[Al japana-lingva pagxo] [Al menuo por pagxoj de s-ro Kabayama]


El "Seksa anekdoto de aino" de TIRI Masiho

C^asista Rakonto - tradukita de KABAYAMA Yu^suke


Unu el la karakteroj de ainaj rakontoj estas ke la c^efa rolulo mem parolas sian sperton ---nome rakonta stilo de la unua persono. La c^i tiea prezentata fabelo apartenas al tia stilo. La malnormalajn sperton kaj senton
de la unua c^asado de fratoj konfesas la pli ag^a el ili mem.

Mi havas la malpli ag^an fraton. En iu tago li diris al mi,
"Kara frato mia! Mi opinias ke ni jam kreskis tiel ag^aj ke ni povus c^asi en montoj . Bons^ance hodiau~ vetero estas bona, do ni duope iru kapti urson!"

Mi konsentis. Pare ni mars^is profunden kaj profunden lau~ la vala rivereto aparta de la vilag^o. Sur ambau~ flankoj de mallarg^a valo kreskis bambuetaj arbedoj, kaj la fino de la valo trovig^is kaverno de urso. Atinginte latruon mia frato diris, "Frac^jo! C^u vi eniros la kavernon kiel atakanto kiu kondukos la urson
eksteren? Au~ atendos g^in apud la enirejo kiel embuskulo?"

Post iom da pripenso, mi respondis,
"Mi au~dis la praavan diron, ke embuskulo devas esti pli kompetenta ol atakanto por eviti dang^eron. Mi estu enbuskulo kaj atendos apud la truo. Frato juna, vi eniru la truon!!"

La frato kurag^e emocie sturmis internen. Tuj baldau~ supozeble li komencus lukton kun urso en la kaverno, abunda bruo fulmis, mondo krias, c^io tremis, mi farig^is preskau~ surda. Baldau~ la sonoj tute malaperis, la c^irkau~o eksilentis. Mi c^rkau~pas^is preter la truo kun maltrankvilo prizorgante la sorton de la frato. Do iu balancig^anta eliris el la truo. Ho mia frac^jo, c^u vi vere estas tiu, kiu vigle ensaltis la truon? La tuta korpo estas malseka, la bus^o elvers^is s^au~mon, kvazau~ la ostoj kaj muskoloj estus elpinc^itaj, s^ajne li ne povis e^c elparoli tiel laca . Tiam e^c mi profunde konsideris, ke trua c^asado estas terura.

---C^I tiel, rememorinte kaj tremante samkiel tiam, la *testiko rakontis.
Fino

*testiko: C^iu el la du glandoj, produktantaj la spermatozoojn.


[ Al pagxo de "Ricevitaj artikoloj" ]

[ Al hejmpagxo ]