Klarigo de la luĉa lingvo (aŭ foje nomata "Rjuukjuu-lingvo") (uft-8)

Iam en la insuloj de Luĉo (aŭ foje nomata "Rjuukjuu") troviĝis la reĝlando "Rjuukjuu Ookoku" sendependinta tute de japano, kaj ĝia ĉefurbo estis la urbo "Sjuri ("Sjui" nomata en Okinavo)" en Okinavo. En ĉi tiuj insuloj ekde la komenco de 17a jarcento oni estis submetita en regadon de japana politika potenco, sed ankaŭ post tiam disvolviĝas la luĉa lingvo, kiu estas sendependa lingvo de la japana lingvo.

Laŭ la lingvoscienco estas konfirme, ke la luĉa kaj la japana lingvoj devenas de sama familio, sed ĉia interkompreniĝado inter iliaj parolantoj estas ne ebla por ĉiu dialekto de la japana lingvo. La diferenco inter ilia lingvoj estas pli malsama ol la angla kaj la germana lingvoj, kaj estas tiel malsama kiel la itala kaj la franca lingvoj.