3. Mallonga gramatiko de la aina lingvo


3-2. Verbaj vortgrupoj


3-2-1. Diversaj verbaj vortgrupoj


Trovigxas jenaj tipoj de verbaj vortgrupoj.

[unuterma verbo]
mina "~o ridas"
[duterma verbo]
kik "~o ~on batas"
[verbo] + [verba vorteto]
paje a " ~oj iris jam"

ktp.

Kelkaj unutermaj verboj havas pluralan formon. Kiam la sujekto estas persona vorteto as "mi", ili prenis pluralan formon malgraux la singulareco de la subjekto.


3-2-2. Derivaj verboj kaj kunmetitaj verboj


Iu ajn formo, kiu perdus verban funkcion se disigita, nomigxas [verba bazo]. Verba bazo estas aux netransitiva aux transitiva. Netransitiva bazo farigxas unuterma verbo memstare; transitiva bazo farigxas duterma verbo memstare. Verba bazo povas preni al si diversajn afiksojn, substantivon kaj alian verbon bazon, kaj farigxi deriva kaj kunmetita verbo. Tiu aldonita verba bazo funkcias adverbe en la kunmetita verbo (vidu cxi-sana-san-ke en la vortareto.) Jenaj ekzemploj sugestas la ricxan derivadon kaj vortofaradon de la ainaj verboj.

netransitiva bazo raj
unuterma verbo raj "~o mortas"
duterma verbo raj-ke "~o ~on mortigas"
triterma verbo e-rajke "~o ~on per ~o mortigas"
unuterma verbo jaj-rajke "~o sinmortigas"
duterma verbo e-jajrajke "~o per ~o sinmortigas"
netransitiva bazo an
unuterma verbo an "~o ekzistas"
unuterma verbo hauxe-an "~o parolas"
(lauxlitere, "vocxo de ~o ekzistas")
transitiva bazo nu
duterma verbo nu "~o ~on auxdas"
tritermba verbo nu-re "~o al ~o ~on auxdigas"
unuterma verbo i-nu "~o faras auxdadon"
duterma verbo inu-re "~o igas ~on fari auxdadon"

Formoj, al kiuj mankas verba funkcio, povas farigxi verba bazo per helpo de diversaj sufiksoj. El tiaj formoj, tiujn, kiuj konsistas el silabo, konsonanto + vokalo + konsonanto, kaj havas onomatopean karakteron, mi nomas [kvk-radiko] provizore.

kvk-radiko tok- (onomatopeo)
unuterma verbo tok-kosanu "~o momente sonas 'tok!'"
kvk-radiko saux- (onomatopeo)
duterma verbo saux-a "~o ~on skuas"


[Al Enhavo] [Antauxa pagxo] [Sekva pagxo]

[Al japan-lingva versio]