Klarigo de la lucxa lingvo (aux foje nomata "Rjuukjuu-lingvo")

Iam en la insuloj de Lucxo (aux foje nomata "Rjuukjuu") trovigxis la regxlando "Rjuukjuu Ookoku" sendependinta tute de japano, kaj gxia cxefurbo estis la urbo "Sjuri ("Sjui" nomata en Okinavo)" en Okinavo. En cxi tiuj insuloj ekde la komenco de 17a jarcento oni estis submetita en regadon de japana politika potenco, sed ankaux post tiam disvolvigxas la lucxa lingvo, kiu estas sendependa lingvo de la japana lingvo.

Laux la lingvoscienco estas konfirme, ke la lucxa kaj la japana lingvoj devenas de sama familio, sed cxia interkomprenigxado inter iliaj parolantoj estas ne ebla por cxiu dialekto de la japana lingvo. La diferenco inter ilia lingvoj estas pli malsama ol la angla kaj la germana lingvoj, kaj estas tiel malsama kiel la itala kaj la franca lingvoj.