NI COIAM UZU "SINJORINO"N KIEL TITOLO POR VIRINO!

KAWAI Yuka



Al japanlingva pagxo


Nunaj cOiuj lernolibroj de Esperanto, kiom mi scias, instruas ke du titoloj estas por virinoj ; frau~lino kaj sinjorino. Mi kredas, ke c^i tia maniero estas malbona.

1)Distingi nur virinojn pri ekzisto kaj neekzisto de edzo signifas, ke oni supertaksas valoron de edzinig^o por vivo de virinoj. Tio estas iasensa seksa diskriminacio.

2)Kvankam oni ne povas ekkoni lau~ vizag^o c^u s^i havus edzon au~ ne, mispreni frau~linon por sinjorino kaj la malo estas rigardataj kontrau~etiketoj. Tio estas tute ne logika.

Mi au~dis ; Sinjoro Zamenhof elpensis nur "sinjorino"n kiel titolo por c^iuj virinoj, aldonante sufikson "-in" al "sinjoro". Tamen, dum disvastig^o de Esperanto en Eu~ropo, jena distingo de virinoj, kiun multaj eu~ropaj lingvoj havas, estis enkondukita al Esperanto.

Lastatempe en Eu~ropo kaj Norda Ameriko, la nombro de esperantistoj, kiuj uzas "sinjorino"n al c^iuj virinoj, kreskas pli kaj pli kau~ze de du kialoj skribataj supre.

Tamen, s^ajnas al mi, ke multaj aziaj esperantistoj, kiuj povus esti liberaj de malbona eu~ropa kutimo, persistas disuzon de frau~linon kaj sinjorino. Tio estas ironia kaj bedau~rinda.

C^ar Esperanto estas ilo por interparolo, logikeco kaj simpleco estu pli konsiderendaj ol kutimoj de eu~ropaj lingvoj. Ni c^iam uzu "sinjorino"n!



Se vi havas la penson aux opinion, bonvolu mus-pusxi cxi tion.

Referenco: Riisma Manifesto


@Al pagxo de "Ricevitaj artikoloj"

@Al hejmpagxo