[ Al hejmpaĝo ]

SVISLANDO MOZAIEO DE KULTUROJ

- Prelego de S-ino Mirejo Grojan (Mireille Grosjean) en la 21a de februaro 2009 en Sapporo, Hokajdo, Japanio -

Svislando estas malgranda lando en la koro de Europo. Ĝi mezuras 41 '288 km2 kaj entenas proks 7 milionojn da enloĝantoj. Se oni glitigus ĝinsur japanan mapon, Ĝi havus lokon inter Tokyo kaj Kyoto.
Geografie oni vidas tri regionojn: en la nordokcidenta parto estasmontaro Ĵuraso el regulaj trankvilaj faldoj. Meze estas vasta ebenajo,kie situas la grandaj urboj Zuriko, Berno, Lausanne, Ĝenevo. Bazelo si-tuas norde piede de Ĵuraso. En la suda duono de la lando staras la Alpojkun pintoj pli altaj ol 4 ' 000 metrojn super marnivelo.
Lingve ĝi vivas en interesa situacio: estas tri oficialaj lingvoj, lagermana, la franca kaj la itala, lingvoj de la najbaraj landoj. Neekzistas svisa lingvo. Ekzistas plia lingvo en Svislando, la romanĉa,kiun parolas proks 30 ' 000 personoj. Estas lingvolimoj ene de la lando.Iu loko, urbo, vilaĝo, estas au franclingva, aŭ gemanlingva aŭ itallingva, Oficiala lingvo, tio signifas, ke ĉiuj leĝoj estas tradukitaj altiu lingvo kaj ke iu individuo rajtas alparoli la registaron en tiulingvo. La romanĉa lingvo estas duone oficiala, ĉar oni ne tradukas laleĝojn en ĝin. Tamen romanĉparolantoj rajtas alparoli la registaron enla romanĉa kaj ricevas respondon en ĝi.
Plie estas 20% de la enloĝantaro, kiu konsistas el ne-Svisoj. Do oniaŭdas en Svislando centojn da lingvoj!! Svislando estas tre internacialando pro la fakto, ke la ĉefa eŭropa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj estasen Ĝenevo, pro la fakto, ke multaj Eŭropanoj venis al Svislando porlabori, pro la fakto, ke multaj rifuĝintoj klopodas ricevi azilpermesonen Svislando, pro la fakto, ke multaj turistoj promenadas tra Svislandoĉiutage. Do daŭre surstrate oni renkontiĝas kun homoj el la tuta mondo.Do en ĉiu klaso en lernejoj estas eksterlandaj infanoj hun siaj kutimoj.
La svisaj provincoj nomiĝas kantonoj. Estas 23. Tanen tri el ili estasduonigitaj. Do oni ankaŭ ĝuste povas diri, ke Svislando nombras 26kantonojn. Tiuj kantonoj estas sufiĉe sendependaj ŝtatetOj. Ili gardis iujnrajtojn el la Historio, ekzemple la rajton organizi la lernejsistemon.Tio signifas, ke se familio translokiĝas de urbo al najbara urbo en naj-baran kantonon, la infanoj subite ne plu havos 5jaran elementan lernejonsed 6, ktp!! Nuntempe estas survoje projekto de harmoniigo. Ekzistas priedukado konferenco en la ĉefurbo Berno, kiu nur povas eldoni rekomen-dojn, Ĝi ne povas devigi la kantonojn.
La kantonoj kompreneble cedis al la centra registaro en ĉefurbo Bernola decidojn pri gravaj aferoj, tio estas pri mono (svisa franko CHF),pri poŝtmarkoj (kun malnova nomo de Svislando HELVETIA), pri armeo, priĉefaj leĝoj. Kantonoj havas sian propran konstitucion kaj siaj leĝoj. Svisoj voĉdonas ofte. Ill voĉdonas pri tutsvisaj aferoj, tio estas lakonfederacia nivelo. Ili voĉdonas pri kantonaj aferoj, tio estas lakantona nivelo. Ili voĉdonas pri urbaj aŭ vilaĝaj aferoj, tio estas lakomununa nivelo. En iuj progresemaj kantonoj la ne-Svisoj kun longdaŭrarestadpermeso rajtas voĉdoni kaj ĉe esti elektitaj je kantona kajkomununa niveloj. En iuj parlamentoj en iuj el la tri niveloj estaseksterlandanoj, kiuj akiris svisan ŝtatanecon aŭ havas longdaŭran restad-permeson, ekzemple afrikdevenaj aŭ azidevenaj homoj.
La kantonoj havas siajn kutimojn, siam dialekton germandevenan, sianstilon. Svisoj rilatas kore al sia kantono, ne al la tuta lando. Nurkiam iu Sviso estas tre for de sin lando, tiam li aŭ ŝi parolas pri sialando. Ene de Svislando oni pensas unue pri sia regiono, sia kantono.Folklorajoj devenas de iuj kantonoj. Oni ne povas paroli pri tutsvisafolkloro.
Svisoj kutimas interrilati hun homoj de aliaj kulturoj. Interdiskutien respekto kaj agnoski la opiniojn de la aliuloj estas ĉiutaga agado deSvisoj. En ĉiuj tutsvisaj entreprenoj, sportokluboj, asocioj, ktp, onimaĉas, glutas kaj digestas tiujn kulturajn kaj lingvajn diferencojn.Atingo de interkonsento estas ĉiutaga ago.
Pro tio, pro sin neŭtraleco kaj pro la fakto, ke Svislando neniamhavis koloniojn, Svislando agadas por tutmonda paco, ofertante siajnservojn por interrilati inter militantaj ŝtatoj. Ofte okazas porpacajkonferencoj en Svislando, ĉu publikaj kun televidoj kaj multege daĵurnalistoj, Ĉu sekretaj en plena konfidenceco. Mediaciistoj kaj ambasadoroj estas lertigitaj tiucelen.
[ Al hejmpaĝo ]