[ Al hejmpagxo ] [Al japana versio]



SVISLANDO MOZAIEO DE KULTURO

Prelego de S-ino Mirejo Grojan (Mireille Grosjean) en la 21a de februaro 2009 en Sapporo, Hokajdo, Japanio

Svislando estas malgranda lando en la koro de Europo. Gxi mezuras 41 '288 km2 kaj entenas proks 7 milionojn da enlogxantoj. Se oni glitigus gxinsur japanan mapon, Gxi havus lokon inter Tokyo kaj Kyoto.
Geografie oni vidas tri regionojn: en la nordokcidenta parto estasmontaro Jxuraso el regulaj trankvilaj faldoj. Meze estas vasta ebenajo,kie situas la grandaj urboj Zuriko, Berno, Lausanne, Gxenevo. Bazelo si-tuas norde piede de Jxuraso. En la suda duono de la lando staras la Alpojkun pintoj pli altaj ol 4 ' 000 metrojn super marnivelo.
Lingve gxi vivas en interesa situacio: estas tri oficialaj lingvoj, lagermana, la franca kaj la itala, lingvoj de la najbaraj landoj. Neekzistas svisa lingvo. Ekzistas plia lingvo en Svislando, la romancxa,kiun parolas proks 30 ' 000 personoj. Estas lingvolimoj ene de la lando.Iu loko, urbo, vilagxo, estas au franclingva, aux gemanlingva aux itallingva, Oficiala lingvo, tio signifas, ke cxiuj legxoj estas tradukitaj altiu lingvo kaj ke iu individuo rajtas alparoli la registaron en tiulingvo. La romancxa lingvo estas duone oficiala, cxar oni ne tradukas lalegxojn en gxin. Tamen romancxparolantoj rajtas alparoli la registaron enla romancxa kaj ricevas respondon en gxi.
Plie estas 20% de la enlogxantaro, kiu konsistas el ne-Svisoj. Do oniauxdas en Svislando centojn da lingvoj!! Svislando estas tre internacialando pro la fakto, ke la cxefa euxropa sidejo de Unuigxintaj Nacioj estasen Gxenevo, pro la fakto, ke multaj Euxropanoj venis al Svislando porlabori, pro la fakto, ke multaj rifugxintoj klopodas ricevi azilpermesonen Svislando, pro la fakto, ke multaj turistoj promenadas tra Svislandocxiutage. Do dauxre surstrate oni renkontigxas kun homoj el la tuta mondo.Do en cxiu klaso en lernejoj estas eksterlandaj infanoj hun siaj kutimoj.
La svisaj provincoj nomigxas kantonoj. Estas 23. Tanen tri el ili estasduonigitaj. Do oni ankaux gxuste povas diri, ke Svislando nombras 26kantonojn. Tiuj kantonoj estas suficxe sendependaj sxtatetOj. Ili gardis iujnrajtojn el la Historio, ekzemple la rajton organizi la lernejsistemon.Tio signifas, ke se familio translokigxas de urbo al najbara urbo en naj-baran kantonon, la infanoj subite ne plu havos 5jaran elementan lernejonsed 6, ktp!! Nuntempe estas survoje projekto de harmoniigo. Ekzistas priedukado konferenco en la cxefurbo Berno, kiu nur povas eldoni rekomen-dojn, Gxi ne povas devigi la kantonojn.
La kantonoj kompreneble cedis al la centra registaro en cxefurbo Bernola decidojn pri gravaj aferoj, tio estas pri mono (svisa franko CHF),pri posxtmarkoj (kun malnova nomo de Svislando HELVETIA), pri armeo, pricxefaj legxoj. Kantonoj havas sian propran konstitucion kaj siaj legxoj. Svisoj vocxdonas ofte. Ill vocxdonas pri tutsvisaj aferoj, tio estas lakonfederacia nivelo. Ili vocxdonas pri kantonaj aferoj, tio estas lakantona nivelo. Ili vocxdonas pri urbaj aux vilagxaj aferoj, tio estas lakomununa nivelo. En iuj progresemaj kantonoj la ne-Svisoj kun longdauxrarestadpermeso rajtas vocxdoni kaj cxe esti elektitaj je kantona kajkomununa niveloj. En iuj parlamentoj en iuj el la tri niveloj estaseksterlandanoj, kiuj akiris svisan sxtatanecon aux havas longdauxran restad-permeson, ekzemple afrikdevenaj aux azidevenaj homoj.
La kantonoj havas siajn kutimojn, siam dialekton germandevenan, sianstilon. Svisoj rilatas kore al sia kantono, ne al la tuta lando. Nurkiam iu Sviso estas tre for de sin lando, tiam li aux sxi parolas pri sialando. Ene de Svislando oni pensas unue pri sia regiono, sia kantono.Folklorajoj devenas de iuj kantonoj. Oni ne povas paroli pri tutsvisafolkloro.
Svisoj kutimas interrilati hun homoj de aliaj kulturoj. Interdiskutien respekto kaj agnoski la opiniojn de la aliuloj estas cxiutaga agado deSvisoj. En cxiuj tutsvisaj entreprenoj, sportokluboj, asocioj, ktp, onimacxas, glutas kaj digestas tiujn kulturajn kaj lingvajn diferencojn.Atingo de interkonsento estas cxiutaga ago.
Pro tio, pro sin neuxtraleco kaj pro la fakto, ke Svislando neniamhavis koloniojn, Svislando agadas por tutmonda paco, ofertante siajnservojn por interrilati inter militantaj sxtatoj. Ofte okazas porpacajkonferencoj en Svislando, cxu publikaj kun televidoj kaj multege dajxurnalistoj, Cxu sekretaj en plena konfidenceco. Mediaciistoj kaj ambasadoroj estas lertigitaj tiucelen.

[ Al hejmpagxo ]