[Al japan-lingva pagxo] [Al hejmpagxo]


La 64-a Hokkajda Kongreso de Esperanto
Raporto de la 64-a Hokkajda Kongreso de Esperanto

Projektoj, kiuj la gxenerala kunsido de HEL, decidis en la 64-a Hokkajda Kongreso de Esperanto

<La 1-a projekto>

Raporto de la agado de HEL en la kasjaro de 2000.
"Niaj grupoj sendepende kaj faris diversajn provojn dum la lasta unu jaro."

Dum en la kasjaro de 2000 niaj rondoj, fakoj kaj sekretaraiejo laboris sendepende, ni provis diversajn agadojn.

1. Propagando

La Redaktejo de Interreta Magazino de HEL

Ni ekeldonis interretan magazinon en februaro, 2000. Gxi celas sciigi kaj interesi publike Esperanton.
Por la celo ni organizis "La Redaktejo de Interreta Magazino de HEL".
Komence KAWAI Yuka estis la redaktoro; AMAGATA Yosihiko; la respondeca eldonanto kaj YOKOYAMA Hiroyuki; teknikasubtenanto. Poste AMAGATA Yosihiko; la redaktoro, kaj YOKOYAMA Hiroyuki; la respondeca eldonanto. La cxefkomitatano HOSxIDA Acusxi donas al la redaktoro la konsilon pri la enhavo.
La magazino aperas el la 4 eldonejoj. Gxi publikigxas cxiun duan semajnon kun de 2 gxis 4 pagxoj je A4. Gxi enhavas leterojn de la legantoj, eventojn, informojn pri esperantaj kursoj kaj aliaj.
La nombro de la legantoj de la 1-a numero eldonita en la 11-a de februaro estis 481; la 3-a numero en la 10-a de marto, 534; la 6-a numero en la 12-a de majo, 578; la 9-a numero en la 23-a de junio, 624.
Ni aperigis artikolojn titolitajn "La Mondo de Esperanto" pri korespondado, Pasporta Servo, Delegita Reto, kongresoj kaj aliaj. Kaj ni komencis ABC-on de Esperanto en la 9 -a numero. Nun aperas la raporto pri la agado de HEL. Ili akiras bonan renomon.

<La Redaktejo de Interreta Magazino de HEL>

Ni ekeldonis interretan magazinon en februaro, 2000. Gxi celas sciigi kaj interesi publike Esperanton.
Por la celo ni organizis "La Redaktejo de Interreta Magazino de HEL".
Komence KAWAI Yuka estis la redaktoro; AMAGATA Yosihiko; la respondeca eldonanto kaj YOKOYAMA Hiroyuki; teknikasubtenanto. Poste AMAGATA Yosihiko; la redaktoro, kaj YOKOYAMA Hiroyuki; la respondeca eldonanto. La cxefkomitatano HOfiIDA Acusxi donas al la redaktoro la konsilon pri la enhavo.
La magazino aperas el la 4 eldonejoj. Gxi publikigxas cxiun duan semajnon kun de 2 gxis 4 pagxoj je A4. Gxi enhavas leterojn de la legantoj, eventojn, informojn pri esperantaj kursoj kaj aliaj.
La nombro de la legantoj de la 1-a numero eldonita en la 11-a de februaro estis 481; la 3-a numero en la 10-a de marto, 534; la 6-a numero en la 12-a de majo, 578; la 9-a numero en la 23-a de junio, 624.
Ni aperigis artikolojn titolitajn "La Mondo de Esperanto" pri korespondado, Pasporta Servo, Delegita Reto, kongresoj kaj aliaj. Kaj ni komencis ABC-on de Esperanto en la 9-a numero. Nun aperas la raporto pri la agado de HEL. Ili akiras bonan renomon.

2. Organizado

Nun 6 grupoj agadas kun regula kunveno en Hokkajdo.

Sapporo-Esperanto-Societo
Tomakomai-Esperanta-Societo
SAT-ana Grupo en Sapporo
Hakodate Esperanto-Rondo
Otaru Esperanto-Societo
Toohoku Altalernejo

La grupoj agadas en 4 urboj el Hokkajdo.
HEL havas 74 membrojn en la kasjaro 2000, kiu konsistas el 52 regulaj membroj, 6 familiaj, 13 abonantaj kaj junulaj. 87 membroj en la kasjaro 1999, 89 en 1998, 78 en 1997, 53 en 1996.
Ni konstante listigas subtenantojn por Esperanto.
La kunveno de la komitato okazas en cxiu dua monato. Antaux la kunveno ili ricevas materialojn kaj suficxe diskutas. En la 1-a komitata kunveno 10 komitatanoj partoprenis la 26-an de septembro, 1999; 2-a, 7 komitatanoj kaj 1 mandato la 7-an de oktobro; 3-a,9 kaj 1 mandato, la 27-an de novembro; 4-a, 9 kaj 1 mandato, la 22-an de januaro, 2000; 5-a, 11 kaj 1 mandato, la 13-an de februaro; 6-a, 8 kaj 1 mandato, la 1-an de aprilo; 7-a, 10, la 14-an de majo.
La oficejo de HEL havas 3 funkciulojn en Rondetagxo. Oni kunsidas kaj laboras de la 17-a horo gxis la 19-a en sabato. Aliaj helpas al la ofica laboro sed bezonas plu kelkajn. La komitato decidis dungi 1 funkciulon nur por la 64-a kongreso.

3. Kurso, eduko kaj studo

La fako de studo kaj eduko okazigis novjaran kurson dum Negxa Festo en februaro de 2000. Notinde estas, ke ni varbi gvidantojn kaj s-ro Kimura Goroo el Tokio, s-ino Choi Yun-huy el Koreio kaj s-ro Sergej Anikejev el HEL prelegis. 18 membroj de HEL. esperantisto ekster HEL kaj 5 civitanoj.
Kvankam la kurso estis kontentiga, tamen la partoprenantoj estis ne tiom multaj. En la lasta novjara kurso 16 partoprenis.
Ni praktikis ekzercon de interpretado unuafoje en kunlogxado en majo, 2000. Sed la kusro ne povis havi suficxan tempon por tio.
Por la projekto, decidita cxe la lasta gxenerala kunveno, "viajn fakon kaj nivelon al la fako de studo kaj eduko", ni enketis al la partoprenantaj HEL-anoj en la gxenerala kunveno en 2000. Ni posxte enketos al la aliaj.
La redaktoro de nia organo deziras pedagogiajn artikolojn por la organo.
Sed la eksredaktoro de Interreta Magazino de HEL estis tiel okupata ke sxi ne povis plenumi tion.
Dum la unu lasta jaro JEJ-an ekzamenon por kvalifiko pasigis sukcesintoj: KABAYAMA Yusuke, duan gradon; NAKANO Tuneaki, 3-an gradon; MANABE Tosiyuki, 4-an gradon.

4. Financo

Vidu "La bugxto de la kasjaro de 2001" kiel skribite sur alia papero.

5. Organo

Vidu "La bugxto de la kasjaro de 2001" kiel skribite sur alia papero.

6. Libroservo

Ni vendis librojn sume je 108,818 enoj. Ni eldonis 300 ekzemplerojn de brosxuro, Esperantaj leteroj el Jugoslavio pri bombardo de sur la cxielo". Civitanoj sciigxis kaj mendis ilin dank'al la raporto de amaskomunikiloj.
Libroj vendotaj ekspozigxas kaj vendigxas en Rondetagxo. Plie la listo de vendotaj libroj enovigxas kutime. Tiuj, kiuj deziras, povas acxeti la liston.
Ni vendis librojn ekstere trifoje; en la 63-a Hokkajda Esperanto-Ligo de la 20-a gxis la 26-a de septembro, 1999; en la Festo de Zamenhof, kiun Sapporo-Esperanto-Asocio okazigis la 11-an de decembro, 1999; maja kunlogxado en Biratori de la 13-a gxis 14-a de majo, 2000.

7. Internacia agado kaj eksteraj rilatoj

La karavano al For-Orienta Rusio , kiu konsistis el 4 HEL-anoj kaj 1 ainino, vizitis Vladivostokon kaj Hxavarovskon de la 21-a de oktobro gxis la 6-a de novembro, 1999. La karavanano raportis esperante en fakkunsido de la 3-a Internacia Studenta Kongreso de la Azia-Pacifikaj Regionaj Landoj. Oni konsentis kunlaboro inter HEL kaj Vladivostoka Esperanto-Klubol Kiam la karavananoj interamikigxis kun indigxenoj en Primorje, oni uzis Esperanton kiel pontolingvon inter indigxenoj en Hokkajdo kaj Primorje. Vi povas scii pli detale per libreto, "la Raportoj de la Karavano al For-Orienta Rusio", kiun HEL eldonis.
Ni interkomunikas ofte kun Vladivostoka Esperanto-Klubo retposxte. Ni interkomunikis kun esperantisto en Novosibirsk.
8 HEL-anoj partoprenis en la 85-a Universala Kongreso en Tel Aviv-yafo en la lasta auxgusto. 1 HEL-ano partoprenis en la 19-a Seminario de Junuloj en Japanio, Koreio kaj Cxinio en la lasta auxgusto en Hongkongo . Kelkaj partoprensi en la 87-a Japana Esperanto-Kongreso en Kumamoto en la lasta oktobro, 2000.
S-ro Zhao Cheng Hua, membro de la observanta grupo el fienjango al Japanio, vizitis Rondetagxon kaj SES-on. Li iam interamikigxis kun esperantistoj en Hokkajdo. S-ro Orlando E. Raola (esperantisto, kuba usonano) restis en Rondetagxo.

8.Projekta Teamo

P.T. ne agadis dum la unu lasta jaro.

9.Raporto de la 63-a Esperanta Kongreso de Hokkajdo Kongresa temo: "La 63-a Hokkajda Kongreso de Esperanto Temo: Esperanto iras trans generacioj - en Internacia Jaro por Agxuloj
LKK: Sapporo-Esperanta-Societo
Dato: la 20a~26a de septembro
Loko: Sapporo-simin-kaikan, Kaderu2E7, Rondetagxo

Programo: Antaux kongresa kurso, Redakta kunveno de JEJ, Junulara Kunvenoj de Esperanto, Junulara Bankedo, Festo de Esperanto, Situacioj de maljunuloj en diversaj nacioj

Antaux kongresa kurso: Gvidanto estis s-ino CHOI Yun-hee, kiu ni invitis el Koreio. Asistantoj estis Jocxo kaj Euxcxo, filoj de s-ro Sergej ANIKEJEF.
Bedauxrinde neniu civitano malaperis.

Junulara Bankedo: S-ro ISOZUMI estis nur junulo, sed aliaj estis eksjunulo.
Oni interparolis pri temo, "Kion ni lernas el la antauxuloj?" Necesos pli libera temo.
6 membrosubtenantoj de JEJ, kiuj logxas en Hokkajdo, partoprenis en la redakcia kunsido de la "La Junuloj". Ili plenumis sian taskon.

Festo de Esperanto: En la civitana domo la publika diskutado, "Esperanto iras trans generacioj - en Internacia Jaro por Agxuloj". La reprezentantoj estis s-ino CHOI Yun-hee el Koreio, s-ro Sergej ANIKEJEF el Rusio, s-ro OGAWA Ryukiti pri aina nacio kaj KUWABARA Hazime pri la problemo en Japanio.
S-ro MIYAZAWA Naoto prezidis la diskutadon. S-ino CHOI raportis, ke en Koreio oni servas fidele al gepatroj ankoraux pro la influo de konfuceanismo, sed la situacio sxangxigxas pro la influo de la malmultigxo de naskigxo kaj la modernigxo. S-ro ANIKEJEF klraigis pri la situacio de gemaljunuloj en la carima epoko, komunismo kaj la postsoveta epoko. S-ro
OGAWA parolis pri la aina natura koncepto, "Kamui"(Dio, ainulingve) inkluzive de aliaj vivajxoj. S-ro KUWABARA analizis pri la socia problemo de gemaljunuloj de la flankoj de la administaracio kaj la kuracado. Tempo tropasis, sed la enhavo estis tre ricxa.

Bankedo: La 13 partoprenantoj en la bankedo aux festeto estis ne multaj, sed gxuis sin harmonie. Tia atomosfero trovigxas en kutima okazajxo de HEL.
La Gxenerala Kunsido de HEL
La gxenerala kunsido okazis cxe Kaderu 2-7 la 26-an de septembro . Post la malferma parolo oni elektis ambaux s-ron KODAMA Yosxio kaj s-inon BABA Emiko kiel prezidantojn kaj s-ino CHOI Yun-hee salutis. La partoprenantoj pregxis silente por la mortintaj HEL-anoj, s-ro KIMIURA Josxiharu kaj s-ro ITO Naoki. Antauxtagmeze ni diskutis pri la raporto de la agado kaj saldado de HEL kaj posttagmeze pri la projektoj kaj budgxeto.
Oni raportis pri la agado de la lokaj rondoj; la cxefsekretario raportis pri la agado de HEL; la kasisto raportis pri la kalkulo; la kontkontrolisto raportis pri la kontkontrolo. Oni aprobis la raportojn. Eks-membro de LKK de la 61-a kongreso klarigis la aferon, ke esperantisto el Irano, kiu petis de ni la partoprenon en la 61-a kongreso, malaperis gxuste antaux la kongreso. Oni dikutis pri 7 raportoj kaj projektoj: la raportoj kaj projektoj de la kasjaro 2000, la regulo de vojagxkosto, la amemdota regulero de HEL kaj aliaj. Oni konsentis unuanime, ke HEL okazigos la venontan kongreson en Otaru. Oni elektis ekskomitatanojn, s-ron MAEDA, s-ron AMAGATA kiel novajn komitatanojn. S-ino BABA kaj s-ro MATUNO elektigxis kiel kontkonrolistoj.
Poste la unua komitata kunsido okazis kaj s-ro HOSxIDA elektigxis kiel cxefkomitatano kaj s-ro KODAMA kiel konsiliano kaj denove s-ro SATO kiel cxefsekretario, s-ro GOTO kiel kasisto.


<La 2-a projekto>

Slogano de la financjaro de 2001: "Ni organizos nian movadon utiligante diversecon."
Diversaj kolektivoj kaj individuoj kun reciproka respekto al sendependeco disvolvigos diversajn agadojn. Sed ili subtenos unu la alian kaj kunlaboros en harmonio. Ni organizos tian delogan movadon.

1. Propagando

Ni propagandos kaj disvolvigos Esperanton en sia lerta kampo. HEL propagandos sian socian agadon.
La Redaktejo de Interreta Magazino de HEL
a. Ni dauxrigos ABC-on de Esperanto kaj informon de eventoj kaj kursoj. Kaj ni plie ricxigos enhavon de Heroldo de HEL.
b. Ni ne scias cxu iu el la legantoj estas komencanto aux ne. Ni deziras gajni pli multe da komencantoj.
c. Ni celas al tio, ke lernantoj de nia kurso komprenu tekston de nia himno, "La Espero". Kiam ili finos la kurson, ni rekomencos la kurson. Ni rekomendos al tiuj, kiuj finos la kurson, komenci aliajn metodojn, ekzemple, la komunika kurso, lernanta rondo k.t.p..

2. Organizado

La gxenerala kunveno de Hokkajda Esperanto-Ligo en la 61-a Hokkajda Kongreso de Esperanto decidis ke ni havu la 21-an Jarcenton kun pli ol dek aligxintaj grupoj, pli ol cent membroj kaj pli ol kvincent subtenantoj! Ni dauxre klopodos por plenumi la decidon. Ni listigos subtrenantojn por Esperanto. Ni nuligas Projektan Teamon. P.T. prezentis kelkajn proponojn por konvinki gravecon de revo kaj idealo. Nun ni pensas, ke ni atingis la celon de P.T. gxis alta certa grado, kvankam ni ne sukcesis sciigi publike la intencon.

3. Kurso, eduko kaj studo

Ni okazigos novjaran kurson kun JEJ en februaro. Oni konfirmis, ke tio estos bona por ambaux JEJ kaj HEL. Ni esperas, ke la partopreno de gejunuloj el Honsxuo stimulos HEL-on.
Ni donos suficxan tempon al kurso de maja kunlogxado (kutime organizata de la oficejo). Kelkaj deziras praktiki pli intensivanparoladon en Esperanto. Ni pensas, ke ni faros libere nur Esperanto-babiladon maja kunlogxado.
Ni finos ofican laboron de"viajn fakon kaj nivelon al la fako de studo kaj eduko". Ni utiligos la frukton por la traduka servo, gastigado k.t.p..
La respondeculo de la fako de studo kaj eduko skribos artikolojn utilajn por lernado.

4. Financo

Vidu "La bugxeto de la kasjaro de 2001" kiel skribite sur alia papero.
La kasisito GOTO Josxiharu indikis 3 punktojn.
a) La sumo de detruita rezervmono estas 150,000 enoj inkluzive de la gxenerala kaj entreprena kontoj. Ni timas ke se ankoraux venontaj jaroj ni detruos la rezervmonon, la financo rompigxos.
b) Konsiderinde la speciala helpaelspezo estas tre granda. Tio bezonis detalan klarigon antaux la gxenerala kunsido.
c) Necesas ke ni devas konvene trakti pri la financo, cxar la dependeco de subvencio kaj kontribuo nestabligos gxin.

Oni aprobis la bugxeton kun la kondicxoj, ke ni konsideros pri la supre skribitaj 3 punktoj.

5. Organo

Antaux longe ekzistis la organo de HEL nomata "Leontodo", kaj poste oni eldonis nove la gazeton "Heroldo de HEL", kiu konsistis el neoficialaj verkoj. Baldaux "Leontodo" malaperis kaj "Heroldo" funkciis ankaux anstataux "Leontodo". Nun ni klopodas plenumi ambauxajn taskojn en unu "Heroldo". Cxar tendencas ke samaj homoj verkas multajn fojojn, do ni esperas ke pli deversaj membroj verkos. Kvankam ne cxiuj liganoj povas aligxi eventojn farata de nia ligo, kontraste cxiuj liganoj ricevas la organon. La organo povos esti peranto, per kiu la HEL-anoj ekkonos aliajn pli vaste kaj profunde. Ni cerbumas krei artikolojn por lernado kaj studo. Ni klopodos uzi pli bonan arangxon en la pagxoj.

6. Libroservo

Ni vendos librojn, laux la deziro de HEL-anoj. Se necesos, ni eldonos libron.

7. Internacia agado kaj eksteraj rilatoj

La Internacifako preparos la duan karavanon al la provinco Primorje kaj la partoprenon en la Internacia Studenta Kongreso de la Azia-Pacifikaj Regionaj Landoj, kiu okazas en cxiu 2-a jaro, por interamikigxo kun esperantistoj en la Ekstrem-Orienta Regiono en la venonta jaro.

8. Socia agado

Ni dauxre agados por lingvorajton. Ni klopodos interamikigxi kaj kunlabori kun lingvaj minoritatoj, por tio, ke ni pravigu la efikon de Esperanto kiel pontolingvo inter ili. Ni klopodos kun aliaj civitanaj grupoj en la kampoj de vivdauxra lernado, internacia influo, studa publikigo kaj tiel plu.

<La 3-a projekto >

En la venonta jaro ni okazigos la 65-an Hokkajdan Kongreso-n de Esperanto. Sappora Esperanto-Asocio kaj SAT-ana Grupo en Sapporo kaj aliaj esperantistoj en Sapporo organizos la kongreson.

<La 4-a projekto>

La fondo de Societo de Esperantaj Amikoj(provizora nomo) , la propono ellasita
Oni malaprobis tion pro jenaj kialoj.

a) Ne eblos gajni suficxan ofermonon, ecx se konstanta funkciulo laboros.
b) Strange estas ke oni povos eksigi prezidanton de la alia societo en la gxenerala kunsido.
c) La oficejo devos administri pri ofermono lauxkutime.


[Al japan-lingva pagxo] [Al hejmpagxo]