La Manifesto de Prago en Okinava Lingvo


Ni faris la PDF-dosierojn jene:
[La Manifesto de Prago en Okinava (PDF) - 158 KByte]
(Nur Okinava lingvo; responda por Acrobat)
Libere prenu por Esperanto!


[Al la mapo cxirkaux Okinavo] [Al la pagxo de "latin-3 (iso-8859-3)"]
[Al la japana lingva pagxo (iso-2022-jp)] [Al la pagxo de "utf-8 (unikodo)"]
[Al la pagxo kun japanlingva versio de "utf-8 (unikodo)"]

Se vi povas uzi la sistemon de utf-8 (unikodo) kaj havas la japanan lingvan tiparon por unikodo, mus-klaku cxe [Al la pagxo de "utf-8 (unikodo)"]. En gxia pagxo trovigxas nur unikodaj karaktraroj t.e. literoj aux ideogramoj por unikodo. Vi povas glate aperigi cxi tiun dokumenton sur via vidigilo.


Se vi bezonas japana-lingvan font-on por Okinava lingvo, prenu de jena loko:
[Asian font packs for Adobe Acrobat Reader]

Se vi bezonas Esperanton kun Okinava lingvo kun/sen Okinava mapo, prenu de jena loko:
[La Manifesto de Prago en Okinava (PDF) - 252 KByte] (Kun supersignaj literoj kaj Okinava mapo)
[La Manifesto de Prago en Okinava (PDF) - 63 KByte] (Sen supersignaj literoj kaj Okinava mapo)

Se vi bezonas Manifesto de Prago en japana-lingvo por via facila kompreno, prenu de jena loko:
[La Manifesto de Prago en japan-lingvo (PDF) - 158KByte]


La vorto "Okinavo" estas "Japana insulo en Pacifiko" laux la vortaro "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto." Oni nomas Okinavon "Ucxinaa" en Okinavo kaj "Okinauxa" en Japanio.

Okinavo estas la cxefa insulo en la insularo "Nansei Sxotoo", kiu konsistas el cxirkaux 190 insuloj en diversaj grandoj trovigxanta sudokcidente de la insulego "Kjuusxuu" en Japanio, kaj nordoriente de la insulego Tajvano.

En la "Nansei Sxotoo" sude trovigxas "Amami" Insuloj, Okinavaj ("Ucxinaa" nomata en Okinavo) Insuloj, "Mijako ("Naaku" nomata en Okinavo)" Insuloj, "Jaejama ("Jeema" nomata en Okinavo)" Insuloj. Oni nomas ilin la insuloj de Lucxo aux foje nomata "Rjuukjuu ("Ruucxuu" nomata en Okinavo)", kaj oni nomas la lingvojn parolatajn en la insuloj la lucxa lingvo (aux foje nomata "Rjuukjuu-lingvo").* Okinava Lingvo uzita en la Manifesto de Prago estas la lingvo parolata en Okinavaj Insuloj, kaj la dialekto de la lucxa lingvo.

Kaj laux la lingvoscienco la lucxa lingvo maldetale konsistas el kvin dialektoj, t.e. "Amami"-lingvo, Okinava Lingvo ("Ucxinaa-gucxi" nomata en Okinavo), "Mijako"-lingvo, "Jaejama"-lingvo kaj "Jonaguni ("Junaguni" nomata en Okinavo)"-lingvo. Oni diras, ke la diferenco inter la dialektoj estas pli malsama ol cxiuj dialektoj de la japana lingvo.

Do en cxi tiu pagxo ni prezentas MANIFESTOn DE PRAGO de la Movado por la Internacia Lingvo ESPERANTO en Okinava Lingvo faritan laux la vidpunktoj kiel lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco en la manifesto.

Dank' al la klopodoj de s-ro HIGA Kijosi (lia kompanio "Nanjoosxuppan" (la japana lingva TTT-pagxo)), kiu estas la okinava ano kaj klopodas pri la movado por restituo de Okinava Lingvo diskriminaciita dum longa dauxro, ni povas fari la manifeston de la okinava versio. Refoje ni esprimas dankon al li.

Kiam ni faris la frazojn en Okinava Lingvo, estis tre utila la lernolibro por Okinava Lingvo en la japana lingvo "Ucxinaagucxi-Kjoohon" (la japana lingva TTT-pagxo) eldonita de "Nanjoosxuppan". Se vi interesigxas pri la libro, bonvolu informi nin pri tio. Ni transsendas vian mesagxon al li.

Kaj ni prezentas PROBLEMOJn DE USONAJ MILITBAZOJ EN OKINAVO de Japana Komunista Partio kiel la aktualan staton pri Okinavo cxi tie. Se tio interesas vin, bonvolu viziti cxi tiun pagxon.


*NOTO: Iam en la insuloj de Lucxo (aux foje nomata "Rjuukjuu") trovigxis la regxlando "Rjuukjuu Ookoku" sendependinta tute de japano, kaj gxia cxefurbo estis la urbo "Sjuri ("Sjui" nomata en Okinavo)" en Okinavo. En cxi tiuj insuloj ekde la komenco de 17a jarcento oni estis submetita en regadon de japana politika potenco, sed ankaux post tiam disvolvigxas la lucxa lingvo, kiu estas sendependa lingvo de la japana lingvo.

Laux la lingvoscienco estas konfirme, ke la lucxa kaj la japana lingvoj devenas de sama familio, sed cxia interkomprenigxado inter iliaj parolantoj estas ne ebla por cxiu dialekto de la japana lingvo. La diferenco inter ilia lingvoj estas pli malsama ol la angla kaj la germana lingvoj, kaj estas tiel malsama kiel la itala kaj la franca lingvoj.


[Al totala grafikajxo de MANIFESTO DE PRAGO en Okinava Lingvo]

MANIFESTO DE PRAGO de la Movado por la Internacia Lingvo ESPERANTO

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de esperanto, direktas cxi tiun manifeston al cxiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj cxi tie esprimitaj, kaj invitas cxiun unuopan organizajxon kaj homon aligxi al nia strebado.

Lancxita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoricxan lingvon, esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de gxiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado versxajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

1. Demokratio

Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel cxiu lingvo, esperanto ne estas perfekta, gxi ege superas cxiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je cxiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

2. Transnacia edukado

Cxiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu cxiu lando prezentigxas kiel hejmo.

Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de transnacia edukado.

3. Pedagogia efikeco

Nur malgranda procentajxo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras gxin. Plena posedo de esperanto eblas ecx per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeuxtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaux rekomendas esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj cxiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvo-instruado.

4. Plurlingveco

La esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies parolantoj estas senescepte du- aux plurlingvaj. ciu komunumano akceptis la taskon lerni almenaux unu fremdan lingvon gxis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj, kaj gxenerale al pli vasta persona horizonto.

Ni asertas, ke la anoj de cxiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala sxanco por alproprigi duan lingvon gxis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu sxanco.

5. Lingvaj rajtoj

La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aux rekta lingva subpremado cxe granda parto de la monda logxantaro. En la esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neuxtrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

6. Lingva diverseco

La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de ricxeco. Sekve, cxiu lingvo, kiel cxiu vivajxospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se gxi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de cxiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

7. Homa emancipigxo

ciu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipigxo - projekto por ebligi al cxiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj cxe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociigxo. Ni estas movado por la homa emancipigxo.


Al hejmo-pagxo