[ Esperanto _ Latin3 (ISO-8859-3) ]

REZOLUCIO KONTRAŬ SENDO DE JAPANA MEMDEFENDA KORPUSO AL IRAKO

La 10-an de januaro, 2004

La 4-a Komitata Kunsido de Hokkajda Esperanto-Ligo

La 1-an de marto pasintjara ni rezoluciis
"Refoje milito estas okazigota. Ni scias, ke la viktimoj estos ne nur batalantoj, sed ankaŭ multaj civitanoj inklude infanojn, se la milito komenciĝos."
por averti la publikon pri la danĝero, kvankam nia voĉo estas tre modesta.

 Kiel ni antaŭvidis kun timo, Usono kun sia koterio komencis militon spite al porpacaj klopodo de UN(Ununiĝinta Naciaro). Laŭ la ĉarto de UN tion oni nomu "Agreso kontraŭ la Iraka Regno".
 La "Amasdetruaj armiloj", kiujn neniigi per armita forto estis la motivo de la atako laŭ la aserto de la invadintoj, ne estis uzitaj ĝis la okupiĝo de la tuta teritorio, nek trovitaj ankoraŭ nun.
 Tiel klariĝis, ke tio estis nur sinpravigo de la invadintoj, sed ili intencas sin pravigi dirante, ke ili celas demokratiigi Irakon.
 La fakto, ke la batalmortintoj de la okupantaj armeoj post la "Deklaro de batalfino" de usona Prezidento Bush kreskas pli ol tiuj mortintoj ĝis tiam, montras, ke la milito daŭras ankoraŭ.
 Iuj komprenas, ke tio okazas pro la rezistado de la popolo.
 Allogi amikojn al kunkulpi por malpezigi sian kulpon, estas ĉiamaĵo de krimuloj. Usono klopodas sendigi armeojn de siaj amikaj landoj al Irako, kaj Koizumi, japana ĉefministro, nur sekvas tion.
 Japanaj ĵurnaloj informis, ke urbanoj de Samawah, kien japana registaro planas sendi japanan Memdefendan Korpuson(oficiala nomo de japanaj armeoj, MK), montris panelon kun japanaj literoj "Bonvenon Japana Memdefenda Korpuso!". Sed la originala araba teksto estis ne sama, sed "Bonvenon Japanoj!".
 La urbanoj komprenis, ke venos japanaj firmaoj kaj savos senlaborulojn.
 Do ilia espero ŝrumpis kiam ili eksciis, ke venos nur armeanoj. Ilia deziro estas "Ni jam ne bezonas armeojn, sed laborojn!"
 Parolis ĵurnalisto bone konanta Irakon, "Irakanoj sentas estimon kaj simpation al japanoj, kiuj restariĝis el ruinoj pro usonaj bombardoj kaj atomatakoj, konstruis landon de modernaj industrioj. Ankaŭ en Irako oni amas uzi produktaĵojn el japanaj fabrikoj.
 Se MK iros al Irako laŭplane, efektive tio estos helpo al la okupantaj armeoj, do mi timas ŝanĝiĝon de tradicia simpatio de iraka popolo al japanoj."
 La devo de MK estas "Defendi pacon kaj sendependecon de Japanio" kiel esprimita en la Leĝo de Memdefenda Korpuso. Sendi ĝin laŭ postulo de alia lando eksterlanden al batalejo estas neglekto kontraŭ la leĝo.
 Nun planata sendo de MK ne nur perdigos internacian konfidon de Japanio, sed signifos efektivan partoprenon en "Milito" komencita sen pravigebla motivo, kaj tiel neglektos la konstitucion kaj la leĝon de MK. Tial ni, kiel esperantistoj loĝantaj en Japanio, esprimas malkonsenton por tio.

[Aldonoj]

1. Ni konfirmas, ke estis alia opinio kontraŭ supra rezolucio, ke Japanio ne povas ne subteni la agojn de Usono, aliancano, ĉar japanio ne povas efektive sin defendi.

2. En la procedo de diskuto pri supra rezolucio aperis opinio, ke ni atentu kaj protestu kontraŭ gravaj atencoj kontraŭ homaj rajtoj en DPR(Demokrata Popolrespubliko) Koreio kaj kontraŭ subpremo al tibeta kaj aliaj minoritatoj kaj lastatempa rapida kresko de armado fare de Ĉina Popola Respubliko.
 Pri tiuj punktoj ni konfirmis, ke ni havos diskuton laŭokaze, kaj se necese, havos apartan rezolucion.

3. Pri opinio, ke iu parto de esperanta movado en Japanio agas kontraŭ Usono kaj Japanio sub devizo de neŭtralismo, ni kredas, ke ni, per sinceraj diskutoj kaj agadoj, povos konvinki la publikon pri nia starpunkto de pozitiva neŭtralismo.