3. Mallonga gramatiko de la aina lingvo


3-1. Frazo kaj propozicio


Frazo konsistas el propozicio(j).

Frazo povas havi [frazfinan vorteton]. Vidu ja kaj jan en la vortareto.

En ordona frazo ne aperas subjekto.

Propozicio konsistas el diversaj vortgrupoj. Ekzemple, propozicio rupnekur pet etok ta mina "plenaĝulo ĉe la fonto de rivero ridas" konsistas el substantiva vortgrupo rupnekur "plenaĝulo", adeverba vortgrupo pet etok ta "ĉe la fonto de rivero", kaj verba vortgrupo mina "ridas".

Vortgrupo konsistas el vorto(j) kun aŭ sen duonmemstara(j) vorteto(j).


[Al Enhavo] [Antaŭa paĝo] [Sekva paĝo]

[Al japan-lingva versio]