[Al japana-lingva pagxo]

Populara kanto en Japanio - KAWAI Yuka


"Florojn al la Koro de C^iuj"

Verkita de KINA Syo^kiti
Tradukita de KAWAI Yuka

1. Riveroj fluantaj/ kien iradas?
Kaj homoj fluantaj/ kien iradas?
Kiam/ atingos/ c^i tien/ tiaj fluoj
Igi ilin/ belaj multaj/ floroj mi volas.

Se vi deziras,/ ploru kaj ridu.
Iam ni florigu,/ iam ni florigu
En la koro de c^iuj.


(※Rekantaj^o)

2. Larmoj fluantaj/ kien iradas?
Kaj amoj fluantaj/ kien iradas?
En mia/ c^i brusto/ tiajn fluojn
Kiel florojn,/ kiel florojn/ ricevi mi volas.


(※Rekantaj^o: 2 foje)

3. Floroj/ ridi povas/ en sia realo.
Kaj homoj/ foje larmas/ en sia realo.
Tiel/ la naturo/ konstantecas.
Ni florigu,/ ni florigu/ eterne en la koro.


(※Rekantaj^o: 2 foje)


"Maniero en Norda Lando"


Verkita de NAKAZIMA Miyuki
Tradukita de KAWAI Yuka

1. Hokkajdo/ estas la unua/ tra Japanio,
Je nombro de divorco,/ kvankam ne honore.
Notinde/ elektas/ solecon virino
Forj^etinte sian/ edzon volonte.

Virino en norda lando/ ne estas tolerema.
Emas toleri/ virino/ prefere suda.

Ec^ se ni atendus,/ nepre ne venos /printempo.
Forlasinte la viron/ ekiri estas/ norda maniero.
Estu ja/ singardema/ pri norda virino!

2. Transig^i monton/ provu ni/ en neg^blova nokt'
Per via luksa/ kaj memkontenta au~t'.
Frosta kurbig^o/ kvazau~ spegulo
Malkas^as vian/ vizag^on sen afekt'

C^u ni mortu frostinte/ barite/ de neg^amas' ?
Au~ c^u ni mortu/ dorminte /per ellasita gas' ?


(※Rekantaj^o: 2 foje)


 Al pagxo de "Ricevitaj artikoloj"

 Al hejmpagxo