[Al menuo por pagxoj de s-ro Kabayama] [al la japana versio]


C^u interpretado estas malfacila?

KABAYAMA Yuusuke


En Satporo la 21an de februaro, 2009, s-ino Mireille Grosjean (Mirejo) prelegis pri s^ia lando Svislando. En tiu tago s^tormis kun neg^o granda. Malgrau~ tio 17 au~skultantoj (krom la preleganto kaj la interpretantoj) vizitis nian c^ambron. S-ro H, s-ino K kaj mi triope interpretis s^ian prelegon. K kaj mi unuafoje interpretis prelegon de Esperanto en la japanan. Tio donis al mi sperton bonan, memfidon, kaj konscion pri eroj plibonigendaj en mia maniero interpretada.

1. Neniel interrompu kun silento longa. (Mirejo mals^atis tian "paneon".) C^e kiu ajn nekompreno tuj demandu la parolanton.
2. Antau~a lerno pri la parolota temo utilas. Antau~a interparolo kun la parolonto utilas. Se la parolanto jam faris la paroladon aliloke, ankau~ utilas la informoj senditaj de tiea interpretinto.
3. Kiam la parolanto uzas neordinaran esprimon, precipe implicon --- ec^ se tio konfuzos la au~skultantojn --- tamen sens^ang^e interpretu g^in kun tiu strangeco al la au~skultantoj. Post iom da sekvonta parolado klarig^os la unika senco nature. Se ne, poste demandu kaj klarigu.
4. Antau~ la parolado la manuskripto utilas. Tamen dum la parolado g^i ne utilas, c^ar la okulaj laboroj malhelpas la orelajn laborojn.
5. Proksime sidigu lertajn esperantistojn. Okaze de eraro en la interpretado, ili povas tuj montri g^in.
6. Interpretanto memfide lau~te parolu al la karaj au~skultantoj sed neniam aktore parolu. Interpreto estas por au~skultantoj kaj por parolanto, ne por la interpretanto mem.
7. La interpreto de la demandoj de au~skultantoj estas tre malfacila, c^ar iliaj demandoj ofte emas malsimplaj. En tiaj kazoj mallerta interpretanto povus peti la demandantojn simpligi ilian demandon.
8. Plurfoje okazis, ke apenau~ japanigita frazo pretig^is en la cerbo kaj apenau~ elbus^ig^is, la parolanto aldonis iometon da detalaj^ojn sekve. Tiam mi devis strec^e teni la jam pretigitan enhavon en la cerbo kontrau~ g^ia disig^a forgeso.


[ Al pagxo de "Ricevitaj artikoloj" ] [ Al hejmpagxo ]