3. Mallonga gramatiko de la aina lingvo


3-3. Substantivaj vortgrupoj


3-3-1. Ellaso de substantivaj vortgrupoj


Substantivaj vortgrupoj povas esti ellasitaj. En la subaj ekzemploj la signo "~" montras tian eblecon. Tamen personaj vortetoj ne povas esti ellasitaj. Pri personaj vortetoj, vidu 3-3-2.

hauxe "vocxo de ~o" (apartena formo de haux "vocxo")
rupnekur hauxe "vocxo de plenagxulo"
hauxe "lia vocxo"
noski "mezo de ~o" (loko substantivo)
ikkeux noski "mezo de spino"
noski "gxia mezo"
mina "~o ridas" (unuterma verbo)
rupnekur mina "plenagxulo ridas"
mina "li ridas"
kor "~o ~on havas"(duterma verbo)
rupnekur tucxi kor "plenagxulo havas martelegon"
rupnekur kor "plenagxulo habas gxin"
tucxi kor "li havas martelegon"
kor "li havas gxin"
ari "per"
tucxi ari "per martelego"
ari "per gxi"


3-3-2. Diversaj substantivaj vortgrupoj


Trovigxas jenaj tipoj de substantiva vortgrupo.

 

[substantivo]
rupnekur "plenagxulo"
[substantivo] + [apartena formo de substantivo]
(Anstataux substantivo, povas stari persona vorteto nominativa.)
rupnekur hauxe "vocxo de plenagxulo"
cxi hauxe "mia vocxo"
[substantivo] + [loko-substantivo]
(Anstataux substantivo, povas stari persona vorteto objektiva.)
pet etok "celata loko de rivero (nome, fonto de rivero)"
un etok "mia celata loko"
[substantivo] + [substantiva vorteto]
cxep utar "fisxoj"
[epiteta verbo] + [substantivo]
iuxan mosir "ses landoj"
[unuterma verbo] + [substantivo]
pirka uakka "bona akvo"
(uakka pirka "akvo estas bona" estas la propozicio responda al cxi tiu substantiva vortgrupo.)
[substantivo] + [duterma verbo] + [substantivo]
1. rupnekur kor tucxi "martelego, kiun plenagxulo havas"
2. tucxi kor rupnekur "plenagxulo, kiu havas martelegon"
(rupnekur tucxi kor "plenagxulo havas martelegon" estas la propozicio responda al cxi tiuj substantivaj vortgrupoj 1 kaj 2)
[propozicio] + [propozicio-substantiviga vorteto]
rupnekur tucxi kor ike "tio, ke plenagxulo havas martelegon"

ktp.

Substantivaj vortgrupoj, kiuj rilatas kun verbo senpere, nome, kiu anstatauxas la signon "~", havas neniajn kazo-markojn. Persona vorteto por la unua persono montras kazojn. Vidu cxi subajn as, cxi, un.

rupnekur mina "plenagxulo ridas"
mina as "mi ridas"
rupnekur cxi kasuj "mi helpas plenagxulon"
rupnekur un kasuj "plenagxulo helpas min"

Vorteto por la dua persono ne havas tiajn variajxojn. Por la tria persono ne ekzistas persona vorteto.

Unuterma verbo povas farigxi substantivo.
mina "~o ridas" > "rido"
uraj kik "~o martelis akvobarilon" > "martelado de akvobarilo"

La plej ofta tipo de substantiva kunmetado estas [substantivo] + [substantivo].
uraj ni "paliso de akvobarilo"
mina haux "ridvocxo"
uraj kik tucxi "martelego por marteli akvobarion"


[Al Enhavo] [Antauxa pagxo] [Sekva pagxo]

[Al japan-lingva versio]