1. Gxeneralaj rimarkoj


1-2. Teksto kaj literoj


"Ainaj Jukaroj", duligva rakontoversajxaro aina kaj japana, verkita de ainino, CXIRI Jukie, enhavas 13 pecojn. La originala japana titolo estas "Ainu Sxin'joosxyuu"(lauxlitere "di-kantaro de la aina gento"). Aina titolo ne estas donita. Aina esprimo, kiu respondas al "di-kanto", estus kamuj jukar, nomo de unu gxenro de la aina tradicio. La versajxaro estis publikigita en Tokio, 1923, unu jaron post la forpaso de la verkintino 19-jara.

La plej mallonga rakontoversajxo en la dikantaro, "Pon Okikirmui yaieyukar, ' Kutnisa kutunkutun'", estas prezentita je la originala aina formo en la sekcio 2.

En la originala teksto, CXIRI metis plurajn versojn en unu linion, inter kiujn sxi enmetis du spacojn. Mi rearagxis versojn tiel ke cxiu verso aperu en unu lilio.

Rekantajxo "Kutnisa kutun kutun" aperas en la komenco de la rakontoversajxo kaj cxe la fino de cxiu verso krom la du lastaj en reala recitado. La verkintino elipsis cxiun rekantajxon.

Apud la originalo estas prezentita la responda teksto reskribita laux la nuntempa ainologa transskribmaniero, kiu konvenas al la gramatika kaj sona sistemo de la aina lingvo plej bone. Tamen mi iom adaptis gxin por esperantistaj legantoj.

La aina lingvo havas jenan sonsistemon.

 

La respondo inter la originalaj literoj kaj la reskribitaj literoj estas jene.

(originala > reskribita)

/'/ (plosivo de gloto) ne estas trasskribita en la originala teksto, kaj estas ellasita en la responda teksto. /r/ estas japana "r".

La silaba konsturo estas jene.

/p/, /t/ kaj /k/ ne krevas cxe la fino de silabo. /'/, /cx/ kaj /h/ ne staras cxe la fino de silabo.

Unu verso enhavas ordinare kvin aux kvar silabojn. Kvinsilaboj versoj estas plej stabilaj.

Sonora akcento falas sur la unuan silabon de cxiu verso, se gxi estas fermita silabo, kaj sur la duan silabon, se la unua silabo estas malfermita.

Preparante tradukon el la originala aina teksto, mi strebis, por ke la traduko spegulu la originalan lingvon strukturon. Mi esperas, ke la leganto legu gxin atente, komparante gxin kun aina teksto.

Mi aldonas mallongan gramatikon kaj vortareton por komprenigi la strukturon de la aina lingvo en la sekcio 3 kaj 4. Ili ne nur donas helpojn en la kompara legado, sed ankaux ebiligas senperan legadon de la aina teksto. La vorareto ne estas bazita sur la originala teksto sed sur la reskribita teksto.


[Al Enhavo] [Antauxa pagxo] [Sekva pagxo]

[Al japan-lingva versio]