La Manifesto de Prago en Okinava Lingvo


Ni faris la PDF-dosierojn jene:
[La Manifesto de Prago en Okinava (PDF) - 158 KByte]
(Nur Okinava lingvo; responda por Acrobat ver.3)
Libere prenu por Esperanto!


[Al la mapo ĉirkaŭ Okinavo] [Al la paĝo de "ASCII kaj GIF"]
[Al la japana lingva paĝo (iso-2022-jp)] [Al la paĝo de "utf-8 (unikodo)"]

Se vi povas uzi la sistemon de utf-8 (unikodo) kaj havas la japanan lingvan tiparon por unikodo, mus-klaku ĉe [Al la paĝo de "utf-8 (unikodo)"]. En ĝia paĝo troviĝas nur unikodaj karaktraroj t.e. literoj aŭ ideogramoj por unikodo. Vi povas glate aperigi ĉi tiun dokumenton sur via vidigilo.


Se vi bezonas japana-lingvan font-on por Okinava lingvo, prenu de jena loko:
[Asian font packs for Adobe Acrobat Reader]

Se vi bezonas Esperanton kun Okinava lingvo kun/sen Okinava mapo, prenu de jena loko:
[La Manifesto de Prago en Okinava (PDF) - 252 KByte] (Kun supersignaj literoj kaj Okinava mapo)
[La Manifesto de Prago en Okinava (PDF) - 63 KByte] (Sen supersignaj literoj kaj Okinava mapo)

Se vi bezonas Manifesto de Prago en japana-lingvo por via facila kompreno, prenu de jena loko:
[La Manifesto de Prago en japan-lingvo (PDF) - 158KByte]


La vorto "Okinavo" estas "Japana insulo en Pacifiko" laŭ la vortaro "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto." Oni nomas Okinavon "Uĉinaa" en Okinavo kaj "Okinaŭa" en Japanio.

Okinavo estas la ĉefa insulo en la insularo "Nansei Ŝotoo", kiu konsistas el ĉirkaŭ 190 insuloj en diversaj grandoj troviĝanta sudokcidente de la insulego "Kjuuŝuu" en Japanio, kaj nordoriente de la insulego Tajvano.

En la "Nansei Ŝotoo" sude troviĝas "Amami" Insuloj, Okinavaj ("Uĉinaa" nomata en Okinavo) Insuloj, "Mijako ("Naaku" nomata en Okinavo)" Insuloj, "Jaejama ("Jeema" nomata en Okinavo)" Insuloj. Oni nomas ilin la insuloj de Luĉo aŭ foje nomata "Rjuukjuu ("Ruuĉuu" nomata en Okinavo)", kaj oni nomas la lingvojn parolatajn en la insuloj la luĉa lingvo (aŭ foje nomata "Rjuukjuu-lingvo"). *Okinava Lingvo uzita en la Manifesto de Prago estas la lingvo parolata en Okinavaj Insuloj, kaj la dialekto de la luĉa lingvo.

Kaj laŭ la lingvoscienco la luĉa lingvo maldetale konsistas el kvin dialektoj, t.e. "Amami"-lingvo, Okinava Lingvo ("Uĉinaa-guĉi" nomata en Okinavo), "Mijako"-lingvo, "Jaejama"-lingvo kaj "Jonaguni ("Junaguni" nomata en Okinavo)"-lingvo. Oni diras, ke la diferenco inter la dialektoj estas pli malsama ol ĉiuj dialektoj de la japana lingvo.

Do en ĉi tiu paĝo ni prezentas MANIFESTOn DE PRAGO de la Movado por la Internacia Lingvo ESPERANTO en Okinava Lingvo faritan laŭ la vidpunktoj kiel lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco en la manifesto.

Dank' al la klopodoj de s-ro HIGA Kijosi (lia kompanio "Nanjooŝuppan" (la japana lingva TTT-paĝo)), kiu estas la okinava ano kaj klopodas pri la movado por restituo de Okinava Lingvo diskriminaciita dum longa daŭro, ni povas fari la manifeston de la okinava versio. Refoje ni esprimas dankon al li.

Kiam ni faris la frazojn en Okinava Lingvo, estis tre utila la lernolibro por Okinava Lingvo en la japana lingvo "Uĉinaaguĉi-Kjoohon" (la japana lingva TTT-paĝo) eldonita de "Nanjooŝuppan". Se vi interesiĝas pri la libro, bonvolu informi nin pri tio. Ni transsendas vian mesaĝon al li.

Kaj ni prezentas PROBLEMOJn DE USONAJ MILITBAZOJ EN OKINAVO de Japana Komunista Partio kiel la aktualan staton pri Okinavo ĉi tie. Se tio interesas vin, bonvolu viziti ĉi tiun paĝon.


*NOTO: Iam en la insuloj de Luĉo (aŭ foje nomata "Rjuukjuu") troviĝis la reĝlando "Rjuukjuu Ookoku" sendependinta tute de japano, kaj ĝia ĉefurbo estis la urbo "Sjuri ("Sjui" nomata en Okinavo)" en Okinavo. En ĉi tiuj insuloj ekde la komenco de 17a jarcento oni estis submetita en regadon de japana politika potenco, sed ankaŭ post tiam disvolviĝas la luĉa lingvo, kiu estas sendependa lingvo de la japana lingvo.

Laŭ la lingvoscienco estas konfirme, ke la luĉa kaj la japana lingvoj devenas de sama familio, sed ĉia interkompreniĝado inter iliaj parolantoj estas ne ebla por ĉiu dialekto de la japana lingvo. La diferenco inter ilia lingvoj estas pli malsama ol la angla kaj la germana lingvoj, kaj estas tiel malsama kiel la itala kaj la franca lingvoj.

[Al totala grafikaĵo de MANIFESTO DE PRAGO en Okinava Lingvo]

MANIFESTO DE PRAGO de la Movado por la Internacia Lingvo ESPERANTO

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.

Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

1. Demokratio

Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

2. Transnacia edukado

Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.

Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de transnacia edukado.

3. Pedagogia efikeco

Nur malgranda procentaĵo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeŭtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvo-instruado.

4. Plurlingveco

La esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. ciu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj, kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.

Ni asertas, ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.

5. Lingvaj rajtoj

La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

6. Lingva diverseco

La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

7. Homa emancipiĝo

ciu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo - projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.


Al hejmo-paĝo