[Al japan-lingva paĝo]


La 63-a Hokkajda Kongreso de Esperanto


Temo: Esperanto iras trans generacioj - en Internacia Jaro por Aĝuloj

Dato: la 20a~26a de septembro
Loko: Sapporo-simin-kaikan, Kaderu2-7, Rondetaĝo

<Programo>
la 20a~ 22a de septembro: Antaŭ kongresa kurso
la 23a~ 25a de septembro: Redakta kunveno de JEJ
la 23a de septembro: 15:00~18:00 Junulara Kunveno de Esperanto
19:00~21:00 Junulara Bankedo

< Festo >
la 25a de septembro 10:30~16:00 Festo de Esperanto

<Prelegoj kaj Diskutoj>: Situacioj de maljunuloj en diversaj nacioj
s-ino CHOI Yun-hee s-ro Sergej ANIKEJEF
s-ro OGAWA Ryŭkiti s-ro KUWABARA Hajime

<Prelego>
Temo: Esperanto-Movado en Vladivostoko kaj ties rilatoj kun Japanio
s-ro Sergej ANIKEJEF

la 26a de septembro ĉe Kaderu
11:00~17:00 : Ĝenerala kunsido de Hokkajda Esperanto-Ligo
18:00~20:00 :Ĝenerala Bankedo


Jen estas resumo de "Rezolucioj, kiujn oni diskutos en la ĝenerala kunveno de HEL en la 63-a Hokkajda Kongreso de Esperanto." Bonvolu vidu dokumentojn, kiujn ni disdonis al vi, se vi deziras scii pri la detaloj.

1: Raporto pri nia laboro en la financjaro de 1999
"Ni marŝis al sendependeco kaj harmonio."

Komence ni devas fari malĝojan raporton al vi. ITOO Naoki, grava esperantisto en Hokkajdo, mortis en la aĝo de xx jaroj la 25-an de novembro en 1998. Li forlasis trankvile la teron akceptante sian morton. Kaj KIMURA Kimiharu mortis en la aĝo de 90 jaroj la 21-an de septembro en 1999. Lia vivo donas al ni grandan esperon. Ni esprimas al ili nian sinceran kondolencon kaj ni certigas, ke ni heredos ilian volon.
La rondoj, fakoj kaj sekretariejo de HEL eklaboris kun sendependeco sed harmonio en la financjaro de 1999. Kvankam ni ne sukcesis multigi subtenantojn por Esperanto, nia agado, tamen, estiĝis ekvilibra.

1. Propagando en japanlingvo
T.T.T. de HEL riĉiĝis je kvalito, kvanto kaj legantoj samkiel la organo de HEL. Ni bone utiligis amaskomunikilojn por propagando, sed ne utiligis porcivitanajn informilojn pro malrapida respondo de la sekretariejo.

2. Organizado, raportata en la 31-an de aŭgusto, 1999
Esperanta rondo de la Duamezlernejo de Toohoku ekagadis, kvankam la rondanoj ankoraŭ ne aliĝas al HEL. Esperanta rondo en Otaru ekpreparis la 64-an Hokkajdan Kongreson de Esperanto. Kelkaj rondoj agadis siamaniere.
3 membroj de la sekretariejo laboras efektive en Rondetaĝo. Por praktiko ni havas pli bonan liston kaj oficialan kontakton ol lastjare. Ni bezonas efektive iom pli da sekretarioj. En la pasinta aŭgusto la kunveno kaj oficeja laboro de la sekretariejo komencis okazi de 17a ĝis19a sabate ĉe Rondetaĝo. Volontuloj estas bonvenaj.

3. Kurso, eduko kaj studo
Eduka Fako renomiĝis Eduka kaj Studa Fako en la kasjaro de 1999. Krom laboro de kurso kaj eduko ni decidis labori por esperantigo kaj studo pri Esperanto kaj per Esperanto.

4. Financo
Vidu "Kasraporto de la kasjaro de 1999" kiel skribite sur alia papero.

5. Organo
Ni klopodas skribi titolojn en japanlingvo kaj Esperanto kaj uzi multe da fotoj kaj ilustraĵoj por tio, ke la legantoj per Esperanto kaj japanlingvo facile povas kompreni la enhavon.

6. Libroservo
Dank'al la kunlaboro de HEL-anoj, la venda sumo de libroj estis 125,587 enoj, pli ol duobla budĝeto. Pro tio la elspezo de aĉetlibroj estis tre granda kaj la plejparto de ili estas ankoraŭ nepagitaj. Nun nia biblioteko havas 146 titolojn kaj 967 librojn.

7. Internacia agado kaj eksteraj rilatoj
Nun la Internacifako preparas la karavanon al la Ĉemara Provinco kaj la partoprenon en Internacia Studenta Kongreso de la Azia-Pacifik- Regiona Landoj en la venonta oktobro. Amaskomunikiloj kaj civitanaj aktivistoj interesiĝis pri la novaĵoj, kiujn la Ĉef-komitatano HOŜIDA transdonis el esperantisto en bombata Jugoslavio.

8. Projekta Teamo por Vigligi la Movadon
Ĝi ne okazis en ĉi tiu kasjaro. Tio povus montri, ke la la agado de HEL estas stabila.

9. La 62-a Hokkajda Kongreso en Esperanto en Tomakomai de la 13-a ĝis la 18-a de oktobro, 1998
Ni sukcesis simpozion pri lingvorajto, en kiu aino ankaŭ partoprenis. Ni, tamen, ne povis sufiĉe debati pri la rilato inter lingvorajto kaj esperanta movado. 54 partoprenis en la kongreso inkluzive de japanoj, aino kaj rusoj.


Rezolucioj de la kasjaro de 2000 (diskutotaj)


"Movadon por ĉies ĝojo kaj samtempe por servo al socio!"

Esperanto estas fabrikita el amo de Zamenhof.(ES)
Ni havas novan mondon en nia koro.(Durtti)

1. Celo al la 21-a jarcento
Ĉe la ĝenerala kunveno de la 61-a kongreso antau 2 jaroj ni decidis celo de la organizadon, "Ni organizu pli ol 10 rondoj , pli ol 100 membroj kaj pli ol 500 subtenantoj en la komenco de la 21-a jarcento." Ni plenumu la celon.

2. Propagando
Ni daŭre propagandos pri Esperantokaj samtempe pri socia agado de HEL.

3. Organizado
Ni konsideros pri la fondigo de Societo por Subteni Esperantan Movadon en Hokkajdo por disvastigi Esperantan movadon. Kaj ni celas vigligi HEL-anojn per diskuto de Projekta Teamo.

4. Kurso, eduko ka studo
Ni rigardas la lernadon de Esperanto kiel dumvivan lernadon por "gajni komprenon pri pensmaniero de alilandanoj" . Ni utiligos la sistemon de la atestitaj gvidantoj. Ni kuraĝigos studon pri Esperanto.

5. Financo
Vidu "la budĝeto de la kasjaro de 2000" ( diskutotan) sur alia papero.

6. Organo
Ni klopodos eldoni ĝin regule. Ni konsideros alilandajn legantojn.

7. Libroservo
Ni entreprenos eldonon.

8. Internacia agado kaj eksteraj rilatoj
Ni sendos la karavanon de la loĝantoj en Hokkajdo al For-Orienta Rusio por interkkonatiĝo. Ni klopodos kunlabori kun esperantistoj en For-Orienta Rusio.

9. Socia agado
Ni daŭre agados por lingvorajton. Ni kunlaboros kun aliaj civitanaj organizoj.


[Al japan-lingva paĝo] [Al hejmpaĝo]