aferoj havas prioritaton de la aerotrafika regado. Komercaj aeroplanoj uzantaj la flughavenon Naha, devas flugi je la alteco de 300 metroj kelkdek kilometrojn por ne malhelpi la vojon de usonaj militaj aeroplanoj, kiuj alterig^as kaj deterig^as c^e la aerobazo Kadena. Normale, oni ekipas civilajn flughavenojn per rezervaj radarsistemoj por hazarda paneo de radaro. Sed la aerobazo Kadena havas nenian rezervan radarsistemon, c^ar la usonaj militaj aeroplanoj povas altirig^i kaj detirig^i per vida flugo, kiam la radaro paneas. En novembro de 1999 kiam la radaro paneis, komercaj aeroplanoj devis esti sub administrado sen radaro dum pli ol unu tago.

Media polucio neriproc^ebla

Oni donas al usonaj armeoj en Japanio ekskluzivajn rajtojn administri iliajn militbazojn, kie aplikeblas neniaj japanaj enlandaj leg^oj nek usonaj leg^oj. Tial ne trovig^as metodo por protekti valoran nauran medion kontrau~ g^ia detruo.

En la kampejo Hansen, ekzemple, usonaj armeoj operacias realan pafadon kutime, ofte kau~zas brulegon c^e la trafpunktoj. Rezulte la montoj c^irkau~ trafpunktoj perdis iliajn verdaj^ojn kaj la montoj rivelas mizere sian nudan teraj^on. Iam grandkvante da rug^a argilo fluis el la vunditaj montoj en la gulfon Kin, akumulig^is kaj la koralan rifon malpurigis granda kvanto da s^limo.

Polucio per venena PKB (poliklorizita bifenilo) estas ankau~ tre severa. Iam kofroj, kiuj enhavis PKB-on, trovig^is amasigitaj ekstere en la aerobazo Kadena. Kiam Usono redonis la komunikadejon Onna en 1995, oni detektis PKB-on en la loko. Kvankam oni rekolektis 20 tunojn da teraj^o malpurigita per PKB, oni ankorau~ ne havas ideon kiel disponi g^in. Oni redonis parton de la municikonservejo en junio 1999, sed oni ne informis la terposedanton g^is la tago de la redono, ke jam detektig^is venenaj substancoj kiel sesvalenta kromo kaj plumbo en kvanto super media standardo.

La Norda Trejnejo de la Usonaj Armeoj estas trezorejo de raraj vivaj^oj kiel noguc^igera (speco de pegoj; Sapheopipo noguchii) kaj janbarukuina (speco de raloj; Gallirallus okinawae). Sed nek la registaro nek la rilataj municipoj havas rajton ekzameni la usonan militareon, kaj ne povas scii c^u la naturaj provizaj^oj estas protektataj au~ ne.

Ec^ protekto por usonaj soldatoj, kiuj krimis

Ofte okazas krimoj de usonaj soldatoj kiel ni jam prezentis. Estas grava afero, ke krimintaj usonaj soldatoj estas protektataj de prerogativoj.

Rilate al krimoj kaj akcidentoj, faritaj de usonaj soldatoj dum oficiala servo en Japanio kaj Eu~ropo, Usono, kiu sendis la armeojn, havas unuan jurisdikcion lau~ la Interkonsento pri Statuso de Armeoj. La pilotoj, kiuj tranc^is la kablojn de la telfero dum sia malaltnivela flugekzercoj en Italio estis jug^itaj en milita tribunalo lau~ tiu interkonsento.

La situacio en Japanio estas tre malsama. Pli ol 45 mil krimoj kaj akcidentoj faritaj de usonaj soldatoj dum ilia oficiala servo kau~zis 512 mortojn, sed neniu el ili estis jug^ita en milita tribunalo. Ec^ kiam loka polico provis aresti usonajn soldatojn pro malobservo pri trafikaj reguloj, usonaj armeoj kutimas ruze senkulpigi ilin profitante de c^i tiu sistemo, eldonante ateston ke ili "estis dum oficiala servo". Tio okazas ankorau~ nun c^iutage.

En kazo, kiam usonaj soldatoj krimis ne dum oficiala servo, estas komuna en c^iuj landoj, ke la unua jurisdikcio apartenas al la gastiganta lando, kaj ke en apartaj kazoj trovig^as mekanismo por la gastiganta lando forlasi la jurisdikcion. Sed Japanio forlasas la jurisdikcion pli ofte ol aliaj gastigantaj landoj. Ne trovig^as lastatempa materialo por internacia komparo de tiaj kazoj, sed telegramo, kiun usona ambasadoro en Japanio sendis al sia registaro en 1957, montras, ke Japanio uzis sian jurisdikcion en 3 procentoj el tiuj krimoj, dum tutmonda avarag^o en similaj cirkonstancoj estis 28 procentoj.


III. Kion Deziras Okinavanoj


Pacan Insulon sen militbazoj

La seksatenco al okinava knabino farita de usonaj soldatoj en 1995, kau~zis inter okinavanoj fortan levig^on de protesto postulanta la redukton kaj forigon de usonaj militbazoj kaj la kontrolon de prerogativoj g^uataj de usonaj armeoj en Japanio. Oktobre de 1995, Mitingo de Okinavaj Gubernianoj alprenis rezolucion esprimantan la urg^an volon de okinava popolo, ke oni tuj reviziu la Interkonsenton inter Japanio kaj Usono pri Statuso de Armeoj(SOFA), kiu donas prerogativojn ec^ al usonaj soldatoj krimulaj, kaj antau~enpus^u redukton kaj rearang^on de usonaj bazoj en Okinavo. Septembre de 1996 okazis referendumo pri la revizio de SOFA kaj la redukto kaj rearang^o de la militbazoj en Okinavo. Proksimume 60 procentoj de la gubernianoj voc^donis kaj 91.25 procentoj de la voc^donintoj estis por la revizio de SOFA kaj la redukto kaj rearang^o de la bazoj.

Samjare, sur fono de la deziro de okinava popolo, la Gubernia Registaro Okinava faris Agadan Programon por la redonigo de la militbazoj. Tio celas redonigi usonajn bazojn lau~plane en tri etapoj, kaj fine havi Okinavon sen militbazoj g^is 2015. La Programo estas, surbaze de la deziro de okinava popolo, ligita al la loka evoluiga plano utiliganta redonitan teron de la bazoj.

Sed Usono persistas en tenado de siaj armeoj en Okinavo kontrau~ la volo de okinavanoj. Usono insistas, ke Japanio konstruu novan bazon ie aliloke en Okinavo anstatau~e, kiam okazos redono de iu bazo en la gubernio. Ankau~ revizion de SOFA g^i rifuzas.

Post la neesprimebla sufero en la surtera batalo en 1945, la okinava popolo restadis sub la peza s^arg^o de usonaj militbazoj ankorau~ dum 55 jaroj post la militfino. Ni metu finon al tia suferado de okinavanoj. Japana Komunista Partio strebas, kune kun ili, por realigi iliajn postulojn.

85000 homoj amasig^is

"Redonu al ni kvietan kaj pacan Okinavon."
Pli ol 85000 homoj amasig^is en la 21-a de oktobro 1995,
proteste kontrau~ la seksatenco al lernantino fare de usonaj soldatoj

Ni kontrau~as al nova bazo por uzi en la 21-a jarcento

En la Agada Programo farita de Gubernio Okinava, la plej urg^e postulata por redono estas la Flugbazo de Usona Marinfanteria Korpuso en Hutenma(Futenma), c^ar g^i situas meze de tiel dense log^ata kvartalo, ke akcidentoj kun homaj viktimoj povas okazi.

Sed usona kaj japana registaroj planas konstrui novan militbazon ekspluatante la volon de okinavanoj por la forigo de la Flugbazo en Hutenma. Sub la preteksto transloki la Flugbazon, ili volas konstrui pli facile uzeblan kaj fortan bazon ol la nuna, proksime de usona bazo Schwab en urbo Nago.

La celo de la plano estas inters^ang^i nunan 50-jarag^an kadukig^intan Aerstacion por la plej progresinta militbazo, kie Osprey, nova milita aviadilo, povas postenig^i anstatau~ helikopteroj. Usona Ministrejo de Defendo emfazas en sia raporto en 1996, ke Osprey "estas necesa por operacii perfortan eniron", kaj "ebligas infanteriojn rapide ataki objektojn situantaj en profunda enlando". Ili volas deploji Osprey-ojn c^ar g^ia krozrapido estas duobla, s^arg^o- kapablo estas triobla kaj flugetendo estas de 5-obla g^is 10-obla de nunaj helikopteroj. Osprey ebligas usonajn armeojn deplojig^i direkte de Okinavo al Tajvana Markolo kaj Korea Duoninsulo. G^i povas alterig^i kaj deterig^i vertikale kiel helikoptero, kaj ankau~ povas flugi horizontale kiel aviadilo kun fiksaj flugiloj. Pro tiaj kapabloj Osprey donas teruran bruon kaj damag^an s^arg^on al la dromo sub si, kiam g^i surterig^as kaj ekiras. Jen kial Usono volas deploji Osprey-on en la plej progresinta bazo anstatau~ la kadukig^inta en Hutenma.

La plano estas firme ligita kun usona intenco teni siajn bazojn en Okinavo preskau~ eterne. La raporto de Usona Ministrio de Defendo "Operaciaj Kondic^oj kaj Konceptoj de Operacioj por Translokigo de Marinfanteria Flugbazo Hutenma, Okinavo, Japanio(fina plano)" klare diras, "La surmaraj instalaj^oj(de nova milita bazo)kaj c^iuj asociitaj konstruaj^oj estos planitaj por 40 jaroj da operacia vivo kun 200 jaroj da vivperiodo." Usono planas konstrui militan bazon, longe uzotan en la 21a jarcento.

>

Multaj okinavanoj serioze zorgas, ke la konstruo de militbazo tie kau~zos ne ripareblajn sekvojn sur natura medio. La loko por la nova bazo lau~ la plano, estas en naturkonserva areo difinita de Gubernio Okinava. G^i havas la plej altan prioritatecon por konservado pro la entenataj diversaj ekosistemoj, ekzemple koralaj rifoj, bastajda plag^o, marherbejoj, k.a. G^i estas c^e la norda vivlimo de dugongoj, internacie protektataj marbestoj, kies vivadon ja minacos la konstruo de nova militbazo. En norda arbaro proksima al la loko por nova milita bazo, konfirmitaj estas ekzisto de pli ol 1,300 diversaj specoj de vivaj^oj, el kiuj 66 specoj vivas nur tie. La flugado de usonaj militaj aviadiloj super la loko certe kau~zos seriozajn efikojn sur la vivoj de multaj dang^erigitaj specoj vivantaj tie.

Log^antoj de urbo Nago jam esprimis en la referendumo sian oponon kontrau~ la konstruado de milita bazo. Malgrau~ tio japana kaj usona registaroj provas c^iarimede konstrui militan bazon tie. Kulmina konferenco okazos en julio 2000, kiam la translokiga plano de la Flugbazo Hutenma estos en grava etapo.

La Japana Komunista Partio celas nuligi la Sekurecan Traktaton inter Japanio kaj Usono, kaj konstrui pacan Japanion sen usonaj militabazoj. Sed ni kredas ke la sufero de okinavanoj devas tuj finig^i ec^ antau~ la fino de la Traktato. Ni esperas ke popoloj en la mondo komprenos okinavan situacion kaj deziron de okinavanoj liberig^i el nunaj suferoj.

Henoko

Henoko:
Korala rifo formare de Henoko:
Tiu c^i areo estas ebla loko por planata usona militbazo.


Japana Komunista Partio

Sendagaya 4-26-7, Shibuya-ku tel: +81-3-3403-6111
Tokyo 151-8586, JAPAN URL: http://www.jcp.or.jp/
Retpos^te: info@jcp.or.jp


Noto: C^i tiun dokomenton, kiun publikigis la Japana Komunista Partio en la japana kaj la angla, esperante tradukis ni volontuloj. Pri la esperanta traduko responcecas ni mem. Subteninte proponinton, parton tradukis kaj tuton reviziis volontuloj el Hokkajdo Esperanto-Ligo(HEL)

Japana Komunista Partio havas patenton de mapo kaj foto en cxi tiu pagxo.